Sanna Marin: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Baba79 (diskuto | kontribuoj) |
Baba79 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
== Junaĝo == |
== Junaĝo == |
||
Sanna Marin naskiĝis en neriĉa familio, ŝiaj gepatroj malgeedziĝis kiam ŝi estis juna infano kaj ŝia patrino enamiĝis al alia virino. Ŝi estis edukata de ĉi tiu samseksema paro. Ŝi estas la unua ano de sia familio studadi, kaj ŝi financis siajn studadojn per oficetoj. Ŝi ne ekhavis studmonprunton, timante ne povonti repagi ĝin<ref name="lemonde">[https://www.lemonde.fr/international/article/2019/12/09/sanna-marin-la-carriere-politique-fulgurante-d-une-finlandaise-ordinaire_6022242_3210.html Sanna Marin, 34 ans, et première ministre... la carrière politique fulgurante d’une Finlandaise « ordinaire »] [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fwww.lemonde.fr%2Finternational%2Farticle%2F2019%2F12%2F09%2Fsanna-marin-la-carriere-politique-fulgurante-d-une-finlandaise-ordinaire_6022242_3210.html arkivo] de Anne-Françoise Hivert en [[Le Monde|lemonde.fr]], publikigita je la 9-a de decembro 2019 (franclingve)</ref>. |
Sanna Marin naskiĝis en neriĉa familio, ŝiaj gepatroj malgeedziĝis kiam ŝi estis juna infano kaj ŝia patrino enamiĝis al alia virino. Ŝi estis edukata de ĉi tiu samseksema paro. Ŝi estas la unua ano de sia familio studadi, kaj ŝi financis siajn studadojn per oficetoj (en bakejo, kasisto, ĵurnaloliveristo). Ŝi ne ekhavis studmonprunton, timante ne povonti repagi ĝin<ref name="lemonde">[https://www.lemonde.fr/international/article/2019/12/09/sanna-marin-la-carriere-politique-fulgurante-d-une-finlandaise-ordinaire_6022242_3210.html Sanna Marin, 34 ans, et première ministre... la carrière politique fulgurante d’une Finlandaise « ordinaire »] [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fwww.lemonde.fr%2Finternational%2Farticle%2F2019%2F12%2F09%2Fsanna-marin-la-carriere-politique-fulgurante-d-une-finlandaise-ordinaire_6022242_3210.html arkivo] de Anne-Françoise Hivert en [[Le Monde|lemonde.fr]], publikigita je la 9-a de decembro 2019 (franclingve)</ref>. |
||
== Politika kariero == |
== Politika kariero == |
||
Linio 24: | Linio 24: | ||
La [[8an de decembro]] [[2019]], kvin tagojn post kiam Rinne eksiĝis pro la disrompo de sia registara koalicio, Sanna Marin estis nomumita SDP-kandidato por registaro fare de la partia konsilio. Dum la voĉdono ŝi ricevis 32 favorajn voĉojn, tri pli ol [[Antti Lindtman]]<ref>« Finland to get youngest-ever PM », Yle, 8-a de decembro 2019 ([https://yle.fi/uutiset/osasto/news/finland_to_get_youngest-ever_pm/11108189 legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fyle.fi%2Fuutiset%2Fosasto%2Fnews%2Ffinland_to_get_youngest-ever_pm%2F11108189 arkivo]konsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve). </ref>. |
La [[8an de decembro]] [[2019]], kvin tagojn post kiam Rinne eksiĝis pro la disrompo de sia registara koalicio, Sanna Marin estis nomumita SDP-kandidato por registaro fare de la partia konsilio. Dum la voĉdono ŝi ricevis 32 favorajn voĉojn, tri pli ol [[Antti Lindtman]]<ref>« Finland to get youngest-ever PM », Yle, 8-a de decembro 2019 ([https://yle.fi/uutiset/osasto/news/finland_to_get_youngest-ever_pm/11108189 legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fyle.fi%2Fuutiset%2Fosasto%2Fnews%2Ffinland_to_get_youngest-ever_pm%2F11108189 arkivo]konsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve). </ref>. |
||
La [[Finnlanda parlamento]] formale nomumis ŝin ĉefministro la sekvan 10an de decembro, kun 99 voĉoj por kaj 70 voĉoj kontraŭ. Ŝia registaro estas nomumita kelkajn horojn poste de la prezidanto de la respubliko [[Sauli Niinistö]]<ref> « Finland’s record-young PM appointed, faces confidence vote next week », Yle, 10-a de decembro 2019 ([https://yle.fi/uutiset/osasto/news/finlands_record-young_pm_appointed_faces_confidence_vote_next_week/11111398 legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fyle.fi%2Fuutiset%2Fosasto%2Fnews%2Ffinlands_record-young_pm_appointed_faces_confidence_vote_next_week%2F11111398 arkivo] konsultita la 11-an de decembro 2019) (anglalingve). </ref>. |
La [[Finnlanda parlamento]] formale nomumis ŝin ĉefministro la sekvan 10an de decembro, kun 99 voĉoj por kaj 70 voĉoj kontraŭ. Ŝia registaro estas nomumita kelkajn horojn poste de la prezidanto de la respubliko [[Sauli Niinistö]]<ref> « Finland’s record-young PM appointed, faces confidence vote next week », Yle, 10-a de decembro 2019 ([https://yle.fi/uutiset/osasto/news/finlands_record-young_pm_appointed_faces_confidence_vote_next_week/11111398 legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=https%3A%2F%2Fyle.fi%2Fuutiset%2Fosasto%2Fnews%2Ffinlands_record-young_pm_appointed_faces_confidence_vote_next_week%2F11111398 arkivo] konsultita la 11-an de decembro 2019) (anglalingve). </ref>.<br> |
||
== Privata vivo == |
|||
Sanna Marin pariĝis kun la eksa futbalisto kaj firmaisto Markus Räikkönen. Ili havas filinon naskiĝintan en [[januaro 2018]]. |
|||
<br> |
|||
{{sinsekvo |
{{sinsekvo |
Kiel registrite je 11:03, 19 dec. 2019
Sanna Marin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sanna Mirella Marin |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1985 (38-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | finna • sveda • angla • germana |
Loĝloko | Kaleva • Tampere |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Tampere • Suupanniitty School • Pirkkalan yhteislukio Silmu |
Familio | |
Edz(in)o | Markus Räikkönen |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.sannamarin.net |
Sanna MARIN (naskiĝis la la 16-an de novembro 1985 en Helsinko) estas finnlanda politikistino de la Finnlanda socialdemokratia partio. Ŝi estas finnlanda ĉefministro ekde la 10-a de decembro 2019[1]. Ŝi estas aktuale la plej juna registarestro en la mondo, kaj estas ankaŭ la plej juna ĉefministro en la historio de Finnlando.
Marin estas parlamentano ekde 2015 kaj, antaŭ sia ĉefministriĝo, estis ministro de transporto kaj komunikado ekde la 6-a de junio 2019[2]. Ŝi estas la 3-a virino-ĉefministro de la lando. La antaŭaj estis Anneli Jäätteenmäki kaj Mari Kiviniemi.
Junaĝo
Sanna Marin naskiĝis en neriĉa familio, ŝiaj gepatroj malgeedziĝis kiam ŝi estis juna infano kaj ŝia patrino enamiĝis al alia virino. Ŝi estis edukata de ĉi tiu samseksema paro. Ŝi estas la unua ano de sia familio studadi, kaj ŝi financis siajn studadojn per oficetoj (en bakejo, kasisto, ĵurnaloliveristo). Ŝi ne ekhavis studmonprunton, timante ne povonti repagi ĝin[3].
Politika kariero
Komenco
Ŝi aniĝis en la juneca movado de la socialdemokratia partio en 2006 kaj post 2 jaroj malsukcese sin prezentis en la municipa baloto de Tampere. Ĉi tiu politika malsukceso estas ŝia ĝisnune ununura[3].
En 2012 ŝi estis elektata en la municipa konsilio de Tampere, kaj ekprezidis ĝin en januaro de 2013.
En 2014, ŝi iĝis la dua vic-prezidanto de la Finnlanda socialdemokratia partio.
Okaze de la parlamenta baloto de la 19-a de aprilo 2015, ŝi aniĝis al la finnlanda parlamento reprezantante la elektodistrikto de Pirkanmaa.
En 2017, ŝi iĝis la unua vic-prezidanto de la Finnlanda socialdemokratia partio.
Ministro
Komence de 2019, dum la partio jam kampanjis por la elektado de parlamentanoj, ŝi anstataŭis la partiestron Antti Rinne dum ties malsano. Rinne povis gvidi la kampanjon nur dum la lastaj semajnoj. Li nomumis ŝin ministro pri transporto kaj komunikado en junio de 2019[4]. Rinne restas la prezidanto de la partio ĝis la ĝenerala partia kunveno en junio 2020.
Registrarestro
La 8an de decembro 2019, kvin tagojn post kiam Rinne eksiĝis pro la disrompo de sia registara koalicio, Sanna Marin estis nomumita SDP-kandidato por registaro fare de la partia konsilio. Dum la voĉdono ŝi ricevis 32 favorajn voĉojn, tri pli ol Antti Lindtman[5].
La Finnlanda parlamento formale nomumis ŝin ĉefministro la sekvan 10an de decembro, kun 99 voĉoj por kaj 70 voĉoj kontraŭ. Ŝia registaro estas nomumita kelkajn horojn poste de la prezidanto de la respubliko Sauli Niinistö[6].
Privata vivo
Sanna Marin pariĝis kun la eksa futbalisto kaj firmaisto Markus Räikkönen. Ili havas filinon naskiĝintan en januaro 2018.
Antaŭe: | Ĉefministro de Finnlando | Poste: | |
---|---|---|---|
Antti Rinne | 2019- | - |
Referencoj
- ↑ Oficiala sciigo pri nova registaro de Finnlando, 10 decembro 2019
- ↑ Pri S. Marin sur paĝo de la Finnlanda Parlamento
- ↑ 3,0 3,1 Sanna Marin, 34 ans, et première ministre... la carrière politique fulgurante d’une Finlandaise « ordinaire » arkivo de Anne-Françoise Hivert en lemonde.fr, publikigita je la 9-a de decembro 2019 (franclingve)
- ↑ « Names of new Finnish cabinet ministers emerge », Yle, 3 juin 2019 (legi rete arkivo, konsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve).
- ↑ « Finland to get youngest-ever PM », Yle, 8-a de decembro 2019 (legi rete arkivokonsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve).
- ↑ « Finland’s record-young PM appointed, faces confidence vote next week », Yle, 10-a de decembro 2019 (legi rete arkivo konsultita la 11-an de decembro 2019) (anglalingve).
|