Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
|||
Linio 915: | Linio 915: | ||
:{{por}} evidenta reklamo, komento estas de anonimulo reklamanta.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 00:56, 28 okt. 2019 (UTC) |
:{{por}} evidenta reklamo, komento estas de anonimulo reklamanta.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 00:56, 28 okt. 2019 (UTC) |
||
:{{por}} krome mankas referencoj kaj fontoj kaj la lingvaĵo parte estas malbone komprenebla. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:10, 30 okt. 2019 (UTC) |
:{{por}} krome mankas referencoj kaj fontoj kaj la lingvaĵo parte estas malbone komprenebla. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:10, 30 okt. 2019 (UTC) |
||
Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza artikolo pri ĝi. Kaj mi esperis ke iam estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.[[Specialaĵo:Kontribuoj/2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC|2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC]] 22:00, 31 okt. 2019 (UTC) |
|||
== [[Tyler, the Creator]] == |
== [[Tyler, the Creator]] == |
Kiel registrite je 22:00, 31 okt. 2019
Aŭtora portalo | |
|
|
Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan peton aŭ kape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 32 forigendaj artikoloj, 23 forigendaj paĝoj, 0 forigendaj dosieroj,
0 prokrastite forigendaj artikoloj kaj paĝoj kaj 8 tujforigendaj artikoloj kaj paĝoj.
- Artikolo
- Studentoj, poste profesoroj en Universitato de Budapeŝto (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ne temas pri artikolo, sed listo, kies enhavo povas aperi en kategorio.
- La titolo mem estas malĝusta, misgvida. Iu Universitato de Budapeŝto nun ne ekzistas en Hungario, nur diversaj universitatoj de Budapeŝto. Similnoma ekzistis nur en 1873-1921, sed ŝajnas ke eĉ tiam aperis en la nomo la vorto Scienca.
- La titolo mem estas ridinda ("studentoj, poste profesoroj"), kiu ne havas iun ajn analogion en aliaj lingvoj. Mi neniam legis simil-strukturan, -enhavan titolon de artikolo aŭ kategorio en aliaj lingvoj. *Eble sola akceptebla nomo estus "Listo de profesoroj de ELTE" kaj oni skribus unu frazon komence, ke tiu ĉi listo temas pri iamaj studentoj de ELTE, kiuj poste tiu instruis kiel profesoroj.
- Sed preferinde, mi plu proponas la forigon de tiu "artikolo" kaj oni kreu kategorion "Profesoroj de ELTE" aŭ similan.
- Uzanto
- Narvalo (diskuto) 12:54, 14 apr. 2016 (UTC)
- Kontraŭ:
- Temas pri listo, pri kio aparta kategorio ne ekzistas, supozeble ne estos, ĉar post forigo de la listo Narvalo ne kreos tiun kategorion (la supozata kvanto estus mil, ja la listo daŭre dikiĝas). Cetere mi jam vidis liston, poste ankaŭ kategorion en la sama temo.
- Se la titolo mem estas malĝusta, oni alinomas ĝin kaj ne forstrekas la tutan liston. Universitato de Budapeŝto estas komprenebla (similaj nomoj estas oftaj), ELTE-n nur la hungaroj komprenas, se oni aldonas Scienca (Ĉu estas nescienca universitato?), tio faras pli longa la titolon.
- Se la titolo mem estas ridinda, oni alinomas ĝin, se iu scias pli koncizan titolon. Tie estas tiuj, kiuj ĉi tie lernis, poste instruis ĉi tie. Estas multaj, kiuj lernis en alia univer., poste ili lernis ĉi tie - aŭ ili lernis ĉi tie, sed poste ili instruas en alia univ.
--Crosstor (diskuto) 13:50, 14 apr. 2016 (UTC)
- Por: Viaj argumentoj ne estas konvinkaj, bazitaj je fakto. Sufiĉas kategorio por tiu. Ridinde, ke iu volas listigi, kategoriigi homojn samtempe, samliste laŭ ilia studejo kaj instruadejo. Ne ekzistas simila kategoriigo, listigo en alia lingvo. Laŭ simila logiko oni povus krei milojn de simile sencencaj kategorioj.Narvalo (diskuto) 18:13, 14 apr. 2016 (UTC)
- Por: Listo sen iu ajn klarigo ne estas artikolo. Krome ni kreas enciklopedion, ne listopedion. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 24 apr. 2016 (UTC)
Diskutoj
Pri la sama nocio ofte estas listo kaj kategorio, ekzemple pri ĉiuj municipoj de Brazilo:
- Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio
- Kategorio:Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio
Vp en ĉiuj lingvoj evoluas, mi ne traserĉis la lingvojn, sed povas okazi, ke tia paro jam ekzistas alie. Se ne estas, supozeble estos. Bedaŭrinde la centra Vp-a statistiko (ĉe mi) nun ne funkcias, tial mi ne scias citi statistikon de vizitantoj. Supozeble estas iu, kion interesas mia kategorio. La gustoj estas diversaj. Por mi estas sensenca kategorio: Viroj.--Crosstor (diskuto) 13:31, 15 apr. 2016 (UTC)
Komento: Kial simple ne alinomigi tion al "Listo de studentoj de ELTE kiuj poste iĝis profesoroj en la sama universitato" aŭ io simila? Mi konsentas ke tio ĉi ne estas artikolo, sed listo ja povas ekzisti en vikipedio senrigarde de kiom arbitra kaj strange difinita estas ĝia kategorio. Estiel listo ĝi ĝenos al neniu, kaj se la aŭtoro trovas ĝin utila, do ĝi restu.--Goren (diskuto) 23:42, 15 apr. 2016 (UTC)
Kontraŭ: Komento: Mi samopinias kun Goren. Listo ĝenos al neniu, kaj se la aŭtoro trovas ĝin utila, do ĝi restu. Alinomigo utilos. --kani (diskuto) 09:22, 17 apr. 2016 (UTC)
Komento: Kial ne alinomi ĝin al "Listo de profesoroj el Universitato de Budapeŝto"? Oni povus detale klarigi en la artikolo por kio estas la listo: ekz "Ĉi tio estas la listo de personoj kiuj estis studentoj kaj poste iĝis profesoroj en Universitato de Budapeŝto".--Salatonbv (diskuto) 05:16, 18 apr. 2016 (UTC)
Por: Komento: Vere la listo en sia nuna formo estas neniu pli ol estus kategorio pri la sama temo. Avantaĝo de kategorio fakte estas ke ĝi memstare aktualiĝas, se en iu artikolo aldoniĝas la kategoria nomo, dum listo tre facile malaktualiĝas. Tial mi lasus iom da tempo, por krei novan kategorion "Studentoj kaj poste profesoroj en la Universitato de Budapeŝto" (mi petas pri difinita artikolo "la"), kaj nur post tio proponus forigi la nunan liston. Cetere Crosstor pravas ke tiu ekzemplo ne solas, kaj ke ekzemple estas listo Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio plus Kategorio:Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio. Ankaŭ tiu listo en la nuna formo laŭ mi klare ne utilas. Sola problemo estas, ke nun la listo indikas 92 municipojn, kaj la kategorio listigas nur 90 municipojn: En du paĝoj do forgesiĝis la kategorio. Indus trovi kaj ripari tiun fuŝon, kaj sekve ankaŭ la listo de municipoj povus malaperi. Diferenco estus, se la listo estus tabelo kun pluraj parametroj, kaj eblus ordigi la tabelajn erojn laŭ diversaj kriterioj, ekzemple laŭ nombro de loĝantoj, laŭ areo, laŭ mezoregionoj kaj laŭ mikroregionoj. Tamen ankaŭ pri tia tabela listo restas la demando kiu atentos zorgi pri tio ke la nombroj de loĝantoj poste ĉiam restos aktualaj. Tolerebla la listo ankaŭ estus, se estus neordigebla listo kun mezo- kaj mikroregionoj, kiel en la angla kaj hispana vikipedioj. Sed devus esti pli da informo ol en la kategoria listigo, aŭ listo ne havas sencon. Plie laŭ mi Crosstor ankaŭ pravas pridubi la sencon meti ĉiujn artikolojn pri homoj en kategoriojn "viroj" kaj "virinoj": se oni konsekvence farus tion, ambaŭ kategorioj estus nesuperrigardeble plenegaj, kaj laŭ la nuna stato estas nura kaprico ĉu artikolo pri homo estas en tiu kategorio aŭ ne. Cetere ankaŭ en aliaj lingvoj estas tia kaprico. Sed pridubi la kategoriojn "viroj" kaj "virinoj" jam estas alia temo. ThomasPusch (diskuto) 12:59, 26 apr. 2016 (UTC)
Ĉar ŝajne egalas la poraj kaj kontraŭaj opinioj, mi proponas alinomigon al Listo de profesoroj de budapeŝtaj universitatoj.
- Oni povas skribi unu frazon, ke temas nur pri profesoroj, kiuj studis same en Budapeŝto en antaŭuloj de universitato ELTE.
- Kiel mi jam skribis, la nomo "Universitato de Budapeŝto" oficiale neniam ekzistis.Narvalo (diskuto) 18:35, 15 jun. 2016 (UTC)
Denove
La diskuto ne estas finita. Mi ne tute kontraŭas listajn artikolojn se ili estas utilaj, sed kiel Tlustulimu diras, Vikipedio ne estas listopedio. Crosstor kreadas siajn hobiajn listojn.
Havi du similajn listojn estas troe. Se vi uzus butonon en tablo, vi povas listigi nur profesorojn aŭ studentojn en alfabeta ordo.
Ĉi tiuj du ankaŭ estas kunigendaj. Vi antaŭe (ekz ĉi tie) kontraŭis al la Vikipedia politiko ne aldoni adjektivon kiel "fama" en lista kaj kategoria titoloj, kaj daŭris la listojn kiel "Listo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-K)". La listo de Studentoj de Teknikuniversitato de Budapeŝto estas nur de menciindaj famaj studentoj. Nun vi povas esti kohera kiel "Listo de mortintoj en Budapeŝto (A-K)".--Salatonbv (diskuto) 03:35, 21 sep. 2016 (UTC)
- Pri listopedio:kiom da artikoloj mi kreis kaj kiom da listoj mi kreis? Pri Universitato de Budapeŝto: fakte tiu nomo neniam estis, sed
- similaj nomoj ekzistas, ekzemple Univ. de Vieno
- tio ne estas mia inventaĵo, nur laŭ Narvalo
- ekde 1873 ĝis 1920 la oficiala nomo estis Reĝa Univ. de Budap.
Se iu estas scivolema, kiuj lernis/instruis en la definita univ., konkrete oni povas orientiĝi. Se iu kreos grandan unuigitan liston, tio perdiĝas.--Crosstor (diskuto) 03:56, 21 sep. 2016 (UTC)
- Halo Crosstor, mi hontas jam, ki ni estas samlandanoj kaj vi eterne p(r)ovas altrudi viajn ŝatatajn lingve dubindajn ĉevalojn (naskita, kirko, Universitato de Budapeŝto, idiotaj listoj anstataŭ kategorioj ktp.). FAKTOJ: Universitato de Vieno estas traduko de la nuna originala, oficiala nomo (Universität Wien). Via favorita versio Universitato de Budapeŝto neniam estis oficiala nomo (la simila formo de Reĝa Universitato de Budapeŝto ekzistis antaŭ 100 jaroj, kies publikuzita nomo estis universitato de Budapeŝto). Kiomfoje devas mi mem ripeti, por ke vi ekkomprenu tion?Narvalo (diskuto) 16:10, 10 dec. 2016 (UTC)
Corinne Mamane Muzeo de Filiŝtoj Kulturo
- Artikoloj
- Corinne Mamane Muzeo de Filiŝtoj Kulturo (historio · ĉi tien · forigu)
Neot Kedumim (historio · ĉi tien · forigu)
Ariel Ŝaron Parko (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- Jen denove fuŝe titolitaj kaj fuŝe skribitaj artikoloj. Ĉe la dua mankas klarigo pri la titolo.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 sep. 2016 (UTC)
- Komento: La kreinto supozeble nenion faris pri sia lingva nivelo. Tial mi inklinas al ĉiama forbaro. Ne estas tasko de la lingvaj lertuloj korektadi nur fuŝajn artikolojn de ĉiamaj komencantoj aŭ uzantoj, kiuj uzadas aŭtomatan tradukilon sen iu ajn kompreno pri la lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 sep. 2016 (UTC)
- Por: --Salatonbv (diskuto) 21:47, 28 sep. 2016 (UTC)
- Komento: Mi aldonas plian artikoon de la sama "aŭtoro": Ariel Ŝaron Parko. Se iu volas korekti la artikolojn, enorde kaj ili restu. Porĉiaman forbaron de Uzanto:פארוק mi subtenas; li fakte jam estas forbarita en 7 aliaj Vikipedio kaj mi sufiĉe miris kial ni ne forbaris lin dum lia lasta "kuro al Vikipedio". --KuboF (diskuto) 17:41, 29 sep. 2016 (UTC)
- Kontraŭ: Nun mi korektas la artikolojn kaj diskutas esperante kun la aŭtoro. --pino (diskuto) 14:25, 6 okt. 2016 (UTC)
- Li nur respondis "jes dankon", kaj mi forte suspektas ke tio ĉi estas pli malpli la limo de lia rego de Esperanto.--Goren (diskuto) 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)
- Kontraŭ: Por: Mi iomete plibonigis la proponitajn artikolojn, do mi akceptus ties restadon, sed mi tute apogas la porĉiaman forbaron de tiu vikipediisto kiu tiom laborigas nin.--kani (diskuto) 13:52, 9 okt. 2016 (UTC)
- Artikolo
- Frank Christoph Schnitzler (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- La persono estas konata ĉefe pro sia mem-portreto. Liaj paperoj en televido estis tute negrava. Lia organizo rekonstrui la ruinojn de Achalm mankas financo. La statuson kiel kultura ambasadoro ne estas pruvita. Vidu ankaŭ germana fervorulo-paĝo. diskutoj forviŝi, en germana
- Uzanto
- Enyavar (diskuto) 11:19, 11 mar. 2017 (UTC)
Ĉi tiu peto estas neglektita. Ĉu ni diskutu pri ĝi? Vikiano (diskuto) 23:05, 18 jun. 2017 (UTC) Ŝablono:Komm Necesas fini la aferon. Ĉu iu pretas voĉdoni?RG72 (diskuto) 05:43, 23 maj. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Macabi HaTzair (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- estas masintradukaĵo sen posta redaktado, kun terura lingvaĵo, jam oni avertis la aŭtoron al lernado de Esperanto, kion tiu ne faris.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 00:06, 17 jun. 2017 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Polurita ĝis kaceptebla stato.RG72 (diskuto)
Por: Vikiano (diskuto) 23:04, 18 jun. 2017 (UTC)
- Ŝajnas ke dum la pasintaj du jaroj oni poiome poluris la artikolon kaj nun ĝi estas preskaŭ plene riparita (krom kelkaj lastaj linioj). Mi proponas rerigardi ĝin kaj repripensi, ĉu la lingvo daŭre estas de neakceptebla kvalito.--Goren (diskuto) 21:01, 17 feb. 2019 (UTC)
Eternaj membroj de la Nacia Teatro (Budapeŝto)
- Artikolo
- Eternaj membroj de la Nacia Teatro (Budapeŝto) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- duobla paĝo
- Uzanto
- Crosstor (diskuto) 04:59, 24 jun. 2017 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Duoblaĵo ne trovita.RG72 (diskuto)
- Artikolo
- Dwumiasto (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Hello! Dwumiasto is not one city, this is partnership two cities, Słupsk and Ustka since 2003. However this partnership is not very activity and we (in Polish Wikipedia) are considering deleting this article. Please consider deleting this article also on the Esperanto Wikipedia.
- Uzanto
- --Maattik (diskuto)
- Rezulto
- Forigita
- Ne ekzistas eĉ en la pola vikio.RG72 (diskuto)
Ni atendu du semajnojn kaj poste analizu la decidon de la pola vikipedio.Narvalo (diskuto) 07:31, 20 jul. 2017 (UTC)
- @Narvalo: Saluton! Mi kontrolis, kaj verŝajne la artikolo ne plu ekzistas tie. Ĉu ni do forbalau ĝin el nia Vikipedio? Vikiano (diskuto) 11:06, 6 sep. 2017 (UTC)
- https://pl.wikipedia.org/wiki/Dwumiasto, do artikolo ekzistas en la pola vikipedio kaj prezentas duopon de urboj.Narvalo (diskuto) 12:51, 6 sep. 2017 (UTC)
- Dankon! Miskontrolo mia, do. Vikiano (diskuto) 14:05, 6 sep. 2017 (UTC)
Mi proponas forigi tiun ĉi artikolon kaj krei apartan artikolon duurbo (anstataŭ sekcio en kunurbaĵo), kie skribi pri ĉiuj la konataj ekzemploj de duurboj, inkluzive Słupsk kaj Ustka, sed ne nur (eble ankaŭ eĉ Budapeŝto?). Mi fakte faros ĝermeton ĵus tuj.--Goren (diskuto) 14:19, 8 feb. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Angelo Polli (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- maŝintradukaĵo ne polurita, do preskaŭ nekomprenebla
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 10:54, 20 jan. 2018 (UTC)
Komento: Mi ekkorektis kaj konstatis ties malfacilon sed ankaŭ ties eblon. Mi iom esploris kaj estas kurioza artikolo, korektebla kaj retenebla, sed ja en sia nuna situacio neakceptebla. Krome jam oni enmetis artikolon pri la frato Gino Polli, nune bonega artikolo, sed tute sen ligo al ajna alilingva vikipedio, kun foto kiu same aperas nur en tiu artikolo. Same Angelo Polli estas tute sen ligo al ajna alilingva vikipedio. Aspektas kvazaŭ iu volas meti artikolojn pri iliaj familianoj, do ne neakceptebla, ĉar temas pri interesaj historioj vikipediecaj aŭ vikipedieblaj. Sed kurioze...
