Uzanto-Diskuto:RG72: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 287: Linio 287:
== Telomerys ==
== Telomerys ==
Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC)
Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC)
Se vi povus ne forigi la artikolon, bonvolu [[Specialaĵo:Kontribuoj/2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC|2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC]] 23:16, 31 okt. 2019 (UTC)

Kiel registrite je 23:16, 31 okt. 2019

 Vikipediista paĝo · Diskuto · Retpoŝto · Kontribuoj · Provejo  

Arkivo: 2009-2018

Hi! Excuse me for writing in English. I've just noticed this category you have created last year: is there any difference between it and Kategorio:Kvaternaro? If not, could you delete the wrong one? Thank you very much, --Epìdosis (diskuto) 20:13, 19 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Wow, I appreciate your help dear. I just corrected this mistake. Thank you!RG72 (diskuto)

Ŝablono

Saluton RG72! Koran dankon pro via altvalora kunlaborado. Mi havas unu demandon: kie mi povas trovi detalajn instrukciojn pri ŝablonoj? Mi klopodas krei kaj plenigi ilin. Altestime, Kolegarano

Saluton kara! Hm, bona demando. Mi kutime serĉas ilin lau nomoj, komencante per la vorto Ŝablono, sed eblas ankaŭ esplori respektivajn kategoriojn. La plej ofte uzataj estas jenaj: informkesto homo, informkesto verkisto, informkesto urbo, informkesto filmo, Vivtempo. Se temas pri informkesto, do sufiĉas simple meti ĝin en artikolon kaj la datumoj venos el Vikidatumoj. Por urbo aŭ alia loĝloko necesas skribi iom pli detale, ekzemple: informkesto urbo|regiono-ISO=RU kaj aperos informskatolo pri urbo aŭ vilaĝo en Rusio. Eble la plej facila vojo estas esplori jamajn artikolojn kaj vidi kiel funkcias necesaj ŝablonoj en ili.RG72 (diskuto)

Aŭgustenano

Saluton! Estas jam Kategorio:Aŭgustenanaj preĝejoj!--Crosstor (diskuto) 12:40, 16 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Ĝi ne havis intervikiojn, do estis tra malfacile trovi kaj uzi ĝin. Nun mi solvis tion. Dankon pro la atentigo!RG72 (diskuto)

lang

Saluton. Dankon pro aldono de ŝablono lang. Sed atentu ĉar vi lasis kelkajn detalajn erarojn. Mi jam korektis ilin.--kani (diskuto) 20:14, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara kaj pardonon, evidente mi estis tro laca vespere.RG72 (diskuto)

Dua mondmilito

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:39, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

ILERA

Saluton! Ĉu vi aŭ alia povus kontroli
https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Internacia_Ligo_de_Esperantistaj_Radio-Amatoroj&stable=0
jam estas 9 kontrolendajn ŝanĝojn!
JabieroKubo (diskuto) 09:40, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi reviziis ĝin. Mi ĵus donis al vi rajton de patrolanto, do ekde nun vi mem rajtos tion fari. Sukceson!RG72 (diskuto)
Dankon Stano pro la korektojn kaj reviziadojn. Mi certe ne povus fari vian administran laboregon sed tre dankas pro la ebleco ankaŭ patroli, mi certe estos respondeca kaj vikipedie uzos la rajton. Tre ofte mi vidas tiajn kontrolendajn artikolojn sed mem ne povas patroli nun jes! JabieroKubo (diskuto) 10:20, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Elstaraj kaj legindaj artikoloj

Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Dua mondmilito, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--kani (diskuto) 11:39, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Pardonon, lastatempe mi estis tro okupita kaj ne vizitis tiun ĉi paĝon. Mi esploros nun.RG72 (diskuto)
Farite.RG72 (diskuto)

Felipe Crespo

Saluton, ne estis klare al mi kial vi forigis la artikolon. Mi ŝatus scii, kio estas malĝusta en ĝia skribado kaj kial la rapida forviŝo. salutojn.--El Bien y El Mal (diskuto) 06:34, 22 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! La artikolo havis plurajn problemojn el kiuj la ĉefa estis, ke eventuale temis pri la maŝintradukaĵo, nepolurita, do ofte nekomprenebla. Krome ege dubigas la enciklopedia graveco de la rilata persono. Ĉio ĉi tre memorigas al mi agadon de anonima vandalo, kiu pene publikigis dekojn da maŝintradukaĵoj pri komikistoj, kiuj tuj estis forigitaj el Vikipedio kaj liaj IP-adresoj blokitaj en ĉiuj vikioj.RG72 (diskuto)

Saluton, ĉu vi povas klarigi al mi kial aperas tiom da nekompreneblaj karakteroj en la referencoj de la propila izobutirato? Mi ne sukcesas kompreni, kial tio ne aperas en la antaŭaj artikoloj, sed aperas en la nunaj. Dankegon!!! Claudio Pistilli (diskuto) 08:46, 22 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Sama problemo subite aperis en multaj artikoloj. Vidu: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. - Moldur (diskuto) 10:19, 22 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton! Mi vere ne komprenas kial tio okazis. Ŝajnas ke ĉio en ordo kun {{referencoj}} kiu estas ne ŝanĝita ekde 2014. Espereble baldaŭ tiu teknika problemo solviĝos.RG72 (diskuto)

Bonvolu revizi

...du miajn novajn artikolojn pri slava mitologio: Pripegalo kaj Frosto.

Kaj mi havas demandon pro la kategorio "Slavaj legendaj estaĵoj". Mi pensis ke la artikolo pri Frosto ne devas esti tie. Frosto estas diaĵo, li havas kulton - malkiel ogroj, ciklopoj, unikornuloj ktp. Krome, li (evidente) ekzistas ununombra (malkiel la plejparto de legendaj estaĵoj). Mi konas neniun mencion de la personigitaj frostoj en folkloro kaj etnografio, nur de Frosto. Do li estas diaĵo, ne spirito.

Idolano (diskuto) 13:01, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Hm, evidente vi pravas. Mi korektos kaj revizios ĉion.RG72 (diskuto)

Dankon! Mi havas alian demandon. :) Ĉu kiel necesigas akuzativon? Bonvolu klarigi min, en kiaj okazoj? Idolano (diskuto) 13:34, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ufff, bona demando, sed mi estas malbona gramatikisto, gvidata ĉefe de mia lingvosento. Jen Reta Vortaro donas ekzemplojn: [1]RG72 (diskuto)

Dankon! Idolano (diskuto) 15:44, 6 apr. 2019 (UTC) La ekzemplo "mi elektis lin kiel prezidanton (por fari el li prezidanton)" ŝajnas al mi analogia. Idolano (diskuto) 15:51, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Evidente vi pravas. Sukceson!RG72 (diskuto)

Ĉudomir

Hello RG72! I removed the photo in the article about Ĉudomir, because it is a picture of Alexander Bozhinov. --Спасимир (diskuto) 07:07, 8 apr. 2019 (UTC) Hi dear! Wow, I will correct it now.RG72 (diskuto)[Respondi]

Egyptian vandal, suggest range blocks

Hi. Can I recommend that you look to block Specialaĵo:Kontribuoj/197.39.0.0/16 and Specialaĵo:Kontribuoj/197.38.0.0/16 as starters to block this vandal. Unfortunately we cannot block the ranges xwiki as there are consequences, though it seems non-problematic here. There are other ranges this vandal inhabits, however, these are the major 2 ranges that they inhabit. Billinghurst (diskuto) 10:57, 8 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Hi dear! I have blocked these stupid guys a lot of times, last time today.RG72 (diskuto)
And back again today. At other wikis where there is no collateral damage a longer term IP only block on the ranges has been useful. At some of the small wikis, I have been blocking for 12 months. Billinghurst (diskuto) 22:37, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
I again encourage you to block these two ranges for 12 months, you only appear to have the vandal active from these two ranges. Billinghurst (diskuto) 10:08, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon...

pro la ŝango de mia uzantrajtoj, kara kolego. :) Idolano (diskuto) 20:58, 8 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde, kara. Sukceson!RG72 (diskuto)

Dankon, vi aldonis fotojn pri la pagxo "montlhéry" Zam du mil (diskuto) 13:28, 1 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Renomado de la kategorio

Kara kolego, bonvolu klarigi min, kion mi devis fari por ke renomi kategorio?

Estas kategorio Kategorio:Slavaj demonoj. Mi volus renomi ĝin (al Kategorio:Slavaj spiritoj), tial ke la termino "demono" ne estas korekta, laŭ mia opinio. Mi trovis du signifojn de tiu ĉi termino:

"1.

Dajmono, kiu ne estas bona anĝelo: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno.

2. (figure) Homo, havanta tre malican karakteron".

La dua ne taŭgas, la unua - ankaŭ, tial ke ĝi ne estas neŭtrala.

Idolano (diskuto) 21:59, 8 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi sugestas al vi prezenti la proponon ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj.RG72 (diskuto)

Dankon! Idolano (diskuto) 21:30, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]


Stanisław Rynduch

Cxu vi certas ke li havas nur germanan sxtatanecon? Laux mia scio li havas ambaux polan kaj germanan. NoychoH (diskuto) 07:58, 17 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ne certas, do mi ne skribis tion. Demandu la aŭtoron.RG72 (diskuto)
Strange, kion vi skribas, cxar en la artikolo ne estis iu ajn mencio pri la sxtataneco. Mi do demandis rekte Stanislavon, kaj li respondis: "Ankorau via demando :: Mi posedas du sxtatanecojn :pola kaj germana". Do mi enmetis tiun informon en la artikolo, sed mi ne scias kiel sxangxi la sxablonon. Bonvoli fari tion, metante unue "Pollando" (denaska), due "Germanio" (akirita poste). Dankon NoychoH (diskuto) 12:58, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Intervikioj

Saluton! Jen, mi trovis specifan ekzemplon pri nefunkciado de la intervikio. En la artikolo Laktovegetarismo ne videblas la aliaj lingvoj sed se oni klakas el la anglalingva vikipedio, ekzemple, ĉe edit links interne oni vidos ke esperanto-ligilo ja troveblas. Ĉu vi scias kiel solvi la aferon? Verŝajne aliaj troviĝas en sama situacio.--AndyHM 9:018, 18 apr. 2019 (UTC)

Ĉu? Vaŭ, domaĝe. Mi lastatempe vikipediumas per oficeja komputiko kie scenaroj estas blokitaj, do ne povas redakti intervikiojn ks. Espereble tio solviĝos. Dankon!RG72 (diskuto) 07:18, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus konstrolis miajn hieraŭajn artikolojn kaj rimarkis ke la afero misfunkcias en naŭ artikoloj! Ni vidu ĉu laŭlonge de la tago tio solviĝos. Eble mi forigos esperanton el la intervikioj kaj realdonos.
Espereble tio efikos.RG72 (diskuto) 07:36, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Kampo "lando"

Saluton RG72. Dankon pro la bonveno. Mi profitas el ĝi: kial ne ekzistas kampo "lando" en Ŝablono:Italia provinco. Aŭ ĉu mi ne povas trovi ĝin? Discanto (diskuto) 11:53, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Hm, eble ĉar tiu ŝablono jam estas dediĉita al unusola lando — Italio. Ĉu io fuŝas?
Bedaŭrinde mi estas tute stulta pri teknikaĵoj. Sed vi povas peti helpon de spertuloj ĉe Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. Mi jam faris tion kaj tre efike.RG72 (diskuto) 12:00, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi korektis la ŝablonon. Hieraŭ eble mi erare klarigis: Mi volis diri, ke kompare kun la aliaj ŝablonoj, mankis la unua linio kun "Ŝtato Italio". Nun ekzistas. Salutojn. --Discanto (diskuto) 10:46, 27 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Bonege. Sukceson al ni!RG72 (diskuto) 10:49, 27 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Forigo

Saluton, ĉu vi povus forigi paĝon T-Series (Musiklabel), kio estas evidenta vandalismo. Post enmeto de ŝablono Forigenda ne apetras kategorio, kiu enkategoriigus la paĝon inter forigendajn paĝojn. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:37, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Farite! Sekvan fojon vi povos uzi {{forigu tuj}}, kio bone videbligos la forigendaĵon.RG72 (diskuto) 09:44, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon por la forigo kaj la klarigo. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:49, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Intervikioj

Saluton, mi devas demandi ankaŭ vin, ĉu vi vidas el alilingvaj versioj artikolojn en e-o? Ekz. vidu cs:Bruntál, en:Bruntál, cs:Zlaté Hory... Ĉu la intervikioj ligas al paĝoj en Esperanto? Do, al Bruntál kaj al Zlaté Hory? Mi kontaktis pri tio uzanton LiMr en lia diskutpaĝo. Ĉu tiu problemo (aŭ nevidebleco de versio en Esperanto) estas ankaŭ ĉe vi? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:20, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Jes, mi vidas ambaŭ artikolojn. Eble vian problemon kaŭzis la (relative) nova aranĝo, laŭ kiu Vikipedio ne montras kompletan liston de intervikioj, sed nun tiujn plej ofte uzatajn de la legantoj de respektiva vikio. Ekzemple el la rusa versio mi ne vidas la eo-version, sed el la angla ĝi videblas tuj. Do evidente la intervikioj bone registriĝis, sed foje necesas klaki (nombro) pliaj en la maldekstra parto aŭ transiri unue al alilingva versio (ekzemple la angla) kaj poste al tiu esperanta.RG72 (diskuto) 11:32, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Alinomado

Saluton, ĉu vi povus alinomi paĝon Preĝejo Kristo Reĝo (Ostrava) al Preĝejo de Kristo Reĝo (Ostrava). Mi alinomis ceterajn paĝojn pri preĝejoj en Ostrava, sed bedaŭrinde tiun ĉi paĝon mi ne povas alinomi, ĉar verŝajne necesas administra forigo de redirektilo, kiu estis antaŭe ĝusta nomo. Kial alinomi ĝin? La preĝejo ne estas Kristo Reĝo, sed ĝi estas Preĝejo de Kristo Reĝo. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:41, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Farite.RG72 (diskuto) 12:20, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]


Novaj kategorioj

Saluton, bv ne forigi la novajn kategoriojn pri naskiĝintoj kaj pri mortintoj laŭ tagoj kaj monatoj, eĉ kiam ili estos por iu tempo malplenaj, ekz: Kategorio:Naskiĝintoj la 19-an de februaro, Kategorio:Mortintoj la 1-an de decembro. Tio estos utila ol seninterrompe alskribi tiujn informojn en la paĝojn pri tagoj kaj krei longajn listojn. Mi lasis informon ankaŭ en Diskutejo. Via helpo estus bonvenigata. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:29, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, estus bone aldoni tiun kategorion aŭtomate per informkesto ... kiel Naskiĝintoj en naskiĝjaro kaj Mortintoj en mortjaro. (Pardonu min, mi volis aldoni tion en ĉefa Diskutejo.)--LiMr (diskuto) 19:33, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi jam kreis ŝablonojn por tiu afero. Ili estas kaj por naskiĝintoj en monato kaj por mortiontoj en monato, ekz. {{Naskiĝintoj en januaro}}, {{Mortintoj en februaro}} ktp., kiuj estos enmetotaj en kategoriojn. Necesos krei multajn kategoriojn por la tagoj kaj aliaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:37, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton karaj! Bone, senprobleme. Mi nur supozis ke ili ĉiam restos ruĝaj kaj estis kreitaj aŭtomate, ja antaŭe mi neniam renkontis ilin en nia vikio. Se vi pretas ilin fari — bonege.RG72 (diskuto) 02:27, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Administ. kandidato

Estis mi, kiu voĉdonis la unua. --Crosstor (diskuto) 06:23, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankegon!RG72 (diskuto) 06:33, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Akvaĵo kaj akvaro

Saluton, ĉu vi povus klarigi al mi, kiel vi komprenas signifojn de vortoj akvaĵo kaj akvaro? Miaopinie akvaĵo estas akva aĵo (tio povus esti ekz. guto, sed guto estas akvero, akvaĵo ankaŭ povus esti ekz. akva burgo, sed mi ne scias imagi tian burgon, ĉu vi jes?) kaj akvaro estas amaso da akvoj en certa regiono (riveroj, lagoj, rezervujoj, baraĵlagoj, valbaraĵoj... en certa regiono). Tiel parolas pri akvaro PIV. Estas en e-o Vikipedio Kategorio:Akvaĵoj kaj en ĝi multe da subkategorioj kun la sama stranga nomo Akvaĵoj ... Mi scias, ke estas malmulte da vikipediistoj, kiuj kontribuas, sed necesas ankaŭ zorgi pri la nomoj de paĝoj kaj kategorioj. Kial krei sensencaĵojn kaj poste alinomi ilin? Mi esperas, ke vi samopinios kun mi kaj rekonos, ke akvaĵo estas sensencaĵo, kiu estas korektenda en la kategorio Akvaĵo kaj ties subkategorioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:43, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi komprenas akvaĵon kiel iun ajn riveron, rojon, maron, oceanon ktp. En tiu senco ĝi estas uzata en Vikipedio. Se vi konsideras nomon malĝusta, vi povas proponi alinomon ĉe VP:AA. Ne hastu simple meti forigajn ŝablonojn, des pli sen ajna klarigo aŭ propono.RG72 (diskuto) 07:47, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Kaj kiu diskutos pri tio tie? Ĉu sep, ok aŭ naŭ homoj? Eble ankaŭ neniu. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 08:10, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Espereble pli, kara. Vi mem povos inviti aliajn vikipediistojn kiel mi mem ĵus invitis ilin esprimi sian opinion pri administranta kandidatiĝo de Uzanto:LiMr.RG72 (diskuto) 08:15, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Pentristoj laŭ ĝenroj

Saluton, vi movis paĝon Kategorio:Pentristoj laŭ ĝenroj al Kategorio:Pentristoj laŭ periodoj. Mi ne certas pri tio. Bonvolu revidi tion ... aŭ forigi tiun kategorion mem. Dankon. --LiMr (diskuto) 17:49, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Artikolo Ivan Charota

Ĉu vi povas korekti mian artikolon pri Ivan Čaroti? Dankon! Pardonu, mia esperanto estas malbona. Mi komprenas, sed mi apenaŭ povas respondi. Dajana L (diskuto) 09:58, 1 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, vi forigis la kategorion. Mi komprenas ke ĝi estis malĝusta pro uskleco, sed ĉu ne estintus pli bone alinomi ĝin? Nun tute ne ekzistas kategorio, en kiu povus troviĝi la urboj de la Lodza provinco. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:13, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Hm, evidente la kreita kategorio perdiĝis dum sekvintaj reordigo. Mi demandos la iniciatinton @LiMr:. Certe ĉio estas korektebla.RG72 (diskuto) 08:20, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, Pŝemek! Jes, tio estas eraro. Tio estis malgranda kaoso. Ekzistis malĝusta Kategorio:Urboj de lodza provinco por forigi. Sed ankaŭ ekzistis malĝusta Kategorio:Urboj de Lodzio kun alidirekto al malĝusta Kategorio:Urboj de lodza provinco. Sed ne ekzistis la ĝusta Kategorio:Urboj de Lodza provinco. :) Nuntempe mi kreis Kategorio:Urboj de Lodza provinco kaj movis artikolojn el Kategorio:Urboj de lodza provinco al Kategorio:Urboj de Lodza provinco. Mi pensas, ke nun ĉio estas ĝusta. Dankon por sciigo! ... Mi rimarkis, ke iu kategorioj pri polaj provincoj plue bezonas alinomi. Se vi alinomos ilin, mi movos la artikolojn al la nova kategorio. --LiMr (diskuto) 18:37, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorioj: Libroj kaj Konstruaĵoj

Saluton, la granda laboro pri Kategorio:Libroj laŭ jaroj estas farita. Mi kreis kaj aldonis ĝustan Ŝablono:JarcentKategorio. Plue mi kreis kaj aldonis multajn mankantajn kategoriojn ĉe Libroj laŭ jarcentoj, Libroj laŭ jarmiloj, same ĉe Verkoj kaj same ĉe Literaturo. Vi menciis la Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en 2019. Kio estas necesa pri Konstruaĵoj laŭ vi?--LiMr (diskuto) 08:59, 15 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Kolosa laboro, gratulon! Mi ĝojas ke nun aperis la uzanto kiu kombinas teknikajn spertojn kaj logikan pensmanieron, necesajn por kategorii la materialon. Mi pensas, ke estus bone havi ankaŭ similajn ŝablonojn almenaŭ por kategorioj Aperis en..., Malaperis en..., Konstruaĵoj aperintaj en... kaj Verkoj de.... Mi jam kreis dekojn da tiaj kategorioj, sed ankoraŭ multaj estas kreendaj kaj certe bonaj ŝablonoj povus faciligi navigadon tra ili.RG72 (diskuto) 09:04, 15 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Stanislavo! Mi ne komprenas, kial mia redakto sur Linio 4 (metroo de Madrido) estis malfarita? --Dominik (diskuto) 07:36, 22 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Ankaŭ mi vidis, sed ne komprenis tion. Pardonon, eble okazis misklako. Korektu kiel vi opinias necesa.RG72 (diskuto) 07:38, 22 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Premislidoj - Přemyslidoj

Saluton, ĉu vi povus alinomi paĝon pri Premislidoj al Přemyslidoj? Necesas administra forigo por ebligi alinomadon. Kialo? Estas ĉi tie centoj da paĝoj kun "neesperantaj literoj", kiuj neniun ĝenas, plie temas pri propra nomo, kiun oni ne tradukas. Plue: estas paĝo pri Přemysl Otakar la 2-a, Bořivoj la 1-a, ekzistas centoj da ĉeĥaj municipoj kun litero "ř". Ĉio estas en ordo, sed kial do ne povus esti paĝo pri Přemyslidoj, se germanoj trankvile uzas Großolbersdorf kun litero ß? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:04, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi certe povus tion fari, tamen mi iom dubas, ĉu tio vere laŭas al la reguloj? Mi preferas al vi krei respektivan diskuton en VP:AA kaj priparoli tie la aferon, kiu havas ĝeneralan signifon. Kaze de ĝenerala akprobo mi certe faros tion senprobleme. Mi mem ofte diskutigas tie similajn aferoj kaj vidas neniujn problemojn pri tio.RG72 (diskuto) 11:09, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
La paĝo devene nomiĝis Přemyslidoj, sed laŭ decido de unu homo ĝi estis alinomita fare de la alia. Mi vidas de aliuloj grandan "ĝojon" diskuti pri io ajn ĉi tie. Mi estas jam laca pro tiu senfina, senpaga laboro en Vikipedio. Por kiu ni faras tion? Ĉu nur por ni vikipediistoj mem? Bv ne koleri, sed mi ne turniĝos al VP:AA, ĉar tio estus senbezona perdo de la tempo. Amike Petr Tomasovsky (diskuto) 11:22, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Ni ĉiuj laboras ĉi tie senpage. Mi mem malŝparas ĉi tie po kelk horojn ĉiutage. Tio estas laboro volontula, do ĉiu mem decidu por kio li faras tion. RG72 (diskuto) 11:24, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi scias, ke ni ĉiuj kontribuas senpage. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:28, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne volas enkotigi la aferon, sed mi notas, ke ja estas artikoloj kun neesperantaj literoj en la titolo, sed ĉi-okaze la afero estas alia, ĉar en la sama vorto estas du literoj neeesperantaj en la unua duono kaj tute esperanta finaĵo. Ĉiuokaze Přemysl-idoj aŭ io tia. Tamen, se estas alidirektilo, kie estas la problemo? Oni povas klarigi pri tio en la komenco de la artikolo kaj lasu ambaŭ eblojn. Kvereloj pri kiu estu la ĉefa titolo nur malhelpas la kunlaboradon. Mi volas nur helpi, kaj ne la kverelon.--kani (diskuto) 11:36, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj al legindaj artikoloj

Saluton. Mi ne scias al kiu direkti peton por definitivigi la balotadon pri Aztekoj, kie estas 18 poraj kaj neniuj kontraŭaj voĉdonoj. Mi ne scias ĉu vi rajtas kaj pretas interveni en tio. Foje Thomas Pusch faris tion, sed nun li ne aperas. Se ne, kiu?--kani (diskuto) 11:36, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon! Farite. RG72 (diskuto) 11:52, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:20, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Nun venis la vico de Simone de Beauvoir: la artikolo ricevis 16 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu vi rajtas kaj pretas interveni en tio? Foje Thomas Pusch faris tion, sed nun li ne aperas. Se ne, kiu? --kani (diskuto) 16:35, 5 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Dosieraj transigoj

Saluton, kara amiko. Ĉu vi povas helpi min transigi dosierojn el la Esperanta Vikipedio al Commons. Okazas ke iu GZWDer (flood) kreis 100 novajn artikolojn en Wikidata kaj mi deziras enmeti la kemiajn dosierojn. Aliflanke tiu kaŝita kunlaboranto ne kompletigis la datumojn en la angla. Mi plezure faros tion se kiam mi deziris enmeti bildojn tiam mi ne sukcesas pro tio ke la bildoj estis kreitaj en la Esperanta Vikipedio, kaj en Wikidata nur permeseblas bildojn de Commons. Mi anticipe antaŭdankas. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 13:34, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Certe mi klopodos. Sed unue ni demandu @LiMr:, ĉu eblas fari tion per roboto?
Ĉu vi havas la solvon?. Dankegon. Claudio Pistilli (diskuto) 19:23, 11 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Ankoraŭ ne, kara. Mi atendas respondon de @LiMr:. RG72 (diskuto) 10:19, 12 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Pardonon. Mi scios atendi. Claudio Pistilli (diskuto) 10:25, 12 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara RG72, and thank you for the help you give me when I open new pages in Esperanto! Have a nice week end. Greetings from Caselle Landi.

Rei Momo (diskuto) 07:57, 9 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Thanks dear!RG72 (diskuto) 07:58, 9 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Alinomo de Fotarto al Fotado anstataŭ Fotografio?

Saluton kara RG72, min iomete konfuzis via alinomo de Fotarto al Fotado pasintsemajne. La diskuto ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj ŝajne juĝis la titolon «Fotografio» la plej ĝusta, kaj ne «Fotado». Ĉu mi ion ne komprenas? Elkore, Aŭdrea 23:19, 13 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Ĉu? Eble mi miskomprenis ion. Cetere tio estas ne problemo, oni povas daŭrigi la diskuton kaj korekti ĉion. Mi akceptos ajnan decidon de la komunumo.RG72 (diskuto) 04:49, 14 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Bonvesperon! Permesu al mi klarigi: En via dekomenca propono ĉi tie, vi diris: «Mi proponas alinomi ĝin al Fotografio»; tamen la titolo de l' artikolo fariĝis Fotado, pri kio ni ŝajne ne voĉdonis. Amike, Aŭdrea (diskuto) 23:15, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Renomado de la kategorio "Slavaj demonoj"

Saluton, kara kolego! Mi proponas renomi la kategorio "Slavaj demonoj" al "Slavaj spiritoj". Ŝajnas al mi ke "demono" ne estas korekta termino. En la vortaro estas skribita: "1. Dajmono, kiu ne estas bona anĝelo: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno. 2. (figure) Homo, havanta tre malican karakteron."

La termino "demono" implicas negativa senco, sed la termino "spirito" ŝajnas al mi neŭtrala.

Idolano (diskuto) 11:45, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Ĝenerale mi konsentas. Eble estus bone konsulti la komunumon ĉe VP:AA por esti certaj. RG72 (diskuto) 12:08, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Kiel mi povas fari ĉi tio korekte? Mi serĉis, se mi ne komprenis la ordon. :( Idolano (diskuto) 12:31, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Simple klaku Aldoni temon en la supra dekstra angulo kaj skribu. RG72 (diskuto) 12:34, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon! Farita.

Idolano (diskuto) 12:39, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:34, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorioj pri mortintoj kaj naskiĝintoj

Saluton, vi faris ion pri kategorioj pri mortintoj kaj naskiĝintoj. Baldaŭ mi faros multe pri jaroj, mortintoj, naskiĝintoj, ... per roboto. --LiMr (diskuto) 15:12, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi krekis aron da kategorioj por kiuj jam haveblas artikoloj. Estus bonege plenumi tion robote.

Dankon pro via helpo al Ernst Lossa. Mi laboras ĉefe en Vikidatumoj [2]. Mi planas prepari pli amasan partoprenon al la ĉiujara memorkunveno en Irsee la 1an de novembro. Antaŭ pluraj jaroj mi kreis la Facebook-paĝon rilate straton en Aŭgsburgo nomila laŭ Ernst. Mi tie reicevis mesaĝon de kuzo. Ĉinokte mi volis ŝanĝi la tekston en facebook. Ĉu vi povas zorgi pri la ĝermon / stumpon?. Antaŭdankon! Amike salutas el Munkeno
no bias — קיין אומוויסנדיק פּרעפֿערענצן — keyn umvisndik preferentsn talk contribs 04:42, 28 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Bonvenon kaj bonan kunlaboron! Mi klopodos fari ĉion eblan. Aldonu ligilojn al fontoj, se tiuj haveblas papere aŭ rete.RG72 (diskuto) 04:44, 28 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
user talk:Lectiodifficilior#some hints enhavas fuŝan anglalingvan helpon pri Vikidatuma helpilo. Vi ja iomete komprenas la anglan. Mi esperas ke la anglalingva priskribo / teksto iom povas helpi al vi.
no bias — קיין אומוויסנדיק פּרעפֿערענצן — keyn umvisndik preferentsn talk contribs 05:08, 28 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Espereble.RG72 (diskuto) 05:09, 28 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Informkestoj

Estimata Stanislavo! Mi aprezas ke vi faras multan bonan laboron en Vikipedio, interalie aldonante {{Informkesto homo}} al artikoloj sen informkesto. Tamen mi volas peti vin ke vi ne hastu tro, kaj atentu ke vi ne forigos ekzistantajn informkestojn kun utila enhavo. Pro tio mi malfaris viajn redaktojn en Al-Ĥorazmi kaj Karolo Lineo. Por anstataŭi tiujn informkestojn necesas iom da pli detala atento. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 17:47, 29 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu? Uff pardonon. Dankon pro la atentigo! RG72 (diskuto) 04:52, 30 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri aktoroj

Satano se vi rimarkis mi lastatempe multe laboras por plibonigi kaj ĉefe krei novajn artikolojn pri aktoroj[3]. Viaj tujaj plibonigoj kaj aldonoj/korektoj de kategorioj estas necesegaj ĉefe atentu pri la anglaj/britaj/skotaj/... homoj pri kiuj mi iom hezitas. Dankon pro la daŭra laboro! JabieroKubo (diskuto) 08:00, 2 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde, kara. Sukceson al ni! RG72 (diskuto) 08:17, 2 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Le Tout Nouveau Testament

Saluton. Vi aldonis en la artikolo Le Tout Nouveau Testament la kategorion Adamo kaj Evo en arto. Mi vidas, ke tio ekzistas en la anglalingva versio, sed eble estas eraro. Mi vidis la filmon hieraŭ. La resumoj de la intrigo estas ĝustaj en la diversaj lingvoj, sed mi tute ne memoras ke eĉ aperas tiuj roluloj en la filmo. Eble temas pri eraro inter Eva kaj Ea, kiu estas en la filmo fikcia filino de Dio, tute ne rilata al Eva. Por la momento mi forigos la kategorion, sed se vi trovas pli certan tialon, bonvolu malfari mian forigon. Dankon.--kani (diskuto) 23:12, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo, kara! RG72 (diskuto) 02:27, 24 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Tamen mi revidas la filmon kaj ja Adamo kaj Evo aperas en nur kelkaj sekundoj en la komenco de la filmo, do mi remetos la kategorion.--kani (diskuto) 20:07, 26 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Bonege. Dankon pro via skrupulemo! RG72 (diskuto) 05:15, 27 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Alinomado

Saluton, ĉu vi povus alinomi paĝon pri Černá Voda (distrikto Jeseník) al Černá Voda? Necesas administran forigon por ebligi alinomadon. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:29, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Senprobleme. Farite. RG72 (diskuto) 09:41, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Banka sekreteco

Dankon pro la trovo de tiom bonaj kategorioj pri la nova teksto Banka sekreteco. Mi ĵus hazarde gazete vidis du aktualajn artikolojn pri la temo kaj aldonis tiujn informojn al la ĝis nun iom seka, nur-ĝerma ek-artikolo. Se vi volas, vi bonvenas legeti la plian ĉapitron, ja vi estas la "dua kreinto" de la nova teksto. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 09:11, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankegon pro la invito, mi esploros eblecojn de la banka sekreteco. Tsss...)))RG72 (diskuto) 09:35, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Telomerys

Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC) Se vi povus ne forigi la artikolon, bonvolu 2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC 23:16, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]