Ŝapuro la 1-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{ĝermo|biografio}}
{{redaktas|rdelre|12-a de novembro 2019|18-a de novembro 2019}}
{{redaktas|rdelre|12-a de novembro 2019|18-a de novembro 2019}}
{{Informkesto reganto
{{Informkesto reganto
Linio 35: Linio 34:
Tiel, je la morto de Ŝapuro, la landlimo inter la Sasanida Imperio kaj la Romia imperio estis proksimume la sama kiel je lia kronado.
Tiel, je la morto de Ŝapuro, la landlimo inter la Sasanida Imperio kaj la Romia imperio estis proksimume la sama kiel je lia kronado.


=== Aliaj agoj de Ŝapuro ===
Ŝapuro la 1-a estas ankaŭ fama kiel konstruisto kaj urbofondinto.


[[Dosiero:Schapurhöhle._Kolossale_Rundplastik_Schapurs_I.jpg|eta|dekstre|180px|Giganta statuo de Ŝapuro la 1-a en Biŝapuro.]]
Inter aliaj urbo, li fondis [[Biŝapuro]]n, kie li mem mortis inter [[270]] kaj [[272]].

Li ankaŭ fondis [[Gundiŝapur|Gundiŝapuro]]n.

== Notoj kaj fontoj ==





Kiel registrite je 20:58, 15 nov. 2019

Ŝapuro la 1-a
reĝo de reĝoj (ŝāhan ŝāh)
Regado 240 aŭ 241 - 270 aŭ 272
Kronado 12-a de aprilo 241
Persona informo
Naskonomo perse Šāpūr
Naskiĝo ĉ.215
en Firuzabad
Morto 270 (aŭ 272)
en Bishapur
Religio Zaratuŝtrismo vd
Ŝtataneco Sasanida Imperio vd
Familio
Dinastio sasanidoj
Patro Ardaŝiro la 1-a vd
Patrino Murrod vd
Edz(in)o unnamed daughter of Mihrak • Khwarranzem • Al-Nadirah • Domitica vd
Infanoj Bahram I • Narseh • Hormizd I vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝapuro la 1-a (perse شاپور / Šāpūr) estis reganto en Persio dum la 3-a jarcento p.K.. Li estis kronata la 12-a de aprilo 241 sed eble jam regis la antaŭan jaron; kaj mortis inter 270 kaj 272.

Vivo

Ŝapuro estis filo de Ardaŝiro la 1-a, la unua reĝo de la sasanida dinastio, kiu regis Persion kaj apudajn landojn de la 3-a ĝis la 7-a jarcento. Lia patrino estas konata nur sub la nomo de "damo Myrôd". Loko kaj jaro de lia naskiĝo ne estas certaj; verŝajne li naskiĝis ĉirkaŭ 215 en Ardaŝer-Khwarrah (nuntempe Firuzabado, Fīrūzābād, en suda Irano), kiu estis la ĉefurbo de la malgranda reĝlando de Ardaŝiro antaŭ la fondo de la Sasanida Imperio.

Ŝtona skribaĵo ĉe la tombo de Ŝapuro la 1-a pri liaj eminentaj agoj (la versio en la bildo estas en la parta, pluaj skribaĵoj estas en la greka kaj en la persa).

Li iĝis imperiestro (pli precize: reĝo de reĝoj, ŝāhan ŝāh) je la morto de sia patro en 241; tamen ŝajne Ardaŝiro donis al sia filo partan reĝpovon jam antaŭ sia morto.

Militoj kontraŭ la Romianoj

Multaj el la militoj de Ŝapuro la 1-a estis kontraŭ la Romianoj, ĉar la Sasadina Imperio kaj la Romia Imperio havis komunan landlimon.

Jam lia patro Ardaŝiro batalis kontraŭ Aleksandro Severo, romia imperiestro mortinta en 235. Ŝapuro helpis sian patron kontraŭ la nova romia imperiestro, Gordiano la 3-a, kaj daŭrigis la militon post la morto de Ardaŝiro. Ŝapuro venkis plurfoje, ĝis 244, kiam - laŭ persaj fontoj - dum grava batalo apud Faluĝa en Mezopotamio (nuntempe en Irako) Ŝapuro mortigis Gordianon mem. Romiaj fontoj ne mencias la batalon, sed konsentas pri la subita morto de Gordiano, mortigita laŭ tiaj fontoj de romiaj generaloj, lacaj pro la longa milito.

La nova romia imperiestro, Filipo la araba, estis naskiĝinta en Sirio kaj estis kun la armeo de Gordiano en Mezopotamio; verŝajne li partoprenis aŭ favoris la mortigon de Gordiano. Filipo tuj akceptis la pacon proponitan de Ŝapuro, tre favoran al la Persoj kaj ne al la Romianoj; poste, dum kelkaj jaroj, ne plu estis milito inter la du imperioj.

Post la morto de Filipo en batalo (249), estis en la Romia imperio sinsekvo de imperiestroj kiuj daŭris po mallonge. Ŝapuro profitis la situacion kaj kaptis novajn landojn el Romio, ĝis la mezo de Anatolio.

En 253 la romia senato validigis la imperiestriĝon de Valeriano, kune kun lia filo Galieno kiel helpanto ("cezaro") pri la okcidenta parto de la imperio. Ĉar laŭ tiu aranĝo Valeriano devis precipe zorgi pri la orienta parto de la imperio, li tuj atentis Ŝapuron, celante repreni la landojn ĵus perditajn. Sed li ne havis bonŝancon: en 260 Valeriano provis helpi Edeson, kiun Ŝapuro sieĝis, kaj Ŝapuro ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis Valerianon mem, kiu mortis post iom da tempo kiel kaptito, verŝajne en Biŝapuro.

Sed la granda venko de Ŝapuro estis ankaŭ la lasta. La romia guberniestro de Palmiro, Septimo Odenato, atakis la Persojn, klare venkis kaj atingis eĉ Ktesifonon, la ĉefurbon de la Sasanida Imperio sur la Tigriso. Ŝapuro perdis multajn el la konkeritaj landoj - Sirion, Armenion kaj aliajn. Palmiro provis iĝi sendependa reĝlando sub Zenobia, vidvino de Septimo Odenato, sed ŝi estis kaptita de la Romianoj.

Tiel, je la morto de Ŝapuro, la landlimo inter la Sasanida Imperio kaj la Romia imperio estis proksimume la sama kiel je lia kronado.

Aliaj agoj de Ŝapuro

Ŝapuro la 1-a estas ankaŭ fama kiel konstruisto kaj urbofondinto.

Dosiero:Schapurhöhle. Kolossale Rundplastik Schapurs I.jpg
Giganta statuo de Ŝapuro la 1-a en Biŝapuro.

Inter aliaj urbo, li fondis Biŝapuron, kie li mem mortis inter 270 kaj 272.

Li ankaŭ fondis Gundiŝapuron.

Notoj kaj fontoj