Uzanto-Diskuto:Kani: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Telomerys: nova sekcio
Linio 2 923: Linio 2 923:


Saluton kara, kaj dankon por la kunlaborado pri havendaj artikoloj! Vidu [[Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj]]. Esperanta Vikipedio estis la dua en kreskorango! Dankegon! --[[Uzanto:LiMr|LiMr]] ([[Uzanto-Diskuto:LiMr|diskuto]]) 18:40, 8 okt. 2019 (UTC)
Saluton kara, kaj dankon por la kunlaborado pri havendaj artikoloj! Vidu [[Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj]]. Esperanta Vikipedio estis la dua en kreskorango! Dankegon! --[[Uzanto:LiMr|LiMr]] ([[Uzanto-Diskuto:LiMr|diskuto]]) 18:40, 8 okt. 2019 (UTC)

== Telomerys ==

Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC)

Kiel registrite je 22:14, 31 okt. 2019


Alilingvaj ligiloj

?action=purge

  • tiel
  • tri
  • kolonoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Voltaire en la angla Vikipedio.
  • Urodeloj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Usono. Por informoj pri la samnoma rivero en Kanado, vidu la artikolon Misisipo (Kanado).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tbiliso.

ref name="kongreslibro"

Informkesto urbo|regiono-ISO=FR

Informkesto urbo|regiono-ISO=ES


Dankon! Rei Momo (diskuto) 12:15, 1 Jun. 2015 (UTC)

Pardonu min pro la eraroj kiujn mi faris, sed dankon pro la korekto. Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:33, 14 Jun. 2015 (UTC)

Saluton Kani, vi bone verkis ĉi tiun artikolon. Mi kontrolos ĝin nur iom post iom. Ekzemple ĵus mi korektis la duan alineon rilate la instrumentan formon kaj la sonproduktadon. Ĝenerale ekzistas du grupoj de latunblovaj instrumentoj: tiuj de cilindraj sontuboj, ekzemple la trumpeto kaj la trombono (instrumento kiun mi mem ludas), kaj tiuj de konusaj sontuboj, ekzemple la korno kaj la tubjo.--Longharulo (diskuto) 04:53, 22 Jun. 2015 (UTC)

Mi konsilas priverki la alineon pri la ĉina trumpeto", ĉar ĝi ricevis sian nomon nur pro la aspekto, ne pro la songenerado: Tiu ĉi estas simila al tiu de hobojoŝalmo, ambaŭ lignaj blovinstrumentoj, en kiuj aerblovo vibrigas duoblan anĉon, malsame ol je vera trumpeto, en kiun la aerblovo vibrigas la lipojn de la muzikanto.--Longharulo (diskuto) 05:31, 22 Jun. 2015 (UTC)

Saluton Kani, mi ĵus korektlegis la ĉapitron pri la historio de la trumpeto. Ĉar tiu estas tre longa, mi enmetis subtitolojn nome alineo 1 ĝis 10, el kiuj mi legis la alineojn 1 ĝis 6 kaj de tiuj ĉi mi forigis post korektado la subtitolojn. Bv. lasi la restantajn subalineojn almenaŭ ĝis morgaŭ, ĉar tiam mi estos finfarinta mian kontrollegadon.
Vi tradukis el la hispana vikipedio, kaj tial mi komparas la originalon kun via traduko. Tiam mi konstatis, ke vi tradukis la vorton "doblar" per "duobligi", kiu ja signifus "fari duon"; fakte vi volis diri "kurbigi", "faldi" aŭ "fleksi". Laŭ ĉi tiu senco mi korektis la du koncernajn lokojn.--Longharulo (diskuto) 06:41, 23 Jun. 2015 (UTC)

Saluton Kani, mi korektlegis la tutan ĉapitron pri la historio kaj faris precipe jenajn ŝanĝojn: mi lasis la tekston pri la ĉina korneto, sed aldonis, ke verasence temas pri ligna blovinstrumento. Pri la difino de ligna blovinstrumento legu la rilatan artikolon en Esperanto resp. en la hispana (es:Instrumentos de viento-madera#Clasificación). Pro la sama kaŭzo mi ankaŭ forigis la bildon; se iu volas vidi la instrumenton, li atingas ĝin per la ligilo al la respektiva artikolo.

Krome mi anstataŭis la bibliajn citaĵojn, kiuj ja estas tradukaĵoj de la hispanlingva biblio-retejo, per la respektivaj tradukaĵoj el la esperanta biblio-retejo La Sankta Biblio - Malnova kaj Nova Testamentoj. Tradukitaj el la Originalaj Lingvoj. Per tio mi celis, ke niaj legantoj povu kontroli la citaĵojn en nia komuna lingvo.--Longharulo (diskuto) 04:54, 24 Jun. 2015 (UTC)


En literaturo mi mencias kelkajn fontojn pri la Fluorita, Fluorata kaj Perfluorataj acidoj kiuj tute ne aperas en la angla vikipedio. Cetere, multaj el miaj artikoloj pri kemio prezentas multe da konoj, kiuj ne aperas en la angla vikipedio, sed aperas en la angla literaturo. Claudio Pistilli (diskuto) 18:28, 24 Jun. 2015 (UTC)

Novaj artikoloj de J.F. Clet

Amiko Kani.

Vi rajtas rimarki, ke mi malrapidis je mia kreado de paĝoj : oni diris al mi ke mi devas ne inventi la nomojn de la asteroidoj. Anstataŭ amaskrei paĝetojn (plejparte el la asteroidoj havas nenian menciindecon), mi donis al mi taskon redoni iliajn "oficialajn nomojn" al la malgrandaj planedoj en la listoj kaj la paĝoj, kiujn mi kreis... Precipe, vi povos rimarki, ke en la unuaj kreitaj paĝoj, mankas la navigilo...

Jes estas terura farota laboro pri ĉiuj ĉielaj korpoj : la angla vikipedio havas preskaŭ 5 milionojn da paĝoj, la nia iom pli ol 200 000... estos laboro por pluraj jarcentoj !

Mi dankas vin, por la atento, kiun vi alportas al mia laboro.
--Jean-François Clet (diskuto) 21:36, 28 Jun. 2015 (UTC)

Jes, pro tio la asteroido 5676 Voltaire havas kiel "alias" 5676 Voltero, samkiel 433 Eroso (refere al la dio Eroso) havas kiel "alias" 433 Eros... sed ofte, kiam la esperantigita formo de nomo ne ekzistas (precipe por la "modernaj" homoj) oni malkonsilis krei ĝin. Ekzemple 3500 Kobayashi povus havi kiel "alias" 3500 Kobajaŝo, sed ĉar la nomo Kobajaŝo nenie ekzistas, oni forigu ĝin.

Koncern'al la urboj, montoj aŭ riveroj..., ŝajnas esti nenia regulo : iuj havas esperantigitajn nomojn, aliaj ne. Kial ? Mistero !

--Jean-François Clet (diskuto) 14:03, 29 Jun. 2015 (UTC)

specioj en arikoloj pri ordoj

Ĉu ne pli bone estus skribi pri specioj nur en artikoloj pri genroj kaj en artikoloj pri odro skribi nur pri familioj de ordo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:57, 28 Jun. 2015 (UTC)

hundoj ne ĉiam surdaj

saluton, hundoj ankaŭ suferas aŭdi perdo, sed ne la sola reproduktiĝas la dálmata.. kaj estis preterlasas ke mi forigis la artikolon.. --Ndonio *LIS* 13:40, 29 Jun. 2015 (UTC)

abarcadora

¿Qué significa abarcadora en Esperanto? Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:11, 3 Jul. 2015 (UTC)

Mi tradukas la artikolon Libereco de Panorama el la hispana. Temas pri la sekcio pri Usono: En los Estados Unidos, no existe una regla tan abarcadora; el único artículo parecido es el 17 USC 120(a), que exonera la creación de representaciones pictóricas de edificios de los derechos de autor del arquitecto. Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:18, 3 Jul. 2015 (UTC)
Okej. Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:21, 3 Jul. 2015 (UTC)

Saluton kaj dankon por via utila helpo. Fakte estas peto de "Wikimedia Research" <recommender-feedback@wikimedia.org> kun la ligo. La laboro estas ankaŭ granda. Mi klopodas plibonigi ĝin. Via helpo estas ĉiam bonvena. Amike. --pino (diskuto) 13:42, 4 Jul. 2015 (UTC)

Saluton, Nu mi klopodis plibonigi la artikolon. Ĉu vi povas ankaŭ iomete relegi. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 16:46, 13 Jul. 2015 (UTC)

mankas fonto

Kial Vi forigias ŝablonon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:25, 8 Jul. 2015 (UTC)

Ĉar tiom da markoj malpurigas artikolojn. Certe mankas milionoj da fontoj: ĉio povas esti fontita. Ĉu vi same malpurigas viajn proprajn artikolojn?--kani (diskuto) 10:33, 8 Jul. 2015 (UTC)
"malpurigas"? Mi komprenas vorton sed mi ne komprenas kial vera kaj utila ŝablono povas malpurigi. Mi ne volas ĉiujn fontitis sed nur tiuj pri kiuj mi volas memori ke devas korekti. Mi ne havas kaj ne volas havi kontrolon pri artikoloj en kiu mi faris unuan redaktaĵon. Se Vi opinias ke mankas referenco en ili, mi petas, aldonu ŝablonon aŭ korektu. Mi dankos Vin. Ĉu Vi scias ke dankon pro la ŝablono simple povas trovi artikolojn kiuj devas korekti? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:47, 8 Jul. 2015 (UTC)

Karvakrolo

Saluton, Kani. Karvakrolo, karvono, kaj aliaj estas grupoj da naturaj terpenoj La nomo devenas el la planto en la latina Carum carvi. Bedaŭrinde PIV nur montras karvion, kaj karvibrando. PIV ne estas teknika vortaro, mi estas kemiisto emeritita kaj deziras kunlabori sur tiu kampo. Claudio Pistilli (diskuto) 10:31, 15 Jul. 2015 (UTC)
Vi estas mirinda homo, unu el la fortikaĵoj de nia Vikipedio. Claudio Pistilli (diskuto) 10:48, 15 Jul. 2015 (UTC)

Dankon por su contexto precioso! Rei Momo (diskuto) 12:13, 17 Jul. 2015 (UTC)

Re: Piktoj

Mi ne kredas ke vi eraris. Eraroj estus miaj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:28, 18 Jul. 2015 (UTC)

Saluton Kani! Mi vidis ke vi interesiĝas pri pontoj. Koncerne dunivelajn pontojn, ekzistas interesa ponto en Parizo: Ponto Bir-Hakeim. Alia treege interesa ponto el historia vidpunkto estas Ponto Pegasus en Bénouville, Calvados. Temas pri baskula ponto. La originala ponto estas videbla en Memorial Pegasus, Ranville. Nova, samtipa estis rekonstruita. Mi vidis ambaŭ. --Dominik (diskuto) 01:43, 21 Jul. 2015 (UTC)

Josué Quijano

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi eligis citŝablonon el Josué Quijano. Kial? Ĉu vi ne scias, kiel alĝustigi ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 12:33, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi povas ripari tion. Ĉu bone? Eble vi poste komparu la malnovan version de vi trovitan version kun tiu, kiun mi kreos. --Tlustulimu (diskuto) 12:41, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
✔ Farite La ŝablono nun funkcias pli bone. Mi anstataŭis la ŝablonon {{Cita web}} el malnova versio de la artikolo per {{Citaĵo el la reto}}. Mi ne scias, kio malfacilas ĉe la uzado de la esperanta ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton, kani. Amonia azido estas nitrogena salo (ne acido) de amoniako. Acidoj posedas jonon H+. La katjono NH4+ rilatas al bazo kiu estas kontraŭa parto de acido, aŭ estas, baza katjono. Fortan ĉirkaŭbrakon.Claudio Pistilli (diskuto) 20:32, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton Kani, Kvankam ankaŭ mi ne estas spertulo, mi sukcesis aldoni la genron kaj specion. Samideane --Verdulo (diskuto) 09:49, 31 Aŭg. 2015 (UTC)

Fotoj

En la artikolo pri Anton Ĉeĥov estas du komunejaj fotoj de vi, Jalto-SAT-Kongreso.JPG kaj Chejovenjalto.jpg. Mi supozas ke vi ne nur fotis la teatraĵojn sed ankaŭ atentis la enhavon, kaj volus peti vin klopodi memori pri kiuj teatraĵoj konkrete temis, kaj aldoni tiujn informojn. Tiam ankaŭ bonus aldoni komunejajn kategoriojn. Ĉu bone? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 08:26, 1 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, Kani. Mi ĵus sendis al vi retpoŝtan mesaĝon pri Jefim Zajdman. --Tlustulimu (diskuto) 07:47, 4 Sep. 2015 (UTC)

ligilo ne funkcias

Saluton Kani, ĉu vi povus helpi min? Mi kreis la artikolon pri faraono Ĝoser, mi aldonis la ligilon en la lingvolisto sed ĝi daŭre ne montras esperanton inter la aliaj, nek la aliajn en la esperanta artikolo. Mi ne scias kial. eble vi ion scias pri la afero. ---AndyHM 20:16, 1 Sep. 2015 (UTC) Dankon.

Saluton, jes, ekzistas ĉirkaŭ naŭ kemiaĵoj, mi plezure laŭgrade bluigos ilin, Claudio Pistilli (diskuto) 22:48, 3 Sep. 2015 (UTC)

Dankon

Dankon por via ŝanĝo, mi lernas Esperanton en Duolingo sed mi ankoraŭ estas komencanto :) --Arnaugir (diskuto) 12:01, 10 Sep. 2015 (UTC)

Farita (almenaŭ ĝerme) . Sed mi ne bone komprenas via intencon "bluigi la ligilon" : ĝi restos obstine ruĝa ĝis kiam paĝo (aŭ eĉ alidirektilo) estos farita.

--Jean-François Clet (diskuto) 14:25, 11 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, Kani. Certe mi pliblonigos la artikolojn kiujn vi menciis. Bonajn kontribuaĵojn!!!


