La bona lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Pauchjo (diskuto | kontribuoj) Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo |
e mistajpo |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
'''''La Bona Lingvo''''' <ref>Tiele literumita ĉe [[Geoffrey Sutton|Sutton, Geoffrey]] 2008 : ''[[Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007|Original Literature of Esperanto]]'', [[Mondial (eldonejo)|Mondial]], New York, p. 435, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 435 </ref> estas titolo de libro verkita de [[Claude Piron]]. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis [[Pro Esperanto]] en Vieno, en [[1989]], kaj [[Internacia Esperanto-Muzeo]] de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]], en [[1997]] (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117). Nova eldono aperis en [[2015]] ĉe [[Monda Asembleo Socia]]. |
'''''La Bona Lingvo''''' <ref>Tiele literumita ĉe [[Geoffrey Sutton|Sutton, Geoffrey]] 2008 : ''[[Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007|Original Literature of Esperanto]]'', [[Mondial (eldonejo)|Mondial]], New York, p. 435, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 435 </ref> estas titolo de libro verkita de [[Claude Piron]]. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis [[Pro Esperanto]] en Vieno, en [[1989]], kaj [[Internacia Esperanto-Muzeo]] de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]], en [[1997]] (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117). Nova eldono aperis en [[2015]] ĉe [[Monda Asembleo Socia]]. |
||
Subdialektoj parolataj de partizanoj pri [[lingva ideologio]], kian pretendas |
Subdialektoj parolataj de partizanoj pri [[lingva ideologio]], kian pretendas Piron estas, laŭ [[Esperantologio#Interpretoj|Norma Esperantologio]], iu variaĵo [[Fundamento de Esperanto#Misinterpretoj|misinterpreta de la Fundamento]]: |
||
{{ quote| La principoj de bonlingvismo estas kontraŭaj al la preskriboj de la Bulonja Deklaracio (BK), la Antaŭparolo (A) kaj § 15 FG (R 15). Bonlingvismo rifuzas apliki tiun normaron, devigan por „ĝusta“ (t.e. Fundamenta) Esperanto. Pro tio ĝi kreas variaĵon de Esperanto. Tiu konstato inkluzivas, ke multaj unuopaj vorto-proponoj, trovitaj per apliko de la misaj principoj de bonlingvistoj tamen (hazarde) ja estas konformaj al Fundamenta Esperanto.| BK I (2015-04), pp. 385-6. }}<ref> [[Berlina Komentario|Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto]], vol.I, 2015, pp. 385-6. </ref> |
{{ quote| La principoj de bonlingvismo estas kontraŭaj al la preskriboj de la Bulonja Deklaracio (BK), la Antaŭparolo (A) kaj § 15 FG (R 15). Bonlingvismo rifuzas apliki tiun normaron, devigan por „ĝusta“ (t.e. Fundamenta) Esperanto. Pro tio ĝi kreas variaĵon de Esperanto. Tiu konstato inkluzivas, ke multaj unuopaj vorto-proponoj, trovitaj per apliko de la misaj principoj de bonlingvistoj tamen (hazarde) ja estas konformaj al Fundamenta Esperanto.| BK I (2015-04), pp. 385-6. }}<ref> [[Berlina Komentario|Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto]], vol.I, 2015, pp. 385-6. </ref> |
Kiel registrite je 14:48, 1 dec. 2019
La Bona Lingvo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Claude Piron | |
Eldonjaro | 1989 | |
Aliaj eldonoj | en 1997 | |
Urbo | Vieno | |
Eldoninto | Pro Esperanto | |
Paĝoj | 111 | |
ISBN | 978-2-36960-006-0 | |
La Bona Lingvo [1] estas titolo de libro verkita de Claude Piron. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis Pro Esperanto en Vieno, en 1989, kaj Internacia Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, en 1997 (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117). Nova eldono aperis en 2015 ĉe Monda Asembleo Socia.
Subdialektoj parolataj de partizanoj pri lingva ideologio, kian pretendas Piron estas, laŭ Norma Esperantologio, iu variaĵo misinterpreta de la Fundamento:
|
La libro
La bona lingvo referencas samtempe la lingvon Esperanto mem, kaj ankaŭ la subjektivan perspektivon pri kiel la lingvo estu parolata, laŭ la aŭtoro. Li traktas Esperanton de pluraj facetoj, konkludinte sian preferon por originalaj kunmetaĵoj anstataŭ unuradikaj vortoj internaciaj. Tiel paroli, laŭ li, konsistigas "bonan" Esperanton. Kunmetado estas natura kvalito de aglutina lingvo kia Esperanto, sed la kreinto de la lingvo avertas kontraŭ troa aplikado de la konsiloj de Piron:
|
Piron skizas la bazajn lingvosciencajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "pens-ekonomie" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, inter alie kaj plej grave la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj (analogio). Tio povas, tamen, krei Prokrustan liton.
En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro forte esprimas sian malŝaton de radikoj kiujn li nomas neologismoj sed, inter kiuj, pluraj estas novaj vortoj laŭ la Zamenhofa difino. Tiusence, Piron proponas kontraŭfundamentan reformon al la lingvo. Li kritikas francojn pro tiu, kiun li perceptis esti ilia tendenco preferi pseŭdoprecizajn, intelektajn vortojn. Kontraste, li almontras povon sin esprimi per baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron postulas, ke estas eble esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo.
La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton la "bona" lingvo, sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.
Post elĉerpiĝo de ĉiuj antaûaj eldonoj, la Monda Asembleo Socia (MAS) reeldonis ĝin en 2015, kun antaŭparolo de Renato Corsetti: Claude Piron: La bona lingvo, kun antaŭparolo de Renato Corsetti, Monda Asembleo Socia (MAS), kunlabore kun la grupo La bona lingvo ĉe www.bonalingvo.org 2015, 104 p., ISBN 978-2-36960-006-0.
Vendado
La Bona Lingvo tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.
Prilingva grupo
La verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti, kelkfoje kromnomata bonlingvismo aŭ bonalingvismo. Ĝi provas apliki principojn kiuj favoras al lingva purismo.
Iuj bonlingvistoj agas kiel pledantoj por sia kaŭzo per prelegoj, artikoloj, kaj rimarkoj en blogoj, kritikantaj tiujn, kies opinioj estas diferencaj.
La grupo laboras en propraj retejoj kaj konstruas la vortliston "Simplaj samsignifaj vortoj", kiu proponas alternativojn por vortoj kiuj ne plaĉas al ili.
Bibliografio
- 1990: Ŝulco, Rikardo. Pirono Klaŭdjo kaj la Malbona Lingvo. Paderborno: Esperanto-Centro 1990, 27 p. (kritika eseo el vidpunkto de la Analiza Skolo).
- 1990: Ragnarsson, Baldur. Recenzo en: Esperanto (UEA), 1990/2 (1010), p. 32
- 1990: Farjon de Lagatinerie, J.-F. Recenzo en: Esperanto, 1990/2 (1010), p. 34
- 1990: Maron, Meva. Recenzo en La Gazeto n-ro 28 (30-a de aprilo 1990), p. 11-12
- 1990: Goodheir, Albert. Recenzo en Esperanto en Skotlando 1990, n-ro 151, p. 25-27
- 1990: Farjon de Lagatinerie, J.-F. Recenzo en: Esperanto aktuell (GEA), 1990/2, p. 17-22.
Vidu ankaŭ
- La Mava Lingvo, eseo, parte respondo al La Bona Lingvo, fare de Jorge Camacho
- La Normala Lingvo, eseo pri sama temo, fare de Toño del Barrio
Referencoj
- ↑ Tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 435, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 435
- ↑ Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol.I, 2015, pp. 385-6.
- ↑ Lingva Respondo 4, L.L. Zamenhof, Esperantisto, 1891, pg.23.
Eksteraj ligiloj
- Recenzo, fare de Don Harlow (esperante)
- La Bona Lingvo, en katalogo de UEA (esperante)
- La Mava Lingvo, de Jorge Camacho (esperante)
- La Normala Lingvo, de Toño del Barrio (esperante)
- Retmesaĝa diskutlisto, en kiu oni praktike aplikas la ideojn de "La Bona Lingvo"
- Diskut-grupo en Facebook
- "La bona lingvo", de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti. Enhavas interalie vortaron de Simplaj samsignifaj vortoj.
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "la bona lingvo".
- Libroj de Claude Piron
- Esperanto-libroj aperintaj en 1989
- Eldonaĵoj de Pro Esperanto
- Verkoj el la originala esperantlingva literaturo
- Esperanto-libroj aperintaj en 1997
- Esperanto-libroj aperintaj en 2015
- Reformoj en Esperanto
- Antverpena Lingvo-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience