Eŭrovido-Kantokonkurso 2016: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
A1Cafel (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Stockholm-Altstadt-(gamla-stan).jpg|280px|eta|[[Stokholmo]], urbo de Eŭrovido 2016.]]
[[Dosiero:Stockholm-Altstadt-(gamla-stan).jpg|280px|eta|[[Stokholmo]], urbo de Eŭrovido 2016.]]
[[Dosiero:Globen_Stockholm_February_2007.jpg|280px|eta|[[Globen Arena]], sidejo de la kantokonkurso en 2016.]]
[[Dosiero:Globen Stockholm December 20, 2006.jpg|280px|eta|[[Globen Arena]], sidejo de la kantokonkurso en 2016.]]
[[Dosiero:ESC 2016 Semi-Finals.svg|eta|{{legendo|#D40000|Partoprenas en la unua duon-finalo}} {{legendo|#FFAAAA|Kvalifikita, voĉdonas en la unua duon-finalo}} {{legendo|#000080|Partoprenas en la dua duon-finalo}} {{legendo|#99CCFF|Kvalifikita, voĉdonas en la dua duon-finalo}}<br> Partoprenontaj landoj]]

La '''[[Eŭrovido-Kantokonkurso|61a Eŭrovido-Kantokonkurso]]''' estis celebrata en la sveda urbo [[Stokholmo]] la [[10an de majo|10an]], [[12an de majo|12an]] kaj [[14an de majo]] 2016, post kiam la reprezentanto de [[Svedio]], [[Måns Zelmerlöw]] venkis per la kanto «Herooj» en [[Eŭrovido-Kantokonkurso 2015|Eŭrovido 2015]]. Estis la sesa fojo kiam [[Svedio]] gastigis kaj organizis la festivalon, estante la lasta en [[Eŭrovido-Kantokonkurso 2013|2013]]. La evento estis gvidata de la gastigantino de tiu jaro, [[Petra Mede]], kaj la venkinto de la pasinta eldono [[Måns Zelmerlöw]].

Kiel registrite je 06:55, 19 nov. 2019

Stokholmo, urbo de Eŭrovido 2016.
Globen Arena, sidejo de la kantokonkurso en 2016.
  •  Partoprenas en la unua duon-finalo
  •  Kvalifikita, voĉdonas en la unua duon-finalo
  •  Partoprenas en la dua duon-finalo
  •  Kvalifikita, voĉdonas en la dua duon-finalo

  • Partoprenontaj landoj

    La 61a Eŭrovido-Kantokonkurso estis celebrata en la sveda urbo Stokholmo la 10an, 12an kaj 14an de majo 2016, post kiam la reprezentanto de Svedio, Måns Zelmerlöw venkis per la kanto «Herooj» en Eŭrovido 2015. Estis la sesa fojo kiam Svedio gastigis kaj organizis la festivalon, estante la lasta en 2013. La evento estis gvidata de la gastigantino de tiu jaro, Petra Mede, kaj la venkinto de la pasinta eldono Måns Zelmerlöw.

    La moto de la festivalo estas Come Together («Ni iru kune» en esperanto). Laŭ vortoj de la organizantoj, la moto aludas la historion de la kantokonkurso Eŭrovido, kiu kunigas la estintecon kaj la estantecon, kaj ĉiujn partoprenontojn. Same, la moto estiĝas el la ĉijara logoo, ofta leontodo konsistanta el pluraj semoj, kiuj simbolas la unuiĝon inter landoj.

    En tiu ĉi eldono partoprenis 43 landoj, egaligante la rekordon de partoprenantoj atingita dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 kaj ankaŭ en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011. Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kroatio kaj Ukrainio revenas al la kantokonkurso, kaj Aŭstralio revenis post la debutado kiel invitita lando en la pasinta eldono; aliflanke, Portugalio estas la nura lando kiu forlasis ĝin.

    Por la unua fojo ekde la eldono de 1975, la voĉdon-proceduro konsiderinde ŝanĝiĝis: ĉiu lando dufoje donis 1-8, 10 kaj 12 poentojn, unu de la profesia juĝantaro kaj alia per la televoĉdono, per kiu ĉiu parto havis 50 procenton el la decidoj. Tiamaniere estis forlasita la antikva sistemo pri mezum-sistemo inter la juĝantaro kaj la spektantoj. Dum la Granda Finalo, samkiel dum pasintaj eldonoj, ĉiu lando anoncis unu post unu la poentadon de sia nacia juĝantaro. Tamen, la rezultoj venintaj el la publiko estis poste diskonigataj en nur unu bloko, tiel la gajninto ne estis konata ĝis la lasta momento de la voĉdonoj.

    Laŭ la listoj de la vetejoj, Rusio estis la favorito por la ĉijara venko, sekvata de Francio kaj Aŭstralio. Aliaj favoritoj estas Svedio, Ukrainio, Malto, Latvio, Armenio, Serbio kaj Hispanio, kaj poste ankaŭ Bulgario, Kroatio, Italio, Pollando kaj Kipro.

    El la 43 partoprenontoj, 34 kantis tute en la angla. Por la unua fojo en la historio kaj post 55 partoprenoj, Hispanio prezentos kanton tute en la angla lingvo. Dume, Makedonio kaj Bosnio kaj Hercegovino uzos siajn naciajn lingvojn, nome la makedonan kaj la bosnan respektive. Menciindas la uzo de du lingvoj kiuj ankoraŭ ne estis uzitaj en la kantokonkurso: nome la krime-tatara (Ukrainio) kaj la Ponta greka lingvo (Grekio).

    Finfine venkis Ukrainio, per kanto "1944" rilate al la situacio de tataroj en Krimeo, kio vekis protestojn kaj de Rusio kaj de aliaj instancoj pri politikigo de la Kantokonkurso. Aŭstralio iĝis la 2a kaj Rusio la 3a.

    Vidu ankaŭ