Esperantologio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo

Linio 14: Linio 14:

Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de la absoluta akordigebleco de la principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekzemple Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.

== Interpretoj ==
'''Norma Esperantologio''' estas metodo per kiu oni traktas la [[Fundamento de Esperanto|Fundamenton de Esperanto ]] laŭ jura perspektivo. Ĝin iniciis [[Helmut Welger]] kaj notinde daŭris [[Bernhard Pabst|Bernardo Pabst]]. Kerna okupo de Norma Esperontologio estas determini kiel oni diru aŭ skribu ion ĝuste.

== Kelkaj famaj esperantologoj ==
== Kelkaj famaj esperantologoj ==

Kiel registrite je 14:55, 11 nov. 2019

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fako de lingvistiko. Por informoj pri la samnoma Esperanto-gazeto, vidu la artikolon Esperantologio (gazeto).

Esperantologio estas la speciala esperanta lingvoscienco, okupiĝanta pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj. Esperantologiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de neceso kaj sufiĉo kiuj postulas ekvilibradon inter koncizeco kaj klareco de la vorto.

Elektitaj principoj

Esperantologio starigas la jenajn principojn rilate al vortradikoj:

  • La principo de internacieco
  • La principo de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj
  • La principo de vortara ekonomio
  • La principo de la bonsoneco.

Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton "internacionala" dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas la vorton "internacia". En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.

Krome la nepran validiĝon de esperantologiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.

Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de la absoluta akordigebleco de la principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekzemple Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.

Interpretoj

Norma Esperantologio estas metodo per kiu oni traktas la Fundamenton de Esperanto laŭ jura perspektivo. Ĝin iniciis Helmut Welger kaj notinde daŭris Bernardo Pabst. Kerna okupo de Norma Esperontologio estas determini kiel oni diru aŭ skribu ion ĝuste.

Kelkaj famaj esperantologoj

Pioniroj

Gaston Waringhien

20-a jarcento

Nuntempaj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.