Jakobo Brjus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
Tie li mortis la [[30-an de aprilo]] [[1735]] kaj estis sepultita en Moskvo.
Tie li mortis la [[30-an de aprilo]] [[1735]] kaj estis sepultita en Moskvo.


{{commonscat|Jacob_Bruce}}

[[Kategorio:Petro la Granda]]
[[Kategorio:Petro la Granda]]
[[Kategorio:Homoj de la Granda Nordia milito]]
[[Kategorio:Homoj de la Granda Nordia milito]]

Kiel registrite je 13:00, 13 okt. 2019

Grafo Jakobo Brjus (ruse Яков Вилимович Брюс), (angle James Daniel Bruce) naskiĝis la 11-an de majo 1669 en Moskvo, Rusa carlando, mortis la 30-an de aprilo 1735 en sia bieno Glinki Moskva provinco. Li estis elstara rusa ŝtataganto, generalo, diplomato kaj sciencisto de skota deveno (klano Bruce), unu el intimaj samideanoj de caro Petro la Granda.

Liaj gepatroj loĝis en Rusio ekde 1647. Li estis la frato de Robert Bruce, la unua milita guberniestro de Sankt-Peterburgo. Ekde 15-a jaraĝo li militservis kaj partoprtenis en militaj kampanjoj kune kun la caro (cefe en la kampo de artilerio).

Li kaj Andrej Osterman subskribis la traktaton de Nystad (nuna finna urbo Uusikaupunki) en 1721, pro kiu li ricevis la titolon de Grafo. Ĝi estis sukcesa finalo de Granda Nordia Milito, kiu grave plifortigis la potencon kaj politikan pozicion de Ruslando.

Post morto de Petro la Granda okazinta la 8-an de februaro 1725 li demisiis kiel generalo-feldmarŝalo kaj setliĝis en Glinki.

Tie li mortis la 30-an de aprilo 1735 kaj estis sepultita en Moskvo.