UK 1977: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
La '''62-a Universala Kongreso de Esperanto''' okazis somere de la jaro [[1977]] en [[Rejkjaviko]], [[Islando]]. Ĝi havis 1199 aliĝintajn partoprenantojn.<ref>Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1070 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.</ref>
La '''62-a Universala Kongreso de Esperanto''' okazis somere de la jaro [[1977]] en [[Rejkjaviko]], [[Islando]]. Ĝi havis 1199 aliĝintajn partoprenantojn.<ref>Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1070 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.</ref>


La Alta Protektanto estis Kristján Eldjárn, ŝtata prezidanto de [[Islando]]. [[Baldur Ragnarsson]] estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
La Alta Protektanto estis [[Kristján Eldjárn]], ŝtata prezidanto de [[Islando]]. [[Baldur Ragnarsson]] estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo. La kongresa temo estis "La rajto je komunikado".


==Elstaraj vizitantoj==
==Elstaraj vizitantoj==
Linio 15: Linio 15:


Danke al la tiama Magnetofona Servo de la kanadano [[Rüdiger Eichholz]] ni disponas pri aŭskultebla dokumento de tiu memorinda 62a Universala Kongreso de Esperanto.|Teksto el la unua kompaktdisko eldonita de UEA, el la serio "Tiel sonis …": "Rejkjaviko 1977", Rotterdam 2003.<ref name="UEA"/>}}
Danke al la tiama Magnetofona Servo de la kanadano [[Rüdiger Eichholz]] ni disponas pri aŭskultebla dokumento de tiu memorinda 62a Universala Kongreso de Esperanto.|Teksto el la unua kompaktdisko eldonita de UEA, el la serio "Tiel sonis …": "Rejkjaviko 1977", Rotterdam 2003.<ref name="UEA"/>}}

==Prelegoj==
Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la [[Internacia Somera Universitato]], kies rektoro estis Árni Bödvarsson. Nome prelegis [[William Auld]] (La rolo de originala literaturo en la historio de Esperanto), [[Detlev Blanke]] (Konfronta komparo de planlingvo kaj etnolingvo), [[Árni Bödvarsson]] (Lingva akiroj de infanoj), [[Probal Daŝgupto]] (Stato kaj influo de la [[angla lingvo]] en [[Hinda Unio]]), [[Helmar Frank]] (Lernfacilecgrado de diversaj fremdlingvoj), [[Sinitiro Kawamura]] (Lingva problemo en kemia komunikado), E. James Liberman (La [[rajto]], devo kaj hezito komuniki pri la sekso), [[Jonathan Pool]] (Ĉu komunikrajtoj povas esti egalaj?) kaj [[C. Stop-Bowitz]] (Komunikiĝo inter bestoj). Oni organizis sistemon por realigi kolokvojn por kelkaj el la prelegtemoj.<ref>"62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 27-36.</ref>


== Teatraĵoj prezentitaj ==
== Teatraĵoj prezentitaj ==
* '''Inuk''', teatraĵo en Esperanto-versio prezentita de la Nacia Teatro de Islando, verkita de la etnologo Haradur Ólafsson, Esperantigita de [[Stefán Sigurdsson]], [[Baldur Ragnarsson]] helpis la geaktorojn : Kristbjörg Kjeld, Helga E. Jónsdóttir, Þórhallur Sigurdsson, Ketil Larsen kaj Brynja Benediktsdóttir (1938-2008) kiu ankaŭ reĝisoris. <ref>[http://esperanto-teatro.blogspot.fr/2012/09/inuk-redaktata.html Inuk] en la blogo "[http://esperanto-teatro.blogspot.fr Esperanto-teatro]" de [http://www.blogger.com/profile/09570971491001173355 Suso Moinhos Pardavila]
* '''Inuk''', teatraĵo en Esperanto-versio prezentita de la Nacia Teatro de Islando, verkita de la etnologo Haradur Ólafsson, Esperantigita de [[Stefán Sigurdsson]], [[Baldur Ragnarsson]] helpis la geaktorojn: Kristbjörg Kjeld, Helga E. Jónsdóttir, Þórhallur Sigurdsson, Ketil Larsen kaj Brynja Benediktsdóttir (1938-2008) kiu ankaŭ reĝisoris. <ref>[http://esperanto-teatro.blogspot.fr/2012/09/inuk-redaktata.html Inuk] en la blogo "[http://esperanto-teatro.blogspot.fr Esperanto-teatro]" de [http://www.blogger.com/profile/09570971491001173355 Suso Moinhos Pardavila]
</ref>
</ref>



Kiel registrite je 21:40, 5 okt. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1977
Loko Rejkjaviko,  Islando
Ekde 30-a de julio 1977
Ĝis 6-a de aŭgusto 1977
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 62-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro 1977 en Rejkjaviko, Islando. Ĝi havis 1199 aliĝintajn partoprenantojn.[1]

La Alta Protektanto estis Kristján Eldjárn, ŝtata prezidanto de Islando. Baldur Ragnarsson estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo. La kongresa temo estis "La rajto je komunikado".

Elstaraj vizitantoj

Vizitis la kongreson Amadou-Mahtar M'Bow, Ĝenerala Direktoro de UNESKO[2]

Citaĵo
 En somero 1977 la Universala Kongreso de Esperanto okazis la unuan fojon en Islando. Universalan Esperanto-Asocion tiam prezidis Humphrey Tonkin (n. 1939), profesoro pri literaturo, kiu transprenis la postenon tri jarojn antaŭe en Hamburgo. La Kongreso funkciis tre bone kaj Tonkin estis reelektita por pliaj tri jaroj. Simile kiel Baldur Ragnarsson (n. 1930), la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Tonkin menciis la specialan situon de Islando, "samtempe for de la kutimaj komunikaj vojoj, kaj en la fluo de la moderna civilizo".

Menciinda ĉi tie estas la ĝojiga morala subteno de supre. Dum la islanda ministro pri kulturo kaj la urbestro de Rejkjaviko alparolis la kongreson post rapidkursoj, la aŭstralia UN-ambasadoro Ralph Harry (1924-2002) estis konata kaj aktiva esperantisto.

Eksterordinaris la reprezentiĝo de Unesko, la UN-organizaĵo pri edukado, scienco kaj kulturo. Ne sendiĝis viculo, sed la Ĝenerala Direktoro mem venis, la senegalano Amadou-Mahtar M'Bow (n. 1921). UEA subtenis lian vojaĝon al Rejkjaviko. La kongresanoj antaŭ lia festparolado ricevis tradukitan tekston, ĉar li parolis en la franca.

Danke al la tiama Magnetofona Servo de la kanadano Rüdiger Eichholz ni disponas pri aŭskultebla dokumento de tiu memorinda 62a Universala Kongreso de Esperanto. 
— Teksto el la unua kompaktdisko eldonita de UEA, el la serio "Tiel sonis …": "Rejkjaviko 1977", Rotterdam 2003.[2]

Prelegoj

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Árni Bödvarsson. Nome prelegis William Auld (La rolo de originala literaturo en la historio de Esperanto), Detlev Blanke (Konfronta komparo de planlingvo kaj etnolingvo), Árni Bödvarsson (Lingva akiroj de infanoj), Probal Daŝgupto (Stato kaj influo de la angla lingvo en Hinda Unio), Helmar Frank (Lernfacilecgrado de diversaj fremdlingvoj), Sinitiro Kawamura (Lingva problemo en kemia komunikado), E. James Liberman (La rajto, devo kaj hezito komuniki pri la sekso), Jonathan Pool (Ĉu komunikrajtoj povas esti egalaj?) kaj C. Stop-Bowitz (Komunikiĝo inter bestoj). Oni organizis sistemon por realigi kolokvojn por kelkaj el la prelegtemoj.[3]

Teatraĵoj prezentitaj

  • Inuk, teatraĵo en Esperanto-versio prezentita de la Nacia Teatro de Islando, verkita de la etnologo Haradur Ólafsson, Esperantigita de Stefán Sigurdsson, Baldur Ragnarsson helpis la geaktorojn: Kristbjörg Kjeld, Helga E. Jónsdóttir, Þórhallur Sigurdsson, Ketil Larsen kaj Brynja Benediktsdóttir (1938-2008) kiu ankaŭ reĝisoris. [4]

Notoj kaj referencoj

  1. Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1070 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
  2. 2,0 2,1 1977: Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko
  3. "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 27-36.
  4. Inuk en la blogo "Esperanto-teatro" de Suso Moinhos Pardavila