Sanna Marin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19: Linio 19:


=== Ministro ===
=== Ministro ===
Ekde februaro 2017 Marin estas la unua vicprezidanto de la socialdemokratia partio. Komence de 2019, dum la partio jam kampanjis por la elektado de parlamentanoj, ŝi anstataŭis la partiestron [[Antti Rinne]] dum ties malsano. Rinne povis gvidi la kampanjon nur dum la lastaj semajnoj. Rinne restas la prezidanto de la partio ĝis la ĝenerala partia kunveno en junio 2020.
Komence de 2019, dum la partio jam kampanjis por la elektado de parlamentanoj, ŝi anstataŭis la partiestron [[Antti Rinne]] dum ties malsano. Rinne povis gvidi la kampanjon nur dum la lastaj semajnoj. Li nomumis ŝin ministro pri transporto kaj komunikado en [[junio de 2019]]<ref>« Names of new Finnish cabinet ministers emerge », Yle,‎ 3 juin 2019 ([https://yle.fi/uutiset/osasto/news/names_of_new_finnish_cabinet_ministers_emerge/10813264 legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fyle.fi%2Fuutiset%2Fosasto%2Fnews%2Fnames_of_new_finnish_cabinet_ministers_emerge%2F10813264 arkivo], konsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve).</ref>. Rinne restas la prezidanto de la partio ĝis la ĝenerala partia kunveno en junio 2020.


=== Registrarestro===
=== Registrarestro===

Kiel registrite je 20:03, 14 dec. 2019

Sanna Marin
Persona informo
Naskonomo Sanna Mirella Marin
Naskiĝo 16-an de novembro 1985 (1985-11-16) (38-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finnasvedaanglagermana
Loĝloko Kaleva • Tampere
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Tampere • Suupanniitty School • Pirkkalan yhteislukio Silmu
Familio
Edz(in)o Markus Räikkönen
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo https://www.sannamarin.net
vdr

Sanna MARIN (naskiĝis la la  16-an de novembro 1985(nun 1985-11-16) (38‑jara) en Helsinko) estas finnlanda politikistino de la Finnlanda socialdemokratia partio. Ŝi estas finnlanda ĉefministro ekde la 10-a de decembro 2019[1]. Ŝi estas aktuale la plej juna registarestro en la mondo, kaj estas ankaŭ la plej juna ĉefministro en la historio de Finnlando.

Marin estas parlamentano ekde 2015 kaj, antaŭ sia ĉefministriĝo, estis ministro de transporto kaj komunikado ekde la 6-a de junio 2019[2]. Ŝi estas la 3-a virino-ĉefministro de la lando. La antaŭaj estis Anneli Jäätteenmäki kaj Mari Kiviniemi.

Junaĝo

Sanna Marin naskiĝis en neriĉa familio, ŝiaj gepatroj malgeedziĝis kiam ŝi estis juna infano kaj ŝia patrino enamiĝis al alia virino. Ŝi estis edukata de ĉi tiu samseksema paro. Ŝi estas la unua ano de sia familio studadi, kaj ŝi financis siajn studadojn per oficetoj. Ŝi ne ekhavis studmonprunton, timante ne povonti repagi ĝin[3].

Politika kariero

Komenco

Ŝi aniĝis en la juneca movado de la socialdemokratia partio en 2006 kaj post 2 jaroj malsukcese sin prezentis en la municipa baloto de Tampere. Ĉi tiu politika malsukceso estas ŝia ĝisnune ununura[3].

En 2012 ŝi estis elektata en la municipa konsilio de Tampere, kaj ekprezidis ĝin en januaro de 2013.
En 2014, ŝi iĝis la dua vic-prezidanto de la Finnlanda socialdemokratia partio.
Okaze de la parlamenta baloto de la 19-a de aprilo 2015, ŝi aniĝis al la finnlanda parlamento reprezantante la elektodistrikto de Pirkanmaa.
En 2017, ŝi iĝis la unua vic-prezidanto de la Finnlanda socialdemokratia partio.

Ministro

Komence de 2019, dum la partio jam kampanjis por la elektado de parlamentanoj, ŝi anstataŭis la partiestron Antti Rinne dum ties malsano. Rinne povis gvidi la kampanjon nur dum la lastaj semajnoj. Li nomumis ŝin ministro pri transporto kaj komunikado en junio de 2019[4]. Rinne restas la prezidanto de la partio ĝis la ĝenerala partia kunveno en junio 2020.

Registrarestro

Antaŭe:Ĉefministro de FinnlandoPoste:
Antti Rinne2019--

Referencoj

  1. Oficiala sciigo pri nova registaro de Finnlando, 10 decembro 2019
  2. Pri S. Marin sur paĝo de la Finnlanda Parlamento
  3. 3,0 3,1 Sanna Marin, 34 ans, et première ministre... la carrière politique fulgurante d’une Finlandaise « ordinaire » arkivo de Anne-Françoise Hivert en lemonde.fr, publikigita je la 9-a de decembro 2019 (franclingve)
  4. « Names of new Finnish cabinet ministers emerge », Yle,‎ 3 juin 2019 (legi rete arkivo, konsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve).