Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Paculo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 334: Linio 334:
::{{Respondo al|Dominik|Golfestro|Marcos|Paculo|Pauchjo|Tlustulimu|montri=ne}} Ŝajnas al mi, ke ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la uzado de "ri" ĉe Vikipedio. Antaŭ ol mi proponis la regulon mi jam pensis, ke eble ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la temo. Sed ĉar mia proponita regulo ne nur temis pri pronomoj, sed ĝenerale pri seksa identeco, mi iom alivortigis ĝin. Kion vi opinias pri la sekva propono? Ĝi priskribas kiel ni efektive jam verkis plejparte da artikoloj. Post 1, 5 aŭ 10 jaroj ni povus en la lingvejo denove diskuti pri la temo, kaj eble tiam estos rekomendo de la Akademio rilate la temon.
::{{Respondo al|Dominik|Golfestro|Marcos|Paculo|Pauchjo|Tlustulimu|montri=ne}} Ŝajnas al mi, ke ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la uzado de "ri" ĉe Vikipedio. Antaŭ ol mi proponis la regulon mi jam pensis, ke eble ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la temo. Sed ĉar mia proponita regulo ne nur temis pri pronomoj, sed ĝenerale pri seksa identeco, mi iom alivortigis ĝin. Kion vi opinias pri la sekva propono? Ĝi priskribas kiel ni efektive jam verkis plejparte da artikoloj. Post 1, 5 aŭ 10 jaroj ni povus en la lingvejo denove diskuti pri la temo, kaj eble tiam estos rekomendo de la Akademio rilate la temon.
:::'''''Seksa identeco'''''
:::'''''Seksa identeco'''''
:::''Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per [[seksneŭtrala pronomo]], kiel ekzemple la angla [[ununombra they]] aŭ la sveda [[hen]], oni evitu la uzadon de personaj pronomoj kaj alivortigu la frazojn en la artikolo.''
:::''<s>Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per [[seksneŭtrala pronomo]], kiel ekzemple la angla [[ununombra they]] aŭ la sveda [[hen]], oni evitu la uzadon de personaj pronomoj kaj alivortigu la frazojn en la artikolo.</s>'' (retirita, nova propono sube)
::{{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 17:26, 9 feb. 2020 (UTC)
::{{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 17:26, 9 feb. 2020 (UTC)
:: {{Komento}} Mi tamen pensas ke eble estus bone iomete ŝanĝi la lastan frazon: ''Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per [[seksneŭtrala pronomo]], kiel ekzemple la angla [[ununombra they]], la sveda [[hen]] aŭ la Esperanta neoficiala [[riismo|ri]]...''. [[Uzanto:Paculo|Paculo]] ([[Uzanto-Diskuto:Paculo|diskuto]]) 18:26, 9 feb. 2020 (UTC)
:: {{Komento}} Mi tamen pensas ke eble estus bone iomete ŝanĝi la lastan frazon: ''Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per [[seksneŭtrala pronomo]], kiel ekzemple la angla [[ununombra they]], la sveda [[hen]] aŭ la Esperanta neoficiala [[riismo|ri]]...''. [[Uzanto:Paculo|Paculo]] ([[Uzanto-Diskuto:Paculo|diskuto]]) 18:26, 9 feb. 2020 (UTC)
Linio 405: Linio 405:
Menciindas ankaŭ tio ke pluraj Akademianoj subtenas uzon de la pronomo ''ri''.
Menciindas ankaŭ tio ke pluraj Akademianoj subtenas uzon de la pronomo ''ri''.
[[Uzanto:Paculo|Paculo]] ([[Uzanto-Diskuto:Paculo|diskuto]]) 14:28, 11 feb. 2020 (UTC)
[[Uzanto:Paculo|Paculo]] ([[Uzanto-Diskuto:Paculo|diskuto]]) 14:28, 11 feb. 2020 (UTC)
:Mi tute konsentas kun la klarigoj kaj la propono de Markos. Mi retiras mian lastan proponon, ĉar mi nun vidas en ĝi la problemon de diskriminacio. La komparo al la problemo pri landonomoj estas tre trafa.
:{{Respondo al|Golfestro}} Ekzistas neduumuloj, kiuj preferas esti priparolataj per la tradicie seksindikaj pronomoj, kaj tion oni respektu. Ankaŭ ekzistas cisuloj, kiuj preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj pronomoj, kaj tion oni same respektu. Ne estas bona kialo por respekti la dezirojn de neduumuloj kaj ignori tiujn de aliuloj.
:{{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 15:07, 11 feb. 2020 (UTC)


== "Prequel" ==
== "Prequel" ==

Kiel registrite je 15:08, 11 feb. 2020


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp.
Lingvejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Performance art

Mi petas konsilojn, kiel ĝin uzi (en:Performance art)? Ĉu

  • performancio = arta branĉo
  • performanco = ulo, kie performancas ?

--Crosstor (diskuto) 11:24, 15 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Komunumoj en Nederlando

Mi vidas ke la nova Wwikix rekreis ĉiujn subajn kategoriojn en Kategorio:Komunumoj en Nederlando, anstataŭiginte prepozicion "de" per "en". Samtempe li markis kiel tujforigendaj ĉiujn subajn kategoriojn kun "de", ekzemple Kategorio:Komunumoj de Nederlando laŭ provincoj‎, Kategorio:Municipoj de Frislando‎ ktp. Nun tiuj ĉi kategorioj malkongruas al la nomoj de aliaj kategorioj kaj ankaŭ al la ĝenerala regulo pri la nomoj.RG72 (diskuto)

Estus utile aŭskulti opiniojn de nederlandaj vikipediistoj. @Robin van der Vliet: @Alifono: @Warddekock: @Robert Weemeyer:
Mi proponas malfari ĉiujn ŝanĝojn de @Wwikix:. Tiu uzanto agis kontraŭregule kaj sendiskute. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:39, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ke li pluas reordigi la kategoriojn pri Nederlando, interalie esperantigante nomojn de la urboj kaj provincoj. Certe li havas bonajn intencojn kaj eble pravas tiukampe, sed kion pensas la komunumo, speciale la nederlandaj vikipediistoj? @Robin van der Vliet: @Alifono: @Warddekock: @Robert Weemeyer: @PaulP:

Mi rekte kontaktis Wwikix kaj li respondis nenion, sed korektis, do evidenta la problemo estas solvita.RG72 (diskuto)

Memorindaĵo x memorigaĵo

Estas kategorioj pri signifa konstruaĵoj. Kiu estas pli prava? Memorindaĵo x memorigaĵo? Vidu Kategorio:Kulturaj memorigaĵoj en Ĉeĥio Tie estas ambaŭ vortoj. Dankon --LiMr (diskuto) 21:54, 26 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Monotipio

Estas artikolo pri en:Monotyping kaj same en pluraj lingvoj, sed ne en Esperanto. Mi kreos ĝin, sed la titolo estus Monotipio? Ĉu la bildo estas monotipo (bildo), la faranto estas monotipisto? --Crosstor (diskuto) 16:41, 18 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Jes, la Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev proponas monotipisto.RG72 (diskuto)

