Akademio pro Interlingua: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ankau + ankaŭ )
Bob08 (diskuto | kontribuoj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:51, 6 okt. 2019

Giuseppe Peano, kreanto de Latino sen fleksio ekde 1909 ekpublikigis la revuon Discussiones . Samjare li elektighas kiel direktoro de la Akademi Internasional de Lingu Universal (Idiom-Neutral-Akademio), kiu akceptas la revuon de Peano kiel oficialan organon, kaj pli poste (1910) akceptas ankaŭ lian lingvon. Krome, oni aliigas la nomon de la lingvo: de Latino sine Flexione al Interlingua. Ankaŭ la nomo de la Akademio ŝanĝiĝas: ĝi nomiĝas ekde 1910 Academia pro Interlingua. Waldemar Rosenberger kaj kelkaj aliaj ne konsentas kun tiu evoluo: ili fondas novan periodajhon Progres, en kiu ili ellaboras kaj prilaboras idon de Idiom Neutral: Idiom Neutral Reformed. Sekve en 1910 la Akademio pro Interlingvo (Academia pro Interlingua) iĝis posteulo de l' Akademi Internasional de Lingu Universal (Internacia Akademio de universala lingvo), kiu propagandis la Idiom Neutral. De sia vico, la Idiom-Neutral-Akademio estis posteulo de la Kadem Volapüka (Akademio de Volapuko).

Cetere la nova Akademio ne ricevis nur novan nomon, sed ankaŭ novan statuton. En 1909-1910 la konsisto de tiu akademio ŝangsigsis. Per jara pago ĉiu ajn tion deziranta povis aliĝi kaj iĝi akademiano; krome la celo de la Akademio ne estis plu evoluigi au flegi lingvon, sed simple diskuti pri io ajn koncernanta eŭroklonan lingvoplanadon. Pro tio la sinteno de la Akademio iĝas ĉiam liberala: en ĝia organo aperas artikoloj en multaj planlingvoj, grand-parte pausaĵoj, plibonigoj au idoj de Latino sen fleksio. La Unua mondmilito haltigas la laborojn de la Akademio inter 1915 kaj 1921. En 1913 la revuo Discussiones malaperis: ĝin anstataŭas la de Peano redaktita Academia, inter 1914 kaj 1927. Fine, oficiala organo de la Akademio iĝis Schola et Vita, kiun redaktis la italo Nicola Mastropaolo (1926-1939). La Akademio de Interlingvo malaperis definitive dum la Dua mondmilito. En 1958 alvoko aperinta en Utrecht (Nederlando) provis rekunigi la restantajn amikojn de Latino sen fleksio, sed ĝi restis seneĥa: la lastaj Peano-anoj verŝajne aliĝis al la samnoma, sed pli lastatempa IALA-Interlingvao.

Eksteraj ligiloj