Nero Claudius Drusus: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, uzo de ŝablono (alilingve), formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, kosmetikaj ŝanĝoj |
LiMr (diskuto | kontribuoj) -bildo, Projektoj |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Informkesto homo |
{{Informkesto homo |
||
|priskribo=Busto de '''Druso''', Musée du Cinquantenaire ([[Bruselo]]) |
|||
}} |
|||
'''Nero Claudius Drusus''' ({{dato|14|januaro|-38}} — {{dato|14|septembro|-9}}), ankaŭ nomita „la pli aĝa Druso“ ([[latine|lat.]] ''Drusus maior'') aŭ simple '''Drusus''', [[esperante]] '''Druso''', estis [[Romio|romia]] [[politikisto]] kaj [[militisto]], duonfilo de imperiestro [[Aŭgusto Cezaro]]. |
'''Nero Claudius Drusus''' ({{dato|14|januaro|-38}} — {{dato|14|septembro|-9}}), ankaŭ nomita „la pli aĝa Druso“ ([[latine|lat.]] ''Drusus maior'') aŭ simple '''Drusus''', [[esperante]] '''Druso''', estis [[Romio|romia]] [[politikisto]] kaj [[militisto]], duonfilo de imperiestro [[Aŭgusto Cezaro]]. |
||
Linio 25: | Linio 26: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Projektoj}} |
|||
{{Commons|Nero Claudius Drusus|Drusus}} |
|||
{{PND|119241811|keine Titel DNB-Katalog 10. Mai 2007}} |
{{PND|119241811|keine Titel DNB-Katalog 10. Mai 2007}} |
||
{{Bibliotekoj}} |
{{Bibliotekoj}} |
||
Nuna versio ekde 16:32, 17 okt. 2019
Nero Claudius Drusus | |
---|---|
Busto de Druso, Musée du Cinquantenaire (Bruselo) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Decimus Claudius Drusus |
Naskiĝo | en Romo |
Morto | en Germania Magna |
Mortokialo | sepso |
Tombo | Maŭzoleo de Aŭgusto |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | Tiberius Claudius Nero |
Patrino | Livia |
Frat(in)o | Tiberio |
Edz(in)o | Antonia la Juna |
Infanoj | Germaniko • Livilla • Klaŭdio |
Okupo | |
Okupo | politikisto • militisto |
Nero Claudius Drusus (14-a de januaro -38 — 14-a de septembro -9), ankaŭ nomita „la pli aĝa Druso“ (lat. Drusus maior) aŭ simple Drusus, esperante Druso, estis romia politikisto kaj militisto, duonfilo de imperiestro Aŭgusto Cezaro.
Familio[redakti | redakti fonton]
Li estis filo de Livia, edzino de Aŭgusto, el ŝia unua geedzeco kun Tiberius Claudius Nero. Lia pli aĝa frato estis Tiberius, kiu poste fariĝis imperiestro.
Drusus edziĝis al Antonia Minor, filino de Marcus Antonius kaj Octavia, fratino de Aŭgusto. Iliaj gefiloj estis Germanicus, Livilla kaj - posta imperiestro - Claudius.
Drusus kreskis en la domo de Aŭgusto (falsa onidiro vidis lin kiel filon de Aŭgusto - certe maltrafe). Jam en frua aĝo li komencis politikan kaj militistan karieron samkiel lia frato. En jaro 15 a.K. la du fratoj gvidis militiron kontraŭ Raetia kaj faris ĝin romian provincon. Depost 13 a.K. Druso estis prefekto de la tri gaŭliaj provincoj. En 12 a.K. li inaŭguris altaron por diino Roma kaj Aŭgusto en Lugdunum, la hodiaŭa Lyon.
Militiroj kontraŭ la ĝermanoj (12 ĝis 9 a.K.)[redakti | redakti fonton]
Druso entreprenis kelkajn militirojn kontraŭ la ĝermanoj, parte esplorcele, parte konkercele. En la jaro 12 a.K. li atingis la Nordan Maron kaj konstruigis kanalon fossa Drusiana inter Rejno kaj Zuiderzee.
En 11 a.K. li batalis ĉe rivero Lippe kontraŭ la Sikambroj kaj konstruis du fortikaĵojn, unu supozeble ĉe Bergkamen-Oberaden la alia eble en Hedemünden ĉe rivero Werra, krome plurajn sur romia teritorio ĉe Rejno en Neuss (Castrum Novaesium) kaj Bonn.
En 10 a.K. li batalis kontraŭ la Ĥatoj, sukcesinte li fariĝis konsulo en 9 a.K. kaj daŭrigis la bataladon kontraŭ la Keruskoj, sed dum retromarŝado mortis pro vundo de rompita kruro. Lia frato Tiberius reportis la kadavron al Romo.
Pri la konkeroj de Druso raportas la romiaj historiistoj Cassius Dio, Florus kaj Velleius Paterculus.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Karl Christ: Drusus und Germanicus: der Eintritt der Römer in Germanien. Schöningh, Paderborn 1956. germane
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Informoj pri Nero Claudius Drusus en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)