Korajn dankojn

Mi dediĉas ĉi tiun stelon de laborema vikipedisto al Kani, kiu senfine kontribuas al la plibonigo de la projekto

Por ĉio via redaktado al la artikoloj ke mi tradukas el la angla. Mi ne povas fari tion aparte, do mi faras tion por ĉiuj artikoloj ĉi tie. Ne bezonas repeti ke mi estimas multe vian kontribuon al Vikipedio. Dankon!!!--Glavkos diskutejo 17:27, 15 Sep. 2015 (UTC)

Faktraba domo

Saluton Kani. Mi vidas, ke vi aldonis kelkajn korektojn al l'artikolo Faktraba domo, dum en la artikolo estas skribita Trabfaka domo. Do, ŝajnas, ke la titolo de l'artikolo estu trabfaka domo (krom se vi konsideras, ke faktraba domo estu pli bone, laŭ tiu kazo necesos ŝanĝi la terminojn en la teksto). Sed estas malfacile ŝanĝi la titolon, ĉar trabfaka domo jam alidirektas al trabfakaĵo. Ĉu povas vi ŝanĝi la titolon de l'artikolo Faktraba domo al Trabfaka domo sen redirekti al trabfakaĵo? --DidCORN la 17-a de septembro 2015, 17:20 (UTC)

Dankegon Kani pro via laboro kaj via agado ĝis la limoj de viaj rajtoj. Sed, kiel kontakti la taŭgan administranton?--DidCORN la 18-a de septembro 2015, 06:45 (UTC)

Duskribismo

Saluton, Kani. Kiun rilaton havas la ĉapitro "Duskribismo" al Barato kaj aliaj artikoloj, al kiuj vi aldonis tian ĉapitron? Ĉu ne eblas aparta artikolo? --Tlustulimu (diskuto) 20:28, 25 Sep. 2015 (UTC)

Tombo de Zeĥarja

Vi povas nomi ĝin eĉ "Tombo" kaj "Monumento" estas la sama afero. La strukturo estas influita per greka arkitekturo kiu estis tiutempe en Izrael. Kutime granda viro kiu scias la Toraon estas konstruitaj super lia tombo. פארוק (diskuto) 16:36, 26 Sep. 2015 (UTC)

Disfazio

Ligu ĝin kun la hu:Fejlődési diszfázia, kaj alinomu, se vi scias pli ĝustan nomon por ĝi. Koracio (diskuto) 11:54, 27 Sep. 2015 (UTC)

Gratulojn pro via artikolo. Ne ĉagreniĝu skribi al mi. Mi respekteme akceptas viajn opiniojn. PIV enhavas amfetaminon kaj barbituron aŭ malonilan ureon. Cetere mi jam menciis barbituratan acidon en mia artikolo pri Mirceno#Vidu_ankaŭ. Kiam mi elfinos miajn tradukaĵojn pri la natriaj derivaĵoj mi komencos min dediĉi al la artikoloj kiujn vi jam menciis. Pri amfetamino kaj barbituraĵoj mi ankaŭ parolos. Mi denove dankas pro via ĉiama bonkoreco. Elkoraj salutojn Claudio Pistilli (diskuto) 22:23, 2 Okt. 2015 (UTC)

Alzeyer Hügelland

Saluton, Kani. Mi ĵus vidis, ke vi forigis referencon kaj ŝablonon el Alzeyer Hügelland. Mi reenmetis ĉion tradukante la nomon de la ŝablono el "Höhe" al {{Alto}}. Krome mi eĉ sukcesis aperigi plian referencon laŭ la germana artikolo, kvankam tie estas uzata iu ŝablono, kiun ni ne havas. --Tlustulimu (diskuto) 18:42, 6 Okt. 2015 (UTC)

Centra datuma deponejo

Saluton, Kani, ĉu vi povas helpi min. Ĉiufoje kiam mi volas enmeti eksterlandajn ligilojn, mi ricevas la mesaĝon:Vi bezonas esti ensalutinta en tiu ĉi vikio kaj en centra datuma deponejo por uzi tiun ĉi funkcion. tiu okazas kiam mi jam estas ensalutinta, kaj eĉ kiam mi reensalutas, la Centra datuma deponejo ne revenigas min al la respektiva artikolo, ĉiam malpermesante almeto de ekstera ligilo. Ekzemple, en la artikolo Natria telurato mi ne sukcesas enmeti la rusan ligilon ru:Теллурат натрия. Ĉu vi komprenas kial tio okazas? DankEgon al vi. Claudio Pistilli (diskuto) 00:51, 14 Okt. 2015 (UTC)

@Claudio Pistilli: Mi supozas, ke estas iu problemo kun la foliumilaj kuketoj. Ili ja iel estas uzataj por la ensaluta meĥanismo. Kiun foliumilon vi kutime uzas? Vikidata ja havas alian ĉefan parton en sia retadreso, tiel ke vi devus aparte permesi kuketojn. La maniero dependas de la uzata foliumilo. --Tlustulimu (diskuto) 13:24, 27 Okt. 2015 (UTC)
Salutojn, amikojn. Mi ne komprenis la problemon, kiu okazis dum tiu periodo (14-a oktobro), sed nuntempe ĝi ne plu okazas kaj solviĝas. Mi kredas ke la problemo kuŝis en la Vikipedia sistemo. Claudio Pistilli (diskuto) 13:39, 27 Okt. 2015 (UTC)
@Claudio Pistilli: Eble vere temis pri problemo pri Vikidatumoj. Ĉiun merkredon estas aktualigata la sistemo de Vikidatumoj, kio foje portempe faras problemojn. Kutime sufiĉas fari la ŝanĝon permane aŭ atendi kelkajn horojn. (Cetere, por Vikipedio tio validas por ĵaŭdo.) --KuboF (diskuto) 15:19, 27 Okt. 2015 (UTC)

DankEGon, Kani. Vi trovis tion, kion mi serĉas: la artikolo estas orfa, tiam mia malfacileco. Vi estas nekredebla helpema, mil dankojn Claudio Pistilli (diskuto) 20:26, 14 Okt. 2015 (UTC)

Mankantaj informoj pri Dosiero:Elanus caeruleus1.jpg

Saluton Kani. Mi trovis la foton Dosiero:Elanus caeruleus1.jpg, kiun vi alŝuti sed ne provizis informojn pri ties aŭtoro kaj fonto. Ĉu vi bonvolus aldoni la mankantajn informojn? Aliokaze necesos forigo. --KuboF (diskuto) 14:17, 17 Okt. 2015 (UTC)

Certe mi prenis ĝin el la anglalingvo korespondaĵo, el kiu ĝi estis poste forigita kiel oni povas vidi per la paĝohistorio. Se oni devas same forigi ĝin, oni povas anstataŭi per la nuna bildo de la sama anglalingva paĝo.--kani (diskuto) 14:25, 17 Okt. 2015 (UTC)
Bone, dankon! Mi forigis la bildon. --KuboF (diskuto) 14:41, 17 Okt. 2015 (UTC)

Minuskla titolpaĝo

Saluton, Kani, ĉu vi scias kiel krei artikolon en Vikipedio komencante per malgranda litero? Ekz-e, mi volas krei la artikolon pri p-Benzeno sulfonata acido. Dankegon Claudio Pistilli (diskuto) 12:08, 27 Okt. 2015 (UTC)

Nitrogena triklorido

Saluton, Kani, perfekte!!!. Vi plene majstras kemion. Claudio Pistilli (diskuto) 21:31, 29 Okt. 2015 (UTC)

Devoluo

Saluton. Mi respondis al vi ĉi tie. La vorto (angle: devolution) eble estas malĝusta kaj se estas preferinda vorto, mi preferas uzi tion. Ignorantia Nescia (diskuto) 21:03, 10 Nov. 2015 (UTC)

Pupohejmo

Saluton Kani! La vorto "pupohejmo" sonas strange al miaj oreloj. Jam ekzistas la vorto "pupdomo" kiel atestas artikolo Muzeo pri pupdomoj (Erfurto). Aliflanke, mi trovis la jenon en interreto: Dollhouse. Kion vi opinias pri tio? --Dominik (diskuto) 05:02, 24 Nov. 2015 (UTC)

Saluton! Ĉu vi volas partopreni? :) --Ochilov (diskuto) 15:43, 9 Dec. 2015 (UTC)

Kara Kani! Mi dankas pro via laboro kun la reĝedzino Sofia Karlota de Hanovro. Mi tamen volas proponi alinomi de "Karlota" al la pli mola "Ĉarlota" aŭ "Ĉarloto", esperantigo pli proksima al la efektiva prononco [ŝarlot(e)]? Vidu ankaŭ: Ĉarlota (Luksemburgo), Elizabeto Ĉarloto de Palatinato. Ĉu bone? Sincere, Moldur (diskuto) 20:58, 29 Dec. 2015 (UTC)

Moldur pravas, ke la esperantigo "Karlota", kvankam uzata en la hispana kaj itala, en kiuj ne ekzistas unulitera sono "ŝ", ne bone konservas la originan germanan prononcon "Ŝarlote" (respektive france "Ŝarlot"), kaj ke bonas unuece esperantigi la francan-germanan nomon Charlotte. La lingvoj, kiuj sisteme transprenas nomojn al sia literumo, tamen skribas "Š" (=ŝ, ekzemple la slovena, ĉeĥa, litova, latva, sendube ankaŭ la slovaka kaj kroata) aŭ cirile "Ш" (la rusa, ukraina, belorusa ktp) respektive Șarlotă (=ŝ rumane). Mi ĝojus, se estus libero en Esperanto simple traduki la francan-germanan nomon al formo "Ŝarlota", sed ĉar en la Esperanta literaturo "Ĉarlota" havas tradicion, sed por formo "Ŝarlota" mi trovas nenian literaturan referencon, mi suspire aliĝas al la propono de Moldur, kaj kun via supozebla konsento alinomigos la tekston al nova titolo "Sofia Ĉarlota de Hanovro". ThomasPusch (diskuto) 10:44, 4 Feb. 2016 (UTC)

Verdigriso

Diable Kani! De kie vi eltrovis la vorton "Verdigriso"? Mi ĵus kontrolis en PIV2, kie estas:

  • verdigr/o (K) 1 Kupra oksido. 2 La baza kupra acetato. ~a. Kovrita de ~o: ~aj bronzaĵoj.

--Dominik (diskuto) 02:44, 30 Dec. 2015 (UTC)

can you translate this article in your language?

Wish the best for you ... Could you please write a article in your languge, based on "Laki_dialect" or لکی??? """"Please. Article about Laki_dialectis . If you do that, please put interwiki link into English version. ""--Hosseinblue (diskuto) 11:07, 12 Jan. 2016 (UTC)

Ŝanĝo de regiono

Saluton Kani, ni havas problemojn kun la novaj regionoj en Francio. Oni devas ŝanĝi multajn artikolojn. Mi trovis duon automatikan metodon por korigi la artikolojn. Vi povas vidi ŝanĝojn faritajn kaj juĝi la kvaliton de la afero. Vidu ekzemple kontributoj de Pinof en Jura, Yonne, aŭ Côte-d'Or. Sed dum la laboro oni blokas mian konton. Vi povus plirapidigi la agon voĉdonanta en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Antaŭdankon. Kore. --pino (diskuto) 14:09, 17 Jan. 2016 (UTC)

Kategorio:Industria revolucio

Kio estas pri la nova kategorio "industria revolucio", kiun vi kreis komence de la monato, sed lasis ĝin orfa. Ĉu ĝi ricevos enhavon? Ĉu vi eble kreis duan kategorion kun simila nomo, kaj forgesis la unuan kreaĵon? ThomasPusch (diskuto) 08:45, 19 Jan. 2016 (UTC)

Saluton. Mi ne bone komprenas. Tiu kategorio Kategorio:Industria revolucio havas almenaŭ 17 artikolojn. Kompreneble oni povas pliigi ties nombron. Sed ĝi ne estas orfa, ĉu ne?--kani (diskuto) 17:30, 19 Jan. 2016 (UTC)
Pardonu, mi iom malklare esprimis min. La kategorio ne estas ligata al pli larĝaj kategorioj, kaj ne estas ligata al samtemaj kategorioj en aliaj vikipediaj lingvoj. Povas esti ke simple forgesiĝis tiuj ligoj, aŭ ke ekzistas du similnomaj kategorioj, kaj la alia havas la ligojn. Mi simple iom pigris kaj ne mem rigardis. En ekzemple es:Categoría:Revolución Industrial ja bone videblas ke ja ekzistas alilingvaj kategorioj pri la sama temo, kaj tie simple la e-lingva versio mankas. Ĉu vi emas ligi la e-lingvan kategorion al pli larĝaj kaj per vikiedatumoj al la alilingvaj kategorioj? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 17:37, 19 Jan. 2016 (UTC)
Mi vidas ke post mia noto vi vikidatume ligis la e-lingvan kategorion al la samtemaj alilingvaj. Sed vi daŭre ne metis pli larĝajn e-lingvajn kategoriojn - jen la dua parto de la tasketo. Mi jen aldonas la pli larĝajn kategoriojn "historio de ekonomio", "teknologio" kaj "kapitalismo" - jen estas la probable plej taŭgaj ekzistantaj pli larĝaj e-lingvaj kategorioj. Pliaj eblaj kategorioj, kiel ekzemple "historio de la teknologio" (hispane historia de la tecnología) aŭ "teknika progreso" (germane Technischer Fortschritt aŭ Ido teknologiala chanjo [... kia stranga lingvo ...]) ankoraŭ estus kreendaj, kaj signifus pli grandan laboron (ĉar post kreo oni ankoraŭ devus pripensi kiujn pliajn artikolojn enmeti en tian novan kategorion, por ke ĝi ne preskaŭ malplenu). ThomasPusch (diskuto) 10:14, 4 Feb. 2016 (UTC)
Ankoraŭ tute eta teknika konsilo, pri kiu vi probable konscias kaj simple ne atentis, sed eeeeeble ankaŭ ne konscias. Supre vi skribis Tiu kategorio [[Kategorio:Industria revolucio]] havas almenaŭ 17 artikolojn. Sekve de tiu vortumo, en la videbla teksto aperas nur Tiu kategorio havas almenaŭ 17 artikolojn, sed via diskutpaĝo nun estas parto de la kategorio "industria revolucio", kvazaŭ estus artikolo pri la temo. Por eviti tian strangan efikon, certe ne intencitan, simple necesas tajpi Tiu kategorio [[:Kategorio:Industria revolucio]] havas almenaŭ 17 artikolojn. Mi lasas al vi aldoni la duoblan punkton supre, ĉar se mi nun farus tion, vi ne plu vidus vian diskutpaĝon en la kategorio. Mi ne volas soni instruiste, sed kaze ke vi ne jam konis tiun trukon, estas utile lerni ĝin. Kolege, ThomasPusch (diskuto) 10:23, 4 Feb. 2016 (UTC)

Saluton Kani. Mi ĵus vidis vin movi paĝon Geißenklösterle al Geissenklösterle, kun la kialo "forigo de neesperanta litero". Laŭ mi "ö" ankaŭ estas neesperanta litero.--Salatonbv (diskuto) 22:46, 1 Mar. 2016 (UTC)

Vikilibroj: artikoloj de sennaciuloj

Saluton Kani. Bonvolu vidi b:Uzanto-Diskuto:S-ulo-SR#Vikilibroj_ne_ta.C5.ADgas_por_gazetaj_artikoloj. Temas pri artikoloj de sennaciecaj revuoj, kiuj estas en Vikilibroj sed mankas konfirmo pri libera permesilo. Krome, tiaspecaj verkaĵoj (se estas liberaj) apartenas al Vikifontaro. Ĉu vi povas helpi pri akiro de liberigo (kiam eblas)? Aliokaze mi simple bezonus la artikolojn forigi pro neglekto de kopirajto. Amike. --KuboF (diskuto) 20:59, 8 Mar. 2016 (UTC)

Paracas

Saluton. Mi ĵus provis aldoni informkeston al Paracas. Sed malklaras la informoj pri la areo

Citaĵo
 Paracas, enhavas areon de 335,000 hektaroj, el kiuj 117,406 estas teraj kaj 217,594 maraj. 

