Munkena interkonsento: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:
[[Kategorio:Munkena interkonsento| ]]
[[Kategorio:Munkena interkonsento| ]]
[[Kategorio:Ĉeĥoslovakio]]
[[Kategorio:Ĉeĥoslovakio]]
[[Kategorio:Landlimoj de Ĉeĥoslovakio]]
[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Historio de Germanio]]
[[Kategorio:Historio de Germanio]]

Kiel registrite je 09:56, 6 jan. 2020

Munkena interkonsento estis interkonsento pri rezigno de limregionaj teritorioj de Ĉeĥoslovakio, en kiu loĝis germana minoritato, al la nazia Germanio. Ĝi estis subskribita la 29-an de septembro de 1938 en konferenco en Munkeno de reprezentantoj de registaroj de Granda Britio (Neville Chamberlain), Francio (Edouard Daladier), Germanio (Adolf Hitler) kaj Italio (Benito Mussolini). La interkonsento fariĝis rezulto de agresiva politiko de Germanio kaj brita-franca politiko helpe de cedoj. Per la fermo de la kontrakto antaŭis kampanjo kontraŭ Ĉeĥoslovakio, gvidita pro onidira subpremado de 3 milionoj da germanoj en la ĉeĥoslovaka teritorio. Tiu ĉi kampanjo estis kunigita kun vulgara premo al la ĉeĥoslovaka registaro.

Postulojn de Germanio rilate al Ĉeĥoslovakio Hitler formulis la 15-an de septembro de 1938 dum kunveno kun brita ĉefministro en Berchtesgaden. Li ĉefe postulis, por ke estu rezignita al Germanio la teritoriojn kun pli ol 50 % da germana loĝantaro. Tiuj ĉi postuloj estis subtenataj per noto de la brita kaj la franca registaroj, do la ĉeĥoslovaka registaro fine la 21-an de septembro de 1938 akceptis. La decido kaŭzis spontanean reziston de loĝantoj, kiu kulminis la 22-an de septembro per ĉefstriko, kiu kaŭzis falon de registaro de Hodža. Nova kabineto de generalo Syrový proklamis la 23-an de septembro mobilizon. Hitler dume gradigis siajn postulojn en la t.n. godesberga memorando. Aktivecojn, kiujn subtenis ankaŭ Italio, fine gvidis al kunvoko de konferenco de ĉefoj de registaroj, okazintaj la 29-an de septembro de 1938 en Munkeno kaj al la akceptita interkonsento.

La munkena interkonsento akceptita sen partopreno de Ĉeĥoslovakio estis diktato, kiu postulis la rezignon de la ĉeĥoslovakaj limregionoj en la tempo ekde la 1-a ĝis la 10-a de oktobro kaj solvon de la t.n. problemo de pola kaj hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio ĝis tri monatoj (same per la rezigno de la teritorio). Novaj ŝtatlimoj de Ĉeĥoslovakio estis garantotaj de signintoj de la munkena interkonsento. La 30-an de septembro de 1938 la ĉeĥoslovaka registaro dum prezidanteco de Edvard Beneš akceptis la munkenan diktaton. Ĉeĥoslovakio rezignis al Germanio ampleksajn teritoriojn signifaj ekonomie kaj precipe strategie, inkluzive de Petržalka, danuba antaŭpontejo ĉe Bratislavo. Tuj post tio post la antaŭa ultimato la 1-an de oktobro de 1938 Pollando aneksis teritoriojn de regionoj ĉirkaŭ Těšín, Orava kaj Spiš kaj surbaze de viena arbitracio el la 2-a de oktobro Hungario ekokupis sudan kaj orientan Slovakion kaj grandan parton de Subkarpata Rusio. Ĉeĥoslovakio tiel sume perdis 41 098 km2 de sia teritorio kaj 4 879 000 loĝantojn, el tio 1 250 000 ĉeĥoj kaj slovakoj. Ĝi same perdis 33 % da industriaj uzinoj, plimulton de minejindustrio, vitroindustrio, teksindustrio kaj paperindustrio. Ĝi estis senigita de zono de limregionaj fortikaĵoj, interrompiĝis la plej gravaj fervojlinioj. La munkena interkonsento preparis grundon por definitiva likvido de Ĉeĥoslovakio la 15-an de marto de 1939. En la jaro 1942 proklamis la munkenan interkonsenton kiel nevalida Granda Britio kaj Francio, en la jaro 1944 Italio kaj en la jaro 1973 Germanio.

Vidu ankaŭ