Traktato de Nystad: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono, korekto, formatigo
Linio 18: Linio 18:
Samjare omaĝe al multaj meritoj de Jakobo Brjus la imperiestro alpropriigis la titolon [[Grafo]] de Rusia Imperio.
Samjare omaĝe al multaj meritoj de Jakobo Brjus la imperiestro alpropriigis la titolon [[Grafo]] de Rusia Imperio.


==Eksteraj ligiloj==
=Eksteraj ligiloj==




Linio 24: Linio 24:


[[Kategorio:Granda Nordia Milito]]
[[Kategorio:Granda Nordia Milito]]
[[Kategorio:Petro la Granda]]
[[Kategorio:Homoj de la Granda Nordia milito]]
[[Kategorio:Militoj de Rusio]]
[[Kategorio:Ruso-Svedaj militoj]]
[[Kategorio:Traktatoj]]

Kiel registrite je 05:02, 2 nov. 2019

La Traktato de Nystad (ruse Ништа́дтский мир), (svede Freden i Nystad) estas paca traktato inter la Rusa carlando kaj la Reĝlando de Svedio subskribita la 10-an de septembro 1721 en urbo Nystad (nun finna Uusikaupunki]. Reĝo de Svedio Frederik la Unua komisiis al diplomatoj Johan Lillienstedt kaj Otto Strömfeld subskribi la tekston. Same rusa caro Petro la Unua ordonis efektivigi subskribon al Jakobo Brjus kaj Andrej Osterman.

La traktato ŝanĝis la rusan-svedan landlimon, Svedio agnoskis la anekson de Livonio, Estonio, Ingrio, parto de Karelio kaj aliaj teritorioj al Rusujo por ĉiam, kiu siavice promesis pagi monan kompenson.

La traktato konsistis el preamblo kaj 24 artikoloj. La ĉefaj punktoj de la Traktato]:

  • La eterna kaj nediskutebla paco inter la rusa caro kaj la reĝo de Svedio kaj iliaj posteuloj;
  • Kompleta amnestio ambaŭflanke, escepte la kozakoj, kiujn gvidis Ivan Mazepa kaj Kost Gordijenko;
  • Ĉiuj malamikecoj ĉesas dum 14 tagoj;
  • La svedoj cedas al la eterna posedo de Rusio: Livonion, Estonion, Ingrion, parton de Karelio;
  • Svedio reprenas Finnlandon;
  • La praktiko de kredo en ĉi tiuj teritorioj estas libera;

La 20-an de septembro 1721 Rusio ratifikis la traktadon, samtempe okazis grandiozaj festoj en Moskvo kaj aliloke. La venko en la Granda Nordia Milito (1700 - 1721) metis Rusion inter la plej gravaj eŭropaj ŝtatoj.

La 2-an de novembro 1721 Petro la Unua konsentis kun peticio de rusiaj senatanoj titoliĝi kiel Imperiestro de la tuta Ruslando kaj Patro de la Patrujo. La Rusia Imperio ekzistis ĝis 1917 dum 196 jaroj.

Samjare omaĝe al multaj meritoj de Jakobo Brjus la imperiestro alpropriigis la titolon Grafo de Rusia Imperio.

Eksteraj ligiloj=