Monumento de Vikipedio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ aldono de plia bildo kaj aktualigo
Linio 19: Linio 19:
[[Kategorio:Monumentoj en Pollando]]
[[Kategorio:Monumentoj en Pollando]]
[[Kategorio:Vikipedio]]
[[Kategorio:Vikipedio]]
[[kategorio:Słubice]]

Kiel registrite je 06:39, 6 nov. 2019

malvualigo de la monumento la 22-an de oktobro 2014

La Monumento de Vikipedio estas la unua en la mondo monumento, kiu honorigas ĉiujn vikipedikreintojn, lokita ĉe la „Frankfurta placo“ (Plac Frankfurcki) en Słubice; oni ceremonie malvualigis kaj prezentis ĝin la 22-an de oktobro 2014.[1][2].

Iniciatinto de la monumento estas Krzysztof Wojciechowski, administra direktoro de Collegium Polonicum en Słubice, komuna internacia esplora kaj eduka institucio de la Eŭropa Universitato Viadrina (EUV) en la urbo Frankfurto ĉe Odro kaj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. La monumento altas preskaŭ 2 metrojn. La projekto prezentas la markemblemon de Vikipedio en la formo de globo el puzlopecetoj, kiu estas tenata de kvar homoj (du viroj kaj du virinoj[3]). La skulptaĵon kreis Mihran Hakobyan,[4] armena artisto, studento en Collegium Polonicum kaj stipendiito de Fundusz Rodziny Kulczyków.[5][6] La monumenton oni faris el kompozita materialo aspektanta kvazaŭ latuno de malnov-ora koloro.[7][8]

Fondinto de la monumento estas la urbo Słubice, laŭkoncepte de urbestro Tomasz Ciszewicz. La kosto de la monumento egalis al 60 mil zlotoj.[9] Antaŭ la malkovroceremonio okazis popularscienca sesio kiun partoprenos reprezentantoj de Fondaĵo Vikimedio, Wikimedia Deutschland kaj Stowarzyszenie Wikimedia Polska, inter ili Dariusz Jemielniak.[5][10]

Referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pomnik Wikipedii w Słubicach en la pola Vikipedio.