Restoracioj kaj hoteloj kun nomo Esperanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Restoracio Esperanto kun stelo: ekzistis inter 2005 kaj 2018
Linio 4: Linio 4:


== Restoracio Esperanto kun stelo ==
== Restoracio Esperanto kun stelo ==
La relative nova [[Stokholmo|Stokholma]] restoracio kun la nomo "Esperanto" ricevis unu stelon en la prestiĝa restoracia gvidlibro [[Michelin]]. Nun estas en Svedio naŭ restoracioj kiuj havas unu stelon de Michelin, kaj nur unu restoracio kun du steloj.
En [[Stokholmo]] ekzistis restoracio kaj drinkejo kun la nomo "Esperanto" inter la jaroj 2005 kaj 2018. Tiu restoracio estis rangigita kiel unu el la plej altkvalitaj en la lando. Ĝi ricevis unu stelon en la prestiĝa restoracia gvidlibro [[Michelin]]. Ekzistis tiam en Svedio naŭ restoracioj kiuj havis unu tian stelon kaj nur unu sola kun du steloj.


La manĝo-spionoj de Michelin vizitis la restoracion Esperanto en Stokholmo dufoje dum la jaro 2006. La duan fojon ili malkaŝis sin post la vizito, kaj jam tiam la ĉefo de la restoracio eksuspektis, ke povos aperi stelo en la sekva eldono de la gvidlibro. La {{daton|15|marto|2007}} la libro estis publikigita, kaj efektive montriĝis, ke Esperanto iĝis la deka restoracio en Svedio kun Michelin-stelo.
La manĝo-spionoj de Michelin vizitis la restoracion Esperanto en Stokholmo dufoje dum la jaro 2006. La duan fojon ili malkaŝis sin post la vizito, kaj jam tiam la ĉefo de la restoracio eksuspektis, ke povos aperi stelo en la sekva eldono de la gvidlibro. La {{daton|15|marto|2007}} la libro estis publikigita, kaj efektive montriĝis, ke Esperanto iĝis la deka restoracio en Svedio kun Michelin-stelo.


Restoracio Esperanto en Stokholmo ne taŭgas por malriĉuloj - ĝi tute ne funkcias dum la lunĉ-horoj, kaj vespere ĝi proponas du plenajn menuojn inter kiuj la gastoj devas elekti. Ĉiuj ĉirkaŭ la sama tablo devas mendi la saman menuon. La menuo ŝanĝiĝas regule, kaj ĝi ne estas tradukita al Esperanto.
Restoracio Esperanto en Stokholmo ne taŭgis por malriĉuloj - ĝi tute ne funkciis dum la lunĉ-horoj, kaj vespere ĝi proponis du plenajn menuojn inter kiuj la gastoj devas elekti. Ĉiuj ĉirkaŭ la sama tablo devis mendi la saman menuon. La menuo ŝanĝiĝis regule, kaj ĝi ne estis tradukita al Esperanto.


La relative nova restoracio Esperanto jam antaŭe ricevis grandan atenton en la svedaj amaskomunikiloj, ĉar aŭtune ĝiaj kuiristoj estis premiitaj kiel la steloj de la jaro de prestiĝa sveda gvidlibro pri restoracioj, kaj la tute nova restoracio estis taksata kiel la tria plej bona en la lando. Tamen la ĵurnaloj mencias la nekutiman nomon de la restoracio sen komento. Ĝia elekto estis inspirita de la romano ''[[La alkemiisto]]'' de [[Paulo Coelho]].
La restoracio Esperanto dekomence ricevis grandan atenton en la svedaj amaskomunikiloj, ĉar ĝiaj kuiristoj jam antaŭe estis premiitaj kiel la steloj de la jaro de prestiĝa sveda gvidlibro pri restoracioj, kaj la tute nova restoracio estis taksata kiel la tria plej bona en la lando. Tamen la ĵurnaloj mencias la nekutiman nomon de la restoracio sen komento. Ĝia elekto estis inspirita de la romano ''[[La alkemiisto]]'' de [[Paulo Coelho]].


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 19:28, 22 dec. 2019

Tiu ĉi artikolo temas pri restoracioj kun la nomo "Esperanto". Por pliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).

Esperanto estas la nomo de diversaj restoracioj en la mondo. Estas rimarkinde, ke plej multaj servistoj kaj eĉ estroj de la restoracioj apenaŭ scias, ke Esperanto estas neŭtrala internacia lingvo. Ofte la posedantoj de restoracioj kun la nomo "Esperanto" tute ne estas konataj kiel esperantistoj, sed ŝajne elektis la nomon pro ĝia ekzoteco.

Restoracio Esperanto kun stelo

En Stokholmo ekzistis restoracio kaj drinkejo kun la nomo "Esperanto" inter la jaroj 2005 kaj 2018. Tiu restoracio estis rangigita kiel unu el la plej altkvalitaj en la lando. Ĝi ricevis unu stelon en la prestiĝa restoracia gvidlibro Michelin. Ekzistis tiam en Svedio naŭ restoracioj kiuj havis unu tian stelon kaj nur unu sola kun du steloj.

La manĝo-spionoj de Michelin vizitis la restoracion Esperanto en Stokholmo dufoje dum la jaro 2006. La duan fojon ili malkaŝis sin post la vizito, kaj jam tiam la ĉefo de la restoracio eksuspektis, ke povos aperi stelo en la sekva eldono de la gvidlibro. La 15-an de marto 2007 la libro estis publikigita, kaj efektive montriĝis, ke Esperanto iĝis la deka restoracio en Svedio kun Michelin-stelo.

Restoracio Esperanto en Stokholmo ne taŭgis por malriĉuloj - ĝi tute ne funkciis dum la lunĉ-horoj, kaj vespere ĝi proponis du plenajn menuojn inter kiuj la gastoj devas elekti. Ĉiuj ĉirkaŭ la sama tablo devis mendi la saman menuon. La menuo ŝanĝiĝis regule, kaj ĝi ne estis tradukita al Esperanto.

La restoracio Esperanto dekomence ricevis grandan atenton en la svedaj amaskomunikiloj, ĉar ĝiaj kuiristoj jam antaŭe estis premiitaj kiel la steloj de la jaro de prestiĝa sveda gvidlibro pri restoracioj, kaj la tute nova restoracio estis taksata kiel la tria plej bona en la lando. Tamen la ĵurnaloj mencias la nekutiman nomon de la restoracio sen komento. Ĝia elekto estis inspirita de la romano La alkemiisto de Paulo Coelho.

Eksteraj ligiloj

Restoracioj kun la nomo "Esperanto" ekzistas interalie en


Ekzistas kromaj hoteloj kun la nomo "Esperanto", en Germanio, Pollando kaj Senegalo.

Vikipedio mencias ankaŭ barko-restoracion kun tiu nomo en Brazilo.