Societo de Mongolaj kaj Koreaj Esperantistoj
- Artikolo
- Societo de Mongolaj kaj Koreaj Esperantistoj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ne ekzistas fontoj pri la "societo";
- La "societo" ne estas trovebla en la reto.
- Uzanto
- Warddekock (diskuto) 17:38, 9 apr. 2018 (UTC)
Por: --RG72 (diskuto) 09:33, 10 apr. 2018 (UTC)
Ŝablono:Bildo de vikipediisto kaj ĉiuj dosieroj kiuj uzas tiun permesilon Ĉiuj dosieroj en Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono
- Artikolo
- Ŝablono:Bildo de vikipediisto (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
Mallibera permesilo en la esperanta VikipedioMankas libera permesilo al ĉiuj tiuj dosieroj- Uzanto
- Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:57, 22 jul. 2018 (UTC)
Mi ankaŭ komencis diskuton pri ĉi tiu permesilo ĉe ĉi tiu paĝo, kie mi klarigas kial ĉi tiu ŝablono estas kontraŭ la reguloj de la Fondaĵo Vikimedio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:57, 22 jul. 2018 (UTC)
- Kontraŭ: Ĉu iu plendis pri la afero? Temas pri propono forigi utilan enhavon, kies esto en Vikipedio rompas nenies rajtojn. La sola motivo estas iu formalaĵo. Forigi la ŝablonon, tio estas en ordo, sed forigi la bildojn estas rigida burokratismo. --Surfo 20:59, 22 jul. 2018 (UTC)
- @Surfo: Mi bedaŭrinde ne povas akcepti tiun argumenton. Ĝi rompas la rajton de ĉiuj uzantoj uzi la enhavon de Vikipedio en libera maniero. Vikipedio estu libera enciklopedio sekvante la regulojn de la fondaĵo, kiu fondis ĝin. Se esperantistoj ĉi tie ne sukcesas baldaŭ atingi forigon de ĉi tiu ŝablono kaj forigon aŭ permesilŝanĝon de ĉiuj tiuj dosieroj, mi sendus klarigojn kaj formalan peton al la Fondaĵo Vikimedio kaj petus ilin kiel eble plej rapide agi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:12, 23 jul. 2018 (UTC)
- Ĝi specife kontraŭas ĉi tiun politikon: wmf:Resolution:Licensing policy. Mi tradukas parton el la angla al Esperanto: "Ĉi tiu politiko estas akceptita de la estraro de la Fondaĵo Vikimedio. Oficistoj aŭ dungitoj de la Fondaĵo Vikmedio kaj lokaj politikoj ne ĉirkaŭiru, eroziu aŭ ignoru ĝin." kaj "Oni atendas de ĉiuj projektoj, ke ili nur gastigu enhavon kiu estas eldonita laŭ liberenhava permesilo.". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:00, 23 jul. 2018 (UTC)
- Mi povas nur bedaŭri vian sintenon kaj ĝeneralan detruemon. Mi rimarkis, ke vi eĉ ne provas serĉi solvojn aliajn ol forigo de enhavo.--Surfo 11:01, 25 jul. 2018 (UTC)
- @Surfo: Ne temas pri detruemo, temas pri baza respekto kaj dececo al la fondaĵo, kiu bonvole kaj senpage gastigas nian enciklopedion. La estraro de tiu fondaĵo faris striktan regularon, kiu ordonas, ke ĉiuj projektoj nepre nur gastigu liberan enhavon, kaj vi provas unuope kontraŭstari tiun decidon. Mi opinias, ke tiu sinteno estas tute malrespekta. Mi jam proponis alian solvon, la alŝutintoj de ĉi tiuj kelketaj dosieroj ankoraŭ havas iom da tempo por ŝanĝi la permesilon por eviti forigon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:21, 26 jul. 2018 (UTC)
- @Robin van der Vliet: Detruemo estas la ĝusta vorto, eble pli ĝusta estus vandalismo, t.e. konscia detruado de kulturaj valoroj. Vi kamuflas vian intencon per jurecaj argumentoj, kiuj validus en neniu tribunalo de nediktatura lando.
- @Surfo: Mi bedaŭrinde ne povas akcepti tiun argumenton. Ĝi rompas la rajton de ĉiuj uzantoj uzi la enhavon de Vikipedio en libera maniero. Vikipedio estu libera enciklopedio sekvante la regulojn de la fondaĵo, kiu fondis ĝin. Se esperantistoj ĉi tie ne sukcesas baldaŭ atingi forigon de ĉi tiu ŝablono kaj forigon aŭ permesilŝanĝon de ĉiuj tiuj dosieroj, mi sendus klarigojn kaj formalan peton al la Fondaĵo Vikimedio kaj petus ilin kiel eble plej rapide agi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:12, 23 jul. 2018 (UTC)
- La fotoj estas alŝutitaj de Vikipediistoj, kiuj bone konas la regulojn de Vikipedio. Pri la reguloj kaj kondiĉoj estas memorigo ĉe ĉiu alŝuto, kaj, ekzemple, kreante artikolon oni vidas la tekston
- Konservante, vi konsentas senlime doni vian kontribuon laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL.
- Estas evidente al ĉiu senpartia observanto, ke la koncernaj vikipediistoj jam per la alŝuto, ipso facto, implicite permesis la uzon laŭ la postuloj de Vikipedio kaj ankaŭ havigis al si (implicite aŭ eksplicite) permeson de la fotinto, se tiu estas alia persono.
- La ŝablonon Ŝablono:Bildo de vikipediisto verŝajne neniu el la portretitaj vikipediistoj mem aldonis al sia foto, ĉar ili evidente opiniis tion nenecesa aŭ ne sciis pri tia ŝablono. (Laŭ kiu regulo iu alia ol la alŝutinto povas post la alŝuto aldoni tian permesilo-ŝəblonon?) Kiu ajn kortumo interpretas ĉi tiajn permesojn kaj kontraktojn laŭ la intenco de la permesinto, eĉ se la intenco ne estis skribe dokumentita, sed nur evidentiĝas el la cirkonstancoj kaj aliaj faktoj.
- Mi rimarkis, ke ankaŭ alia lastatempa agado de vi ŝajnas celi malpliigi la valoron de Vikipedio kiel ĝenerala konsult-enciklopedio en Esperantujo. Se vi volas esti regulisto, estu almenaŭ prudenta regulisto.
- Estas tamen dankinde, ke vi "proponis alian solvon", sed ĝi estas nesufiĉa.
- Mi jam diris ĉion pri la afero kaj ne revenos al ĝi. --Surfo 08:49, 27 jul. 2018 (UTC)
- @Surfo: Denove, neniel temas pri detruemo, kaj certe neniel temas pri vandalismo. ("Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Vikipedion ne estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon.") Krome ankaŭ estas tre klare videbla, ke ne ĉiuj koncernaj vikipediistoj permesas uzadon de siaj bildoj ekster Vikipedio. Vidu ekzemple la priskribon sub Dosiero:Izabl.jpg ("persona foto uzebla NUR por mia vikipedia paĝo") aŭ sub Dosiero:Internaciulo.jpg ("Estas propra laboro NUR por bildigi mian personan paĝon! NE UZU TIUN BILDON SEN AVERTO, DANKON!"). Tiuj avertoj eksplicite indikas, ke ili ne estas eldonitaj laŭ la ĝusta permesilo. Mi opinias vian sintenon kaj rezonmanieron maltaŭga kaj malrespekta. Ni vidu ĉu niaj administrantoj kapablas bone sekvi kaj respekti la decidon de la estraro de Fondaĵo Vikimedio, kiun vi klare neglektas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:02, 27 jul. 2018 (UTC)
- Pardonu, ke mi ankoraŭ aldonas noton, malgraŭ mia ĵusa promeso. Kial vi punas multajn vikipediistojn kaj legantojn de Vikipedio pro tio, ke Yekrats iam, antaŭ jaroj, sen demandi la originan alŝutinton, aldonis la strangan ŝablonon (kun la teksto "verŝajne la bildo estas uzebla de Vikipedio libere") al la bildoj, eĉ al tiuj, kiuj tuj post la ŝablono klare videble havas tian malpermesantan tekston? Vi estas elefanto en vendejo de porcelanaĵoj. Forigu la strangan ŝablonon el tiuj bildoj kaj poste rekonsideru la aferon. Vikipediisto servu la legantaron. Pri forigoproponoj respondecu la alŝutintoj, kiujn vi ja rajtas konsili pri la konsekvencoj de libera uzo. – Nun mi certe finas. Ĝuu la baldaŭan eklipson, se vi loĝas en lando de videbleco. --Surfo 17:27, 27 jul. 2018 (UTC)
- @Surfo: Denove, neniel temas pri detruemo, kaj certe neniel temas pri vandalismo. ("Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Vikipedion ne estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon.") Krome ankaŭ estas tre klare videbla, ke ne ĉiuj koncernaj vikipediistoj permesas uzadon de siaj bildoj ekster Vikipedio. Vidu ekzemple la priskribon sub Dosiero:Izabl.jpg ("persona foto uzebla NUR por mia vikipedia paĝo") aŭ sub Dosiero:Internaciulo.jpg ("Estas propra laboro NUR por bildigi mian personan paĝon! NE UZU TIUN BILDON SEN AVERTO, DANKON!"). Tiuj avertoj eksplicite indikas, ke ili ne estas eldonitaj laŭ la ĝusta permesilo. Mi opinias vian sintenon kaj rezonmanieron maltaŭga kaj malrespekta. Ni vidu ĉu niaj administrantoj kapablas bone sekvi kaj respekti la decidon de la estraro de Fondaĵo Vikimedio, kiun vi klare neglektas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:02, 27 jul. 2018 (UTC)
- @RG72 kaj Surfo: Intertempe la stranga kaj mallibera permesilo estas forigita. Nun la kategorio Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono plenas je dosieroj al kiuj mankas libera permesilo. Ili havu kiel eble plej rapide taŭgan permesilon aŭ ili estu forigitaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:08, 29 aŭg. 2018 (UTC)
- Por: Se Vikipedio estas libera, do sensencas havi malliberan enhavon. Ne endus forviŝi la dosierojn se oni donus al ili alian permesilon, tamen. Se ili verŝajne ne faros tion, do forigendas. ~★ nmaia d 15:17, 23 jul. 2018 (UTC)
Mi komprenas bedaŭron de Surfo pri la forigotaj dosieroj, sed temas pri la baza principo de la projekto — ĉiu libere kontribui per libera enhavo. Dura lex, sed lex. Des pli ke temas pri la enhavo, kies malapero apenaŭ rimarkinde influos Vikipedion, ja ĝi estas uzata ĉefe en uzanto-paĝoj. Iuj fotoj povas esti memfotoj, do supozeble kongruas al la postulo esti propraj verkoj de la alŝutinto. Aliaj certe estis faritaj de aliaj personoj, do necesas pruvo ke ili permesis liberan uzadon. La triaj klare montras ke iliaj aŭtoroj kontraŭas la liberan uzadon.
Resume. Mi proponas kontakti la alŝutintojn kaj proponi al ili elekteblon: aldoni kongruan ŝablonon (do indiki kiun) al la dosiero aŭ alfronti ĝian baldaŭan forigon. Evidente Robin van der Vliet bone orientiĝas en ŝablonoj kaj uzorajtoj, do estus bone se li surŝultrigus tiun taskon. Poste mi forigos la malliberajn dosierojn, se tiaj restos.--RG72 (diskuto) 08:38, 19 sep. 2018 (UTC)
- Mi kontaktis ĉiujn alŝutintojn (krom la forpasinta Uzanto:Rick MILLER kaj la malliberigita Uzanto:ArnoLagrange) kaj proponis al ili du eblojn. Mi donis al ili du semajnojn por plenumi la peton. Je la 6-a de oktobro 2018 ni finfine forigu la dosierojn, kiuj daŭre estas malliberaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:33, 22 sep. 2018 (UTC)
- Akceptite.--RG72 (diskuto) 14:54, 22 sep. 2018 (UTC)
- @RG72: La du semajnoj rapide pasis kaj neniu el la kontaktitaj personoj respondis al mia peto. Laŭ la interkonsento, vi nun povas forigi ĉiujn dosierojn en la kategorio Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono kaj fermi ĉi tiun diskuton. Mi jam forigis la koncernajn dosierojn de ĉiuj paĝoj (krom Uzanto:Rick MILLER, ĉar la paĝo estas protektita).
- Estonte kiam denove aperos dosiero en ĉi tiu kategorio, oni forigu ĝin post sep tagoj, kiel nia ŝablono jam klarigas. Neniam denove ni akceptu tiom da malliberaj dosieroj dum tiom longega tempo! Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:23, 6 okt. 2018 (UTC)
- Akceptite.--RG72 (diskuto) 14:54, 22 sep. 2018 (UTC)
Farite.--RG72 (diskuto) 17:07, 6 okt. 2018 (UTC)
- Dankon! Intertempe du el tiuj dosieroj estas jam realŝutitaj al Vikimedia Komunejo per liberaj permesiloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:12, 8 okt. 2018 (UTC)
- Artikolo
- Gravaj esperantistoj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- La artikolo kaj la rilata kategorio ne estas neŭtralaj kaj objektivaj. Graveco estas subjektiva afero, do ĉi tiuj paĝoj kontraŭas nian regularon pri neŭtraleco.
- Uzanto
- Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:57, 5 okt. 2018 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- 6 por kaj nur 2 kontraŭ.RG72 (diskuto)
- Forte por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:57, 5 okt. 2018 (UTC)
- Por: --RG72 (diskuto) 06:33, 6 okt. 2018 (UTC)
- Kontraŭ: Graveco ne estas subjektiva afero, fakte ĉiuj artikoloj en Vikipedio devas havi ian gravecon. Oni povas diskuti ĉu unuopa esperantisto estas grava aŭ ne kaj forigi tiun el la listo aŭ ne. --kani (diskuto) 08:59, 22 okt. 2018 (UTC)
- Graveco tute ja estas subjektiva afero kaj ĉi tiu artikolo estas tre bona ekzemplo de malneŭtrala paĝo. Ne eblas aserti kiel fakto "X estas grava homo". Bonvolu legi nian oficialan regulon pri neŭtraleco ĉi tie. Jam pli neŭtrala (sed maltaŭga) titolo estus "esperantistoj kiuj estas konsiderataj gravaj fare de iuj hazardaj vikipediistoj". Kaj aldone al tio ne vere eblas trovi fontojn, kiuj indikas, ke ĉi tiuj personoj estas "gravaj". Do ankaŭ estas problemo pri kontrolebleco en la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:36, 22 okt. 2018 (UTC)
- Por: ~★ nmaia d 10:43, 22 okt. 2018 (UTC)
- Por: Samkiele, estas aliaj artikoloj. Ili estas generale kreitaj de Crosstor, Zetey k Zetey2. "Grava" k "fama" estas subjektivaj kriterioj. Vidu ankaŭ VP:NKAT#Subjektivaj kriterioj. --Salatonbv (diskuto) 04:14, 28 okt. 2018 (UTC)
- "Listo de gravaj personoj de..." (ekz Listo de gravaj personoj de Sighetu Marmației)
- "Listo de famuloj naskiĝintaj en..." (ekz Listo de famuloj naskiĝintaj en Pest)
- Kontraŭ: Tiuj listoj helpas la orientiĝon! La problemo estas tio, ke mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj. Similaj listoj troviĝas ekzemple en hungara Vp: hu:Híres miskolciak listája, tamen neniu volas forigi ilin. En interreto mi ĉerpas temojn el similaj paĝoj ekz. [1] (=Famaj homoj). Tiuj artikoloj estas valoraj. Kritiki kaj forigi estas facile, male krei estas pena laboro. (Noto:kelkfoje mi metis noton: la listo estis kreita el artikoloj aperintaj en Vp, do estas blua listo, ne ruĝa listo.)--Crosstor (diskuto) 04:52, 28 okt. 2018 (UTC)
- @Crosstor: Vi akceptas, ke mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj.--Salatonbv (diskuto) 15:32, 28 okt. 2018 (UTC)
- Nature mi akceptas! Same kiel vitro ne havas fandopunkton.--Crosstor (diskuto) 03:38, 29 okt. 2018 (UTC)
- Se mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj, ni povas meti ajnajn esperantistojn en ĉi tiun liston, kaj neniu povas plendi pri tio. Ĉu eble pli taŭga titolo ne estus "Listo de esperantistoj"? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)
- La listo estu pluradektebla, sed tute ne forigita.--Crosstor (diskuto) 05:59, 2 nov. 2018 (UTC)
- Se mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj, ni povas meti ajnajn esperantistojn en ĉi tiun liston, kaj neniu povas plendi pri tio. Ĉu eble pli taŭga titolo ne estus "Listo de esperantistoj"? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)
- Nature mi akceptas! Same kiel vitro ne havas fandopunkton.--Crosstor (diskuto) 03:38, 29 okt. 2018 (UTC)
- Por: Vere gravaj esperantistoj simple estas multe menciitaj en Esperanto-historiaj paĝoj. Vi povas facile trovi ilin se vi interesiĝas pri nia historio. Warddekock 14:52, 1 nov. 2018 (UTC)
Alternativa propono:
- La kategorio "Gravaj esperantistoj" restu.
- En ĝi ne estu unuopaj artikoloj, sed nur subkategorioj.
- La subkategorioj povas esti, ekz-e: Esperanto-verkistoj, Akademianoj, UEA-estraranoj, Familio de Zamenhof, kaj simile. Nur tiaj kategorioj kie ekzistas objektivaj kriterioj por inkluzivi aŭ ne.
- Eble oni kreu aldonan subkategorion "Esperanto-pioniroj" se oni sukcesas difini iujn objektivajn kriteriojn por inkluzivado.
Sincere, Moldur (diskuto) 08:26, 29 okt. 2018 (UTC)
- Mi ne akceptas tiun alternativan proponon. Ĉu vi havas fonton pri tio, ke AdE-ano aŭ UEA-estrarano nepre estas fama esperantisto? Kaj ĉu ĉiuj familianoj de Zamenhof eĉ estis esperantistoj? La kategorion pri pioniroj oni forigis ĝuste antaŭ kelkaj monatoj pro la sama kialo. La vorto "fama" ne taŭgas en titolo de artikolo ĉe Vikipedio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)
Por: Mi ne vidas min en la listo de gravaj esperantistoj kaj trovas tion ĉi maljusta. Por mi ne ekzistas pli grava esperantisto ol mi. Ĉu tio ĉi bone ilustras kiom subjektiva estas la ideo de grava aŭ negrava esperantisto? Oni povas havi kategoriojn kiel "Famaj esperantistoj", "Influaj esperantistoj", "Riĉaj esperantistoj" ktp kaj inventi pli malpli objektivajn kriteriojn por aparteno al tiuj kategorioj. Sed por "Gravaj esperantistoj" tiaj kriterioj principe ne eblas.--Goren (diskuto) 14:27, 6 feb. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Barry Bostwick (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas aŭtomata kaj mensoga. VAndalaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:35, 27 dec. 2018 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- tuj forigenda
- Artikolo
- ILEI sepdekjara (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- mankas enciklopedia graveco
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 10:26, 29 dec. 2018 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- transformita je alidirektilo
Por: Oni forbaru vandalon.--kani (diskuto) 23:22, 29 dec. 2018 (UTC)
- Ŝajnas ke forbaro ne helpas kontraŭ tiu ĉi aparta vandalo. Ĉu eblas krei aŭtomatajn ĝermetojn por ke ŝli povu finfine trankviliĝi kaj lasi niajn vikion en paco? --Goren (diskuto) 02:27, 4 jan. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Bill English (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Lia angla artikolo mencias nur du fontojn, kaj iu (mi suspektas lin) ŝajne kreas tre multajn artikolojn pri li/si en diversaj vikipediaj lingvoprojektoj. Krome la artikolo mem estas unufraza kaj malbongramatika (estis anstataŭ estas) kaj enhavas pufovorton (populara).
- Uzanto
- פֿינצטערניש (diskuto) 07:33, 14 jan. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- plia vandalaĵo fare de obsedita anonimuloRG72 (diskuto)
Por: --kani (diskuto) 11:34, 14 jan. 2019 (UTC) Por: RG72 (diskuto)
- Artikolo
- Josh Ryan Evans (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas aŭtomata kaj enhavomanka. Vandalaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 12:42, 15 jan. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- tuj forigenda vandalaĵo
Por: Oni forbaru vandalon.--kani (diskuto) 12:42, 15 jan. 2019 (UTC) Por: RG72 (diskuto)
- Artikolo
- Pocket Birds of North America: Eastern region (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas nek enciklopedieca nek vikiigita nek ligebla al alia vikio.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 23:47, 25 jan. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- plibonigita de la aŭtoroRG72 (diskuto)
Komento: La aŭtoro vastigis kaj korektis ĝin. Ĉu ankaŭ en tiu stato ĝi estas forigenda?RG72 (diskuto)
Kontraŭ: Mi ne vidas grandan enciklopediecon de tiu ĉi artikolo kaj eĉ suspektas ke temas pri reklamo, des pli ke neniu alilingva vikipedio havas artikolon pri tiu ĉi libro. Tamen la aŭtoro sukcesis lerni nian lingvon kaj skribi sufiĉe vikipediecan artikolon, kion mi ne povas ne estimi. Mi proponus lasi ĝin kiel ekzemplon de bona tono. Se iu emas uzi nian vikipedion por informigi pri iu produkto aŭ servo, jen kiel oni faru tion.--Goren (diskuto) 00:53, 3 feb. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Ŝablono:Informkesto personeco (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ekzistas pli bonaj, samcelaj informkestoj: {{informkesto homo}}, {{informkesto verkisto}}, ktp.
- Uzanto
- Moldur (diskuto) 21:44, 31 jan. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Ne plu uzata kaj superflua ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 24 feb. 2019 (UTC)
- Por: RG72 (diskuto)
- Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:21, 9 feb. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Mok’yorlak’ol (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Tre malmultaj serĉorezultoj, ĝenerale referencante Vikipedion. Ŝajnas tute nemenciinda.
- Uzanto
- פֿינצטערניש (diskuto) 08:57, 6 feb. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Unu kontraŭ kaj neniu por.RG72 (diskuto)
Kontraŭ: Esperanta vikipedio ĉiam estis amikema kaj tolerema al projektoj de planlingvoj, eĉ tiuj, kiuj ne estas konataj kaj menciindaj laŭ normoj de aliaj vikipedioj. Tio ĉi estas bona tradicio kaj estas neniu kialo rompi ĝin.--Goren (diskuto) 14:09, 6 feb. 2019 (UTC)
- En ordo do. פֿינצטערניש (diskuto) 23:36, 15 feb. 2019 (UTC)
- Artikolo
- SCP Fondaĵo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- dubinda enciklopedia graveco
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 13:14, 11 feb. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- ekzistas en pluraj vikipedioj
Komento: Mi aldonis intervikiojn, tia artikolo ekzistas en multaj alilingvaj vikipedioj. Mi ne scias kiom tio ĉi enciklopedie gravas, sed la afero certe estas interesa kaj nekutima parto de interreta kulturo.--Goren (diskuto) 17:40, 11 feb. 2019 (UTC)
Komento: Mi korektis la stilon, kaj lingve kaj vikipedie. Ankaŭ mi dubas pri la enciklopedia graveco, sed opinias, ke tio ne estas sufiĉe por elimini la artikolon.--kani (diskuto) 23:51, 11 feb. 2019 (UTC)
- Komento: Pardonon, mi ne kontrolis kaj supozis ke temas pri plia elpensaĵo sen iu ajn signifo. Mia kulpo.RG72 (diskuto)
- Artikolo
- BIOTTI Card Clothing (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas fuŝa memreklamado, ne ekzistas en itala aŭ angla versioj, kaj estas fuŝa traduko kaj verkado, oni ne scias ĉu temas pri vesto, aŭto aŭ karto.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 23:10, 27 mar. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- laŭ VP:FARG72 (diskuto)
- Artikolo
- Cesa 1882 (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar aspektas fuŝa memreklamado, ne ekzistas en itala aŭ angla versioj, kaj estas fuŝa traduko kaj verkado. En angla vikipedio tio estas modelo de aŭtoj kaj en itala estas nur simpla aludo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 22:45, 8 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Semajno pasis, neniu kontraŭis.RG72 (diskuto)
- Artikolo
- Levata del Sole (Bazzi) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar aspektas fuŝa aŭtomata traduko, ekzistas nur en tri aliaj versioj, kaj en ĉiuj intervenis la sama anonima vikipediisto, pro kio mi petas ankaŭ forbari lin ĝis oni povos kontakti kun li.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:45, 9 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- semajno pasis, neniu kontraŭis.RG72 (diskuto)
- Artikolo
- Fuckme you (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Evidenta vandalaĵo, kurioze en preskaŭ perfekta Esperanto, tamen vandalaĵo, pro kio mi petas forbari la anoniman komputilon, kies posedanto fakte estis ankaŭ ĉikanante ĵusan artikolon.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:45, 9 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Tujforigenda vandalaĵo.RG72 (diskuto)
Malnovaj informkestoj pri urboj
- Artikoloj
- Ŝablono:Rusia urbo gm (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Rusurbo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Informkesto rusia urbo (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- Ne plu uzataj malnovaj informkestoj. Pli moderna Ŝablono:Informkesto urbo uzas informon el Vikidatumoj.
- Uzanto
- Yurij Karcev (diskuto) 08:22, 21 apr. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Teknika forigo.RG72 (diskuto) 09:18, 21 apr. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Nacia Memorial Halo Por Israela Falita (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Terura nekomprenebla lingvaĵo ekde la titolo. Mi avertis la aŭtoron ke se denove aperos tiaĵoj mi devos bari lin por ŝpari nian tempon.
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:35, 9 maj. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- rezulto de VP:FA RG72 (diskuto) 11:03, 16 maj. 2019 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 12:33, 10 maj. 2019 (UTC) La titolo estas tute fuŝa, tutmajuskla, kun neekzistanta vorto Memorial ktp. La dua paragrafo estas terura. Se oni ne forigos tiun artikolon, venosa liaj el sama fuŝulo.--kani (diskuto) 21:17, 13 maj. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Ŝorbeto (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- terura lingvaĵo, preskaŭ tute nekomprenebla
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:46, 12 maj. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 06:39, 20 maj. 2019 (UTC)
Komento: Mi reviziis la artikolon, kaj tial ne plu konsideras ĝin forigenda. --Dominik (diskuto) 06:09, 12 maj. 2019 (UTC)
Komento: Ankaŭ mi opinias, ke la artikolo estas jam akceptebla.--kani (diskuto) 21:19, 13 maj. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Eriv Cross (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- dubinda enciklopedia signifo
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 04:54, 14 maj. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 02:40, 21 maj. 2019 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 23:20, 14 maj. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Athletico Paranaense (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- maŝintradukaĵo nelegbla
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 06:38, 20 maj. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA
Por: --kani (diskuto) 18:38, 20 maj. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Reago de Larry Young (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĝermeto sen evidenta enciklopedia signifo kaj intervikioj
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 02:39, 29 maj. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 04:57, 6 jun. 2019 (UTC)
Por: Absoluta neceso forigi. Volapukaĵo.--kani (diskuto) 12:10, 4 jun. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Flago de la Dua Hispana Respubliko (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas evidenta misfaro de novulo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 01:59, 11 jun. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Tujforigenda kiel testopaĝo. RG72 (diskuto) 04:31, 11 jun. 2019 (UTC)
Komento: Restarigita en akceptebla stato.RG72 (diskuto) 05:15, 17 jul. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Drapeau de la Seconde République espagnole (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas evidenta misfaro de novulo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 01:59, 11 jun. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Tujforigenda kiel testopaĝo. RG72 (diskuto) 04:31, 11 jun. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Chiara Raggi (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda enciklopedieco
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 04:45, 11 jun. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
Komento: Mi iom poluris la ĝermon, ŝajne kreitan per aŭtomata tradukilo sen posta polurado. Interalie mi forigis aserton ke temas pri fama kaj originala kantisto. Ĉu iu povus konfirmi aŭ refuti tiujn ĉi asertojn? Dubigis min terura lingvaĵo kaj manko de iuj ajn referencoj krom la propra retejo de la kantisto.RG72 (diskuto) 04:45, 11 jun. 2019 (UTC)
kontrolu la retejo de kantistino ĉe rubriko esperanto..kaj ligo al jutubo por vidi ke estas nova esperanto-kantistino. dankon.
- Mi kredas ke ŝi ekzistas. Sed Vikipedio enhavas informojn nur pri gravaj iukampe personoj, ne pri ĉiuj ekzistantaj. Ĉu vi certas ke nova esperanto-kantistino estas sufiĉe fama kaj grava por eniri la enciklopedion? RG72 (diskuto) 05:49, 12 jun. 2019 (UTC)
Vi pravas iusence. Tamen ŝi eldonis novan CD tute en esperanto, kaj estas profesia kantistino, kiu kunlaboras kun Vinilkosmo kaj Itala Esperanto-Federacio ŝi koncertis en mia urbo Wintzenheim la 6a de junio...treege bone en esperanto kaj itala. Do multaj famaj e-istoj de Italio,Francio kaj mi pensas ke indas esti en Vikipedio. Uzanto:Mikelo~eowiki
- Eble vi pravas, sed tio devas videliĝi en la artikolo mem, ne en viaj alilokaj klarigoj. Mi sugestas al vi redakti la artikolon, aldoninte pliajn informojn, konfirmitaj de eksteraj ligiloj (ne nur de ŝia persona retejo), kiuj montrus ke ŝia agado estas konsiderata gava ne nur de la kantistino mem, sed ankaŭ de la socio. RG72 (diskuto) 07:18, 12 jun. 2019 (UTC)
Komento: Eble temas pri artisto sufiĉe interesa por nia enciklopedio, do pro manko de poraj voĉoj mi ne forigas ĝin nun. Tamen plibonigo kaj aldono de referencoj ege bonvenas.RG72 (diskuto) 05:14, 17 jul. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Santiago Abascal (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas evidenta vandalaĵo.
- Uzanto
- ----kani (diskuto) 10:56, 11 jun. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Artikolo
- Ali Al Suleiman (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda enciklopedia graveco
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:03, 22 jul. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 08:17, 29 jul. 2019 (UTC)
- Por: Ankaŭ mi dubas pri menciindo de tiaj personoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 23 jul. 2019 (UTC)
- Komento: Evidente ĉiuj jamaj alilingvaj versioj estis kreitaj aŭtomate kaj el plej grandaj vikioj jam forigitaj (ekzemple el la angla). RG72 (diskuto) 05:25, 24 jul. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Philippe Roberts-Jones (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Maŝintradukaĵo nepolurita, do apenaŭ komprenebla
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:17, 22 jul. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 08:18, 29 jul. 2019 (UTC)
- Komento: Mi nun iom poluris la artikolon. Moldur (diskuto) 05:57, 22 jul. 2019 (UTC)
- Mi nun poluretis ankaŭ ĝin. Se ĝi estas ankoraŭ polurinda, ĝi certe ne plu estas forigenda. DidCORN (diskuto) 19:10, 22 jul. 2019 (UTC)
- Komento: Mi proponas anstataŭigi la ŝablonon "forigenda" per la ŝablono "polurinda", se neniu kontraŭdiras, mi faros tion post kelkaj tagoj. DidCORN (diskuto) 14:40, 23 jul. 2019 (UTC)
- Kontraŭ: La artikolo estas nun plejparte korekta kaj tute bone komprenebla. Pro tio mi anstataŭis la ŝablonon Forigenda per la ŝablono Polurinda. DidCORN (diskuto) 11:56, 26 jul. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Rasim Bajrović (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda enciklopedia graveco
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 04:24, 31 jul. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Evidenta spamo. RG72 (diskuto) 06:33, 1 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Ĉi tiu artikolo estis kreita en multaj Vikipedioj kaj sekve forigitaj jam en multaj. Temas pri plurvikia vandalismo pri tute ne enciklopedie grava persono. Pluraj el la fonto-ligiloj en la artikolo eĉ ne funkcias. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:29, 31 jul. 2019 (UTC)
- Por: Robin jam ĉion skribis. --Tlustulimu (diskuto) 18:30, 31 jul. 2019 (UTC)
- Komento: La persono, kiu kreis tiun artikolon, nun estas forbarita de ĉiuj vikiprojektoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:49, 31 jul. 2019 (UTC)
- Por: laŭ la ĉi-supraj komentoj. Aŭdrea 00:20, 1 aŭg. 2019 (UTC)
Kategorio:Metalsmiths
- Artikolo
- Kategorio:Metalsmiths (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Kategorio kun sensenca kaj alilingva titolo.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 18:30, 6 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA
- Komento: Same sensenca estas Kategorio:Metaloj laŭ nacieco, ĉar aĵoj kutime ne povas havi iun ajn naciecon. --Tlustulimu (diskuto) 18:32, 6 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Tute sensencaj. Mi pensas ke ili estas tujforigendaj. RG72 (diskuto) 04:42, 7 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:45, 7 aŭg. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Olga Misik (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda enciklopedia graveco. Ŝi neniam okupis gravajn postenojn en opoziciaj movadoj, nek aktivis en ili, nek influas ilin nun. Ŝi famiĝis danke al unusola foto, sed similaj fotoj kaj fotitoj abundas. Artikoloj pri tiu persono mankas en aliaj vikioj, inkluzive en la rusa.
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 06:38, 13 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Neniu kontraŭis, nek aldonis pliajn informojn, nek aperis priaj artikoloj en aliaj vikioj. Evidenta neenciklopediaĵo. RG72 (diskuto) 04:59, 21 aŭg. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Historio de Lingva Festivalo en Uljanovsk (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda enciklopedia graveco
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 13:15, 14 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 04:58, 21 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Eĉ referencoj kaj fontindikoj mankas. --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 14 aŭg. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Stanislav bareckij (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- evidenta vandalaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 23:54, 17 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 05:29, 18 aŭg. 2019 (UTC)
Komento: Mi forbaris la fuŝulon. RG72 (diskuto) 05:29, 18 aŭg. 2019 (UTC)
Ŝablono:Infobox Anglican Church
- Artikolo
- Ŝablono:Infobox Anglican Church (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Jen ĵus hazarde trovita, ne uzata, ne uzebla kaj alilingva ŝablono.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 20:20, 22 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 05:44, 31 aŭg. 2019 (UTC)
- Komento: Mi ne scias, ĉu ni eble bezonus tradukon de ĝi. --Tlustulimu (diskuto) 20:20, 22 aŭg. 2019 (UTC)
- Komento: La sama uzanto kreis la same ne funkciantan {{Informkesto anglia preĝejo}}. Ĉu ni eble jam havas ion funkciantan anstataŭ tio, kio povus esti metata en la artikolon Episkopa Eklezio de Usono ? Ĉu mi eble eĉ provu funkciigi ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 22 aŭg. 2019 (UTC)
- Provu tion: {{Informkesto Kristana Eklezio}}, kiun mi uzis ekz-e en Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. - Moldur (diskuto) 08:48, 23 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Eble utila, sed nun ajnakaze ne uzebla. RG72 (diskuto) 07:30, 23 aŭg. 2019 (UTC)
- Komento: Kutime niaj informkestoj havas esperantlingvajn titolojn, ne anglajn. --Tlustulimu (diskuto) 17:05, 23 aŭg. 2019 (UTC)
- Certe! RG72 (diskuto) 04:39, 24 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: --kani (diskuto) 18:30, 26 aŭg. 2019 (UTC)
Aybars İbak
- Artikolo
- Aybars İbak (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Mankas menciindeco.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 12:44, 25 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 06:52, 2 sep. 2019 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 05:06, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: --kani (diskuto) 18:31, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Korektistado (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- la ĝermeto fuŝa ekde titolo ĝis enhavo, do tute sensenca
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:35, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 06:53, 2 sep. 2019 (UTC)
- Por: tuj --Surfo 07:24, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: --kani (diskuto) 18:32, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Eĉ fontindikoj kaj referencoj mankas. Laŭ vortarego de p-ro Krause la esperantigo de la germana verbo korrekturlesen estus "provlegi" aŭ "kontrollegi", kion oni ja tutcerte povus substantivigi. Tamen la nuna artikolo eĉ ne estas ĝermeto. --Tlustulimu (diskuto) 18:48, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Stifparenceco (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Nekomprenebla enhavo eĉ post korekto de fuŝa lingvaĵo
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:43, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 06:53, 2 sep. 2019 (UTC)
- Por: tuj --Surfo 07:26, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: --kani (diskuto) 18:32, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Eĉ fontindikoj kaj referencoj mankas. --Tlustulimu (diskuto) 18:42, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Reformemeco (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Krom fuŝa titolo kaj ĥaosa enhavo, jam ekzistas Proponitaj reformoj de Esperanto
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:50, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 07:02, 2 sep. 2019 (UTC)
Por: --Surfo 07:26, 26 aŭg. 2019 (UTC)
Komento: Mi metis la enhavon en Proponitaj reformoj de Esperanto kaj konvertis la titolon Reformemeco en ties alidirektilo.--kani (diskuto) 18:34, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Komento: Bona afero, tamen eĉ kiel alidirektilo ĝi apenaŭ utilas. Reformemeco estas tro ĝenerala vorto, ne nepre rilata al Esperanto. Mi ne imagas homon serĉi ĝin en enciklopedio. RG72 (diskuto) 05:51, 1 sep. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Seksneŭtrigo de Esperanto (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ĉio ĉi jam haveblas en Iĉismo kaj Riismo. Krome denove la titolo kaj enhavo estas fuŝaj.
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:53, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- VP:FA RG72 (diskuto) 07:02, 2 sep. 2019 (UTC)
- Por: --Surfo 07:28, 26 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Vikipedio ne estas loko, por prezenti proprajn teoriojn. --Tlustulimu (diskuto) 14:30, 27 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Unue, la nomo de la artikolo mem estas fuŝa, "seksneŭtrigo" sonas kvazaŭ kastrado aŭ senfekundigo. Due, kiel jam diritas, ĉiuj informoj el la artikolo jam troveblas en aliaj artikoloj kiel iĉuzismo, riismo, j-riismo ktp. Kvankam mi konsentas ke ĝeneraliga artikolo kun nomo kiel genra neŭtraleco en Esperanto aŭ io tia eble estus iagrade utila, ĝi certe devus esti skribita pli kompetente kaj kun pli multaj fontoj ol nur paĝaro de Bertilo.--Goren (diskuto) 23:15, 29 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: Iom ironie estas, ke la subtenantoj mem de lingvoreformoj ofte ne tre bone parolas Esp-on. Ĉiuokaze mi konsentas kun la ĉi-supraj komentoj. Aŭdrea (diskuto) 15:11, 30 aŭg. 2019 (UTC)
Ŝablono:Se
- Artikolo
- Ŝablono:Se (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Jen malnova, eĉ evitinda ŝablono, kies titolo estas bezonata kiel lingva kodo por la nordsamea lingvo.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 15:12, 27 aŭg. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- La tempolimo pasis kaj neniu kontraŭis. RG72 (diskuto) 07:40, 6 sep. 2019 (UTC)
- Komento: Ĝi aperas nun ie en diversaj diskutopaĝoj. Do, ĝi ne plu estas uzata. --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 27 aŭg. 2019 (UTC)
- Por: RG72 (diskuto) 06:03, 29 aŭg. 2019 (UTC)
- Komento: Bonvolu atenti, ke mi ĵus rekreis la ŝablonon, sed kiel lingvan ŝablonon. La antaŭa ŝablono ja simple okupis la titolon por tio. Do, mi ne malfaris la forigon. --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 22 sep. 2019 (UTC)
Kategorio:Geokesto lokumiloj
- Artikolo
- Ŝablono:Geokesto lokumilo Karpatoj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ĉu tiu kaj aliaj ŝablonoj en tiu ĉi kategorio estas plu necesaj kaj uzataj?
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:42, 31 aŭg. 2019 (UTC)
- Komento: Tiu ŝablono kaj ĉiuj de tia speco ankoraŭ estas uzataj de la informkesto {{geokesto}}. La sufiĉe simila ŝablono {{geokesto2}} jam povas uzi la lokumilojn de {{situo sur mapo}}. Vidu ankaŭ Uzanto:Tlustulimu/geokesto kaj Uzanto:Tlustulimu/laborejo. Ĉar tia ŝanĝo estas sufiĉe kompleksa, mi foje emas aranĝi ĝin? Sed pro laboro tio iomete povos daŭri. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 06:28, 5 sep. 2019 (UTC)
- Certe, senprobleme. Mi nur vidis ke forigopeto haveblas en pluraj el tiuj ŝablonoj, do supozis ke temas pri la afero simple forgesita. Sukceson! RG72 (diskuto) 07:41, 6 sep. 2019 (UTC)
- Kial oni deziras forigi tiun ĉi ŝablonon? Kial ĝi estas ne plu necesa? Ĉu ĝi ĝenas iun? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:58, 6 sep. 2019 (UTC)
- Kiel mi jam diris, mi ne scias kial iu metis forigajn ŝablonojn en pluraj el ili. Do mi propmis pridiskuti la aferon ĉi-tie kaj poste forigi ilin aŭ forigopetojn. RG72 (diskuto) 08:33, 6 sep. 2019 (UTC)
- Kial oni deziras forigi tiun ĉi ŝablonon? Kial ĝi estas ne plu necesa? Ĉu ĝi ĝenas iun? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:58, 6 sep. 2019 (UTC)
Ŝablono:Informkesto homo maldekstra
- Artikolo
- Ŝablono:Informkesto homo maldekstra (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Jen ne plu uzata, ial maldekstre aperanta informkesto.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 11:24, 7 sep. 2019 (UTC)
- Komento: Laŭ mi tiu stranga ĝemelo de {{informkesto homo}} estas superflua. La sola kialo foje ja estis, ke ĝi aperas maldekstre. Sed nuntempe la ŝablono eĉ ne subtenas Vikidatumajn erojn. Krome mi ne povas imagi, ke iu uzanto emas paralele aldoni al ĝi, kiam {{informkesto homo}} estas aktualigata. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 7 sep. 2019 (UTC)
- Komento: Mi supozas ke la ekzistokialo de {{informkesto homo maldekstra}} estas pure estetika. Kiam la kutima {{informkesto homo}} sidas dekstre, kaj Francis Beaufort rigardas decidite dekstren, tiam li rigardas "for", "ekster la artikolon". Kun la 'maldekstra' ŝablono, li rigardas "enen", "al la centro". Iuj konsideras tion pli plaĉa. (Mi vidas ke vi ŝanĝis ĉiujn kiuj havis tiun ŝablonon al la kutima dekstra.)
- Mi mem jam plurfoje spertis ke, kiam ekzistas pluraj similaj ŝablonoj, tiam ofte necesas fari la samajn aktualigojn en pluraj lokoj. Tio estas ĝena, teda kaj erariga. Plurfoje mi faris paralelajn plibonigojn en la informkestoj reganto, regantino, verkisto kaj/aŭ homo. Prefere estu nur unu baza ŝablono kie necesas fari la ŝanĝojn por ke ili efiku plurloke. (Ekz-e plibonigoj en {{informkesto reganto}} nun rekte efikas en {{informkesto katolika episkopo}}, ĉar tiu lasta nun uzas la antaŭan.)
- Tiel, se iu volas plu havi la eblecon meti la informkeston maldekstren, tiam prefere estu unu sama ŝablono kun unu aldona parametro por lokigo maldekstre anstataŭ dekstre. Tiumaniere eble {{informkesto homo maldekstra}} povus plu ekzisti, re-bazita sur {{informkesto homo}}. Sed kiel memstara, sendependa ŝablono (kiel nun), ĝi estas ĝena balasto en nia sistemo. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:02, 7 sep. 2019 (UTC)
- Por: RG72 (diskuto) 04:45, 8 sep. 2019 (UTC)
- Komento: Ni ja povus aldoni parametron al {{informkesto homo}} kaj ĝiaj parencoj, por povi meti la informkeston maldekstren. Tio ja simple eblas per CSS kaj ni ne bezonas tute apartan ŝablonon por la maldekstra lokigo. Bedaŭrinde ne eblas transdoni parametro(j)n al alidirektiloj, almenaŭ laŭ mia scio. Alie ni povus ja simple aldoni la parametron al {{informkesto homo}} kaj ŝanĝi {{informkesto homo maldekstra}} al alidirektilo kun parametro por maldekstrigo. Ĉu iu eble havas alian proponon? - La menciita ŝablono {{informkesto katolika episkopo}} fakte devas enhavi ĉiujn parametrojn de la interne vokata ŝablono {{informkesto reganto}}. Se ni ŝanĝus {{informkesto homo maldekstra}} tiel, ĉe ĉiu aldono de parametro(j) al {{informkesto homo}} ni denove devus redakti ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 10:46, 8 sep. 2019 (UTC)
- Komento: Mi preferas ke la ŝablono {{informkesto katolika episkopo}} ne estu pli uzata ol nun, kun pli da parametroj, sed prefere malpli. Eble ni forigu ĝin tute, post ŝanĝo de ĉiuj episkopaj artikoloj al senpera uzado de {{informkesto reganto}}. - Simile al tiu kazo, mi nun ankaŭ ŝanĝis ŝablonon {{informkesto sanktulo}} tiel ke ĝi interne vokas ŝablonon {{informkesto reganto}}. La rezulto ne estas 100% perfekta, sed almenaŭ nun montratas informoj el Vikidatumoj, ekz-e en Ivo Hélory de Kermartin. Mi esperas ke tiu ŝanĝo estas plibonigo, kaj ke ni povos redukti la nombron de similaj ŝablonoj kiujn necesas subteni. - Moldur (diskuto) 15:42, 8 sep. 2019 (UTC)
- Por: --LiMr (diskuto) 16:07, 8 sep. 2019 (UTC)
- Por: - Mi subtenas la forigon de la "maldekstra" informkesto. Moldur (diskuto) 20:02, 22 sep. 2019 (UTC)
Esperantaj tradukoj el la skotgaela
- Artikolo
- Esperantaj tradukoj el la skotgaela (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Enciklopedieco dubindas. Tiu ĉi ĝermo estas tro specifa kaj mi dubas, ĉu oni povas iam ajn plenigi ĝin. La artikolo mem agnoskas mankon de literaturo tradukita el la skotgaela.
- Uzanto
- Aŭdrea (diskuto) 23:42, 9 sep. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:22, 24 sep. 2019 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 06:15, 10 sep. 2019 (UTC)
Kaci
- Artikolo
- Kaci (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda lingvaĵo, dubinda enciklopedieco kiel memstara artikolo. La enhavo estu movita en jam ekzistantan, pli taŭgan artikolon.
- Uzanto
- Aŭdrea (diskuto) 02:36, 11 sep. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:23, 24 sep. 2019 (UTC)
Por: Eble ĝi konvenus al Vikivortaro, sed certe ne al Vikipedio. RG72 (diskuto) 05:05, 11 sep. 2019 (UTC)
Ŝablono:Infobox Jewish leader
- Artikoloj
- Ŝablono:Infobox Jewish leader (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Infobox Rebbe (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- Jen du nefunkciantaj ŝablonoj, kiuj pro koda fuŝo eĉ alvokas sin mem kaj tial aperus en la nekreita kategorio Kategorio:Paĝoj kun ŝablonaj iteracioj.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 19:10, 23 sep. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Neniu kontraŭo. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 7 okt. 2019 (UTC)
- Por: Plena fuŝo. Pri la intencita homo, Menachem Mendel Schneerson, tamen jam ekzistas tute bonorda (mallonga) artikolo. - Moldur (diskuto) 19:49, 23 sep. 2019 (UTC)
- Por: RG72 (diskuto) 04:21, 24 sep. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Club Athletico Paranaense (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĥaosa strukturo
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 07:22, 9 okt. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 07:25, 18 okt. 2019 (UTC)
- Komento: Krome mankas referencoj kaj fontindikoj. Kaj la titolo eĉ ne koincidas kun la komenco de la enkonduka frazo, tiel ke parte malklaras pri kiu klubo ekzakte temas. Ankaŭ intervikioj forestas. --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 9 okt. 2019 (UTC)
- Komento: Mi aldonis intervikiojn, artikolo pri tiu ĉi klubo ekzistas en 49 lingvoj krom la nia. Mi ne spertas pri futbalo, sed laŭ mencioj en Vikipedio ŝajnas ke ĝi estas iu notinda organizaĵo.--Goren (diskuto) 00:48, 11 okt. 2019 (UTC)
- Kontraŭ: Mi tuj plibonigos la artikolon.--kani (diskuto) 13:05, 14 okt. 2019 (UTC)
- Komento: Mi jam faris tion kaj kredas, ke oni povas forigi kaj la averton kaj la inkludon en la listo.--kani (diskuto) 13:32, 14 okt. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Raoul kumar (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas evidenta vandalaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 22:06, 17 okt. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 07:23, 18 okt. 2019 (UTC)
Ŝablono:InformkestoGHS Piktogramo
- Artikolo
- Ŝablono:InformkestoGHS Piktogramo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Jen ne uzata kaj superflua ŝablono, kiu eĉ ne ĝuste sekvas nian kutiman nomskemon per tio, ke inter "Informkesto" kaj la parto pri la temo mankas spaco.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 18:01, 19 okt. 2019 (UTC)
- Komento: Supozeble intencita por uzo kun GHS Damaĝo-piktogramoj. Se oni alinomigus kaj prilaborus la ŝablonon, tiam ĝi eble povus esti utila. - Moldur (diskuto) 21:07, 19 okt. 2019 (UTC)
Komento: Anonimulo kreas dekojn da artikoloj, kiuj enhavas nur ŝablonon. Ĉu ni vere bezonas tion? RG72 (diskuto) 09:21, 21 okt. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Jolene Marie Rotinsulu (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Maŝintradukaĵo preskaŭ tute ne kompreneblea
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 05:04, 25 okt. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 03:04, 31 okt. 2019 (UTC)
- Komento: Mi ĵus iomete provis glatigi la lingvaĵon, sed parte ne facilis. --Tlustulimu (diskuto) 11:47, 25 okt. 2019 (UTC)
- Kontraŭ: Iu plibonigis kaj ankaŭ mi revizios.--kani (diskuto) 00:58, 28 okt. 2019 (UTC)
- Komento: Mi reviziis kaj ĉio estas en ordo. Mi proponas forigon de forigaverto.--kani (diskuto) 11:19, 28 okt. 2019 (UTC)
Mi petas la konservadon je la artikolo ĉar tio estas la unua serioza teksto pri Telomerys. La alioj estas komercaj.2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE 20:17, 26 okt. 2019 (UTC)
- Por: evidenta reklamo --Surfo 12:30, 27 okt. 2019 (UTC)
- Por: evidenta reklamo, komento estas de anonimulo reklamanta.--kani (diskuto) 00:56, 28 okt. 2019 (UTC)
- Por: krome mankas referencoj kaj fontoj kaj la lingvaĵo parte estas malbone komprenebla. --Tlustulimu (diskuto) 20:10, 30 okt. 2019 (UTC)
Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza artikolo pri ĝi. Kaj mi esperis ke iam estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC 22:00, 31 okt. 2019 (UTC)
- Artikolo
- Tyler, the Creator (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Maŝintradukaĵo kun terura lingvaĵo, preskaŭ tute nekomprenebla
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 06:02, 26 okt. 2019 (UTC)
Komento: Mi klopodos plibonigi.--kani (diskuto) 13:28, 28 okt. 2019 (UTC)
Kontraŭ: Mi iomete plibonigis. Nun ne estas ankoraŭ tre bonkvalita artikolo, sed almenaŭ meritas restadon. Mi proponas forigon de forigaverto.--kani (diskuto) 13:47, 28 okt. 2019 (UTC)
- Artikolo
- فیلم سکسی (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar evidenta vandalaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 00:54, 28 okt. 2019 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:55, 28 okt. 2019 (UTC)