Ekosistemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:


En [[ĉiutaga lingvaĵo]] oni parolas ankaŭ pri ''la'' ekosistemo en la signifo: monda ekosistemaro kies faktoroj interefikas tuttere ([[biosfero]]).
En [[ĉiutaga lingvaĵo]] oni parolas ankaŭ pri ''la'' ekosistemo en la signifo: monda ekosistemaro kies faktoroj interefikas tuttere ([[biosfero]]).

[[Homa efiko sur la medio]] aŭ antropogena efiko sur la medio estas la ŝanĝoj kiujn suferas la biofizikaj medioj kaj la ekosistemoj, la [[biodiverseco]], kaj la naturaj rimedoj okazigitaj rekte aŭ malrekte de la homoj, inter kiuj enkalkuliĝas la [[tutmonda varmiĝo]], la media degradado (kiel la [[oceana acidiĝo]]), amasa formorto kaj perdo de biodiverseco, ekologiaj krizoj kaj falego.


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 19:25, 15 okt. 2019

Ekosistemo[1] estas kuneca aro (sistemo) de vivaj organismoj (aŭ biocenozo) kaj ilia medio t.e. ties ĉirkaŭaĵo geologia, pedologia kaj atmosfera (la biotopovivloko).

Kiel oni tiru la limojn inter la diversaj ekosistemoj, tio ankoraŭ ne ĝeneralvalide estas difinita; oni orientas sin plej ofte je ekkonebla diskontinuo al najbara vivospaco, ekzemple: la arbarorando inter arbara kaj herbeja ekosistemoj; lagobordo kaj marbordo; insulbordo kiel limo de insula ekosistemo.

La nocio estas uzata kaj abstrakte kaj konkrete; abstrakte ekzemple en ekosistemo lago, ekosistemo mangrovarbaro; konkrete en ekosistemo Konstanca Lago; ekosistemo Ebersberga Forsto.

La nocion ekosistemo enkondukis en la ekologion la brita biologo kaj geobotanikisto Arthur George Transley en 1935.

En ĉiutaga lingvaĵo oni parolas ankaŭ pri la ekosistemo en la signifo: monda ekosistemaro kies faktoroj interefikas tuttere (biosfero).

Homa efiko sur la medio aŭ antropogena efiko sur la medio estas la ŝanĝoj kiujn suferas la biofizikaj medioj kaj la ekosistemoj, la biodiverseco, kaj la naturaj rimedoj okazigitaj rekte aŭ malrekte de la homoj, inter kiuj enkalkuliĝas la tutmonda varmiĝo, la media degradado (kiel la oceana acidiĝo), amasa formorto kaj perdo de biodiverseco, ekologiaj krizoj kaj falego.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Stumpo