Fortikaĵo de Egervár: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fortikaĵo
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
*[http://www.egervar.hu/var.htm hungare kun fotoj]
*[http://www.egervar.hu/var.htm hungare kun fotoj]


[[Kategorio:Fortikaĵoj en Hungario]]
[[Kategorio:Fortikaĵoj en Hungario|Egervar]]

Kiel registrite je 21:42, 20 dec. 2019

Fortikaĵo de Egervár estas impona, preskaŭ sendifekta, renesanca historia monumento en Hungario, en Transdanubio.

Aerfoto pri fortikaĵo en Egervár

Historio

La unua mencio pri ligna fortikaĵo okazis en 1288 laŭ latina formo castrum Egerwar. Ĝi estis detruita en 1409, rekonstruita jam el ŝtonoj inter 1476-1490. La nun videbla renesanca formo naskiĝis post diversaj trakonstruoj en la 1540-aj kaj 1560-aj jaroj. Dum la kontraŭturkaj bataloj depost 1600 (tiam falis Kanizsa) la fortikaĵo situis rekte kontraŭ la turkoj. Ili bruldetruis la fortikaĵon en 1664. En 1671 la Habsburgoj forprenis ĝin, poste ĉefepiskopo György Széchényi aĉetis ĝin. Post falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la laŭ ordono unu el la aloj estis malkonstruita, tiel estiĝis la U-formo. Tiam estis konstruita la dua etaĝo kaj la arkada koridoro. Tiuj trakonstruoj donis al la fortikaĵo kastelan aŭ burgan aspekton. Ekde la malfrua 18-a jarcento la burgo ne estis loĝata, paŝo post paŝo ĝi iomete ruiniĝis.

Fortikaĵo de Egervár
Dosiero:1360 Castle 80.jpg
Poŝtmarko pri fortikaĵo

Depost la 2-a mondmilito la nova posedanto estis la ŝtato mem, kelkaj familioj loĝis en la kastelo. En la 1960-aj jaroj la kastelo plene renoviĝis. En la sekva jardeko ĉiusomere oni aranĝis subĉielajn teatraĵojn, interne turista hotelo kun muzeo funkciis. Inter 2009-2012 denova renoviĝo okazis, poste pli moderna ekspozicio ekfunkciis. La vizitantoj povas scii ĉion helpe de saĝtelefono.

Konstruaĵo

La fortikaĵo aŭ kastelo havas 3 turojn (aŭ bastionojn) en la anguloj. Origine la konstruaĵo estis fortikaĵo, tial ĝi ne havas parkon.

Fontoj