. Ĉu la komo estas uzata laŭ esperanta regulo kiel decimala signo aŭ laŭ iu alilingva regulo kiel disigilo de miloj? Bedaŭrinde mi ne konas la regulon de la hispana lingvo, en kies artikolo legeblas la samaj numeroj, kun komo. Bonvolu unue respondi ĉi tie, antaŭ ol korekti la uzon de la malkomponilaĵo {{formatnum:. Mi supozas, ke vi verŝajne eĉ ne konas tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 22:45, 18 Mar. 2016 (UTC)

Fakte la hispana kutimo estis uzi punkton kie lastatempe oni uzas spacon tio estas 335.000 hektaroj estas 335 mil hektaroj. Komo estis plej ofte uzata kiel decimala indikilo. Mi plej verŝajne lastatempe uzas spacon 335 000 hektaroj por 335 mil hektaroj, sed eble mi iam uzis punkton por tio; komo estus estinta erara produkto de laceco aŭ rapideco.--kani (diskuto) 23:07, 18 Mar. 2016 (UTC)
Hm. Ĉu do temas pri centmiloj da hektaroj? --Tlustulimu (diskuto) 23:11, 18 Mar. 2016 (UTC)
Mi ne povas esti certa.--kani (diskuto) 23:14, 18 Mar. 2016 (UTC)
Ĉu eble helpas citaĵo el la hispana artikolo?
Citaĵo
 Paracas, abarca una superficie de 335,000 hectáreas, de las cuales 117,406 son de tierra firme y 217,594 de aguas marinas. 
--Tlustulimu (diskuto) 23:28, 18 Mar. 2016 (UTC)
Laŭ tio ŝajne ja temas pri centoj da miloj ĉar se estus decimaloj oni mencius nur du, ekzemple 117,46. Do temas vere pri 117 406.--kani (diskuto) 23:33, 18 Mar. 2016 (UTC)
Ĉu Paracas estas tiel grandega kun 3 350 km²? Ja estus bone, se ekzistus referenco por tio. --Tlustulimu (diskuto) 23:37, 18 Mar. 2016 (UTC)
Do, metu la referencon. Mi neniam estis tie kaj ne scias eĉ pri kio temas.--kani (diskuto) 23:44, 18 Mar. 2016 (UTC)
Referencon mi ne konas por la areo. Eĉ la hispana artikolo ne havas ĝin. Do, mi ne povis meti ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 23:59, 18 Mar. 2016 (UTC)

Eraroj fiksita

Vidu ŝablono:Grekaj literoj. 149.255.62.56 20:07, 23 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko

Saluton, Kani. Mi ĵus aldonis kelkajn ŝablonojn al Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko. Ĉu vi eble ne konas {{JULGREGDATO}}, {{daton}} kaj {{vivtempo}}? {{vivtempo}} estas eĉ menciita sur la paĝo Vikipedio:Gvidilo por biografioj. Tial mi rekomendas ekuzi ĝin. La ŝablono {{JULGREGDATO}} estu uzata nur, se la temulo naskiĝis kaj/aŭ mortis en Ruslando antaŭ la tiea kalendara reformo. --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 23 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Estas germana demando en Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto. La uzanto dubas pri "malgranda blua makao" li vidus "malgranda blua arao", kion vi opinias? --pino (diskuto) 18:26, 11 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani! Kia koincido, la bildo de la tago estas foto de Katie Melua kiu kantis kanzonon Mary Pickford (en:Mary Pickford (Used to Eat Roses)). --Dominik (diskuto) 03:28, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mary Pickford estas la 1-a titolo de albumo "Pictures" (2007) (katiemelua.com/releases/pictures). --Dominik (diskuto) 18:42, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

peto por forigo en uzanta provejo

Saluton Kani. Mi vidis ke vi enmetis la ŝablonon {{forigu tuj}} ĉe Uzanto:Haruo/The Kingston Trio kaj Uzanto:Pathenlag/provejo. Ĉu vi havas konsenton el ili? Uzanta provejo estas kutime tuj forigebla laŭ la mem-uzanta peto VP:U1. --Salatonbv (diskuto) 06:38, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

The Kingston Trio

Jes, tiu kopio en mia Uzantospaco estis forigebla provo. Kredeble ekzistas aliaj simile forigeblaj malnetoj (aŭ eĉ netoj!) en mia spaco. --Haruo (diskuto) 04:04, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Rollinia/Annona/Biribao...

Mi ĵus legis en la historio ke en la 17-a de aprilo vi movis mian "Rollinia mucosa" al "Rollinia deliciosa": (Kani movis paĝon Rollinia mucosa al Rollinia deliciosa anstataŭigante alidirektilon: por kongruigi ĝin kun alilingvaj artikoloj). Ĝuste la malan movon mi faris du tagojn antaŭe, kiam mi kreis ĝin: (Haruo movis paĝon Rollinia deliciosa al Rollinia mucosa: mucosa estas la specia nomo en ĉiuj vikioj krom enwiki...). Sed tiu temo ŝajnas unu el la interlingve plej ĥaosaj, kiujn mi klopodis sencohavigi:

Malgraŭ via movkialo dikliterigita ĉi-supre, la sola alilingva artikolo "Rollinia deliciosa" estas la angla. "Rollinia mucosa" estas uzata en nur 3 lingvoj (Italiano, Polski, Tiếng Việt), sed 11 aliaj—Bikol Central [Biriba], Català [Biriba], Перем Коми [Бириба], Коми [Бириба], Лакку [Бириба], Кырык мары [Бириба], Nederlands [Biribá], Português [Biribazeiro], Русский [Роллиния слизистая], Удмурт [Бириба], 中文 [瓣立樓林果]—uzas nacilingvan nomon, ĉefe "Biriba", kun intervikiaj ligoj al "R. mucosa"; ĝuste tial mi jam movis la artikolon al tiu titolo! Krome, 5 lingvoj (Cebuano, Deutsch, Română, Svenska, Winaray) uzas "Annona mucosa", kaj du (Esperanto kaj la franca) uzas nacilingve bazitajn titolojn (Biribao kaj Rollinier) sed ligas ilin al "Annona mucosa". Kaj por aldone konfuzi la aferon, eowiki jam havas artikolon (tamen taksonomie ĥaosan) pri la planto/frukto: Biribao, kiun mi trovis nur pli ol semajnon poste, kaj kiu frenezige indikas ke la genra nomo estas “Sponidias” (!!) sed ke la specia nomo estas "Annona" kaj la scienca Dunomo estas "Annona mucosa" (!!!). Tiu artikolo estas multe pli plena ol mia verkaĵeto, tamen la ĥaoseco de la taksonomio en ĝi estas timiga, kaj ĝi tute ne mencias boatojn... Ni devas iel kununuigi ilin, kaj se eble trovi rimedon por kunligi la lingvojn en la R. mucosa tendumejo kun tiuj en la A. mucosa fuorteto, kaj ĉiujn kun la R. deliciosa de la angla.

Ĉu ne? --Haruo (diskuto) 05:18, 6 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Noto

Estimata kolego! Kara amiko! Via frazo tristigis min. Mi ne aprobas la agojn, kiujn vi kritikas, kaj mi komprenas viajn emociojn. Tamen mi petas vin esti ĝentila; bonvolu ne nomi aliajn redaktantojn per vortoj kiel «frenezulo» kaj similaj. Mi esperas je via kompreno; antaŭdankon. Gamliel Fiŝkin 18:33, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Seatlo

Vi tute pravas. En la angla "High Point, Seattle" estas alidirektilo al West Seattle, kaj la kvartala artikolo enmetiĝis en la superkvartalan. Tio estas eraro anglaflanke, ĉar multaj aliaj kvartaloj en West Seattle havas proprajn artikolojn. Sed mi provis ligi "High Point (Seatla kvartalo)" al la alidirektilo kaj ĝis aŭtomate ligiĝas al "West Seattle" kaj ne permesas ligi "West Seattle (Seatla kvartalo)" al "West Seattle". Preferinde nia "High Point (Seatla kvartalo)" estus malligita kaj la du "West Seattle"-oj kunligiĝu. Sed mi ne tute scias kiel fari tion. --Haruo (diskuto) 00:44, 9 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Amininistranto

Estimata Kani, ĉu vi vidas Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin ? Kore. --pino (diskuto) 08:33, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Esperantigo de specinomoj

Saluton Kani. Ĉu vi konas pri faka vortaro aŭ gvidlinio pri biologiaj nomoj? Mi ŝatus traduki artikolojn pri specioj, sed mi ne scias kiel nomi ilin Esperante. Danke, ~nmaia d 23:23, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Esperanto-vortaroj, Esperantaj vortaroj en la retoGamliel Fiŝkin 01:09, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin: Dankon, sed tio ne sufiĉos. Estas multe pli da specioj ol vortaraj eroj. Mia demando temas pri sistema maniero por esperantigi antaŭ-neesperantigitaj specinomoj. ~nmaia d 01:33, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tia inventado estus originala esploro. Jen malnova diskuto pri la temo. Gamliel Fiŝkin 04:22, 13 maj. 2016 (UTC)-->[Respondi]


Akcepto de propozicio

Mi akceptas vian propozicion per kio vi esprimis ke vi ŝatus montri la lingvajn erarojn ĉe (en?) mia usantopaĝo. Mi dankegas vian helpon. --Sebas11tian (diskuto) 20:32, 17 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi helpas kun tiu? Jo L was here (diskuto) 11:24, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon!! Jo L was here (diskuto) 20:45, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Muzikiloj paĝoj

Por mia muzikiloj paĝoj, ĉu bona mi faras la nomojn substantivoj (finanta per -o), aŭ mi transliterumas la denaska nomo? Jo L was here (diskuto) 22:14, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Librotitoloj

Ĉu vi havas opinion pri la skribmaniero de librotitoloj en Vikipedio? Se jes, bonvolu esprimi ĝin. Dankon! --Forstbirdo (diskuto) 09:46, 24 maj. 2016 (UTC) https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo&action=edit&section=41[Respondi]


Referencoj

Mi volus vian helpon okaze ke mi ne scias kiel fari la jenan: Mi volus fari la ==Referencoj== en la atrikolo Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco) tamen mi konfuziĝis ..iomete! En la greka vikipedio - (en ties lernejo) oni donis al ni privatan ilujon kaj sablonon ke ne gravas se ekzistas eraro. Dankon.

Majuskloj

Saluton Kani. Mi amike atentigas vin pri la Gvidilo por biografioj, kiu rekomendas la uzadon de majusklaj literoj por la familia nomo de homoj. Tio eble ŝajnas eta, sengrava afero, sed ĝi vere helpas kiam la homo venas el ne-okcidenta lando, aŭ lando kie familinomoj ne estas la lastaj. Danke, ~nmaia d 22:16, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton denove :) Ĉu vi povas konfirmi ĉu vi notis mian lastan mesaĝon sube? Kore, ~nmaia d 22:17, 28 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Nu, ĉu vi malkonsentas pri la ideo majuskligi familinomojn? Mi pensas, ke estas bona ideo el la franca. Ĉu ne? ~nmaia d 12:50, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ah, mi komprenas la malfacilecon. Nu, mi majuskligos, sed se okazos diskuto pri ĝia indeco estonte, bonvole sciigu min :) ~nmaia d 13:05, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata Kani, same kiel nmaia, ankaŭ mi petas vin sekvi la cititan Gvidilon por biografioj pri majuskligo de familiaj nomoj, laŭ la nun valida interkonsento en esperanta Vikipedio. Tio ŝparas laboron al aliaj redaktistoj kiuj alie bezonas postredakti en viaj artikoloj por majuskligi. Amike dankas Moldur (diskuto) 13:39, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Mi ankaŭ serĉis similajn vortojn en aliaj lingvoj. La plej bona traduko estas laŭ mi la franca Beau monde sed ankaŭ Jet set laŭ mi taŭgas aŭ Upper class. Tamen mondumo jam estis en PIV el 1930 kiun mi posedas. Mi konsentas ke vi ligis la artikolon al Jet set en aliaj lingvoj. Samideane --Verdulo (diskuto) 18:57, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Alidirektiloj

Vi petis pri ago, kiun tiukaze povis fari nur administrantoj, ĉar necesis alinomi super redirektilon. Tial estus pli bone skribi en la supron de la tiama redirektilo Anuroj jene: {{forigu tuj|Ĝ6|por alinomi la artikolon [[Anuro]]. ~~~~}}, aŭ eĉ pli simple: {{forigu tuj|por alinomi la artikolon [[Anuro]]. ~~~~}} — tio allogus atenton de administrantoj kaj ne konfuzus ceterajn redaktantojn. Gamliel Fiŝkin 15:59, 9 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, Ĉu vi bovolas kontroli kaj eventuale korekti la Esperantan tradukon de la himno? La nederlanda traduko ne estas tute klara kaj mi ne tute komprenas la Papiamentan. Anticipe dankon --Verdulo (diskuto) 14:06, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ekzistas ankaŭ hispanlingva traduko en es:vikio. Mi iom dubis pri la lasta strofo kiun oni celas per la amo por libereco, ĉu Dio aŭ la aruba popolo? Ankaŭ mi ne komprenas kial oni tradukis la vorton patria per naskiĝa tero? Eble pro la fakto ke Arubo ne estas memstara lando kaj aŭtonoma parto de Nederlando?