Répétiteur

Mankas la vorto en:Répétiteur, eĉ estus bone artikolo pri tio. Kiel mi traduku? --Crosstor (diskuto) 07:49, 11 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ne atendas plu, mi ne volas sorton de "Performance art" (vidu plej supre!), tial mi akceptas konsilon de hungara vortaristo: "A ripeti szógyökből származik a kifejezés, az azt a segédoktatót jelöli, aki ismétléssel, gyakorlással segíti az oktatást. Eszperantóul én "helpekzercisto"-nak mondanám." (=La termino venas de la "ripeti", kiu rilatas al la helpinstruisto, kiu helpas la instruadon kun ripetado kaj ekzercado. Mi dirus Esperante "helpekzercisto".) Bonvolu ne ataki min pro inventado! Se iu havas tamen pli bonan esprimon, bonvolu unue fari artikolon al :en:Répétiteur, poste ŝanĝu la vorton en kelkaj lokoj (la serĉilo trovos ilin), same ŝanĝu la kategorion! Mi jam plene fermis la aferon, bonvolu ne respondi al mi! --Crosstor (diskuto) 13:58, 20 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Kantaŭtoroj kaj Kantverkistoj

Saluton! Estas Kategorio:Kantaŭtoroj kaj Kategorio:Kantverkistoj. Ĉu estas diferenca vortsignifo inter kantaŭtoro kaj kantverkisto? --LiMr (diskuto) 19:23, 30 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Supozeble ili estas la samaj, diferenco povas okazi inter la muziko kaj muzikteksto. --Crosstor (diskuto) 13:25, 31 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi rimarkis tiun ĥaoson, sed ankoraŭ ne korektis ĝin pro tempomanko.RG72 (diskuto)
Mi traserĉis vikidatumoj-ero kaj mi trovis, ke kantverkisto + kanstisto = kantaŭtoro. Mi ligis tiujn kategoriojn al ĝustaj vikidatumoj. Same mi koretis superajn kategoriojn. Sed mi ne povas revizi artikolojn en tiuj kategorioj, se ili estas en ĝusta kategorio. Noto: Aliaj lingvoj havas ofte saman problemon.--LiMr (diskuto) 14:24, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu venki?

En la paĝsupra spamaĵo pri “CEE VikiPrintempo” oni proponas ke oni verku artikolojn kaj «venku valorajn premiojn». Ŝajnas ke ne eblas venki tiujn kiuj ne komprenas la diferencon inter "venki" kaj "gajni"… Ja temas pri vikio kaj oni mem korektu anstataŭ plendi, sed en la menciita spamaĵo (tute “mojose”) mankas redaktbutono. Tuvalkin (diskuto) 22:19, 4 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi pravas. Eraroj en la tekstoj de la Vikipedia sistemo estas tre ĝenaj kaj bedaŭrinde oftaj, kaj ekzistas neniu simpla maniero korekti ilin. --Surfo 10:33, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

La lingvan eraron mi ĵus korektis. Dankon pro sciigo!

Se vi trovos pliaj lingvajn (aŭ enhavajn!) malglataĵojn en sistemaj mesaĝoj, vi mem povas multajn el ili korekti ĉe TranslateWiki (se Vikipedio uzas defaŭltan, neŝanĝitan measĝon) aŭ peti administrantojn pri korekto. Eventuale, se vi tre entuziasmas (kio ja bonus!), vi povas peti rajtojn de interfaca administranto kaj redakti la koncernajn sistemajn mesaĝojn. Ebloj ja estas ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:43, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Surcentro kaj subcentro

Ekzistas la artikoloj pri surcentro kaj subcentro. PIV nenion scias pri ambaŭ vortoj. Anstataŭ en ĝi estas epicentro kaj hipocentro. Do, ĉu mi ŝanĝu la nomojn? --Dario Aralezo (diskuto) 17:44, 24 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Certe!RG72 (diskuto) 13:08, 25 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Hang gliding

Estas amase artikoloj pri tiu angla vorto en:Hang gliding, sed mankas en Esperanto. Pri la homo, kiu uzas ĝin, mi elektis la vorton deltaplanisto. Ĉu bone? --Crosstor (diskuto) 07:39, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas uzataj ankaŭ la vortoj pendoglisilo kaj pendglisilo (ili troveblas ankaŭ en Vikipedio). Tiuj vortoj estas facile kompreneblaj, dum deltaplanon oni devas nepre aparte lerni (ĝi nepre ne estas ia "plano"). Bedaŭrinde nur "deltaplano" troviĝas en PIV. Via vorto deltaplanisto estas regule derivita el la PIVa vorto. Mi ne uzus ĝin, sed vi decidu mem. --Surfo 19:39, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas skribita en la paĝo Vikipedio:Titoloj de artikoloj: "Majusklaj estu

  • la unua litero de propra nomo.
  • ĉiuj literoj de akronimoj (ekzemploj: UEA, SAT)"

Kion oni devas fari kun plurvortaj propraj nomoj? Ekzemple oni povas trovi artikolon Balta maro malgraŭ ke Plena Analiza Gramatiko (kvina eldono) en § 39 rimarko 1 rekomendas skribi ĝuste Balta Maro. Alia ekzemplo kiu kontraŭas tiun menciitan nian principon estas Sennacieca Asocio Tutmonda - plurvorta propra nomo en kiu ĉiu unua litero estas majuskla.

Do mi proponas: "Majusklaj estu

Mi petas vian opinion? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:37, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Via propono estas bona. Mi forte malaprobas la ŝanĝadon, kiu okazis ekzemple pri "Balta Maro". --Surfo 19:16, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Vi ankaŭ forigis la eron pri akronimoj. Mi supozas ke tio ne estis intenca, do mi restarigis tion. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:09, 11 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Radioamatoraj fakvortoj

Mi iom esploris en la arkivo sed ne trovis info pri bezonataj fakvortoj:

DXing_dieksismo???? (mi multe bezonas tiun vorton!)
DX-pedition_diekspedicio ????
DX communication_
Radio spectrum_radospektro?_ radia spektro? (mi tre bezonas por kategorio!)
Electromagnetic spectrum_Elektromagneta spektro?
Amateur radio topics
Amateur radio emergency communications
Amateur radio homebrew
Bandplan_Bendplano?_Bendlarĝo???
SWL_kurtondaj aŭskultantoj_=?????
Continuous wave
Citizens band_ Civitana bendo???
Amateur radio net
beacon
frequency propagation_
Hamfest_Radiofesto/Radioamatora festo/ ????
High-speed telegraphy_altrapida telegrafio????
treminals_(ekz. ĉe kapacitoro)
encapsulado/encapsulated (ekzemple en transistoro TO-220, SOT-23…)
Qslig_konfirmkartado?_kontakkonfirmado?_
SDR (Software Defined Radio)_
SMD_surface mount dvices_
Special event station

Mi iom demandis ankaŭ en la diskutgrupo kaj esploris en multaj vortaroj! Pluraj/ĉiuj estas el la angla vikipedio. Kiu ajn komento kaj rekomendo estos tre bonvena!
JabieroKubo (diskuto) 10:07, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

En Vikivortaro haveblas bona anglo-Esperanta vortaro, ĉiutage ampleksigata de fervora uzanto. Eble ĝi jam enhavas necesajn vortojn aŭ almenaŭ vi povus konsulti la vortariston.RG72 (diskuto) 10:19, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Sed kion fari se la termino necesas? bezono postulas tion, ne nura deziro. RG72 (diskuto) 12:03, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: kaj @RG72: dankon pro la respondo. Prave, foje ne eblas alimaniere! Okazas ke radioamatoroj havas sufiĉe multe da praktika uzado de la lingvo sed vortaristoj malmultas kaj vortaroj kvankam multaj malaktualas (teknologio tre rapidas tiukampe). Al tio aldonendas ke estas treege faka ŝatokupo do literaturo ne multe aldonos. JabieroKubo (diskuto) 21:27, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Provu en [1] kie vortaristoj ĉeestas kaj oni pli vigle diskitas pri tiuj aferoj. RG72 (diskuto) 02:09, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Malĝusta alidirektilo ĉe Idealismo

Idealismo ne egalas al Ideismo ĉar temas pri du malsamaj radikoj. Do mi konsideras tiun alidirektilon misa, tamen mi ne certas, kion fari: mi skribetus novan ĝermon por anstataŭi la alidirektilon, sed «ideal'ism'o» povas havi diversajn sencojn (ĉu artan, ĉu muzikan...) inter kiuj mi ne povas elekti. Rigardeto en alilingvajn Vikipediojn ne tre helpas. Aŭdrea 00:55, 7 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pensas, ke praktike ĉiuj efektivaj uzoj de "idealismo" en Esperanto havas ĝuste la signifon de ideismo, do la alidirektilo ŝajnas al mi tute en ordo. Notu, ke "idealismo" uzata en tiu senco estu interpretata ne kiel kunmetaĵo de "ideal/" kaj "-ism/", sed kiel rekta transpreno de la radiko "idealism/" kiel internacian formon pravigeblan per la 15a regulo (mi tamen preferas laŭ la dua parto de la 15a regulo formi la vorton "ideismo" por tiu nocio). Marcos (diskuto) 17:21, 20 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu oni povas diri "inseksa reĝo" en Esperanto?

En pluraj lingvoj, oni parolas pri 'inaj reĝoj'. Ĉu oni povas diri tiel Esperante? T.e., ĉu la vorto 'reĝo' estas nepre virseksa, aŭ ĉu tiu signifo estas nur emo laŭ la kutimoj de popoloj?

Ekz-e, WP-eo Hatŝepsut nomas ŝin "reĝino", sed en WP-en, ŝi estas "ina reĝo". En WP-fr, ŝi estas reine (reĝino), sed tiu ankau diras, ke Hatchepsout devient roi (H. fariĝas reĝo). Kwamikagami (diskuto) 22:18, 1 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

En la praktiko vi trovos la kutimon: [2]! --Crosstor (diskuto) 04:26, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, kelkfoje oni bezonas esprimon "ina reĝo" aŭ "inseksa reĝo" por pli bona klarigo. Ĉar la vorto "reĝino" havas la du signifojn (1) "(nereganta) edzino de reĝo" kaj (2) "reganta reĝino", do, "virino kun la sama titolo kaj potenco kiel (vira) reĝo", oni kelkfoje bezonas emfazi ke temas pri tiu dua (malpli ofta) signifo kaj ne la unua. Pluraj "inaj reĝoj" troveblas tie: Listo de monarĥinoj, multaj neregantaj reĝinoj estas tie: Kategorio:Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj. - Do, la esprimo tute bonas. Sincere, Moldur (diskuto) 06:04, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kial tiel komplike nomi virinon, sinjorinon ... ? Ĉu tio estas "inaj maskloj"? Tiu ĉi persono estas simple "reĝino" (angle "queen"), se temas pri monarĥio aŭ se temas ekz. pri insekto, kie reĝinoj estas ankaŭ nomataj kelkaj abeloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:14, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Sed se oni bezonas tiel esprimi agadon, ekz. en komedio, aŭ specifan parolmanieron aŭ skribmanieron, oni trankvile povas tiel nomi la "inan masklon". Petr Tomasovsky (diskuto) 06:19, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Tio, kion mi volas kompreni, estas ĉu "reĝo" estas viro pro kutimo, same kiel gejŝo estas ino (povus troviĝi vira gejŝo, se la kutimoj estus alie), aŭ pro la lingvo/gramatiko, same kiel "viro" estas esence maskla. Kwamikagami (diskuto) 06:47, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Vidu en PMEG por detala klarigo de Akademiano Bertilo Wennergren. Sincere, Moldur (diskuto) 07:05, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon, Moldur. Ja, tiu helpas. Kwamikagami (diskuto) 15:38, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigi disciplino per fako

La vorto disciplino en Vikipedio ofte estas uzata por eldiri sportan fakon. Laŭ PIV tia uzo estas evitinda kaj ReVo eĉ ne enlistigis tian signifon. Ankaŭ flugleginte la rezultojn de Tekstaro mi ne trovis tian signifon de disciplino. Se neniu konas pli bonan vorton, mi anstataŭigas disciplino per fako aŭ sporto depende de la kunteksto. --LoMo600 (diskuto) 10:20, 3 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun tiu ŝanĝo. Marcos (diskuto) 17:25, 20 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Al mi ambaŭ la titolo kaj la enhavaĵoj de ĉi tiu artikolo ne ŝajnas aptaj por enciklopedio. Nur tre malmultaj lingvosciencistoj, almenaŭ tiuj kiuj laboras pri okcidentĝermanaj lingvoj, opinias ke la nederlanda de Belgio kaj tio de Nederlando estas malsamaj lingvoj. Nur la okcidentflandran kaj la limburgan oni ofte konsideras kiel apartaj lingvoj. Kaj pluraj ekzemploj de diferencoj inter la 'lingvoj' estas eraroj. Pli bona solvo ŝajnas al mi redakti ĝin kiel la artikolo Usona varianto de la angla lingvo kaj krei aliajn artikolojn pri la aliaj naciaj variantoj de la nederlanda lingvo. Ignorantia Nescia (diskuto) 18:32, 6 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Finnlando => Finnolando => Finnlando

Uzanto:Kwamikagami amase ŝanĝis en la tuta Vikipedio nomon de tiu ĉi lando de Finnlando al Finnolando. Mi ne memoras ke la komunumo antaŭe diskutis pri tio kaj aprobis tiun decidon. Mi ne vidas tiun formon en PIV [3], nek iam renkontis ĝin aliloke. Do mi proponas same amase forigi tiujn redaktojn kaj averti la redaktinton, ke ne eblas arbitre fari amasajn ŝanĝojn en la enciklopedio. La artikolon Finnlando mi jam restarigis, nuliginte pli ol 10 liajn redaktojn, dum kiuj li eksperimentis kun Finnio ktp.RG72 (diskuto) 02:57, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Tiu estas nure gramatika ŝanĝo. /nnl/ ne eblas en Esperanto, do "Finnlando" ne estas vera Esperanta vorto, kaj estas prononcata kiel "finlando" (lando de fino). Estas aliaj solvoj -- "Suomio" ktp -- sed "Finnolando" estas la pli eta, kaj la norma solvo de troa sinsekvo da konsonantoj. Kwamikagami (diskuto) 03:07, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ mi havis problemon pri tio. Ankaŭ rete kaj libre estas legeblaj pluraj formoj, tial mi ofte uzis Suomio-n.--Crosstor (diskuto) 04:05, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Iu ajn amasa ŝanĝado devas esti unue pridiskutita kaj aprobita de la komunumo. Des pli se temas pri persona inventaĵo, ne registrita en la plej aŭtoritata vortaro kiel PIV. RG72 (diskuto) 07:27, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun RG72. Finnlando estas kutima nomo por tiu ĉi lando. Ĉi tie entute ne temas pri troa sinsekvo de konsonantoj, ĉar estas multaj vortoj kunigitaj tiel, ekz. vortkuniĝo, diversspeca - Finnlando estas bela vortkuniĝo. Ni aĉetis diversspecan materialon. ktp. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:10, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi same interkonsentas. https://uea.org/landoj/europo Narvalo (diskuto) 10:13, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi plene konsentas kun RG72, Petr Tomasovsky kaj Narvalo. Amasa ŝanĝado, precipe al kontroversa kaj nenormala nomformo, sen antaŭa pridiskutado kaj aprobo de la komunumo estas kontraŭ la akceptata konduto en Vikipedio. La ŝanĝoj de "Finnlando" al "Finnolando" (kaj ankaŭ de "grandduko" al "grandoduko") estas nepre malfarendaj. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:12, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi proponas tuj denove reŝanĝi la titolon de la artikolo. "Finnlando" estas la tradicia nomo de ĉi tiu lando, "Finnolando" havas malpli ol 100 rezultoj en Google kaj estas sekve eĉ ne menciinda en la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:48, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi jam amase malfaris ŝanĝojn, sed multaj artikolotitoloj estas nur ŝanĝeblaj fare de administrantoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:12, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
La saman fuŝan alinomadon Kwamikagami faris eĉ en esperanta Vikivortaro. Li jam kelkfoje aperis kun strangaj propraj teorioj. Kion do ni faru?
Mi ĵus malfaris la alinomadon de la ĉefartikolo, tiel ke ĝi nun denove titolas Finnlando. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉar Kwamikagami faris amasajn fuŝojn pri la titolo de Finnlando kaj rilataj artikoloj, mi ĵus forprenis lian statuson de "mempatrolato". --Tlustulimu (diskuto) 19:52, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankegon al Tlustulimu kaj Robin van der Vliet por la granda riparlaboro! - Moldur (diskuto) 20:26, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde, Moldur. :-) Mi esperas, ke ne estas tro multaj pliaj fuŝaĵoj. Alie ni devus forbari la kaŭzanton, precipe en kazo de ripeto de tia agado. --Tlustulimu (diskuto) 20:40, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi vidis, ke la sama uzanto ankaŭ amase kaj sendiskute ŝanĝis "geedzeco" al "edzeco" en artikoloj kaj titoloj antaŭ iom da tempo. Tiu uzanto provis pravigi tion per tio, ke tiu uzo estas zamenhofa, sed PIV markas ĝin kiel arĥaismo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:50, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi nur volas aldoni ke «Finnlando» estas la konsilinda vorto por tiu lando, bazita de nomo de gento, laŭ la Akademio de Esperanto Listo de rekomendataj landnomoj--01:56, 9 okt. 2019 (UTC).

Mi, loĝanto de la koncerna lando, dankas al ĉiuj helpemuloj, kiuj streĉis siajn fortojn kaj forsarkis la ĥaosajn ŝanĝojn de Kwamikagami. Ĉi tio ne estis la unua fojo, kiam Kwamikagami kaŭzis vastan detruon en Vikipedio. Mi ne scias pri ĉiuj fojoj, sed kelkaj atakoj okazis jam antaŭ pli ol kvin jaroj kaj ankoraŭ restas misoj tiam estigitaj. Laŭ mi, Kwamikagami meritus forbaron. – Cetere, la artikolo tro multe okupiĝas pri la nomo de la lando kaj donas eĉ maloftegajn kaj bizarajn variantojn kaj eĉ umas pri aferoj plene neenciklopediaj (kio "plaĉas" kaj "malplaĉas" al iuj nenomitoj), dum la resto de la artikolo vere bezonas plibonigon. --Surfo 09:21, 9 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus vidis, ke eĉ en Vikivortaro la tradicia termino nun denove estas priskribata kiel antaŭe, post malfaro de la superflua ŝanĝo. Jen ligilo wiktionary:eo:Finnlando. --Tlustulimu (diskuto) 18:40, 9 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Filipinoj

Estas ĉi tie artikolo pri Filipinoj kun Kategorio:Filipinoj, sed kial estas ĉe multaj subkategorioj uzita "la" antaŭ Filipinoj? Ekz. Kategorio:Urboj de la Filipinoj, kio estas malĝuste skribita. Temas pri propra nomo - Filipinoj. Ne ekzistas ekz. lando Okcidenta Filipino, Suda Filipino ks., kiuj kreus "du" Filipinojn. Estas nur unu Filipinoj. Ĉu la paĝoj kun "la Filipinoj" estas alinomendaj? Mi diras, ke jes. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:01, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Nomoj de landoj, insularoj aŭ montaroj en pluralo estas ofte uzataj kun la artikolo "la": "la Alpoj", "la Ferooj", "la Filipinoj" ktp.; vidu ekz-e kion skribas pri tio Akademiano Bertilo Wennergren: [4]. Laŭ mia multjara lingvosperto sentiĝus strange skribi "Urboj de Filipinoj" sen "la". - Sincere, Moldur (diskuto) 07:29, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton Moldur, por mi estas male tute strange uzi NUR ie "la" antaŭ la nomo. Same strange estas por mi diri - Tio estas gantoj de la Petroj, tiel strange estas por mi diri - Tio estas insuloj de la Filipinoj. Simple mi dirus - Tio estas insuloj de Filipinoj. (Insuloj apartenantaj al Filipinoj, neniam insuloj apartenantaj al la Filipinoj). Petr Tomasovsky (diskuto) 12:16, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi jam rimarkis tiun strangaĵon. Ŝajnas al mi, ke tio estas paŭsaĵo de naciaj lingvoj kun artikoloj. Mi pli emus simple diri "Filipinoj" sen artikolo. --Dominik (diskuto) 08:34, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun Dominik, ke temas pri kopiaĵo de naciaj lingvoj uzantaj la artikolon. Vidu ekz. paĝon pri Manilo, kio estas ĉefurbo de Filipinoj. Rimarkeble estas, ke ne estas uzata "la" antaŭ Filipinoj. PIV parolas same - Filipinoj sen artikolo. Aŭ ĉu iu elpensis novan (gramatikan) regulon en Vikipedio? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:38, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Eble mi "ĉesis" kompreni, kiam uzi artikolon "la", do ĉu iu povus al mi klarigi, kial estas skribita "la" en kategorio Kategorio:Sporto en la Respubliko Kongo? Tio estas ja simpla sciigo pri sporto en konkreta lando. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:41, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Tiu strangeco devenas el la frazo la Filipinaj insuloj. La artikolo kaj la pluralo estas ambau spuroj de la originala frazo, kiu estis tute ordinara. Sed vere ambau estas balastaj. Oni povus diri "Filipino", "Sejŝelo", "Bahamo" sen perdo de senco. (Filipina Respubliko > Filipino > filipinano.) Tiu ne estas afero de gramatiko, sed nur de kutimo. Kwamikagami (diskuto) 03:05, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Sejŝeloj

Estas Kategorio:Sporto en Sejŝeloj kaj Kategorio:Kulturo de la Sejŝeloj. Trovu diferencojn inter la kategorioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:06, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

ReVo havas:

Bahamoj = Ŝtato lokita sur la samnoma insularo ... teritorio de Komunumo de Bahamaj Insuloj,
Maldivoj = Insularo en Hinda Oceano, teritorio de Respubliko Maldivoj: Maldivoj […] malaperos sub la maro, se la mondo nenion faros. (Monato)
Sejŝeloj = teritorio de Respubliko Sejŝeloj
Filipinoj = Respubliko Filipinoj

Klare, li opinias ke la 'la' estas nenecesa. Lia ekzemplo por Sejŝeloj estas kun 'la', sed venas el Vikipedio. La unuaj ekzemploj por Filipinoj estas al Filipinoj kaj ke la Filipinoj, ambau el Monato. Ŝajnas ke uzo estas ne normigita, kaj do estos afero de stilo por Vikipedio. Sen Vk-a stilogvidilo, verŝajne nek estos ĉiam samvorte ĉe ni. Kwamikagami (diskuto) 02:56, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

ĉu uzu la landan au la popolan nomon por specifi monunuon?

Ekz-e, ĉu ĝi estu la 'germana marko' k 'ĉina juano' au la 'germania marko' k 'ĉinia juano'? Ŝajnas al mi, ke monunuo ligas al lando, ne al gento. Troviĝas germanoj, ĉinoj ktp en multaj landoj (Austrio, Svislando, Tajvano, Singapuro), sed la marko, juano ktp apartenas al nur po unu. Do ĉu malajzia ringito au malaja ringito, malagasa ariaro au madagaskara ariaro, ktp.?

Eble oni uzas la landonomon kiam ĝi ne estas derivita de iu popolo (e.g. alĝeria dinaro, ne *alĝera dinaro), sed la popolan nomon kiam ĝi jes estas? Sed la tajvana k honkonga dolaroj estas ambau ĉinaj. Ĉar la traduko de 'juano' estas ankau ofte 'dolaro', kiel oni komprenus, per popola nomo, ĉu 'la ĉina dolaro' estas la ĉinia, tajvana au honkonga?

Konsideru la kontrau-ekzemplojn cxi-tie en VP-eo de rusia rublo, belorusia rublo, somalia ŝilingo, svazilanda lilangenio, tajlanda bahto anstatau ?rusa rublo, ?belorusa rublo, ?somala ŝilingo, ?svazia lilangenio, ?taja bahto, k ankau sauda rialo anst. ?saudia rialo, kie 'Saudo' estas familinomo, ne popolo. Kwamikagami (diskuto) 22:22, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

(Ankau, kiel oni diras 'bahto'? Por multe, laulitera prononco estus malebla. Eble kiel "baĥto"?)

Ĉu ni estas Vikipedio en la latina?

Mi volus demandi, ĉu ni estas Vikipedio en la latina lingvo rilate al paĝoj pri botaniko. Ekz. Nudsemplantoj al Gymnospermae, Biksaceoj al Bixaceae, Brassicaceae kaj multaj aliaj. Uzanto:HalleBopp klarigas tion per frazo En la titolo, la latina scienca nomo plej gravas. Eble jes, sed en la latina Vikipedio. Se la temo havas nomon en Esperanto, kial ĝi ne povas havi ĝin ĉi tie? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:22, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Petr. Mi ĵus demandis lin sur lia diskutopaĝo, ĉu ie foje okazis diskuto pri tia amasa alinomado. Krome mi metis ligilon al ĉi tiu paĝo. Espereble li trovos la vojon ĉi tien. Ankaŭ mi dubas pri la utilo de tia alinomado. --Tlustulimu (diskuto) 13:16, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Uzanto:HaleBopp faradas tiom da malutilo, malfacilege riparebla, al la Esperanta Vikipedio, ke ne eblas trovi vorton por priskribi tion. Lia respondo montras, ke li kredas ke li estas redaktanta la Anglan aŭ la Francan Vikipedion. Verŝajne li neniam aŭdis, ke ekzistas ankaŭ alilingvaj Vikipedioj kun sendependaj principoj. Ĉu neniu kapablas bridi lin? --Surfo 17:25, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi pardonpetas se mi okazigis ĝenon. Tion mi tute ne planis. Mi multe interesiĝas pri botaniko kaj tradukas plantojn Esperanten de jaroj. Esperantigitaj nomoj estas nepraj, sed latinaj nomoj pri taksonomio havas multajn avantaĝojn. Unue, ĉiuj plantoj havas latinan nomon. Estas ĉirkaŭ 700 familioj, pli ol 16000 akceptitaj genroj kaj pli ol 350000 akceptitaj specioj. Sed tre malmultaj el ili havas Esperantan nomon. Do se iu volas krei paĝon pri planto, ĉu en la titolo li kreu nomon kiun li mem inventis, aŭ prefere li elektis la nomon internacie agnoskita de la scienca komunumo? Due, planto ofte havas multajn ne-sciencajn nomojn; kelkaj diras "hispania abio", aliaj preferas "hispana abieso", aliaj "abio hispania" kaj ankoraŭ aliaj "pinsapo", sed tiu planto havas nur unu latinan nomon "Abies pinsapo". Do kiun Esperantan nomon oni elektu? Ĉu hazarde? Mi ne volas ke oni nomu plantoj nur per iliaj latinaj nomoj, kontraŭe pro tio mi tradukas plantojn, sed mi pensas ke, en la titolo, estu afero nekontestebla kaj ne-arbitra kiel latina nomo de genro kaj specio. Trie, oni povas konstati ke kelkaj artikoloj havas latinan titolon (ekz. Eucalyptus deglupta) kaj aliaj Esperantan titolon (ekz. Etfrukta eŭkalipto). Tio estas iom ĥaosa, Vikipedio indas pli. Notu ankaŭ pri ĉi-lasta eŭkalipto ke microtheca ne signifas "Etfrukta", sed "kun malgranda teko", t.e. "etteka" se vi volas. Do en la titolo mem estas etimologia kaj botanika eraro, kiu ne estintus se la aŭtoro estus titolinta la paĝon "Eucalyptus microtheca". Jen kial mi volis ŝanĝi kelkajn titolojn al Latino (mi ne ŝanĝis amasojn!). Mi volonte nuligos miajn lastajn ŝanĝojn, se vi havas kelkajn argumentojn por konvinki min ke mi misagis. Mi estas scienculo kaj aperta viro. Mi plezure diskutos pri tio kun vi. Dankon pro via toleremo.--HaleBopp (diskuto) 22:18, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
  • Tio estas ne simpla afero. Ni ĉiam bezonas referencojn pri esperantlingvaj nomoj. Sciencaj nomoj estas kruda - ni uzas sicencaj nomoj kiam ne ekzistas esperantaj nomoj. Similie ni uzas nomoj de urboj en deiversaj lingvoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:28, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro tiu respondo. Do se la nomo ekzistas Esperante oni uzu ĝin en la titolo, kaj se ne, oni uzu la latinan nomon. Tamen mi vidas ke "Aizoaceae" havas latinan titolon, sed "aizoacoj" estas en [PIV] ; kaj "Baselacoj" havas Esperantan titolon kaj aperas en neniu vortaro... Se mi bone komprenas ne vere estas regulo. Ne valoris tiom riproĉi al mi aspiri al iom pli da kohereco. Tio ne multe estas scienca... Tamen mi faros mian plejeblon por kontentigi la plejmulton kaj petos antaŭ ol ŝanĝi jam ekzistantan aferon, ĉar fine mi pensas ke la problemo estis nur tie.--HaleBopp (diskuto) 20:17, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Tamen, por la genronomo baselo oni trovas ekzemplon http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/legomoj/legomou8.htm, per sufikso -acoj oni formas plantan famili-nomon. Do, Baselacoj, blanka baselo estas tute akcepteblaj formoj, titoloj. Narvalo (diskuto) 20:29, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes vi pravas, sed ne verdire estas la termino baselacoj mem. Parenteze, pri Baselacoj, la tipa genro de tiu familio estas "Basella". Oni ne trovas tiun terminon en PIV, tamen laŭ la fonetike modelo Pilosella -> pilozel/o (PIV), la tipa genro devus esti Basella -> bazel/o, kaj do la familio devus nomiĝi "bazelacoj" kun z kaj ne s. Jen ankoraŭ diskutinda afero en la titolo mem kiun latina referenco ne permesus.--HaleBopp (diskuto) 20:47, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
La rapideco kun kiu la paĝo Aizoaceae estis alinomita al Aizoacoj post mia lasta mesaĝo klare montras ke la Esperanta Vikipedio privilegias la Esperantan nomon en la titolo. Sufiĉis tion diri kun argumentoj anstataŭ grumbli. Mi do ŝanĝos miajn lastajn alinomadojn ĉar ekzistas referencojn al PIV.--HaleBopp (diskuto) 08:26, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Lepidoptera

Ĉu papilioj jam ne povas nomiĝi papilioj, sed ni devas nomiĝi ilin per stranga neesperanta vorto Lepidoptera (ĉar laŭ Vikipedio tio estas papilio)? Per pluralo Lepidopteraoj? Tio sonas kiel iu specio de dinosaŭroj. Sur la herbejo flugadis rhopaloceraoj. Ridinda kaj terura frazo samtempe. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:14, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ni povus kursivigi la titolon, por indiki ke gxi ne estas E-o. Kwamikagami (diskuto) 06:01, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

„wing clipping“ (en) = „Gefieder-Stutzen“ (de) = ?

Saluton! Mi volas traduki la artikolon de:Stutzen (Gefieder). Ĉu mi uzas „flugilfortranĉo“n aû „flugilfortranĉa“n? --A11w1ss3nd (diskuto) 13:13, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Por la nomo de artikolo uzu substantivan formon. Tamen mi dubas ĉu "flugilfortranĉo" estas taŭga vorto por tio. Tiu vorto sonas nekredeble kruela kaj mistrafa. Oni ne laboras pri la flugiloj, sed la plumoj, kaj oni ne fortranĉas sed tondas ilin. Eble Plumtondado estas pli bona esprimo. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:06, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon. Cxu „tondi“ signifas shave? --A11w1ss3nd (diskuto) 14:29, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se vi fortranĉas ion, ĝi estas for. (Cut off, wegschneiden; kutime per tranĉilo = knife = Messer).
Se vi tondas ion, ĝi ne estas for, ĝi estas pli mallonga, ekz-e hararo, ungo, arbobranĉo. (Clip, trim, stutzen, scheren; kutime per tondilo = scissors = Schere).
Oni ankaŭ povas diri angle "haircut" aŭ germane "Haare schneiden", sed en Esperanto estas ĉiam "tondi harojn", neniam "tranĉi".
"Tondi" estas iom simila al shave. (Kutime oni uzas "razi" = shave.) Se vi tondas barbon, ĝi estas pli mallonga, sed kutime ankoraŭ videbla barbo. Se vi razas vin, vi ne havas videblan barbon.
Sincere, Moldur (diskuto) 15:57, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri la statistika divizio

Saluton! Temas pri tiu ĉi artikolo: Statistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉu efektive estas tuta divizio da ili? Aŭ ili estas plantoj kaj la vorto estas uzata kun botanika senco?

Eble taŭgas alinomi la artikolon, ĉu? Anstataŭigi divizion per “Departemento” ne taŭgas, ĉar ĝi mem estas parto de la “Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj”. Do eble ĝi estu “sekcio”, ĉu? Dario Aralezo (diskuto) 12:20, 15 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi pravas, tio estas evidenta kaj embarasa anglaĵo (Division). Mi pensas ke fako pli konvenas. RG72 (diskuto) 13:46, 15 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Dario Aralezo (diskuto) 07:09, 16 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Amasa forigado de in-sufiksoj

La uzanto Paculo amase forigas in-sufiksojn el artikoloj pri virinoj. Mi ne memoras ke ni antaŭe pridiskutis tion kaj faris respektivan decidon. Arbitra amasa korektado estas malbona ideo en la serioza enciklopedio, kia ni strebas fari nian Vikipedion, ĉu ne? RG72 (diskuto) 08:08, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi jam rimarkis tion. En unu artikolo (Elizabeto la 2-a (Britio)), mi tamen fine akceptis lian ŝanĝon (Ŝia Reĝina Moŝto --> Ŝia Reĝa Moŝto), tial ke estas vorto "reĝino" en la sama frazo, kio konformas al la uzo en Hamleto. Sed ĝenerale ŝanĝo ne praviĝas. Ekzemple en artikolo Anna Aĥmatova, la rusa versio plurfoje uzas vorton "поэтесса", do normale la traduko devus esti "poetino". --Dominik (diskuto) 10:09, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi volas nur rimarkigi, ke tio, kiun gramatikan formon uzas la rusa versio, estas nenia argumento por Vikipedio. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 11:02, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Certe la ruslingvaj artikoloj ne gravas ĉi-kaze, sed mi konsideras tiom arbitran amasan redaktadon malbona ideo. Des pli ke sola argumento de la redaktinto estas neado de iu ajn distingo inter viro kaj virino krom tiu anatomia. "Verkistino estas verkisto kun vagino" skribis li. Tio estas absurdaĵo, ĉar neas tutan aron da psikologiaj, psikaj kaj aliaj diferencoj. Ĉu transgenrulo trapasas operacion kaj plurajn komplikajn procedurojn nur por akiri vaginon? Certe ne, li simple deziras konformigi sian korpon al sia psika kaj psikologia statuso — tiu de virino. Do mi nuligos la arbitraĵojn. RG72 (diskuto) 06:03, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kiun pronomon oni uzu, se oni verkas artikolon pri sekse/genre neduuma (nek ekskuzive vira, nek ekskluzive ina) persono?

Al mi ŝajnas ke en tia okazo plej taŭgas la neoficiala pronomo "ri", kiun oni ordinare uzas en la praktiko por paroli pri neduumulo. Krom tio, ĝi estas en ReVo kaj en PMEG ĝia uzo estas detale priskribita. Krom tio, en PMEG ĝi ne estas indikita per du "*", t. e. ne estas malkonsilita. Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi havas iujn pli bonajn ideojn? Eble oni povus diri "ĝi", sed ĉi tio povas esti rigardata malaltiga kaj ofenda ĉar en la normala lingvaĵo oni diras "ĝi" nur pri objektoj, bestoj kaj relative malofte pri infanetoj. PMEG cetere mencias tian ofendecon de "ĝi". —La komenton aldonis, sen subskribo, Paculo (diskuto • kontribuoj)

Laŭ mia impreso la pronomo "ri" iĝis en Esperantujo tre populara inter neduumuloj kaj iliaj amikoj, por ke ĝi povu esti uzata en Vikipedio jam en iuj kuntekstoj. Intertempe ĝi ankaŭ aperis en PMEG kaj ReVo. Ambaŭ traktas ĝin kiel parton de la lingvo, kaj ne plu kiel evitindan vorton. Unu el la kuntekstoj, en kiuj ĝi estu uzata, estas laŭ mi skribado pri persono, kiu eksplicite petis, ke oni parolu pri ri en genroneŭtrala maniero. Sam Smith faris tian eksplicitan peton, kaj oni reskribis la artikolon en genroneŭtrala maniero ĉe interalie la angla, sveda, germana kaj nederlanda Vikipedioj. La esperanta revuo Monato simile uzas la pronomon "ri" por paroli pri neduumuloj, vidu ĉi tiun artikolon. Oni kompreneble daŭre uzu la pronomojn "li" kaj "ŝi" en plejparte da artikoloj. Nur kiam temas pri persono, kiu volas esti neŭtrale priskribita, oni uzu "ri". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:30, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
En la Antaŭparolo de la Akademio de Esperanto estas dirite: " Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo "http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html

Ŝajnas al mi ke Bertilo Wennergren, Markos Kramer, Kirilo Brosch, Edmund Grimley-Evans estas unuj el la plej spertaj kaj aŭtoritataj (eble eĉ la plej spertaj kaj aŭtoritataj) esperantologoj. Krom tio, ili estas membroj de la Akademio de Esperanto. Ilia subteno de "ri", laŭ mi, estas sufiĉa por laŭfundamente uzi la pronomon "ri" por priparoli neduumulon. En PMEG (verko de S-ro Wennergren), se vorto estas malkonsilata, ĝi estas indikita per du steletoj {*} sed la pronomo "ri" ne estas indikita tiel - sekve ĝi ne estas malkonsilata. https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb —La komenton aldonis, sen subskribo, Paculo (diskuto • kontribuoj)

Ĉu vi konscias, ke en aliaj lingvoj, ne eblas tiel laŭvole krei novajn pronomojn? --Dominik (diskuto) 16:16, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

La pronomo "ri", se mi ne eraras, unue konstateble aperis en la novaĵletero "Sekso kaj Egaleco" en la jaro 1979. Ĝia uzokampo kredeble longe estis tre malgranda sed poste al aliaj kaŭzoj de tio ke ĝi necesas aldoniĝis ankaŭ alia (eble la plej grava) kaŭzo - necesas iu pronomo por priparoli neduumulon, ĉar rimarkebliĝis homoj, identiĝantaj nek kiel ino, nek kiel virseksulo. Ĉiuj, konataj de mi, neduumaj Esperantistoj, preferas esti priparolataj per la pronomo "ri". Tiun ĉi pronomon ankaŭ uzas aliaj homoj, volantaj priparoli neduumulon. Ĝi povas ŝajni "nenatura" sed en la "natura" sveda ankaŭ enradikiĝis la pronomo "hen", kiu estas cetere uzata ankaŭ en sveda Vikipedio. Ĉar uzante Esperanton, en la praktiko (almenaŭ laŭ mia impreso) oni preskaŭ ĉiam priparolas neduuman personon per "ri", tial uzo de io alia (fakte, nenio alia uzeblas, ĉu ne?) povus krei "vikipedian dialekton". Laŭ mia opinio, ni sekvu la efektivan lingvouzon, en kiu oni priparolas neduumulon per "ri". Certe multaj, precipe konservemaj uloj, esprimas sian kontraŭecon al la pronomo "ri". Tamen en sveda Vikipedio oni uzas la pronomon "hen", kvankam rezisto kontraŭ la sveda "hen" ankaŭ ne tute malestas. —La komenton aldonis, sen subskribo, Paculo (diskuto • kontribuoj)

Mi proponas enkonduki novan regulareton en la stilgvidilon.

Jen: Oni uzu la genroneŭtralan ununombran triapersonan pronomon "ri" en ĉi tiuj okazoj:

1. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per "ri" en Esperanto;

2. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per la ununombra "they" (aŭ iu pronomo, alia ol "he" kaj "she") en la angla;

3. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per "hen" en la sveda;

4. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per genroneŭtrala pronomo;

5. La priparolato estas genre neduuma kaj ne esprimis sian deziron esti priparolata per tiu aŭ alia pronomo (aŭ ria deziro ne estas konata);

6. Se ekzistas anglalingva artikolo, kie por priparoli la personon estas uzita la ununombra "they";

7. Se ekzistas svedlingva artikolo, en kiu la persono estas priparolata per "hen".

Ĉu vi konsentas? Paculo (diskuto) 18:57, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi baze konsentas kun via propono. Mi iom alivortigis ĝin kaj ankaŭ adoptis kelkajn partojn de la regularo de la anglalingva Vikipedio. Mi preferas, ke la regulo estu sendependa, kaj ne dependu je kiel ekzakte aspektas alilingvaj artikoloj. Mi pensas, ke ĉi tia regulo estu parto de la regularo por biografioj pri personoj. Kion vi opinias pri la aldono de la jena regulo? Mi provis vortigi ĝin en maniero, kiu estas kompromiso inter tradicia lingvouzo kaj respektema lingvouzo. Aliaj Vikipedioj havas similajn regulojn pri seksa identeco kaj uzado de pronomoj. Sugestoj kaj korektoj estas bonvenaj.
Seksa identeco
Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen, oni povas uzi por tiu celo la pronomon ri, krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto. Por ĉiuj aliaj celoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi. (Mi alivortigis mian proponon sube.)
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:17, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi centprocente konsentas. Se la regulo estos enkondukita, oni espereble povos tute facile priparoli neduumulon, ne timante ke alia vikipediano protestos. Paculo (diskuto) 04:06, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

