Antonius Gerardus Johannis van Straaten: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 15: Linio 15:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?query=any,contains,Antonius%20Gerardus%20Johannis%20van%20Straaten&tab=default_tab&search_scope=ONB_gesamtbestand&vid=ONB&lang=de_DE&offset=0 Katalogo de] de [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?query=any,contains,Antonius%20Gerardus%20Johannis%20van%20Straaten&tab=default_tab&search_scope=ONB_gesamtbestand&vid=ONB&lang=de_DE&offset=0 Katalogo de] de [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
*Naskiĝatesto: vidu: File:Akte van geboorte van A. G.
*


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 12:48, 2 dec. 2019

Antonius Gerardus Johannis van Straaten
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1887 (1887-12-06)
en Vianen
Morto 23-an de januaro 1955 (1955-01-23) (67-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlandaEsperantoangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Antonius Gerardus Johannis van Straaten
Familio
Edz(in)o Johanna Margaretha Kruyssen
Infano Jo van Straaten
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • vortaristo
vdr
Subskribo de van Straaten

Antonius Gerardus Johannis van STRAATEN (naskiĝis la 6-an de decembro 1887 en Vianen[1] kaj mortis la 23-an de januaro 1955 en Hago) estis nederlanda lernejestro kaj profesoro de la angla lingvo en Nimego. [2]

En Nijmegen estis de kelkaj aktivuloj starigita “Centra Esperanto-Propaganda Komisiono", en 1926. Ĝi aperigas ekde 1927 ĉiujare bele presitan perkorespondan kurson en 26 semajnaj lecionoj, kiuj de 1930 ankaŭ estis pritraktataj per radio. Ĉiujare abonis ĝin ĉirkaŭ 3 ĝis 4 mil personoj. Van Straaten estis la verkinto kaj gvidanto de tiu kurso. Ĝi estis daŭrigata minimume ĝis 1933.[3]

Esperanto-Vortaroj de Van Straaten

Dua eldono de la vasta vortaro kaj apude la konciza, samaspekta sed malpli dika.

Anton G. J. van Straaten verkis la unuan valoran vortaron por nederlandlingvanoj. En 1933 li aperigis, ĉe la grava nederlanda eldonejo W. J. Thieme & Cie, la vastan “Esperanto-Woordenboek, Esperanto-Nederlandsch/Nederlandsch-Esperanto”. La nederlanda teksto estas laŭ la ortografio “De Vries en Te Winkel”. Estis luksa eldono, bele bindita kun dura kovrilo. La enpaĝigo estis tia ke la du partoj povas konsideriĝi kiel apartaj libroj, sed mi neniam vidis ilin aparte binditaj. La paĝnumerigo rekomenciĝas do en la dua parto, kaj tiu parto ankaŭ havas frontpaĝon. Entute la vortaro ampleksas 696 paĝojn (4 + 134 + 4 + 554). En la antaŭparolo la aŭtoro deklaras, ke li deziras liveri ne nur tradukojn de vortoj kaj klarigon de gramatikaj kategorioj, sed precipe pritrakti esprimojn kaj sintagmojn, kiuj ne estas laŭvorte tradukeblaj. Li deklaras, ke li abunde ĉerpis el la Proverbaro de Zamenhof. La vortaro estas, en ambaŭ partoj, treege riĉa je esprimoj. Tial ĝi ankaŭ iĝis la bazo sur kiu ĉiuj sekvontaj vortaristoj daŭrigis la laboron.

En 1936 aperis jam ĝia dua eldono, tute senŝanĝa, malgraŭ la fakto, ke intertempe Flandrujo adoptis novan ortografion kaj ke Nederlando estis en plena diskuto pri ortografiaj reformoj. Sed en la sama jaro, 1936, aperis, ĉe la sama eldonejo kaj en sama formo: “Beknopt Esperanto-Woordenboek, Esperanto-Nederlands/Nederlands-Esperanto” (Konciza vortaro). La konciza versio estis prilaborita laŭ la nova ortografio Marchant. Denove la du partoj estas konsidereblaj kiel apartaj libroj, en unu sola bindo. Unu grava diferenco tamen: la paĝnumeroj ne rekomenciĝas sed daŭriĝas. Plie, kaj iom maloftaĵo, la aŭtoro ne numeris la paĝojn, sed la kolumnojn, el kiuj, kiel kutime en vortaroj, estas du en ĉiu paĝo. Ankaŭ la transira paĝo, inter la unua kaj la dua parto, spirite (ĉar ne fizike) havas kvar kolumnonumerojn. La libro ampleksas 472 paĝojn (4 + 110 + 358). El tio vidiĝas, ke la E-N-parto ne tro konciziĝis (134 <> 110) dum la N-E-parto klare perdis de ĝia vasteco (554 <> 358; 65 %). La serio “mensch (homo) ĝis menschwording (korpiĝo)”, 39-kapvorta, iĝas “mens ĝis menswording”, 16-kapvorta… sed pri esprimoj la aŭtoro malpli rezignis.

Liaj vortaroj ne indikas la oficialecon de la vortoj, sed en tiu tempo tio ne jam apartenis al la kutimoj.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Laŭ naskiĝatesto: In het jaar achttien honderd zeven en tachtig, den Zevenden der maand December, is voor den Ambtenaar van den Burgerlijken Stand der Gemeente Vianen, Provincie Zuid-Holland verschenen: Willem Hendrik van Straaten, oud dertig jaren, van beroep bouwman [nuntempa vorto: landbouwer] wonende te Vianen dewelke ons heeft verklaard, dat op dinsdag den Zesden der maand December dezes jaars, des middags ten twaalf ure, te Vianen is geboren een kind van het mannelijk geslacht, uit hem en zijne huisvrouw Maria Baas zonder beroep wonende te Vianen en aan dat kind te willen geven de voornamen van Antonius Gerardus Johannis …..
  2. Enciklopedio de Esperanto, p. 512.
  3. Enciklopedio de Esperanto - Red. I Ŝirjaev - 1933-1934 - Literatura Mondo, Budapest - p. 386.