--Verdulo (diskuto) 17:31, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

AMO-serminario

Saluton. Ĉu mi bone vidas ke Vi diros pri Vikipedio dum Hispania Kongreso? Ĉu Via parolado estos registrita? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:11, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Transkulturigo

Vi kreis la artikolon transkulturigo kaj skribis ke ĝi estas fenomeno de "marĝado kaj konverĝando". Ambaŭ vortoj ne estas en NPIV, do mi havas malfacilaĵojn kompreni. Ĉu eble temas pri "mergado", aŭ "almarĝenigo", aŭ "konverĝigo"? – Umbert' (diskuto) 10:43, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon

Dankon pro korekti miajn artikolojn. Mi lasos la vikipedion ĝis mi finos mian kurson por ke miaj artikoloj ne devas esti korektitaj de aliulo. Saluton --LGA (diskuto) 13:10, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Fakte tio estas bona ideo. --LGA (diskuto) 19:45, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, mi klopodos traduki la vortojn en la tabelo. Pardonu min, mi forgesis traduki tion. Jes, vi povas konsili min, kvankam ne necesas ĉar mi tradukos atikolojn pri la arabaj literoj. Krome, mi faris tion artikolon antaŭ ol vi konsilis min pri krei facilajn artikolojn.
Dankon pro via ŝanĝo. Kiam mi faros la artikolojn pri la araba litero, mi vidos tion, kion mi povas fari por ke mi plibonigu la havendan artikolon.--LGA (diskuto) 21:37, 19 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Budhismo

Saluton, kara Kani,

Koran dankon pro via mesaĝo. Dankon pro ligi la artikolon. Estas kelkaj, kiujn mi ne ankoraŭ ligis. Pri la kategorio, dankon pro sciigi min pri la ligiloj; mi jam faris la ŝanĝon ĉe Wikimedia por ligi la aliajn lingvojn al la nova paĝo. La ĉefa kialo de tiu ŝanĝo, estas ke oni en tiu okazo parolas pri „la Budho“ (budho Gotamo) kaj ne „budho“ (budho Majtrejo, budho Kasapo, ktp.), kiu estas ĝenerala titolo, uzita simile al la titolo „profeto“ en Islamo. Oni, en tiu okazo skribus „Posteuloj de la Profeto“ (profeto Mohamedo) kaj ne „Posteuloj de Profeto“ (profeto Abrahamo, profeto Jesuo, ktp.), kiu kaŭzus konfuzon pri la uzo de la vorto. Se ankoraŭ mankas fari ion ajn por korekte elfari tiun ŝanĝon, bonvolu sciigi min.

-- Amike via, Nosmetana (diskuto)

Request

Greetings.

Could you create the article Administraj unuoj de Azerbajĝano (en:Administrative divisions of Azerbaijan) in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

Helpo

Saluton, kara kolego, ĉu vi povus helpi ĉi tie? --Lingveno (diskuto) 14:54, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Helpopeto

Saluton, estimata Kani! Mi estas rilate redaktadon de atikoloj eble la plej mallerta esperantisto. Mi deziras krei portalon, sed la afero ne prosperis al mi... mi ankorau ne komprenis, kion mi devas fari. Chu vi bv. helpus min?! Koran dankon! --Vikiano (diskuto) 15:57, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata Kani, dankon por la reago! Salutas --Vikiano (diskuto) 13:11, 28 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Alia afero

Mi kreis la artikolon Camilo Castelo Branco kaj alklaklis tiun steleton (t.e. aldonis ghin al la atentaro). Hazarde mi aliris la artikolon kaj konstatis, ke du aliaj personoj, inkluzive de vi, kontribuis, sed pri tiuj kontribuoj mi ricevis nenian sciigon. Kion mi faru, por ekscii, kiam aliaj personoj kontribuas kun la artikoloj, kiujn mi kreis? --Vikiano (diskuto) 16:03, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, estimata Kani! Mi respondis al via sciigo, sed sur mia diskutpagho Uzanto-Diskuto:Vikiano. Nur poste mi rememoris, ke pri tio vi ne ricevas atentigon, chu? Vikiano (diskuto) 12:46, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Request

Greetings.

Could you create the article Rilatoj inter Azerbajĝano kaj Eŭropa Unio (en:Azerbaijan–European Union relations) in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

Vi pravas--Longharulo (diskuto) 15:33, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon!

Estimata Kani, koran dankon por viaj bonvenaj kontribuetoj al la kategorio spiritismo =) Vikiano (diskuto) 20:02, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Hello Kani, When you can find some time, would you be able to proofread this article, and its brief accompanying biographical article Cyril Genik? I found them on Wikiwand, and moved them into the Wikipedia, and only afterwards did I notice that they were automatic translations. You did some work on the article on Canada, and the content of both these articles deals with Canadian history. I am not fluent in Esperanto. I would be grateful for any help. Nicola Mitchell (diskuto) 16:34, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

traduko: Saluton Kani, Kiam vi trovos ioman tempon, ĉu vi povus provlegi ĉi tiun artikolon kaj ĝian mallongan akompanantan biografian artikolon Cyril Genik? Mi trovis ilin ĉe Wikiwand kaj movis ilin en Vikipedion, kaj nur poste mi rimarkis ke ili estas aŭtomataj tradukoj. Vi faris ioman laboron en la artikolo pri Kanado, kaj la enhavo de ambaŭ tiuj artikoloj temas pri la kanada historio. Mi ne estas flua en Esperanto. Mi estus dankema por ajna helpo.
@Nicola Mitchell: Firstly, Kani, as himself said, knows the English language badly. Secondly, Esperanto is a language very easy to learn, and you can become fluent in it very quickly (however, as a Russian proverb says, is impossible to pull out a fish from a pond without a hard work). Gamliel Fiŝkin 21:03, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Thank you. Nicola Mitchell (diskuto) 21:11, 15 sep. 2016 (UTC) P.S. There is also a Spanish language version available for cross-reference in Wikipedia: Catedral de Hojalata.[Respondi]

Nikolai Noskov and Philipp Kirkorov

Kara Kani, nun vi povas fari la artikolo pri la kantisto Philip Kirkorov kaj roko muzikisto Nikolai Noskov? Se vi faros tiujn artikolojn, mi estos tre dankema al vi! Dankon! --19:14, 24 sep. 2016 (UTC)

Citiloj

Saluton. vi lastatempe kiel ĉe Jacques Pierre Brissot uzas citilojn tiel »Théorie des lois criminelles« anstataŭ tiel «Théorie des lois criminelles». Tion mi ne vidis antaŭe. Ĉu vi bazas tiun uzon en iu kutimo aŭ normigo?--kani (diskuto) 18:36, 24 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata, ne mi enkondukis tiun chi uzon de citiloj sed la sistemo estas rekte prenita de "Meyers Großes Konversationslexikon 1905-1909" kiel videblas ekz. che http://www.zeno.org/Meyers-1905/A/Dufresny Tiun chi ligilon mi prenis por fari la artikolon pri Charles Dufresny. --Giorno2 (diskuto)
Saluton @Kani:, @Giorno2: Mi ankaŭ iom miris pri tiu uzo de "inversaj" citiloj, kvankam mi jam vidis tion en libro el Jugoslavio. Ne sciante ĉu ekzistas normo en esperanto, mi rigardis artikolon Citilo. Nu, ŝajnas ke ĉio en ordo! --Dominik (diskuto) 04:50, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, laŭ la tabelo de tiu artikolo ŝajnas kutimo el landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj ne tiom konata en suda aŭ okdcidenta Eŭropo. Ĝis.--kani (diskuto) 10:03, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Nianfoo

Mi dankas al vi pro via pacienco. Mi estas tutnova kontribuanto en Vikipedio. Mi ĉefe faras tradukaĵojn, do mi kopias kaj algluas multajn formatkomandojn. Mi ne komprenis, kion signifis "havenda" artikolo. Mi volis aldoni enhavan "tableton" kun ligiloj al aliaj budhismaj artikoloj, sed verŝajne "havenda" ne estis la ĝusta komando.

Ĉu vi povas helpi al mi aldoni ekzemple la flavan tablon dekstre ĉi tie (https://eo.wikipedia.org/wiki/Budhismo) al miaj propraj tradukaĵoj?

Multajn dankojn :)

Kategorioj kaj listoj

Estimata Kani! Mi dankas kaj aprezas la diligentan laboron en Vikipedio, specife en la temo de historiaj teritorioj kaj landestroj, kie mi ankau aktivas. Jen nur kelkaj rimarkoj pri listoj kaj kategorioj.

Jes, cxiu artikolo pri iu teritorio de la Sankta Romia Imperio estu en tiu kategorio. Tio estas la normala sistemo de Vikipedio. Same cxiu duko de Kleve, cxiu cxefepiskopo de Kolonjo ktp. en sia Kategorio. Kiu faru tion? Cxiu ajn Vikipediano. Prefere la artikola auxtoro mem, sed se tiu ne faras, iu alia, ekz-e vi au mi. Ne estas pli da laboro ol enlistigi la artikolon en mane faritan listan, sed pli utila. Prefere kompletigi la kategorion, tiel la informo troveblas tra la kategoriaj hierarkioj.

Permane faritaj listoj utilas nur se ili donas pli da informoj ol kategorio: ekz-e regantlistoj kun kronologia ordo, regojaroj, eble aldonaj rimarkoj, eble listigas ankau anojn kiuj ankorau ne havas proprajn artikolojn en Vikipedio. Komparu Virtembergo, Elekto-Palatinato,...

Amike kaj sincere, Moldur (diskuto) 07:33, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri la sekcio "Gravuloj"

Saluton, estimata Kani! Mi vidis, ke vi aldonis la sekcion gravuloj al la artikolo spiritismo. Tio pensigis min pri la jeno: ĉu gravulo ne estus malneǔtrala priskribo por Vikipedio? Mi povas esti tute malprava... mi nur deziras iom diskuti kun vi... Ĉu ne estus pli taŭge personecoj, figuroj, elstaruloj aŭ simile? Mi vidis, ke ankaŭ en aliaj artikoloj troviĝas tiu sekcio. Koran dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 17:10, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Request

Greetings.

Could you create the article en:Azerbaijani literature in Esperanto?

Thank you.

Pri heredsekvaj, heredordaj, sukcedaj kaj aliaj militoj

Kara Kani, vi pravas! Mi vidis la komplikan vorton heredsekvoordo-milito en eo-vikipedio kaj transprenis ĝin, ĉar ĝi ekzakte redonas la kaŭzon de la milito. Tamen en miaj tradukotekstoj mem mi reduktas al hereda aŭ heredsekva milito. krome mi ligas per alidirektiloj tiujn ĉi simpligitajn formojn al la praa artikolo.--Longharulo (diskuto) 07:00, 24 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Japan Spaceguard Association

Aspektas, ke ĉiuj vikioj uzas la anglan nomon, ke la japanoj uzas la literaron "JSGA" kaj ke supēsugādo estas la prononco de Spaceguard en katakanoj. Oni ja povus meti alidirektilon al 日本スペースガード協会 kaj al Nihon Supesugado Kjokaj se vi volas.

--Jean-François Clet (diskuto) 12:28, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Papilo

Saluton Kani, Mi ŝanĝis la ligon de papilo.

--Verdulo (diskuto) 18:48, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kvento

Mi uzis la nederlandan formon de la rivero Canche nur por sammaniere rekonstrui la nomon el la urbo Quentovic. Canche estas la franca nomo kaj esperanta nomo (ankoraŭ) ne ekzistis. Se vi opinias ke tio estas ŝanĝenda vi kompreneble rajtas fari tion.

--Verdulo (diskuto) 18:48, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:53, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tekstilindustrio

Kara Kani,

unue mi dankas al vi ke vi ne bedaŭris la penon tralegi, plibonigi kaj kun bildoj kompletigi la artikolon Tekstilindustrio. Tamen, en unu objekto mi devas kontraŭi vian aldonon.

La unua frazo diras origine: "La tekstilindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj ..." kiun vi kompletigis ĉi tiel: "La tekstilindustrio aŭ teksindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj..." Ĉi tiu kompletigo ne estas korekta. Kiel mi skribas, teksado estas nur unu tipo de la ŝtofpretigantaj teknikoj kaj produktas tiun specialan produktaĵon, kiu "konsistas fundamente el du sistemoj de fadenoj kiuj krucas unu la alian". Ĉi tiu estas ekz. angle weaving, germane Weben, hispane tejedura. La vorto teksindustrio estas nur unu parto de la tekstilindustrio, ĝi produktas teksaĵojn nur laŭ la skribita metodo. La vorto tekstilindustrio kovras pli multajn procedurojn, kiel mi skribas en la artikolo. - Mi scias, ke la ĝeneralaj vortaroj ne enhavas la vorton tekstil-, konas nur la vorton teks-, ne distingas inter ĉi tiuj fakvortoj, verŝajne ĉar antaŭlonge la ŝtofoj estis pretigitaj plej ofte per la tekniko de teksado. Sed nuntempe ankaŭ la aliaj ŝtofpretigantaj metodoj estas ĝenerale uzataj kiuj ankaŭ apartenas al la tekstilindustrio (angle: textile industry, germane: Textilindustrie, hispane: industria textil).

Mi scias, ke en la esperanto Vikipedio troviĝas ekz. la artikolo Teksaĵo. Ĉi tiu titolo ne estas korekta ĉar la enhavo kovras la nocion de la tekstilaĵojn. Mi intencias konforme korekti ĉi tiun artikolon kaj korekti ankaū la aliajn kie la vorto teks- signifas korekte tekstil-.

Tie, mi forstrekis la tekston "aŭ teksindustrio" el la unua frazo. Mi petas vin ne koleretigu al mi.

Saluton, --Elkágyé (diskuto) 20:57, 12 nov. 2016 (UTC)ű[Respondi]

Kara Kani, dankon por via komento kaj por via baloto pro la Elstara artikolo. - Permesu min alvoki vian atenton ke mia alia artikolo Trikmaŝino estas ankaŭ proponita kiel Elstara artikolo. Mi dankus al vi se vi balotus ankaŭ tie. --Elkágyé (diskuto) 07:09, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. La vorto "apreturo" kovrus agojn kiuj sekvas la kolorigon kaj beligas, edifas la ŝtofon. En mia seslingva tekstilvortaro kiu enhavas multajn mil fakvortojn en germana, angla, franca, itala, hispana kaj portugala lingvo (publikigis la International Textile-Service en Zuriko) mi legas ke la koncerna fakvorto estas hispane: acabado, portugale: acabameno, france: finissage, angle: finishing, kiu estas esperante (ekz. laŭ la angla-esperanto vortaro) apreturo. Laŭ la esperanto-hispana vortaroapreturo signifas ankaŭ acabado. Mi elprenis la tradukaĵon el ĉi tiuj vortaroj. - Mi pensas, ke multaj teknikaj fakvortoj ne troviĝas en la tradiciaj vortaroj, oni devas okaze aldoni ilin. --Elkágyé (diskuto) 21:20, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Stiloj de datoj

Vi uzas plurloke diversajn, nekutimajn formojn por dato tiel fortigas ilin: 16a de Oktobro, 16a de oktobro - eble pro misgvido de iu tradukprogramo. La ĝenerala lingvouzo estas ekz. 16-a de oktobro, kiel videbla tiu ĉi formo sur la UEA-paĝoj, ekz. http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Alvoko-por-vocxdonkontrolantoj-fine-de-la-Gxenerala-Vocxdono

Administrantiĝo

Saluton Kani! Mi proponis min kiel administranton de Vikipedio ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! --Vikiano

Miozo

Saluton, mi provis plibonigi, sed povis resti iuj eraroj, ekzemple tiperaroj, ĉar mi ne havas Esperantan vortaron por Fajrovulpo. Koracio (diskuto) 08:05, 27 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, mi alskribas vin pro via pribirda scio kaj pro via hispanlingveco. Mi vidis la titolon de ĉi tiu artikolo, sed traleginte tiun mi dubas pri la ĝusteco de la titolo: La priskribitaj aperregionoj de la anaso ĉiuj situas en norda Ameriko. Ekzistas tamen ankaŭ birdospeco nome sudamerika fajfanaso. Ŝajnas, ke je la titolado de la artikoloj regis la angla kaj bedaŭrinde ankaŭ germana pensmaniero pri la du Amerikoj. Do mi preferus ŝanĝi la titolon en nordamerika fajfanaso, kio pli konvenus al la internacieco de niaj lingvo kaj vikipedio. Amike--Longharulo (diskuto) 08:38, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Sonas saĝe... ThomasPusch (diskuto) 12:48, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Aleksandro la Granda

Kara Kani, unue mi deziras al vi ĉion bonan en 2017, kaj due petas vin rigardi la noton Diskuto:Aleksandro la Granda#Referencoj. Se la referencoj povas esti ordigataj, mi volonte voĉdonus por elstarigo de la artikolo. Ĉu vi povas zorgi pri tio? ThomasPusch (diskuto) 12:48, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Bildo

Tute alia temo: Vi vidas ke plej multaj el viaj loke alŝutitaj fotoj trovis sian vojon al la vikimedia komunejo. Restas la foto Dosiero:Ventomuelejo.JPG, kiu nun ne estas uzata en artikolo kaj ne havas bildopriskribon. Klare ke temas pri interno de ventomuelejo, sed certe vi celis por ĝi uzon kaj estas pli da informoj, kiam kaj kie (eble ankaŭ en kadro de kiu evento) ĝi fariĝis. Ĉu vi povas doni tiujn informojn? ThomasPusch (diskuto) 05:59, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Germanaj ornitologoj

Estimata Kani! Mi alinomis kelkajn bestojn kie vi laboris. Nome, Finsch kaj Schlegel estas germanoj, do la "sch" en iliaj nomoj estas prononcata "ŝ" (ne "sĉ"). Tial: Finŝa, Ŝlegela. Ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 07:23, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Request

Hello.

Could you create the article en:Azerbaijani land forces in Esperanto, like the article Alĝeria Armeo which you created?

Thank you.

31.200.14.42 22:53, 22 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi kreis la artikolo, sed la sekvaj redaktoj ne estis mia. Respubliko de Gvapolando (diskuto) 22:38, 27 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Dosiero:Kate Sharpley.jpg

Saluton, kara. Via alŝutaĵo dosiero:Kate Sharpley.jpgproponiĝis por tujforigo, "ĉar senfonta". Mi kontraŭas tiun argumentadon, kaj opinias ĝin sub licenco {{PD-EU-sen aŭtora nomo}}. Sed ĝustas ke la dosiero venis ĉi tien tra la angla vikipedio kaj tie forpreniĝis pro manko de pruvoj, sed ĉar la foto farita de nekonata fotinto sendube aĝas pli ol 70 jarojn, tamen diskuteblas ĉu permeseblas teno de la bildo. Tial mi diskutigis ĝin en la listo Vikipedio:Forigendaj dosieroj. Ĉu vi havas ideon kiel eblas plifortigi la argumentadon por teno de la bildo? ThomasPusch (diskuto) 14:46, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Re:Ŝaltili

Danko pro la konsilo. Amike.--Francescoluciano93 (diskuto) 15:14, 18 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Arboretum Vrahovice

Saluton Kani! I would like to thakn you for improvment of the article about the Arboretum Vrahovice and I would like to ask you for improvement of the article Vrahovice. I would be very tahnkful for that. Thank you a lot. --Mahaj (diskuto) 11:54, 19 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Koordinatoj

Saluton Kani! kaj gratulon pro via produktemo - la celo de tiu diskuto estas atentigi vin pri ĝusta parametro en Koordinatoj - mi rimarkis ke vi ofte lasas la parametron 'display=title' senŝanĝa - anstataŭe estas pli bone ŝanĝi ĝin al 'montru=titolo' por ke koordinatoj aperu supre en la paĝo. --Dominik (diskuto) 05:25, 20 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Denove saluton! fakte temas pri ŝablono {{Koord}} aŭ {{Coord}}. Koncerne ŝablonojn, Esperanta Vikipedio prave-malprave elektis la malfacilan vojon adapti/traduki anstataŭ rekte transpreni el la angla originalo. Mi mem ne komprenas multon kaj plej ofte kreas ŝablonojn adaptante el la jam ekzistantaj. Kuraĝon! --Dominik (diskuto) 04:51, 21 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Aldoni lingvon ĉe ŝablono DiskutejoBonvenoLingvoj

Bonan tagon, Kani. Ĉu mi rajtas redakti la ŝablonon DiskutejoBonvenoLingvoj por inkluzivi la nederlandan? Ignorantia Nescia (diskuto) 16:05, 26 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Elstaraj artikoloj

Kara Kani, vi vidos ke mi elstarigis la artikolojn pri Roald Amundsen, la Andoj kaj la rivero Amazono, kaj nomis la tekstojn la tri estontaj "artikoloj de la semajno" (ĉiam por du semajnoj), tiel ke ĝis fino de aprilo titolpaĝe montriĝos viaj verkaĵoj {{{1}}} - gratulon! Mi volus inviti vin en la teksto Roald Amundsen ankoraŭ kontroli, ĉu vere tute ne haveblas iuj eksteraj fontoj en alia lingvo ol la angla - nun ĉiuj referencoj kaj literaturaj indikoj estas en la ŝekspira lingvo, sed malfacilas kredi ke ne estas iuj materialoj en aliaj lingvoj. ThomasPusch (diskuto) 12:44, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Malkabeo

Jes mi revenis, sed trafis min grava maloportunaĵo, kiu faras, ke restas al mi tre malmulte da tempo por vikipedii.

Estu dankita, pro la intereso, ke vi havis pri mi.

--Jean-François Clet (diskuto) 09:29, 10 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

malfacilaĵo

mi timas ne plu havi tempon... tro longtempe resti ĉe vikipedia estigas eksplodon. --Jean-François Clet (diskuto) 17:51, 10 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Tekstilfibroj

Saluton kaj multajn dankojn pro la korektado de mia plej nova artikolo Tekstilfibroj. --Elkágyé (diskuto) 17:09, 18 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

as-finaĵo por priskribi okazintaĵojn

Saluton, Kani! Vi estas la plej ofta kontribuanto por niaj aktualaĵoj. Tre bone! Vi ordinare uzas as-finaĵon por priskribi okazintaĵojn. Almenaŭ en brazilaj periodaĵoj tia stila (ĵurnalista) rimedo estas tre ofte uzata... mi supozas, ke ankaŭ aliaj latinidaj lingvoj! Tamen... ĉu Esperanto? Laŭ mi, ne. Mi scivolas pri via opinio. Ne malofte mi ŝanĝas verbotempojn de la aldonitaj aktualaĵoj. Vikiano (diskuto) 04:02, 24 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

NEDANKINDE. Vi ĉiam estos bonvena. Kalkulu ĉiam je mi. Fortan ĉirkaŭbrakon.Claudio Pistilli (diskuto) 12:31, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon

Dankon por via helpo, tamen nun mi volas mem korekti :) Mi dankos vin, se vi poste helpos min. Vi ankaŭ interesas pri aviado?
Afable, Flugkapitano (diskuto) 14:01, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ne, mi ne interesas multe pri aviado, ĉar mi scias neniom pri tio. Nur korektas mi kelkajn artikolojn aŭ ne nur korektas, ankaŭ aldonas ligilojn ktp.--kani (diskuto) 20:39, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
@Kani: Klare. Mi pensas ke multaj artikloj pri aviado ankaŭ bezonas korekton, (kiel Lufthansa), do vi povas helpi tiujn artiklojn. Nun mi planas unue kompleti mian skribon, do ne zorgu pri tio. Amike, Flugkapitano (diskuto) 21:34, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani! Nun eblas diskuti? Flugkapitano (diskuto) 10:34, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Eblas.--kani (diskuto) 10:40, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Cŭ vi serioze interesas pri aviado? Flugkapitano (diskuto) 10:45, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Ne, mi jam diris, ke mi ne interesas multe pri aviado, ĉar mi scias neniom pri tio. Nur se iu deziras studi kiel plibonigi artikolon, esprimon, vorton ktp. pri io ajn, mi ĉiam pretas helpi.--kani (diskuto) 10:46, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Kiel vi, ankaŭ mi deziras plibonigi arikolon, speicale pri aviado: Mi komprenas ke vi pretas helpi, kaj vi pretas helpi min. Tamen, mi ankaŭ deziras plibonigi mian esperantan gramatikon. Do mi skribas multajn artikolojn kaj mem korektas. Eble vi pretas helpi min por gramatiko, tamen nun Mi volas peti al vi prokrasti korekton. Mi ĝis aŭgusto provas korekti, poste mi petos helpon al vi, se mi bezonas vian helpon. Kiel aviadisto, esperantigo de aviadaj artikoloj estas ne facila, sed mi provos. (Se vi interesas kaj volas studi pri aviado, mi povas helpi vin, kun plezuro.) Cŭ eblas vi akcepti mian peton? Flugkapitano (diskuto) 11:00, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi klarigos al vi mian sistemon korekti. Mi malfermas la paĝon kie aperas novaj artikoloj kaj nur kelkajn tagojn post ties publikigo, mi korektas ilin. Foje ĉirkaŭ unu semajnon post ties publikigo, foje nur du tri tagojn poste, sed neniam tuj, por lasi tempon al la aŭtoro aŭ al aliaj korektantoj fari sian taskon, sed mi ne revenas post unu monato al tiuj artikoloj ĉar jam aliaj artikoloj atendas reviziadon. Tiele mi ne povas lasi artikolojn korektotajn malantaŭ mi: mi ne revenos al ili. Bona novaĵo estas ke mi ne faros tion dum unu monato, el mezo de julio ĝis mezo de aŭgusto ĉar mi forestos por kongresoj. Nur poste mi revenos al la tasko. Pri gramatiko mi kontatis ke vi foje eraretas pri akuzativo aŭ uzado de igi kaj iĝi. Tiuj estas oftaj eraroj, ankaŭ mi kaj eĉ veteranaj esperantistoj eraras. Sed via lingvonivelo sufiĉe altas.--kani (diskuto) 11:16, 13 jul. 2017 (UTC)
Dankon por milda klarigo. Nur mi ankoraŭ ne komprenis, pri sistemo "kontroli": Mi komprenis ĝin kiel "permesi", do mi pensas ke mi estas limitigita, kaj deziras skribi pli libere. Mi ne volas negative diri pri via redakto.Flugkapitano (diskuto) 11:37, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Estimata! Mi notis viajn redaktojn pri la tajlanda princino Ubol Ratana. En pluraj artikoloj vi nomas ŝin "filo". En Esperanto, "filo" nur estas virseksa. Ĉu tio estis provo uzi la vorton en nekonvencia seksneŭtrala signifo? Aŭ ĉu mi miskomprenis ion? - Amike salutas Moldur (diskuto) 20:56, 28 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Estimata kani! Dankon pro via afabla respondo. Bonvolu atenti ke "filo" kondutas malsimile ol "profesoro". Plej multaj profesioj apartenas al grupo de vortoj kiuj dume perdis sian virseksecon: tiel, "ŝi estas profesoro" estus konsiderata stranga aŭ erara dum la tempo de Zamenhof, sed estas tute normala hodiaŭ. Kontraste, ĉiuj parenco-vortoj kiel "filo", "frato" ktp. apartenas al alia grupo de vortoj kiuj daŭre estas same virseksaj kiel ĉiam. Tiel, "ŝi estas filo" estas same erara hodiaŭ kiel dum la tempo de Zamenhof. Se vi celas seksneŭtralan esprimon, uzu "filo aŭ filino", "infano", "ido", (aŭ eble "gefilo"). Amike salutas Moldur (diskuto) 16:32, 11 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdono

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 05:57, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Mia fuŝo

Mi pardonpetas. En Ĝeneralaj Statoj mi denove tro hastis kaj malhelpis vin - neintence. Ekde nun mi estu pli malrapida... - Sincere, Moldur (diskuto) 16:20, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Listo de havendaj artikoloj

Saluton! Mi petis helpon rekte ĉe Castelobranco. Vikiano (diskuto) 14:52, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. Baldaŭ mi kreos tiun artikolon pri kalia tartrato. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 08:19, 2 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Direktoraro

Saluton, Kani. Mi pretigas plilongigon per traduko de la artikolo Direktoraro, kaj, laŭespere, ankaŭ kompletigojn al Franca revolucio de 1789. Mi legas en la nuna versio de Direktoraro, ke per la neuniversala voĉdonrajto oni elektis "la du ĉambrojn leĝofarajn, kaj aliajn instancojn". Ĉu vi scias, pri kiuj aliaj instancoj temas, aŭ en kiu fonto oni trovis la datumon? Mi ne trovis ĝin en alilingvaj Vikipedioj. Arbarulo (diskuto) 03:52, 13 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias. Se estis mi kiu tradukis tion, devis esti el la angla, franca aux hispana versioj.--kani (diskuto) 19:03, 13 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Alan P. Peterson

Saluton Kani, ĉu vi havas fontojn por la naskiĝo kaj morto de datoj de Alan P. Peterson? Dankon, Korg (diskuto) 13:40, 30 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Hello dear Kani, saw your wonderful contribution in Esperanto Wikipedia. I would like to ask you translate the small article into Esperanto, and add it to the Wikipedia. Thank you in advance for your support/contribution and best wishes!

foreign language proper names

Mi laboras kun la propraj nomoj de fremdaj lingvoj kaj ŝajnas, ke Esperanto Vikipedio ne kontentigas ilin. Ekzemple, Xi Jinping ne uzas "X" en sia denaska lingvo, ĉina. Nek estas "X" en la esperanta alfabeto. Do kial la Esperanto-Vikipedio havas literon per X kaj ne Ŝji Ĝjinping. Ĉu paĝo povas legi pli pri kiel pritrakti ĉi tiun aferon?

I am working with the foreign language proper names and it seems that Esperanto Wikipedia does not handle them consistently. For example, Xi Jinping does not use "X" in his native language, Chinese. Nor is there an "X" in the Esperanto alphabet. So why does the Esperanto Wikipedia have his name spelled with an X and not Ŝji Ĝjinping. Is there a page I can read more on how to handle this issue? '''[[Uzanto:Tahc|tahc]]''' '''<sup>[[Uzanto-Diskuto:Tahc|chat]]</sup>''' (diskuto) 21:14, 21 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Hispana urbo

Saluton! Mi kreis artikolon Jenő Csepreghy. Kaj la hungara versio, kaj la ceteraj fontoj [1] mencias la mortolokon Maribell en Hispanio. Mi ne povis identigi la lokon, supozeble tio ne ekzistas. Helpo: Spanyolország signifas: Hispanio. Estas strange, ke li mortis tie. Ĉu vi trovos ĝin? --Crosstor (diskuto) 08:36, 22 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon, mi ŝanĝos nenion en la artikolo.--Crosstor (diskuto) 09:47, 22 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Kategorio pri Gvadalaharo

Saluton kara! Vi kreas dekojn da artikoloj pri municipoj de tiu provinco, sed mi rimarkis ke vi ligas ilin al kategorio, kiu evidente estas dubla. Detaloj.--RG72 (diskuto) 06:49, 2 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Jes, tio okazas ĉar la dua nenecesa estas simple Gvadalaharo, ĉar tio en la hispanaj lingvo kaj administra divido povass referenci kaj al la provinca ĉefurbo kaj al la provinco mem. Ankaŭ en la hispana lingvo ĉiam estas tiu ambigueco, kaj tiele ni devas precizigi Gvadalaharo mem, aŭ Gvadalaharo Gvadalaharo, aŭ Gvadalaharo urbo, kiam temas pri la urbo. Tamen, reveninte al la afero, mi supozas, ke vi sugestas ke estu nur unu el tiuj du kategorioj, do por la venontaj mi nuligos en la ripetata ŝablono kategorion Gvadalaharo kaj lasos Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro. Mi faros ankoraŭ kelkajn dekojn. Se vi konsideras necesa nuligi same en la jam faritaj artikoloj, vi povas libere fari tion. Dankon.--kani (diskuto) 10:23, 2 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi rekonsideris la aferon kaj ŝajnas ke okazas iu miskompreno. Rigardu je la ekzemplo de El Casar. Vi metas tiun ĉi artikolon sub unu kategorion: Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro, kiu per intervikioj estas ligita al Categoría:Localidades de la provincia de Guadalajara en la hispana vikipedio. Do en la eo-versio temas pri municipoj dum en la hispana pri loĝlokoj. La hispana versio de la artikolo El Casar estas metita sub du kategoriojn: Categoría:Localidades de la provincia de Guadalajara (do Loĝolokoj de provinco Gvadalaharo) kaj Categoría:Municipios de la provincia de Guadalajara (municipoj de provinco Gvadalaharo). La lasta estas per intervikioj ligita en eo-vikipedio al Kategorio:Municipoj de provinco Gvadalaharo.

Resume: Nun en eo-vikipedio aperis du samtitolaj kategorioj — Kategorio:Municipoj de provinco Gvadalaharo kaj Kategorio:Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro. Vi uzas la lastan, kvankam per intervikioj ĝi estas ligita al respektivaj kategorioj en aliaj vikipedioj pri ne municipoj, sed loĝlokoj.

Kion fari? Mi ne scias, ĉu ĉiuj respektivaj artikoloj devas esti metitaj sub loĝlokoj kaj municipoj (kiel en la hispana vikipedio), aŭ ĉu sufiĉas nur municipoj kiel vi faris en la eo-vikipedio. Sed mi tute certas ke ne devas ekzisti du samtitolaj kategorioj kaj ke loĝoloko ne egalas al municipo. Do evidente endas alinomi Kategorio:Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro (erare ligitan al kategorioj pri loĝlokoj en aliaj vikipedioj) al Kategorio:Loĝlokoj de Provinco Gvadalaĥaro kaj por municipoj uzi Kategorio:Municipoj de provinco Gvadalaharo.--RG72 (diskuto) 01:36, 6 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Do, loĝlokoj en la hispana inkludus municipojn kaj submunicipojn. En Esperanto estos malmultaj, eble nur du tri submunicipoj, kiuj povas esti metitaj en la sama kategorio Municipoj. Mi ne konstatis diferencon inter minuskla provinco kaj majuskla Provinco (ambaŭ eblus) nek konstatis ekde kiam estas du kategorioj. Vi pravas: devus esti nur unu aŭ oni ŝanĝu en Provinco al Loĝlokoj. Mi ankoraŭ faros multajn tiajn artikolojn kaj mi lastatempe metis majusklon, tio estas ligita al Localidades. Por mi ne gravas al kiu hispanlingva kategorio oni ligu. Vi mem decidu kaj avertu min ĉu mi plu uzu tiun aŭ ŝanĝu. En Provinco, tio estas Municipios estas nur tri artikoloj. Do oni povas forgesi pri ĝi, sed vi mem decidu. --kani (diskuto) 11:44, 6 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Nepravigita malfaro

Kial vi malfaris mian redakton de paĝo "Duoncirkla arko" ? Taylor 49 (diskuto) 12:11, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni diskutu ĉe via aŭ mia diskutpaĝo? Ne estas en ordo, ĉar vi malfaris ne nur na "arqitekturo" sed samtempe ankaŭ plurajn aliajn ŝanĝojn. Taylor 49 (diskuto) 12:28, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Kutime la ŝanĝoj aperas markitaj en la historipaĝoj sed mi atente rigardis kaj vidis nenion, nur en la lasta ŝanĝo pri nomita, kion vi tute prave metis. Mi tion aprobis. Diru se vi ion pli ŝanĝos por ke mi aprobu, ĉar alimaniere la artikolo aperas kun marko pri aprobota ŝanĝo. --kani (diskuto) 12:32, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Bone. Ĉu mi havas ŝancon iam mem rajti aprobi artikolojn aŭ redakti sen ke ili fariĝas aprobendaj? Ni havas amason da jam delonge aprobendaj artikoloj kiujn neniu aprobas, unu ekzemplo: Esperanto-movado_en_Svedio. Taylor 49 (diskuto) 12:48, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi supozas, ke jes, ke iam vi aperos kiel aprobanto, sed mi supozas ankaŭ, ke tio rilatas al daŭro aŭ kvanto de via agado aŭ io tia. Eble ju pli da novajn artikolojn vi faros des pli antaŭe vi estos rajtigita aprobanto. Certe tio dependas el administranto, kio mi ne estas. Tiu menciita artikolo jam estis aprobita: mi trarigardis kaj vidis neniun fuŝon. Mi supozas, ke neniu patrolas tiajn artikolojn. Nur kiam mi venas al unu el tiaj artikoloj, se eblas, mi trarigardas kaj aprobas, sed bedaŭrinde multaj ŝanĝoj restis aprobotaj kaj tio donas malbelan aspekton.--kani (diskuto) 12:55, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Posttempa parolevolvo

Vi erare donis intervikiojn, kiun mi ne scias alteri. Mi ne donis intervikiojn, ĉar mi ne scias alteri ilin, kiam estas la paĝo ligita al alia, kaj ni ne sciis, ĉu titolo estas bona. Alinomite la intervikioj restas kun alidirektilo, kaj ne venas kun paĝo sub la nova titolo. La Angla artikolo estus Speech delay. Koracio (diskuto) 09:59, 16 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi skribis malbone. Mi provis, sed mi ne povis alteri intervikiojn. Koracio (diskuto) 10:34, 16 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Moldur faris, kion mi volis, do ne estas problemo.

Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo

Laŭdon. --73.252.167.210 00:09, 7 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi ne plu kontribuas kun Vikipedio pro tio ke ne estas Internet en mia nuna urbo Tapiraí-SP. Carbeto de silício en Esperanto estas silicia karbido aŭ karbido de silicio. Fortan ĉirkaŭbrakon.Claudio Pistilli (diskuto) 20:49, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Simone de Beauvoir

Saluton Kani! Mi aldonis artikolon Simone de Beauvoir al la listo de proponoj por legindaj artikoloj. --Dominik (diskuto) 06:15, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Kat. Angulemo

Saluton Kani! Mi malfaris viajn redaktojn en artikoloj Nova Akvitanio kaj Charente pro la jena kialo: en Francio, regionoj entenas departementojn, kaj departementoj entenas komunumojn. Aliflanke mi kategoriigis kategorion Angulemo. Mi esperas ke tiel, ĉio estas en ordo por vi. --Dominik (diskuto) 03:32, 30 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Post pripenso, mi eble tro simpligis la aferon: krom departementoj, estas tradiciaj regionoj, eksaj administraj regionoj kaj novaj administraj regionoj... --Dominik (diskuto) 05:03, 30 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Urbo

Saluton! Mi rimarkis la redakton en Kunfuda, sed tio ne portas novaĵojn. La mapo estas senvalora, la koordinatoj havas nur 4 datenojn, la mia 6 datenojn, krome estas ĉe mi telefonaj kaj loĝantaj datenoj.

Pri la personoj plej ofte mi profitas ĝin, sed la informkesto estas kritikenda. Nun mi havas kelkajn, sed estas pliaj.

La plej granda eraro estas tio, ke venas datenoj, kiujn iu deklaris faktoj, tamen ili estas mensogoj. Estas diversaj teorioj pri la naskiĝdatoj, ktp, tio ne estas fakto. La naskonomo ne estis videbla (kial?), mi petis helpon por solvi la problemon. Kelkajn datenojn la komputilo ne tradukas kaj restas angle. La esenca problemo estas tio, ke se mi redaktas, mi povas kontroladi (Antaŭrigardo), la informkesto aperas nur parte, plene post kunligo de ĉefa lingvo. --Crosstor (diskuto) 13:38, 31 jan. 2018 (UTC)[Respondi]


Juegos de manos

Saluton Kani! Ĉu vi sciis ke "Juegos de manos" aludas 2 fojojn al esperanto? --Dominik (diskuto) 06:06, 10 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Jen la du eltiraĵoj:

"—Mis padres ocupaban allí un importante cargo diplomático. Eran entusiastas del conde Coudenhove- Kalergi y cuando tenía siete años me obligaron a aprender el esperanto. Yo sabía entonces el francés, el inglés, el alemán, el italiano, el griego y el latín, pero insistieron en que aprendiese el esperanto. ¿Quieres que te hable un poquito? —No lo entendería —respondió el muchacho."

"Le tocó con el dedo meñique la punta de la nariz y dijo una frase en esperanto: tampoco nada. Recogió la manta que resbalaba a los pies de la cama y la extendió con sumo cuidado hasta los hombros, procurando arroparle de la mejor manera. El muchacho respiraba de un modo jadeante y Uribe le aflojó el nudo de la corbata. —Duerme, duerme tranquilo."

Tio aparte altiris mian atenton, kiam mi studis la libron "Juegos de Manos" de Goytisolo. Ĉio troveblas en la PDF Juegos de manos --Dominik (diskuto) 10:56, 10 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontakto de iu anonima anglalingvano

Kani, could you please have a look to my move request to correct a wrong accent in an Italian proper name?

Mi nek vipiediumas angle nek estas itala.--kani (diskuto) 21:03, 8 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Kani, please... "This user is able to communicate with an intermediate level of English". I could ask you the same thing in en.wikipdia. My request is: may you correct the article name please? Source reports "Pierantonino Berté" and it.wikipedia has that name: may you renam the page with the correct name please?

I dont know about that. I dont do such things in English Wikipedia.--kani (diskuto) 09:38, 10 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Oh, excuse me. Whom could I call on here to ask for this renaming?

I dont know. You ought to explore in the English Wikipedia. This is the Esperanto Vikipedio. Here we dont use English. Bye and thank you.--kani (diskuto) 20:13, 10 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

It's okay now.

Blindeco

Mi reiros iam al Blindeco, kaj vidos, kiun mi povos aldoni el Angla kaj Germana. Koracio (diskuto) 09:40, 20 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Ni havas separitan artikolon Blindulo. Koracio (diskuto) 09:40, 20 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Nova artikolo pri Lacasta

--SFPC48 (diskuto) 15:07, 2 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Estimata Kani:

Unue mi volas danki al vi pro la plibonado de mia unua artikolo pri Frateco (Aragona Esperanta-Societo). Helpe de vikipedistino Mar del Sur baldaŭ aperos pli kompleta artikolo pri Frateco en la Hispana Wikipedia, kiu provizore estas blokita, ĉar ŝajnis al iu vikipedisto propagando, sendube kaŭze de miaj misfaroj. Post longa prilaborado, nun mi havas multajn taŭgajn ligilojn pri Frateco, kaj dum la venonta semajno mi pligrandigos la esperantan artikolon pri Frateco en Vikipedio aldonante al ĝi la ligilojn kaj ankaŭ kelkajn novajn paragrafetojn. Mi petas nun al vi ke vi bonvole korektu poste miajn misfaradojn.

Due: mi prilaboris novan artikolon pri Lacasta (senhoma vilaĝeto en la Aragona komarko Kvin Vilaĝoj) Ĝi estas iomete pli bone verkita ĉar Mar del Sur iomete instruis al mi. La artikolo enhavas jam ĉiuj ligiloj, eble ne tre bone faritaj, ĉar mi ne trovis la uzeblaj esperantaj citiloj: {{ }}. Ĝi estas mia fina eldono, kiun mi rekte kopiis el mia provejo, sed mi petas al vi ke vi korektu ĝin kiam vi povos.

Elkorajn dankojn pro ĉio.

Can you help review Esperanto stemming?

Hello Kani, I'm trying to find speakers of Esperanto to help me review an Esperanto stemmer, which I hope will improve search on Esperanto-language wikis. I tried to start a discussion, but no one has responded yet. I was hoping you could take a look, comment, and maybe invite anyone else you think could contribute to the discussion. Dankon! TJones (WMF) (diskuto) 20:33, 20 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Ĉe la koncerna diskutpaĝo vi indikis subteni la titolŝanĝon decembre. Bonvolu esprimi tiun subtenon ankaŭ ĉi tie, kie nuntempe ankoraŭ unu persono faris tion. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 00:10, 5 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Pendantaj ŝanĝoj

Saluton. Ĉu vi povas aprobi ĉi tiujn ŝanĝojn: [2], [3], [4], [5], [6], [7], [8], [9]. Dankon. - Ullierlich (diskuto) 07:24, 25 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Tajlandaj urboj

Bone. --Crosstor (diskuto) 03:57, 19 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Kompreneble mankanta viro ankaŭ povas esti mankanta virino. Mi tradukis la artikolon el la angla kaj tie oni uzas viron kaj ne virinon aŭ homon. De mi vi rajtas ŝanĝi la artikolon al pli virinĝentila versio.--Verdulo (diskuto) 18:30, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Wish you were here

Saluton Kani! Mi kore dankas vin por viaj korektoj kaj aldonoj en la artikolo pri la albumo Wish you were here! Ne hezitu fari same pri la aliaj Floyd-aj artikoloj kiujn mi kreis/as/os. Tamen, ni ne konsentas pri la traduko kiun vi faras de la titolo: "Se nur vi estus ĉi tie" estus miaopinie traduko de "If only you were here", kiu enhavas ideon de bezono, dum mia traduko "Dezirante ke ni ĉeestu" enhavas ideon de deziro, miaopinie pli proksima de la teksto de la kanto. Kion vi opinias pri tio? Ĉu ĉeestus angloparolanto kiu povus klarigi?
Amike... kompreneble! sed kio pri la traduko?

--Baba79 (diskuto) 19:10, 24 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Sed ne ni, sed vi.--kani (diskuto) 19:40, 25 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Zarzuelo de pescado

Salutoj Kani, Mi klopodis traduki recepton de zarzuela el la hispana. Mi ne trovis la tradukon de la fiŝoj gallineta kaj pescadilla. Ĉu vi scias ilin? --Verdulo (diskuto) 11:03, 30 sep. 2018 (UTC) Dankon pro via reago--Verdulo (diskuto) 22:02, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton

Saluton Kani! Mi dankas al vi por via korekto. Mi volas aldoni ĉiujn esperantajn nomojn de "Poŝatlaso de la mondo". Dotevo (diskuto) 08:16, 8 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Pardonon, mi jam korektis. DankEGon pro via helpo. Claudio Pistilli (diskuto) 10:07, 8 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Aŭto

Saluton Kani! Mi pretas fari la tasketojn kiujn vi celas. Mi ne estas fakulo pri aŭtomobiloj sed tamen mi iam estis teknikisto. Plej bone mi povas traduki el mia gepatra lingvo la nederlanda. Bonvolu indiki la plej gravan unuan tasketon. --Verdulo (diskuto) 15:25, 29 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Bone, ni eklaboru --Verdulo (diskuto) 18:24, 29 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Vi absolute pravas, probable estas traduko el la germana. Ili uzas la vorton Kombiwagen kaj kompreneble celas Kombinationwagen. Mi adaptos la vorton.
--Verdulo (diskuto) 23:08, 26 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi revenis al tiu artikolo, kvankam mi ne estas kompetenta prie. Mi pliampleksigis la parton pri historio, tiel ke nun la artikolo jam estas en plej alta kategorio, do ĉio en ordo. Pri teknikaĵoj, mi kreis ĝermojn de kelkaj artikoloj, kaj trafis kelkajn al mi nekompreneblaĵojn. Temas pri puŝ-stango, lumilo, aŭtolumigo, kaj cv-valoraĵo kiuj krome estas ruĝaj ligiloj kaj Piedirantula defendo (ĉu porpiediranta defendilo). Mi supozas, ke dua kaj tria rilatas al lumoj, sed mi uzus anstataŭe la radikon de lampo. Tamen vi memoru, ke mi ne estas fakulo. Ĉu vi povus helpi bluigi la artikolon? De nun mi klopodos bluigi la finan parton de personoj, modeloj ktp.--kani (diskuto) 18:59, 4 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi klopodos fakte mi ankaŭ ne estas spertulo sed tamen havas teknikan fonon.--Verdulo (diskuto) 19:12, 4 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi bezonas konsilon pri la hispana lingvo

Saluton Kani! Mi intencas krei artikolon en la hispana Vikipedio, temas pri traduko de artikolo Stacidomoj de RER de Francilio. Ĉu estus pli bone titoli ĝin "Estaciones de RER" aŭ "Estaciones del RER"? - pli poste, mi intencas krei artikolon, kiu estus traduko de artikolo Stacidomoj de Transilien. Ĉi tie ankaŭ, ĉu dedel estus preferinda? Antaŭdankojn. --Dominik (diskuto) 07:27, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi finfine, prave/malprave, decidiĝis por Estaciones del RER. Evidentiĝis el la artikolo RER (Ferrocarril) que uzatas "del" por RER, kaj ne "de la"... Eble iu poste alinomos la titolon. Ĉiuokaze dankon pro via valora helpo. --Dominik (diskuto) 13:09, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Sama artikolo

Tamen mi petas, vi faru, ĉar

  • mi ne volas decidi, ĉu forstreki aŭ
  • alinomi-alidirekti.

Mi ne konas la avantaĝojn kaj malavantaĝojn, vi estas neŭtrala, ne vi kreis ilin, do senindulge agu! Antaŭdanke --Crosstor (diskuto) 11:53, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Redaktata

Estimata Kani! Mi volas rekomendi al vi uzi {{redaktata|Kani}} (tiel - kun via nomo!), prefere tuj komence de via redaktata artikolo, tie ĝi plej bone videblas. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:12, 14 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Alonso Guerrero Pérez

✔ Farite, sed nepre faru redaktojn en Wikidata! --Crosstor (diskuto) 07:25, 20 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Informkesto urbo

Saluton Kani! mi rimarkis, ke vi kreis kelkajn artikolojn pri urboj sen indiko de "regiono-ISO=FR" (ekzemple, por Francio). Tio estigas parametran eraron. Nu, estas preferinde aldoni tion, kaj krome la aperanta mapo en la artikolo estas tiu de la koncerna lando. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 06:06, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Hispanio, oni aldonu: regiono-ISO=ES tio ĉiam estas la 2-litera ISO kodo de la lando. --Dominik (diskuto) 15:36, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Fojfoje 2-litera kodo ne sufiĉas, ekzemple por Reunio, tio estas: regiono-ISO=FR-RE. Ĉiuokaze artikoloj pri urboj sen indiko de "regiono-ISO" trafas en la kategorion Kategorio:Parametra eraro. --Dominik (diskuto) 05:12, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Arbarhiacinto, responde.

Nekredeble! Mi pensis ke neniu fakte vizitas vikipedion kaj legas ion. Dankon. Nekredeble ankaŭ ke tiom da stultaj tajperaroj restis. Estas treege malfacile rimarki proprajn erarojn. Pri personaj aferoj: estas urĝa tempo ke oni (sentroige) ŝanĝu konduton. Personaj eldiroj alportas animon al seka teksto. Pri la sia/lia .... vere, mi ne sufiĉe pripensis: rilatas al Mocarto!!! Kani: vi devus en propraj tekstoj eviti uzi "ties" kiel pronomo "ĝia, lia". Kaj ankaŭ uzon de (el - al; anstataŭ de -ĝis). Vi kreas Esperantan dialekton! Dankon pro vizito kaj terura laboro de purigado kaj ligado (kvankam la ligadoj ne ĉiam estas sencaj aŭ utilaj). Mia retadreso: petro@esperanto.be. Petro Hata (diskuto) 08:46, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kani, mi korektis la artikolon, multe dankon pro via valora observo. --Ceancata (diskuto) 14:27, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi serĉis korespondon en kelkaj konataj lingvoj por ligi la artikolon, sed malsukcese. Mi supozas, ke ne nur esperantistoj faris tion. Ĉu vi ne konas similan artikolon en alia lingvo? En mia denaska hispana mi konas nur esprimon "darle la vuelta a una prenda" kio tute nek estas utila nek ekzistas en Wikipedia.--kani (diskuto) 18:23, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

En la nederlanda tio nomiĝas "keren" (= turni) sed ne estas artikolo pri ĝi en la nederlanda Vikipedio. Verŝajne oni faris nur tion en Nederlando. --Verdulo (diskuto) 18:57, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. Konvencie la eteroj nomiĝas laŭ ilia bazaj oficialaj radikaloj, (metil vinil etero, metil etil etero, dumetila etero). Interne la vorto povas veni kunligitaj sed en la nomo de la artikolo ili devas veni apartigitaj pro kemiaj principoj. Kiam mi vidas ke iu artikolo parolas pri la metil vinil etero mi jam konscias ke du radikaloj (metil kaj vinil apartenas al la grupo). Se ili venas kunaj (iu alia ne-kemiista homo devas diveni kiuj estas la bazaj radikaj ĉu metil vini letero (kiu ne ekzistas, sed ne-kemiistoj ne scias tion) aŭ metil vinil etero. Do tiu estas internacia konvencio, kiun mi preferas obei. Aliflante, metil vinil etero estas oficiala nomigo kaj metilviniletero povas esti komerca nomigo kaj ne oficiala eteronomo. Dankon Claudio Pistilli (diskuto) 20:06, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi pravas el la radika vidpunkto, kiam vi ekstere en la artikolo vidas metil etil eteron, metil etil ketonon, ne gravas vidi interne metiletileteron aŭ metiletilketonon pro tio ke vi jam scias pri kio temas. Claudio Pistilli (diskuto) 21:02, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Artikoloj

Saluton Kani, koran dankon pro viaj sugestoj kaj viaj plibonigoj al miaj artikoloj. Vi tute pravas: mi ekzerciĝis ĉe redaktado kun kelkaj minoraj temoj (kelkfoje, kun tradukoj de hazardaj paĝoj), nun mi havas pli da sperto. Aliflanke, mi opinias ke ankaŭ minoraj temoj (aŭ lokaj/fakaj temoj) povus esti utilaj. Tiel oni povas vidi ke redaktanto de esperanta Vikipedio havas sian egalan intereson: tio povus igi scivolema ankaŭ pri la lingvo mem. Ĉiukaze, ne hezitu proponi novajn sugestojn aŭ korektojn; mi ankoraŭ devas multe lerni ;-) ĝis! Kolegarano

Alŝuti dosierojn

Salutin, Kani. Ĉu vi povas helpi min. Mi volas alŝuti miajn dosierojn nur por Esperanta Vikipedio, sed ĉiuj vojoj kondukas al Wikipedia Commons pro tio ke mi estas la aŭtoro de la dosieroj. Sed mi volas krei loke por la Esperanta Vikipedio,ĉu vi scias fari tion? Dankegon Claudio Pistilli (diskuto) 22:12, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Administranto sendis al mi la solvon. Se vi volas alŝuti viajn dosierojn uzu Alŝuti dosierojn. Claudio Pistilli (diskuto) 22:44, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Bitero en tiu artikolo estis blua ligilo kiu sendis al iu franca urbo. Do, mi nuligis la ligecon. Se estas artikolo pri tiu nova koncepto, oni povas denove refari ligon al tiu nova celo.--kani (diskuto) 18:05, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne zorgu. Mi trovis la celon Bitero (trinkaĵo).--kani (diskuto) 18:13, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne sciis ke ekzitas franca urbo ku tia nomo--Verdulo (diskuto) 18:29, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Estimado Kani, lo siento por escribir español, aún no hablo bien esperanto, ya realicé la votación solicitada. Felicitaciones por el artículo. --Ceancata (diskuto) 14:00, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pristudos la artikolon kaj poste balotos.--Verdulo (diskuto) 17:25, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi salutas vin, kolego.Mia scio pri Esperanto ne estas bona. Mi povas voĉdoni, sed mi ne scias kiel kaj kie. Regardoj.--JaKoRa (diskuto) 12:37, 21 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Kara Kani, mi legis parton de ĉi tiu artikolo. Tamen, mi opinias, ke la disvolviĝo de la milito en Orienta Eŭropo havis konsiderindan efikon sur Usono kaj aliaj landoj. De 1941 ĝis la fino de la milito, granda nombro da armiloj, miloj da aŭtoj, tankoj, aviadiloj, lokomotivoj, aluminio, brulaĵo, manĝaĵo ktp estis transdonitaj al Sovetunio. Ĉi tio havis gravan efikon sur la tuta kurso de la milito. Ĉi tiu artikolo faras malmultan mencion pri ĉi tiu ago. Regardoj --JaKoRa (diskuto) 09:24, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj

Saluton Kani! Mi provis traduki la anglalingvan frazon: "NASA concludes the 15-year Opportunity Mars rover mission after being unable to wake the rover from hibernation." (legebla en la aktualaĵoj de la anglalingva vikipedio) --Baba79 (diskuto) 16:08, 27 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Fakte mi timetis uzi la vorton "vintrigo", kiu referencus al besta vintra dormado. Tial mi preferis "memkonserva moduso" (el la franca (mi estas francano) "mode de survie"). Mi trovis la vorton "moduso" en la ReVo:
moduso
1. FIL Ekzistomaniero, ĉiu el la diversaj formoj en kiuj aperas unu sama esenco; eco kiun objekto posedas en iu(j) el siaj statoj (kontraste al esenca, konstanta atributo).
2. GRA Klaso da verboformoj, posedantaj unu saman sintaksan karakteron (laŭ tio kiajn frazrolojn povas havi la koncernaj formoj, kiajn komplementojn ili povas enkonduki):
(...)
3. TEKKOMP reĝimo: kiam oni premas denove la enigoklavon, oni forlasas la skribomoduson kaj reiras al la tekstomontra moduso [1].

Eble la vorto "reĝimo" pli taŭgus?
"Startigi" estas bona ideo, pri kiu mi ne estis pensinta! Sed mi preferus "restartigi".
Dankon! --Baba79 (diskuto) 20:28, 28 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Klavaro en la Vindozo 10

Nuntempe mi acxetis novan komputilon sed post instali Ek-on gxi ne funkcias en la interfaco Notepad (Notlibro) nek en la Vikipedia interfaco sed gxi funkcias en Excel kaj Word. Cxu vi povas helpi min? Claudio Pistilli (diskuto) 20:01, 10 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Strangaj karakteroj en la referenco

Saluton, Kani. Ĉu vi povas helpi min? Nuntempe strangaj karakteroj aperas en ĉiuj referencoj de miaj artikoloj. Ĉu vi scias kiel forigi ilin. Se mi, ekzemple, konsultas antaŭajn artikolojn kaj ili ne havas tiujn karakterojn, kiel

  • \u2191 <span'. Se mi eldonas ĝin, ili ekaperas. Kial? Ĉu viruso? Helpu min, mi petas.Claudio Pistilli (diskuto) 10:09, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
    DankEGon!!! La problemo aperis hieraŭ kaj malaperis hodiaŭ matene. Fortan ĉirkaŭbrakon.Claudio Pistilli (diskuto) 21:04, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

    Pendantaj ŝanĝoj - 2

    Saluton. Ĉu vi povas aprobi ĉi tiujn ŝanĝojn: [10], [11], [12]. Dankon. - Ullierlich (diskuto) 20:28, 29 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

    Irano

    Tre kara Kani, Elkoran dankon por viaj helpoj.

    Municipoj

    Saluton kara kolego. Mi respondis al via diskuto post "Municipoj", datita 9.4. Mi ŝatus scii vian opinion. Dankon.--JaKoRa (diskuto) 11:54, 11 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

    Senkabla telegrafio

    Saluton Kani! Anstataŭ "Senkabla telegrafio" ŝajnus al mi preferinde uzi la esprimon "Sendrata telegrafio", kiu estas jam vaste uzata. --Dominik (diskuto) 02:59, 14 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

    Dankon Kani pro korektado de miaj redaktaj eraroj. --Ceancata (diskuto) 14:26, 14 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    Tomáš Stano

    Rilate la artikolon pri Tomáš Stano fakte estis iu problemo pri la bildo en komunejo (https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tomas_STANO.jpg), mi ricevis iun retmesaĝon ke eble oni forigos ĝin el commons :(. Antaŭ publikigo mi petis foton al Stano kaj li mem diris ke mi povas uzi tiun, kiu estas en tejo.org (https://www.tejo.org/tomas-stano-la-nova-estrarano-de-tejo/) teoríe ĝi estas libera... ĉu vi povus ion fari tiurilate?
    JabieroKubo (diskuto) 04:08, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    @JabieroKubo: En la dosier-paĝo estas kiel aŭtoro menciita vi. "aŭtoro" en tiu kunteksto signifas la personon, kiu prenis la butonon de la fotilo - laŭ tio, kion vi skribis supre mi konsideras, ke tio ne estis vi. Tio estas unua problemo.
    Dua problemo estas vera permesilo... La retejo de TEJO deklaras sian enhavon sub CC BY-SA, sed mi havas dubojn pri bildoj. Ekzemple ankaŭ mi havas foton en tejo.org kaj la kopirajto-deklaro estas libera. Tamen, dum mi provizis la bildon, ne okazis liberigo de la foto, nek transdono de aŭtoraj rajtoj al TEJO. Mi eĉ ne povis tion fari, ĉar mi ne petis la aŭtoron (la daŭran posedanton de aŭtoraj rajtoj) pri liberigo. Tial TEJO deklaras liberecon por foto, kiu efektive libera ne estas...
    Solvo: Evidente Tomáš Stano ne fotis sin mem (memfoto aspektas alimaniere) kaj tial ne estas posedanto de aŭtoraj rajtoj (kaj tial ne rajtas la foton liberigi). Mi rekomendas rekontakti Tomáš kaj demandi pri la origina aŭtoro. Poste:
    • se la aŭtoro daŭre posedas la aŭtorajn rajtojn, li sendu retpoŝton laŭ VP:OTRS
    • se la aŭtoro transdonis la aŭtorajn rajtojn al iu alia (ekzemple al TEJO), tiu nova posedanto sendu retpoŝton laŭ VP:OTRS
    Mi estas OTRS-agento kaj tiam povos helpi. Sed estas neceesa klara kaj jure valida deklaro (tiu en tejo.org ja havas problemojn, kiel mi skribis supre) provizita per fidinda ekstera fonto aŭ per OTRS. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:42, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    VikiPrintempo 2019 - ĉu partopreni?

    Saluton Kani! Mi rimarkis, ke vi kontribuas ekzemple pri Armenio kaj Azerbajĝano. Tiuj landoj apartenas al temaro de la konkurso VikiPrintempo COE 2019, do vi povus partopreni (kvankam devus temi pri novaj artikoloj aŭ pligrandigitaj ĝermoj, vidu la plenan regularon). Ankoraŭ restas 10 tagoj por la konkurso, do sufiĉa tempo por verki. Kaj ja, vi havus tre bonan ŝancon gajni ankaŭ premiojn. Ĉu vi volas partopreni? --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:18, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    Administrantiĝo de LiMr

    Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo. RG72 (diskuto) 05:18, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! Ĉar vi montris intereson pri stacioj de la Metroo de Madrido, mi invitas vin voĉdoni por la elstarigo de tiu artikolo (Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Metroo de Madrido). --Dominik (diskuto) 02:55, 5 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton

    Dankon por ter escribido, tiengo entendido que deveria votar por San Agustin, mas no entendi en pleno. Por favor, podrias me mandar nuevamente la mensaje en Castellano, ou Inglès, ou Italiano?

    Rei Momo (diskuto) 10:43, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Voĉdono

    Bone, sed nun jam Vp estas tiel komplika, ke mi ne trovis lokon de la voĉdono. --Crosstor (diskuto) 14:16, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Etosmuziko

    Saluton. Mi ŝanĝis Ambientmuziko (tio restas kiel alidirektilo) al Etosmuziko. Mi scias ke internacia termino ambient povus iĝi ambiento, ambjento aŭ resti kiel ambient; antaŭ la dubo, mi sentis, ke tre uzata radiko estas etoso. Se vi ne konsentas, simple oni povas nuligi la ŝanĝojn.--kani (diskuto) 15:16, 10 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani. Mi tute ne kontraŭas vian proponon, sed mi opinias ke tiukaze oni devus ankaŭ renomi la subĝenroj: "etoshaŭzo", "etostranco", ktp.
    Eble oni devus ankaŭ precizi en la artikolo la devenon de tiu termino ("Etosmuziko, el la angla Ambient music, ..."). Ĉu ne?
    Dankon--Baba79 (diskuto) 14:57, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Legindaj artikoloj + administrantoj

    Kani mi plu legis artikolojn proponitajn kaj atentis pri via por voĉdoni pri legindaj artikoloj, tiel mi povis voĉdoni por Aztekoj.
    Sed mi venis ĉitien nur por demandi. Se estas manko da administraj laboroj kaj vi tiom multege redaktas kaj korektas en nia vikipedio, eĉ faras burokratajn kaj ripetajn kontrolajn laborojn kial ĝis nun vi ne volas esti administranto?
    Pri kiu ajn plia afero mi pretas kunlabori. Dankon pro ĉio.
    JabieroKubo (diskuto) 10:18, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Mi ne memoras ĉu mi iam diris, ke mi ne volas esti administranto. Nun mi scias, ke mi povas fari kelakjn taskojn de administranto, ekzemple akcepti proponojn por legindaj aŭ elstaraj artikoloj, forigi forigendajn artikolojn (se oni instruas al mi la proceduron) kaj tiel plu. Sed aliflanke mi estas konscia pri mia manko de teknikaj scioj. Se mi ricevas tiun instruon, mi tute akceptus iĝi administranto.--kani (diskuto) 10:23, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
    Saluton Kani. Mi aprezas ĉiujn el viaj artikoloj (kontraŭe al aliaj esperantaj verkistoj, kiuj redaktas mallongajn artikolojn kun tro lokaj înteresoj), kiuj enhavas ĝeneralajn temojn kaj informojn interesante la tutan mondon; kaj ĉu ne estas la celo de Esperanto? Evidente, mi poris vian artikolon pri Aztekoj, kiu fakte endas, por mi, esti prefereble en la listo de la elstaraj artikoloj. DidCORN (diskuto) 13:22, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
    Interese. La antikvaj reĝoj de Vikipedio batalis ĝis la morto?Roberto (diskuto) 20:18, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Dankon por la mencio pri David Galadí-Enríquez

    Restas nur esperi, ke iam estos asteroido "Galadí"

    Jean-François Clet (diskuto) 12:06, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Urboj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

    Saluton Kani! Vi kreis kelkajn artikolojn pri urboj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, sed mi rimarkis ke "regiono-ISO=ARE" ne funkciis. Tial mi kreis la necesan Ŝablonon {{Info ISO-3166-2:AE}} por ke korekta mapo aperu. Bv nun uzi "regiono-ISO=AE" por landoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. --Dominik (diskuto) 05:14, 7 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

    Somero

    Saluton. Mi kongresumos dum unu monato, ĝis mezo de aŭgusto. Ĝis tiam eble mi ne respondos al reagoj. Mi pardonpetas pro tio.--kani (diskuto) 14:07, 16 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! En artikolo Orienta Vallès, mi ne komprenis pri kio temas en la frazo "Laŭ apple, en 2009, pri la deveno, de la 394.061 loĝantoj censitaj tiujare, estis" - apple nepre pensigas pri la samnoma komputilo, sed mi supozas, ke temas pri io alia. Ankaŭ la hispana versio ne multe helpis min. --Dominik (diskuto) 03:19, 2 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Post pripenso, mi iris al la hispana versio, kaj malkovris ke temis pri vandalismo fare de ipulo. Mi malfaris ties lastan redakton kaj korektis la esperantan version. Bonan kongreson, se vi iras al SAT-kongreso de Barcelono! --Dominik (diskuto) 06:43, 3 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Informkesto urbo kaj regiono-ISO

    Saluton, Kani. Mi ĵus vidis, ke vi kreis kelkajn artikolojn pri urboj en Etiopio. La valoro de la ŝablona parametro "regiono-ISO" de {{informkesto urbo}} dependas de la ŝtato resp. subŝtato. Mi kutime transprenas la valorojn el la koncernaj germanaj artikoloj. Bedaŭrinde tia kodo estas apenaŭ regule uzata en aliaj vikipedio. En multaj grandaj vikipedioj tio eĉ preskaŭ ne troveblas. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Fermo de balotoj

    Saluton Kani,
    Mi voĉdonis pri la artikoloj kiujn vi proponis por igi ilin "legendaj", sed mi ne komprenas, kial vi (oni? iu?) ne fermas la baloton kaj legendigas la artikolojn: ili havas sufiĉe da poraj voĉdonoj. Do, kion vi atendas?
    Dankon
    --Baba79 (diskuto) 09:17, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    La ligilo en la artikolo "Rusalko"

    Saluton, kara kolego! Via aldonaĵo ĉi tie https://eo.wikipedia.org/wiki/Rusalko (en "Vidu ankaŭ") ne havas ligilon. Kaj mi ne komprenas kiun vi celis, do mi ne povas korekti mem. :( Idolano (diskuto) 10:07, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Ribeloj de 1835

    Saluton Kani. Mi kreis novan artikolon → Ribeloj de 1835. Verŝajne ĝi estas plena de ortografiaj kaj sintaksaj eraroj. Eble vi povas fari rapidan recenzon. Dankon Alzinous (diskuto) 19:50, 3 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    rusa skribo

    Saluton Kani! Mi aprezas viajn artikolojn pri rusaj verkistoj. Nur eta detalo: en normala rusa skribo, oni ne uzu supersignojn, kiuj utilas nur por montri akcentitajn literojn, tiel "Аполло́н Никола́евич Ма́йков" -> "Аполлон Николаевич Майков". Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 03:14, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    Legindigo

    Kiel mi jam skribis lastsemajne, mi nun havas tre malmultan tempon kaj jen sukcesis legindigi almenaŭ la tri tekstojn Jorge Luis Borges, Johannes Brahms kaj James Cook. Tiujn tesktojn mi hodiaŭ ankaŭ proponis kiel artikoloj de la sekvaj semajnoj. Mi tre aprezus se vi ankoraŭ sence ampleksigus la resumon de la teksto pri Jorge Luis Borges, kiu jen ankoraŭ tro koncizas. Ĉu? Por tiu tasko ankoraŭ restas ses semajnoj... Sincere ThomasPusch (diskuto) 22:35, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Ligante al aliaj lingvoj

    Malĝusta ligado al aliaj lingvoj por Kumanovo Opština. La artikolo estas malĝuste ligita al aliaj lingvoj pri Kumanovo-artikoloj. Mi ne scias kiel ripari ĉi tiun eraron. Bonvolu, laŭ via scio, ĉu vi povas korekti ĉi tiun mankon? Koran dankon pro la riparo. Plej bondezirojn --JaKoRa (diskuto) 18:47, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani kaj JaKoRa. Mi ĵus ŝanĝis la intervikiojn de Opština Kumanovo, tiel ke ili nun troviĝas sur wikidata:Q2352376. Mi esperegas, ke tio finfine estas ĝusta. Se ne, bonvolu montri alilingvan artikolon, kiu devus rilati al nia artikoleto. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    Mi esperantigis la liston de popoloj aŭ nacioj. --Alifono (diskuto) 17:16, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

    Havendaj artikoloj

    Saluton kara, kaj dankon por la kunlaborado pri havendaj artikoloj! Vidu Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. Esperanta Vikipedio estis la dua en kreskorango! Dankegon! --LiMr (diskuto) 18:40, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

    Telomerys

    Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC)