Hugh O’Flaherty: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Hugh O'Flaherty}}
{{Commonscat|Hugh O'Flaherty}}
* [http://www.hughoflaherty.com/ Website der Hugh O’Flaherty Memorial Society]
* [http://www.hughoflaherty.com/ Hejmpaĝo de Hugh O’Flaherty Memorial Society]
* [http://msgrhughoflaherty.50webs.com/ University of Maine: ''Monsignor Hugh O’Flaherty'']
* [http://msgrhughoflaherty.50webs.com/ University of Maine: ''Monsignor Hugh O’Flaherty'']
* [http://www.rootsweb.ancestry.com/~irlker/scarlet.html RootsWeb: ''Hugh O’Flaherty'']
* [http://www.rootsweb.ancestry.com/~irlker/scarlet.html RootsWeb: ''Hugh O’Flaherty'']

Kiel registrite je 12:18, 16 jan. 2020

Hugh O’Flaherty
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1898 (1898-02-28)
en Graflando Cork
Morto 30-an de oktobro 1963 (1963-10-30) (65-jaraĝa)
en Cathair Saidhbhín
Mortokialo apopleksio
Ŝtataneco Irlando
Alma mater St. Brendan's College, Killarney • Mungret College
Okupo
Okupo diplomato • katolika sacerdoto
vdr
Monumento por O'Flaherty en Cill Airne, Irlando
Kappler, la germana SS-subkolonelo kaj kontraŭulego de la pastro en Romo kiu atencis lin kaj postmilite baptitis de li

Hugh O’FLAHERTY (naskĝinta la 28-an de februaro 1898 en Lisrobin/Graflando Cork, mortinta la 30-an de oktobro 1963 en Cathair Saidhbhín/Graflando Kerry) estis irlanda pastro de la Katolika Eklezio. Li famis kiel sukcesa rezistadmovadano en la fare de Wehrmacht okupita Italujo. Kune kun helpantoj li kaŝigis ĉ. 6500 judoj kaj el militkaptiteco fuĝintaj soldatoj de la Aliancanoj en monaĥejo kaj privataj kaj ekleziaj ejoj.

Vivo

Hugh O’Flaherty studis teologion unue ĉe la porpastra seminario de Cill Airne. En 1922 li iris Romon kie li finis la sutdojn. En 1925 iĝis lia ordino; li ekaktivis por Vatikanurbo kiel diplomato vojaĝante al Egiptio, Haitio, Sankta Domingo kaj Ĉeĥoslovakio. En 1934 li nomunimits monsinjoro kaj kunlaboranto de la Sankta Ofico.

Libertemppasige li tre ŝatis la golfludadon; ofte li ludis kun Galeazzo Ciano, la tiamaj itala ministro pri eksteraj aferoj kaj bofilo de Benito Mussolini. Post militeksplodo O'Flaherty regule animzorgantis en internigoj soldataj i.a. serĉante inter la kaptitoj pri la sortoj de forestantaj soldatoj. En kazo de trovo li informis tra la ondoj de Radio Vatikana la zorgoplenajn parencojn en diversaj landoj.

Post la renverso de Mussolini en 1943 la aliancana soldataro en Italujo kapitita ja liberigitis sed aŭtomate ekminacitis pro la enmarŝo de germanaj trupoj en Italujo. Minaco nova estis ankaŭ por multe da judoj italaj. Granda nombro da fuĝintoj alparolis O’Flaherty, kiu tuj komencis fondon de kaŝorganizaĵo por savi la minacatajn ulojn en klostroj kaj aliaj ejoj. Tiutempe li vivis ĉe la germana kolegio porpastra Campo Santo Teutonico de kie li manaĝeradis la helpadon en 1943/44.[1] Inter la plej valoraj helpantoj liaj estis la brita kolonelo Sam Derry, Delia Murphy (la edzino de la irladna ambasadoro Thomas J. Kiernan) kaj Chetta Chevalier el Malto kiu flegis kaŝi fuĝintojn antaŭ la germanoj ankaŭ en sia privata domo. Jenas aliaj helpantoj: Aurelio Borg, Ugolino Gatt kaj Egidio Galea. Grava kontaktpersono estis la brita diplomato Sir D’Arcy Osborne.

La plej danĝera kontraŭulo de O’Flaherty estis la subkolonelo de SS Herbert Kappler, komandanto de Sicherheitspolizei kaj Sicherheitsdienst. Ĉar Kappler komprenis ke devas esti organizaĵo kontraŭgermana en Romo kaj li provis atenci la diplomaton vatikanurban. Ofte O’Flaherty sukcese ĉiam denove forlasis Vatikanurbon por atingi kaŝejojn aŭ ĉeesti sekretajn kunvenojn. Li maskis sin i.a. kiel almozpetulo, monaĥino, eĉ wehrmacht-ano. Fine okazis atenco ene de Vatikanurbo kontraŭ O’Flaherty, kiu fiaskis. Post liberigo de Romo fare de la Usona Armeo Kappler kaptitis kaj kondamnitis je malliberiĝo dumviva. Ĉiun monaton li ricevis viziton de O’Flaherty en la prizono; en 1959 Kapler konvertiĝis je la katolika kredo kaj baptitis de O’Flaherty mem.

Post la milito Hugh O’Flaherty plurfoje honoritis pro la meritoj. La usonanoj aljuĝis al li la Liberecmedalon (Medal of Freedom), la britoj nomumis lin komandoro de la Ordeno de la Brita Imperio. Pension fare de la itala ŝtato li tamen rifŭzis. En 1960 li havis korinfarkto dum mescelebrado kaj oni resendis lin al Irlando. Tie li vivis ĝismorte ĉe la fratino Bride Sheehan en Cahersiveen.

Postefikoj

En 1983 oni filmigis la historion pri al rezistatbatalo de O’Flaherty kaj de liaj grupanoj sub la titolo Scarlet Pimpernel of the Vatican kun Gregory Peck en la ĉefrolo. La tombo de la monsinjoro eĉ hodiaŭ ofte vizitatas. En la Nacia parko de Killarney troviĝas monumento por li kaj fonditis amikara societo Hugh O’Flaherty Memorial Society. Lia vivo estas laŭprograme instruota al irlandaj lernantoj.[2] Beatigo lia ankaŭ de kelkaj intencatas.

Verkoj

  • kun Jan Olav Smit: In our Father’s house. Saint Peter’s and the Vatican, Vatican Polyglot Press, Romo 1939.
  • kun Jan Olav Smit: O Roma felix: Practical guide for walks in Rome, Verdesi, Romo 1959.

Literaturo

  • Arne Molfenter, Rüdiger Strempel: Über die weiße Linie. Wie ein Priester über 6.000 Menschen vor der Gestapo rettete. Dumont, Köln 2014, ISBN 978-3-8321-9760-5.
  • Brian Fleming: The Vatican Pimpernel. The Wartime Exploits of Monsignor Hugh O’Flaherty. Collins Press, Cork 2008, ISBN 978-1-905172-57-3.
  • Joseph Peter Gallagher: Scarlet Pimpernel of the Vatican. On the work of Monsignor Hugh O’Flaherty. Souvenir Press, London 1967.
  • Daniel M. Madden: Operation escape. The adventure of Father O’Flaherty. Hawthorn Books, New York 1962.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Stefan Heid, Johann Ickx: "Der Campo Santo Teutonico, das deutsche Priesterkolleg und die Erzbruderschaft zur Schmerzhaften Mutter Gottes während des Zweiten Weltkriegs" en: Michael Matheus, Stefan Heid (eld.): Orte der Zuflucht und personeller Netzwerke. Der Campo Santo Teutonico und der Vatikan 1933-1955 Freiburg im Breisgau, 2015, ISBN 978-3-451-30930-4, p. 137-169
  2. Paula Konersmann: "Über die weiße Linie". En: Katholische Nachrichten-Agentur, 23.9.2014 (gazeto)

Ŝablono:Normdaten