Parolalfabeto de ICAO: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
e Kwamikagami movis paĝon Literumalfabeto de ICAO al Literuma alfabeto de ICAO: per diskuto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:47, 21 nov. 2019

La literumalfabeto de ICAO (nomata ankaŭ Aeronaŭtika Fonetika Alfabeto) estas vaste uzata literumalfabeto kreita de la Internacia Civil-Avia Organizaĵo por ebligi bonan komprenon dum voĉaj radiokontaktoj. Ĝi estis poste adoptita de multaj aliaj organizaĵoj.[1]

Eblas uzi ĝin ankaŭ en Esperanto.

Tabelo

Litero ICAO alfabeto fonetike
A Alfa alfa
B Bravo bravo
C Charlie ĉali, ŝali
D Delta delta
E Echo eko
F Foxtrot fokstrot
G Golf golf
H Hotel hotel'
I India indja
J Juliett ĝuljet
K Kilo kilo
L Lima lima
M Mike majk
N November novemba
O Oscar oska
P Papa papa'
Q Quebec kebek'
R Romeo romjo
S Sierra siera
T Tango tango
U Uniform únifom, júnifom
V Victor vikta
W Whiskey viski
X X-ray eksre
Y Yankee janki
Z Zulu zulu
- Dash daŝ
. Stop stop
1 One van
2 Two tu
3 Three tri
4 Four foa
5 Five fajf
6 Six siks
7 Seven sevn
8 Eight ejt
9 Nine najna
0 Zero zíró
. Decimal désímál
00 Hundred handred
000 Thousand táŭzénd
La ĉapelitaj literoj

La plej ofte uzata metodo por literumi ĉapelitajn literojn estas, uzi la Zamenhofan transliterumadon, do 'ch' por 'ĉ', voĉe ĉali-hotel' ktp.

Origino

Oni uzas aeronaŭtikan fonetikan alfabeton por buŝsendi ajnan informon sed ĉefe kiam estas nombroj aŭ vortoj kiuj estas tre gravaj.

Multaj lingvoj havas literojn kaj ciferojn voĉlegatajn egale; kiel la angla lingvo, kie la ciferon nul kaj la literon O oni ofte egale nomas "O"; aŭ la hispana, kie la literoj "V" kaj "B" havas saman prononcon. Alia problemo kiun ne havas la aeronaŭtika fonetika alfabeto estas ke elsendi nomojn, alilandajn vortojn kiel "Tsiolkovsky", aŭ nombrojn kiuj kun interferoj kaj bruoj kiu ofte okazas dum la radiofonaj sendoj, povas esti konfuza, kiel "ses dek sep" kaj "sep dek sep".

Laŭ internacia akordo inter la landoj membroj de ICAO, oni kreis universalan fonetikan alfabeton por internaciaj radiosendoj kiu sin bazas sur la alfabeto de la angla (la lingvo uzata por internacia aeronaŭtiko) kaj kiu anstataŭas aliajn fonetikajn alfabetojn kiuj ekzistis ĝis tiam. Krom esti uzata en la aeronaŭtikaj elsendoj kiujn ICAO kontrolas, ĝi estas uzata en militaj elsendoj. Ĝi estas la alfabeto de la NATO kaj de amatora radio tutmonde.

Metodo por uzi

Ĉi tiu alfabeto funkcias donanta vorton al ĉiu litero, kiel ni vidas en la ekzemploj:

  • N334AA: "November Three Three Four Alfa Alfa" por numerplato de avio.

Kiam oni uzas tiun sistemon en aliaj lingvoj oni povas traduki la numerojn:

  • N334AA: "November Tri Tri Kvar Alfa Alfa"

Ankaŭ oni povas, por fari pli rapidaj la elsendojn, kalkuli kiomfoje numero ripetas, tiam la ekzemplo estas:

  • N334AA: "November Duobla Tri Kvar Duobla Alfa"
  • 1700000123 "Unu Sep Kvinobla Nul Unu Du Tri".

La uzo de cent kaj de mil sekvas estas jena:

  • 800, "Eight Hundred", okcent.
  • 3000, "Three thousand", trimil
  • 4600, "Four thousand Six hundred", kvarmil sescent
  • 12000, "One Two Thousand", dekdumil (kio litere nomas "unu du mil")

Angle, la numera apartigo estas punkto "." kaj oni pronocas kiel "DECIMAL". Ekzemple:

  • 118.15, "One One Eight Decimal One Five" por tiu radiofrekvenco (esperante: "Unu Unu Ok Punkto Unu Kvin")

La nomado de vortoj baziĝis en komunaj anglaj vortoj (kiam ili asignis la vortaron) kiu uzis la literojn. Sed, post jaroj kaj neuzo de kelkaj vortoj, oni uzas aliajn vortojn eĉ se ICAO ne ĝin agnoskas.

Referencoj

vidu ankaŭ

Literuma alfabeto
radioamatora vortaro