Internacia Instituto de Socia Historio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
Reclus (diskuto | kontribuoj) Oficiala retejo |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* {{Oficiala retejo}} {{Nl}}/{{En}} |
|||
* {{Nl}} [https://socialhistory.org/nl La retejo de IISG] |
|||
* {{En}} [https://socialhistory.org/en La retejo de IISG (IISH)] |
|||
[[Kategorio:Arkivoj en Nederlando]] |
[[Kategorio:Arkivoj en Nederlando]] |
Kiel registrite je 09:55, 29 jan. 2020
Internacia Instituto de Socia Historio | ||
---|---|---|
Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis | ||
esplora institucio • arkivo | ||
Komenco | 25-a de novembro 1935 | |
Geografia situo | 52° 22′ 9″ N, 4° 56′ 22″ O (mapo)52.369084.93944Koordinatoj: 52° 22′ 9″ N, 4° 56′ 22″ O (mapo) | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Situo | Amsterdamo | |
Adreso | Cruquiusweg 31, 1019 AT Amsterdam | |
| ||
Tipo | arkivejo | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Nicolaas Wilhelmus Posthumus vd | |
Membro de | Fédération internationale des centres d'études et de documentation libertaires • Geheugen van Nederland vd | |
Estr(ar)o | Henk Wals | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Instituto de Socia Historio (nederlande: Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis; mallonge: IISG) estas esplorinstituto kaj arkivejo en Amsterdamo pri socia historio. Ĝi kolektas arkivojn pri laboro, sociaj interrilatoj kaj sociaj movadoj. La esplorado estas tutmonda.
Arkivoj
Kiel arkivejo, la IISG kolektas arkivoj kaj informoj por esploristoj. La kolektoj aŭ apartenas al la IISG, aŭ estas uzopruntita de ekstera partio al la IISG. La instituto enhavas diversajn kolektojn, interalie la arkivoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels, Provo, Socialdemokrata Laborista Partio, Partij van de Arbeid, Arthur Lehning, Karl Kautsky, Lev Trockij, Emma Goldman kaj la Rote Armee Fraktion.
Eldonoj
Kune kun Amsterdam University Press estas eldonata la Tijdschrift voor Sociale en Economische Geschiedenis (esperante: Revuo por Socia kaj Ekonomia Historio). Kune kun Cambridge University Press estas eldonata la International Review of Social History (esperante: Internacia Revuo de Socia Historio). Rete, IISG eldonas la Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland (esperante: Biografia Vortaro de Socialismo kaj la Laborista Movado en Nederlando, BWSA). BWSA enhavas biografietojn pri Nederlandaj socialistoj kaj membroj de maldekstraj sociaj movadoj.
IISG kaj Esperanto
IISG enhavas la arkivon de Esperanto Nederland[1] kaj de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj.[2] Ankaŭ la arkivoj de diversaj esperantistoj troviĝas en IISG:
BWSA enhavas biografiojn pri la sekvaj esperantistoj:
- Willem Drees;[5]
- Frits Faulhaber;[6]
- Lie Heijnen;[7]
- Martina Gezina Kramers;[8]
- Wijtze Nutters;[9]
- Koos van Rees;[10]
- Piet Schmidt;[11]
- Theo Thijsen;[12]
- Anke Weidema.[13]
Referencoj
- ↑ Archief Esperanto Nederland (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
- ↑ Archief Federacio de Laboristaj Esperantistoj (Amsterdam) (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
- ↑ Archief F.B.E. ten Hagen (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
- ↑ Archief P.G. van der Plank (nederlande). Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis. Alirita 2018-04-20.
- ↑ Maarten Brinkman (1992). “DREES, Willem”, BWSA (nl) 5, p. 58–65.
- ↑ Ans Bakker-ten Hagen; Dik Nas (2016). “FAULHABER, Frederik Antonius Franciscus”, BWSA online (nl).
- ↑ Bart de Cort (2016). “HEIJNEN, Anna Aleida”, BWSA online (nl).
- ↑ Fia Dieteren (2001). “KRAMERS, Martina Gezina”, BWSA (nl) 8, p. 117–120.
- ↑ Ward de Kock (2018). “NUTTERS, Wijtze”, BWSA online (nl).
- ↑ Ruud Uittenhout (1990). “REES, Jacob van”, BWSA (nl) 4, p. 171–174.
- ↑ Piet Hoekman (2001). “SCHMIDT, Petrus Johannes”, BWSA (nl) 8, p. 241–248.
- ↑ Peter-Paul de Baar (1998). “THIJSSEN, Theodorus Johannes”, BWSA (nl) 7, p. 226–232.
- ↑ Floor M. van Gelder (2011). “WEIDEMA, Anke”, BWSA online (nl).