Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e -as / -is
referenco pri la mortodato; bibliografio
Linio 6: Linio 6:
|Grandeco de bildo = 150
|Grandeco de bildo = 150
}}
}}
'''Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF''' (naskiĝis la [[23-an de januaro]] [[1925]] en [[Varsovio]], mortis la [[9-an de oktobro]] [[2019]]{{Mankas fonto}} en [[Parizo]]{{Mankas fonto}}) - doktoro [[inĝeniero]], pri surlanda kaj enmara [[konstruado]], aparte de prem[[ŝtalbetono]], nepo de [[L. L. Zamenhof]]. Li estis filo de [[Adam Zamenhof]] kaj [[Wanda Zamenhof]], naskita Frenkiel; sian personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto.
'''Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF''' (naskiĝis la [[23-an de januaro]] [[1925]] en [[Varsovio]], mortis la [[9-an de oktobro]] [[2019]] en [[Parizo]]<ref>''[https://edukado.net/novajhoj?id=800 Forpasis la Nepo]''. En: edukado.net, 2019-10-10.</ref>) estis doktoro [[inĝeniero]] pri surlanda kaj enmara [[konstruado]], aparte pri prem[[ŝtalbetono]], nepo de [[L. L. Zamenhof]]. Li estis filo de [[Adam Zamenhof]] kaj [[Wanda Zamenhof]], naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto.


Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj [[Margaret Zaleski-Zamenhof|Margaret]] (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.
Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj [[Margaret Zaleski-Zamenhof|Margaret]] (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.
Linio 43: Linio 43:
Multajn jarojn li lekciis pri la teorio de konstruado en la Arkitektura Altlernejo en Parizo. Li estis ankaŭ kontrakta profesoro en Politekniko de [[Milano]] pri markonstruado el streĉita betono, krome lekciis de tempo al tempo pri la sama studobjekto en pluraj landoj, interalie en polaj politeknikoj en [[Gdansk]] kaj [[Bjalistoko]]. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof emeritiĝis 1993, sed li plu disponigis laŭbezone sian scion kaj sperton kiel konsultisto.
Multajn jarojn li lekciis pri la teorio de konstruado en la Arkitektura Altlernejo en Parizo. Li estis ankaŭ kontrakta profesoro en Politekniko de [[Milano]] pri markonstruado el streĉita betono, krome lekciis de tempo al tempo pri la sama studobjekto en pluraj landoj, interalie en polaj politeknikoj en [[Gdansk]] kaj [[Bjalistoko]]. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof emeritiĝis 1993, sed li plu disponigis laŭbezone sian scion kaj sperton kiel konsultisto.


Dr Zaleski-Zamenhof vivas en Parizo kun la edzino Juliette. Li uzas personajn nomojn franclingve Louis Christophe. Tie loĝas ankaŭ lia filino Margaret, kuracistino kaj ŝia filo [[Pierre-Louis-Antoine Lebard]]. La filino Hanna translokiĝis el [[Pollando]] al [[Usono]] en 1981 kune kun sia edzo Andrzej Zaruski kaj la filino Klementyna.
Dr Zaleski-Zamenhof vivis en Parizo kun la edzino Juliette. Li uzis personajn nomojn franclingve Louis Christophe. Tie loĝas ankaŭ lia filino Margaret, kuracistino kaj ŝia filo [[Pierre-Louis-Antoine Lebard]]. La filino Hanna translokiĝis el [[Pollando]] al [[Usono]] en 1981 kune kun sia edzo Andrzej Zaruski kaj la filino Klementyna.


== Esperantio ==
== Esperantio ==
Linio 72: Linio 72:
Aŭtoro de pli ol cent sciencaj publikaĵoj en la [[pola lingvo]], [[franca]], [[angla]] kaj [[esperanto]].
Aŭtoro de pli ol cent sciencaj publikaĵoj en la [[pola lingvo]], [[franca]], [[angla]] kaj [[esperanto]].
Interalie: J. P. Bonin, G. Deleuil, L. C. Zaleski-Zamenhof. "Foundation analysis of marine gravity structures submitted to cyclic loading." Offshore Technology Conference, Houston, Texas (1976). p. 571–579
Interalie: J. P. Bonin, G. Deleuil, L. C. Zaleski-Zamenhof. "Foundation analysis of marine gravity structures submitted to cyclic loading." Offshore Technology Conference, Houston, Texas (1976). p. 571–579

== Referencoj ==
{{referencoj}}


== Literaturo ==
== Literaturo ==
* [[Roman Dobrzyński]], La Zamenhof-strato. Kaunas, 2003. 287 paĝoj, [http://esperanto-ondo.ru/Ondo/113-lode.htm#113-31 recenzo de Dirk Bindmann]
* [[Roman Dobrzyński]], ''La Zamenhof-strato''. Kaunas, 2003
* [[Roman Dobrzyński]], Zamenhof en Varsovio Universala Esperanto-Asocio Rotterdam 1917
* [[Roman Dobrzyński]], ''Zamenhof en Varsovio''. Rotterdam, 1917
* Wendy Heller, ''Lidia. Vivo de Lidia Zamehnof, filino de Esperanto''. Antverpeno, 2007
* Dr. Esperanto, Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj kompleta lernolibro, Warszawa 1887
* [[Ulrich Lins]], ''La danĝera lingvo''. Rotterdam, 2016
* Wendy Heller Lidia. Vivo de Lidia Zamehnof Filino de Esperanto Flandra Esperanto-Ligo Antverpeno 2007
* Karol Madaj, Małgorzata Żuławnik, ''Proboszcz getta''. Warszawa, 2010
* [[Ulrich Lins]], La danĝera lingvo, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2016
* Karol Madaj Małgorzata Żuławnik Proboszcz getta Instytut Pamięci Narodowej Warszawa 2010


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 08:18, 10 okt. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof
doktoro inĝeniero
doktoro inĝeniero
Persona informo
Naskonomo Ludwik Zamenhof
Naskiĝo 23-an de januaro 1925 (1925-01-23)
en Varsovio
Morto 9-an de oktobro 2019 (2019-10-09) (94-jaraĝa)
en Antony
Lingvoj Esperantofrancapola
Loĝloko Francio
Ŝtataneco PollandoFrancio
Alma mater Politekniko de Varsovio
Familio
Patro Adamo Zamenhof
Patrino Wanda Zamenhof
Edz(in)o Juliette Sekrecka • Krystyna Tyszka
Infanoj Hanna Zaruski-ZamenhofMargaret Zaleski-Zamenhof
Okupo
Okupo inĝenieroesperantisto
vdr

Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, mortis la 9-an de oktobro 2019 en Parizo[1]) estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte pri premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof. Li estis filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj Margaret (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.

Li loĝis en Parizo kun la edzino Juliette, naskita Sekrecka. Li parolis la francan, anglan kaj Esperanton, sed hejme – la polan. Li havis la francan kaj polan civitanecojn, estai honora urbano de Bjalistoko.

Vivo

Feliĉa infaneco (1925 – 1939)

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (pole: Ludwik-Krzysztof Zaleski-Zamenhof) (la unua de la dekstro) kun familio, de la maldekstro: lia patrino Wanda Zamenhof kaj patro Adam Zamenhof, ĉ. 1935

Li naskiĝis en 1925 kiel Ludoviko Zamenhof, filo de Adam Zamenhof (1888-1940) kaj Wanda Zamenhof (1893-1954). La personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

Liaj gepatroj apartenis al la unua generacio de civitanoj de la renaskiĝinta Pollando. La patro Adam Zamenhof, okulisto, partoprenis la militon kontraŭ Sovet-Unio (1919-1920) kaj finis ĝin en la rango de kapitano. La patrino, Wanda Zamenhof, fraŭline Frenkiel, specialiĝis ankaŭ pri oftalmologio. Ili ambaŭ, krom la kuracista praktiko, laboris science en Varsovia Universitato. Adam Zamenhof estis unu el pioniroj de la kirurgia kuracado de retino. Ilia sola filo, Ludoviko Zamenhof ĝuis feliĉan infanecon. Kiel lernanto de la gimnazio, portanta la nomon de Adam Mickiewicz en Varsovio, li lernis la francan kaj latinan lingvojn, sed ne montris intereson al la lingvo internacia. En 1934 Ludoviko esprimis la deziron partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo. Liaj gepatroj asertis, ke partopreni en Esperanta kongreso, sen koni tiun ĉi lingvon mistrafigas la celon. La filo helpata de siaj onklinoj Zofia Zamenhof kaj Lidia Zamenhof entuziasme eklernis kaj ekposedis flue la lingvon internacian. Tiel komenciĝis lia nova rolo de la „eta princo” dum laŭvicaj Esperantaj kongresoj. Li iĝis objekto de interesiĝo por la kongresanaro: en Stokholmo – 1934, en Romo – 1935, en Vieno - 1936 kaj en Varsovio – 1937, kie li nome de la familio Zamenhof, salutis la kongresanojn. Septembre 1939 la germanaj aviadiloj bombardis Varsovion. La domo ĉe la Królewska-strato 41, en kiu loĝis la familio Zamenhof, estis komplete detruita. Tiam Ludoviko estis nur 14-jara knabo.

Germana okupacio (1939 - 1945)

Kapitulacio de Varsovio

Soldattrupoj de la nazia Germanio enmarŝis Varsovion komence de oktobro 1939 laŭ la taktiko aplikata en ĉiuj aliaj terenoj de la okupata Pollando: la armeon (Wehrmacht) sekvis specialaj taĉmentoj, tiel nomataj Grupoj Operaciaj de Polico kaj Sekurecservo, cele organizi la germanan administradon sur la okupitaj terenoj, kaj ties purigo de potencialaj malamikoj. Arestadoj okazis ofte laŭ pretaj listoj. Sur unu el ili troviĝis nomoj de la familianoj Zamenhof. Unue oni arestis d-ron Adam Zamenhof, kiel militan komandanton de la hospitalo Czyste. Li pereis la 29-an de januaro 1940 pafmortigita en amasa ekzekuto de varsovianoj en apudurba arbaro Palmiry. Perdinte sian loĝejon en la ruinigita Królewska-strato, Wanda Zamenhof kun la filo Ludoviko kaj bofratinoj Zofia kaj Lidia Zamenhof translokiĝis al apartamento de sia fratino Janina Minc, apud la operejo. Tre baldaŭ ili ĉiuj estis fermitaj trans muroj de la geto kune kun la 15-jara Ludoviko.

Varsovia Geto (1940 – 1942)

La germanaj okupantoj de Varsovio starigis murojn, longajn je 16 km ĉirkaŭ la tuta kvartalo Muranów kaj parto de la urbocentro je la surfaco de 307 ha. Sur tiel malvastan spacon oni setligis 400 000 homojn. Tio signifis ekstreman homamasiĝon. Wanda Zamenhof kun la filo provizore ekloĝis ĉe parencoj en ĉambro kun 11 aliaj personoj. Ili ambaŭ translokiĝis komence de la jaro 1941 al la paroĥa domo apud la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj ĉe la Grzybowski-placo. La likvido de la Varsovia Geto komenciĝis la 22-an de julio 1942 sub la preteksto de ĝia translokigo. Tiucele la Juda Konsilantaro (Judenrat) devis liveri al la fervoja transŝarĝa placo - (Umschlagplatz) (kajo) - ĉiutage 7-10 mil homojn, unuavice infanojn, kiuj estis transportotaj orienten. La vera celo estis la ekstermejo Treblinka, 100 kilometrojn for de Varsovio. Oni evakuis straton post strato, domon post domo. Tiu ĉi sorto trafis la paroĥan domon. La 6-an de aŭgusto 1942 eniris ĝin germanaj SS-funkciuloj, ili elpelis ĉiujn loĝantojn eksteren. Ludoviko Zamenhof, la nepo, tiam 17-jara, ekiris al Umschlagplatz kun la tuta grupo, sed sen la patrino, ĉar ŝi deĵoris en alia loko kiel kuracistino. Li marŝis la Zamenhof-straton, kiun la okupantoj transformis je Wildstrasse. Ludoviko ektroviĝis en t.n. „arja” tereno. Sed li revenis en la geton, retrovis la patrinon kaj sekvan tagon ili ambaŭ forlasis ĝin.

Okupacia libereco (1942 – 1945)

En la polaj okupitaj teritorioj germanaj administrantoj malvalidigis polajn personajn identigilojn kaj enkondukis germanajn (Kennkarten). Janczewski montriĝis membro de la pola rezistmovado AK (Enlanda Armeo), kaj havigis al siaj rifuĝintoj falsajn personajn identigilojn. Ekde tiu ĉi momento la nomo Zamenhof transformiĝis al Zaleski. La patrino konservis sian personan nomon Wanda, sed Ludoviko konvertiĝis al Krzysztof (Kristoforo). Ili ambaŭ, kiel posedantoj de la perfekte falsitaj germanaj legitimiloj, ne devis kaŝi sin plu. Ili luis loĝejon en la kvartalo Praga, trans la rivero Vistulo. Wanda pro la nova nomo ne plu povis praktiki sian kuracistan profesion. Post kelkaj ŝanĝoj de loĝlokoj, kion postulis la konspirreguloj, ŝi ekloĝis en apudvarsovia urbeto Milanówek, kaj tie ĝisatendis la finon de la milito. Ŝia filo, kiel Krzysztof Zaleski, por subteni la patrinon kaj sin mem, faris diversajn laborojn. Interalie li kun amara satisfakcio malkonstruis murojn de la geto, kiu ne plu ekzistis. Fine de 1943 alia amiko de la familio Zamenhof, d-ro Wiesław Waciński helpis la junulon trovi konstantan laboron en la fabriko de ŝtalkonstruaĵoj en la urbo Minsk Mazowiecki, 40 km orienten de Varsovio. En la fabriko agis konspira ĉelo de la pola rezistmovado AK, kiu organizis sabotadon. La ekipaĵoj estis riparataj tiamaniere, ke ili baldaŭ denove paneu. El unu difektita maŝino oni elmuntis foruzitan pecon kaj instalis ĝin en la alian. La novajn pecojn, tute ne uzitajn, oni sekrete forportis eksteren de la fabriko. Kristoforo Zaleski, kiel kantora skribisto, falsis la koncernan dokumentaron. Krome li forportadis malgrandajn pecojn en sia teko, kiam ĉe la elirejo deĵoris konspiraj gardistoj. Tiu ĉi procedo funkciis efike ĝis la duono de 1944, kiam la fabrikon en Minsk Mazowiecki komplete detruis la germanaj taĉmentoj, retiriĝantaj okcidenten pro la alproksimiĝo de la Ruĝa Armeo. La nepo de Ludoviko Zamenhof sukcesis atingi la urbon Milanówek kaj kune kun la patrino ĝisatendis la finon de la milito. Por ambaŭ tio estis duobla liberiĝo, kiun L.C. Zaleski-Zamenhof komentis jene: Post la milito mi retroiris al mia naskiĝnomo, sed mi ne scipovis disiĝi de mia milita pseŭdonimo. Se Zaleski savis Zamenhofon, ne decis, ke Zamenhof deturniĝu de Zaleski. Mi identiĝis kun unu kaj la alia kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Diferencoj en unueco estas fundamento de la ideo de toleremo, kiun mi akceptis kiel la devizon de mia vivo. La samon celis mia avo, Ludoviko Zamenhof, kiu vidis sian verkon ne kiel kodon por komercistoj, sed kiel helplingvon, servantan kompreniĝon inter homoj kaj popoloj.

Profesia kariero (1950 – 1993)

Ludoviko Kristoforo (ekde 1959 Louis Christophe) Zaleski-Zamenhof ne daŭrigis la familian tradicion sur la kampo de medicino. Li studis en la Varsovia Politekniko, diplomiĝis kiel konstruinĝeniero en 1949. Specialiĝis pri la moderna teknologio de streĉbetona konstruado kaj kunverkis la unuan lernolibron pri tiu ĉi fako s.t. „Kordobetono”. Li projektis fabrikon, la unuan en Pollando pri tiu ĉi konstrumaterialo kaj fariĝis ĝia direktoro en la aĝo de 21 jaroj. Sekve projektis kiel la ĉefinĝeniero Fabrikon de Bicikloj en la urbo Bydgoszcz kaj la produktejon de ladoj en Krakovo. Li kunlaboris kun la fama arkitekto Bohdan Pniewski pri la rekonstruo de „Eŭropa Hotelo” en Varsovio kaj la konstruo de „Domo de Kamparano”, en kiu estis aplikitaj liaj modernaj konceptoj. Li doktoriĝis en Varsovia Politekniko. En 1959, do en la tempo de la tiel nomata „degelo de la malvarma milito” inĝeniero Zaleski-Zamenhof ricevis kontrakton de laboro en konstruprojektejo Europe-Etudes en Parizo. Li havis la ŝancon kunlabori kun Eugéne Freyssinet, la inventinto de streĉbetono. En Francio lia profesia kariero multege progresis. Li konstruis vojojn, pontojn, viaduktojn, akvopurigejojn, akvoturojn kaj aliajn objektojn. En Bulonjo-sur-Maro, kie dum la unua Esperanto-kongreso en 1905 Ludoviko Zamenhof ĝuis grandan sukceson, lia nepo konstruis gigantan deponejon por klinkero je kapacito de 60 000 da kubikmetroj. Li konstruis originalajn preĝejojn. Tiu en Freyming (Loreno) karakteriziĝas per neniu 90-grade vertikala muro kaj neniu rekta angulo. Dum kelka tempo li dediĉis sin al konstruado de sportaj objektoj kaj aparte fieras pri la sportkomplekso en Chamonix, la pariza stadiono Parc des Princes kaj la olimpika stadiono en Montrealo. La grandioza monumento, starigita honore al generalo Charles de Gaulle en la ripozo en Colombey-les-deux-Eglise same ligiĝas al la nomo de la inĝeniero Zaleski Zamenhof.

En la lasta fazo de sia longa inĝeniera kariero d-ro Zaleski-Zamenhof montriĝis pioniro de streĉbretona konstruado de platformoj, por ĉerpi petrolon de sub la marfundo. Multajn jarojn li lekciis pri la teorio de konstruado en la Arkitektura Altlernejo en Parizo. Li estis ankaŭ kontrakta profesoro en Politekniko de Milano pri markonstruado el streĉita betono, krome lekciis de tempo al tempo pri la sama studobjekto en pluraj landoj, interalie en polaj politeknikoj en Gdansk kaj Bjalistoko. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof emeritiĝis 1993, sed li plu disponigis laŭbezone sian scion kaj sperton kiel konsultisto.

Dr Zaleski-Zamenhof vivis en Parizo kun la edzino Juliette. Li uzis personajn nomojn franclingve Louis Christophe. Tie loĝas ankaŭ lia filino Margaret, kuracistino kaj ŝia filo Pierre-Louis-Antoine Lebard. La filino Hanna translokiĝis el Pollando al Usono en 1981 kune kun sia edzo Andrzej Zaruski kaj la filino Klementyna.

Esperantio

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof dum la UK de Esperanto en Roterdamo, 2008
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kun la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna, UK 2008 en Roterdamo
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kaj Marjorie Boulton dum la UK 2003 en Gotenburgo

Post la fuĝo el la geto la nepo de Ludoviko Zamenhof, jam kiel Krzysztof Zaleski, rehavis kontakton kun Esperanto En 1987 Varsovio, kiel „lulilo de Esperanto”, estis ĝusta loko por celebri la centjaran jubileon de la lingvo internacia. La 72-a Universala Kongreso de Esperanto en la ĉefurbo de Pollando evidentiĝis la plej granda en la historio de la movado. Ĝi allogis 6 mil partoprenantojn, sen kalkuli proksimume unu milon da gastoj, kiuj alvenis sen la formala aliĝo el Sovet-Unio kaj el aliaj t.n. socialismaj landoj. La direktoro de UEA, Simo Milojević, sukcesis retrovi en diversaj landoj de la mondo sep membrojn de la Zamenhofa familio, kiuj alvenis kiel honoraj gastoj, inter ili Louis Christophe Zaleski-Zamenhof kun la edzino Juliette. Li, kiel la nepo de la kreinto de Esperanto, varsoviano kaj monde renoma konstruisto de „artefaritaj insuloj” sur maroj kaj oceanoj, montriĝis aparta atrakcio por ĵurnalistoj, sed ankaŭ por la kongresanoj.

Louis C. Zaleski-Zamenhof, reaperinte en la movado post dudekjara paŭzo, jam firme restis en ĝi. Li engaĝiĝis en la popularigon de la lingvo internacia kaj ĝia ideo per siaj intervjuoj por amaskomunikiloj. Li ankaŭ renkontiĝadis kun esperantistoj, kion respegulas la filmo aperinta en la Pola Televido s.t. „Śladami Dziadka” (Spuroj de la Avo). En ĝi la nepo estas montrita en kelkaj lokoj, ligitaj kun lia avo Ludoviko Zamenhof.

Bjalistoko iĝis ofta vizitcelo de L.C. Zaleski-Zamenhof. En la jaro 2000 li akceptis simbolan diplomon pro la fakto, ke lia avo Ludoviko Zamenhof gajnis la unuan lokon en la plebiscito por „Bjalistokano de la 20-a jarcento”. La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la E-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP). En la jaro 2007 li estis nomita honora urbano de Bjalistoko apud 14 aliaj distingitoj, inkluzive de Józef Piłsudski kaj Lech Wałęsa. Li plurfoje vizitis Bjalistokon kiel membro de la Fondumo Zamenhof respondeca pri la konstruo de Zamenhof-Centro

Medalo de Toleremo

L.C. Zaleski-Zamenhof nome de la bjalistoka Zamenhof-Fondumo enmanigis Medalon de Toleremo al Johano Paŭlo la 2-a dum la ekumena diservo en Drohiczyn, la 10-an de junio 1999. La atribuo de la Esperanta medalo al la papo-polo ligis sin kun lia simpatio rilate al la lingvo internacia. Johano Paŭlo la 2-a en siaj ĉiujaraj benoj „Urbi et Orbi” uzadis Esperanton kaj legalizis ĝin kiel lingvon de la katolika liturgio. La ideo pri la Medalo de Toleremo naskiĝis dum interparoloj de Roman Dobrzyński kun Ludoviko C. Zaleski-Zamenhof, surbaze de kiuj estis verkita, en la formo de dialogoj, la libro „La Zamenhof-strato”.

Esperanto-Kongresoj

Ludoviko Zamenhof, poste kiel Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, partoprenis jenajn Universalajn Kongresojn de Esperanto: 1934 Stokholmo, 1935 Romo, 1936 Vieno, 1958 Majenco, 1960 Brukselo, 1987 Varsovio, 1988 Brajtono, 1992 Vieno, 1998 Montpeljero, 1999 Berlino, 2003 Gotenburgo, 2005 Vilno, 2008 Roterdamo, 2009 Bjalistoko, 2015 Lillo. En siaj kongresaj paroladoj nome de la familio Zamenhof li rememorigis la ideon de sia avo, kiu kreis Esperanton kiel helplingvon por interkompreniĝo inter homoj kaj popoloj. En sia festparolado dum la 86-a UK 2001 en Zagrebo li i.a. diris: "Vi venis diskuti pri la Dialogo inter kulturoj, kies bezono iam ja inspiris la iniciaton de la Lingvo Internacia. Fakte, preskaŭ ĉiuj biografoj de Zamenhof mencias la legendon, laŭ kiu la juna Ludoviko vivanta en tiam multkultura urbo Białystok, observis malamon regantan inter la diversaj nacioj, ne trovantaj lingvon komune kompreneblan, ilon laŭ li necesan al la dialogo inter iliaj kulturoj respektivaj". En Lillo 2015 dum la 100-a UK de Eseranto li, kiel 90-jarulo, transdonis sian taskon reprezenti la familion Zamenhof al la filinoj Hanna Zaruski-Zamenhof kaj Margaret Zaleski-Zamenhof. En tiu ĉi rolo unuafoje prezentiĝis Margaret dum la UK en Lisbono 2018.

Verkoj

Aŭtoro de pli ol cent sciencaj publikaĵoj en la pola lingvo, franca, angla kaj esperanto. Interalie: J. P. Bonin, G. Deleuil, L. C. Zaleski-Zamenhof. "Foundation analysis of marine gravity structures submitted to cyclic loading." Offshore Technology Conference, Houston, Texas (1976). p. 571–579

Referencoj

  1. Forpasis la Nepo. En: edukado.net, 2019-10-10.

Literaturo

  • Roman Dobrzyński, La Zamenhof-strato. Kaunas, 2003
  • Roman Dobrzyński, Zamenhof en Varsovio. Rotterdam, 1917
  • Wendy Heller, Lidia. Vivo de Lidia Zamehnof, filino de Esperanto. Antverpeno, 2007
  • Ulrich Lins, La danĝera lingvo. Rotterdam, 2016
  • Karol Madaj, Małgorzata Żuławnik, Proboszcz getta. Warszawa, 2010

Eksteraj ligiloj

Trovu « Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»