En tiu ĉi propono miksiĝas multaj aferoj. Unue, Vikipedio estas sendependa enciklopedio, sendependa de aliaj lingvoj kaj eĉ de aliaj lingvaj versioj de Vikipedio mem. Do pri kiel oni priskribas homojn aŭ aliajn aferojn aliloke ne povas esti modelo por la Esperanta Vikipedio. Due kaj pri la enhavo kaj pri la lingvaĵo de artikoloj ne decidas la koncernatoj, ĉu temas pri homoj, organizoj aŭ similaĵoj. Do ĝenerale en ĉiuj artikoloj oni uzi vortumadon laŭ ĝenerale akceptita Esperanto. Pri la demando mem, kiun pronomon uzi por paroli pri homoj klare konataj kiel neduumuloj kaj ke uzo de liŝi estu maltaŭga: certe ĝis nun ne ekzistas ĝenerala interkonsento ĉe Vikipedio (kaj aliloke) ĉar temas pri sufiĉe nova koncepto. En la Esperanto-komunumo, ŝajnas ke ekzistas komenco de interkonsento pri la uzo de ri por paroli pri neduumuloj; temas nur pri komenco, ĉar nur parto de la Esperanto-parolantoj iom konscias pri tio. Mi vidis ke Paculo jam uzis la pronomon ri por kelkaj tiaj artikoloj; tiukaze miaopinie estas akceptebla… ĝis kiam eble venos rekomendo de la Akademio, se iam venos. Golfestro (diskuto) 18:55, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon, ke vi ne estas (aŭ ne tute estas) kontraŭ tia uzo.
Ĉu, laŭ vi, estos sufiĉe, se Bertilo Wennergren (membro de la Akademio de Esperanto, gramatikisto, aŭtoro de "PMEG", mastro de la "tekstaro" kaj la "Lingva Kritiko") subtenos la regulon? Paculo (diskuto) 19:26, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kompreneble Vikipedio estas sendependa enciklopedio, tamen oni atentu, ke oni ne skribu en maniero kalumnia aŭ malrespekta al la temulo de artikolo, ĉar tio povus esti kontraŭ la reguloj rilate biografiojn de vivantaj personoj kaj kontraŭ lokaj leĝoj. Mi komprenas, ke "ri" ankoraŭ ne estas vaste akceptita kiel seksneŭtrala pronomo, kaj tial mi ankaŭ eksplicite klarigis en mia proponita regulo, ke ni ne uzu ĝin ĝenerale, sed nur por paroli pri homoj, por kiuj "li" kaj "ŝi" ne estas taŭgaj. Dum la lasta Universala Kongreso en Finnlando mi faris demandon pri "ri" dum la programero en kiu la Akademio de Esperanto respondas al demandoj: pluraj akademianoj esprimis sian kontraŭon al la ĝenerala uzado de "ri", sed tamen uzas ĝin por paroli pri persono, kiu petas seksneŭtralan priparoladon. Intertempe la pronomo jam iĝis sufiĉe vaste akceptita alternativa pronomo por paroli pri neduumulo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:12, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi konsentas kun la regulo pri pronom-uzo, kiun Robin proponi supre. Mi ŝatus atentigi pri tio, ke tiu regulo necesigas iometan revortumon ankaŭ en la paĝo Vikipedio:Lingvaĵo. Tie ĝuste nun aperas la jena regulo: "Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.)" Mi proponas, ke ni ĉi tie anstataŭigu riismon per alia pli klara ekzemplo de kontraŭ-norma Esperanto, ekzemple egzismo. Marcos (diskuto) 00:23, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Tiu ĉi diskuto rilatas nur al pronomo por paroli pri neduumuloj (bezono por kiu ekzistas nur unu proponita pronomo), tute ne al riismo, ĝiismo… (temoj pri kiuj ne ekzistas ĝenerala interkonsento). Do la ĝenerala regulo pri evito de riismo kaj simile plu necesas. Golfestro (diskuto) 06:45, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi, estas necese precizigi ke temas pri la radikala riismo sed oni povas diri "ri" pri neduumulo. Paculo (diskuto) 10:26, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Responde al Golfestro: La problemo estas, ke "riismo" estas malklara vorto. Ĝi povas signifi ajnan uzon de "ri" (do ankaŭ uzon de "ri" por neduumuloj), kaj ĝi povas signifi radikalan riismon, do ĉiaman uzon de "ri". Ni povas solvi tiun problemon per aldono de la vorto "radikalan" antaŭ "riismon", sed tiam ni devas atenti, ke "radikala riismo" fakte estas klare difinita en la paĝo pri riismo. Marcos (diskuto) 14:05, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ la kvina regulo de la Fundamenta Gramatiko ekzistas nur la tri singularaj pronomoj: li, ŝi, ĝi. Krome mi dubas, ke Vikipedio subite subtenu iel ruze per aldono al sia regularo, la tiel nomatan riismon. --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Do kiel ni laŭ vi skribu pri neduumuloj? Ĉu ni misasignu sekson al ili? Ĉu ni eble misasignu sekson al ĉiuj homoj, por ne diskriminacii kontraŭ neduumuloj? Marcos (diskuto) 15:03, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Se uzeblas nur la pronomoj listigitaj en la "16 reguloj", la Fundamento mem "rompas" tiun regulon ĉar en la Universala Vortaro estas la pronomo "ci". Paculo (diskuto) 16:33, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi komprenas «ri» esti oportuna en ekceptaj kazoj, sed ne komprenas ĝin necesa. Se mi uzus «li» pri iu preferanta la pronomon «ri», tio ne estus ia ajn diskriminacio, sed simple spontana reflekso – se tiun reflekson mem oni taksas diskriminacia, mi kontestas ke la akuzinto deziras trudi sian politikon sur gramatikan aferon. Se, tamen, oni petis de mi uzi «ri» pri iu, mi komplezus ĉar gravas ne la formo, prefere la enhavo de konversacio. Se iu en rekta konversacio petus ke mi uzu pri (ba, kutime mi ĉi tie dirus «li») la pronomon «ri», mi plezure daŭrus en konversacio kun la pronomo...«vi»! Pauchjo (diskuto) 15:47, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Mi ne proponas, ke ni ĝenerale uzu riismon en ĉiuj artikoloj. Mi nur proponas tion por artikoloj pri homoj, kiujn ni ne povas priskribi per la pronomoj "li" kaj "ŝi". Efektive oni jam uzas la pronomon "ri" en tiuj artikoloj... Tial mi fakte proponas ĉi tiun regulon: por eviti, ke oni tie redaktomilitos. Temas pri tre malmultaj artikoloj, kaj oni en la alilingvaj Vikipedioj ankaŭ tie akceptas la uzadon de pronomoj kiel "they" kaj "hen". La esperanta revuo Monato simile uzas la pronomon "ri". PMEG krome ankaŭ atestas tiun uzadon en aparta sekcio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:01, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Pauchjo: Akcidente nomi iun per la malĝusta pronomo ne estas diskriminacio, sed insiste kaj daŭre fari tion por intence malrespekti ties seksan identecon kompreneble ja estas. En la angla oni parolas pri "misgendering". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:01, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Certe ni konsentas ne voli malrespekti iun, tial mi ĵus poste skribis: «Se, tamen, oni petis de mi uzi «ri» pri iu, mi komplezus ĉar gravas ne la formo, prefere la enhavo de konversacio.» Mi estas por solvo kiel eble plej justa kaj interkonsentita. En reala vivo mi jam aŭdis kelkajn homojn uzi «ri» (pri ĉiaj ajn personoj), sed neniam jam renkontis mi situacion kiam oni petis de mi uzadon de «ri». Subaŭdis mi kelkajn konversaciojn pri la temo, kaj ne ŝajnis esti interkonsento eĉ inter la variaj «riistoj». Mia perspektivo estas limigita al tio. Mi povas konsenti ke ĝi estas justa, sed tute ne estas konvinkita pri interkonsento. Pauchjo (diskuto) 16:41, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas al mi ke ĉiuj uzantoj de "ri" subtenas la porneduumulan uzon de "ri" - jen estas aĵo, pri kiu oni pli-malpli interkonsentis. Paculo (diskuto) 17:20, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Paculo:Mi substreku, ke miaj komentoj, specife pri «justa» kaj «interkonsentita», estis strikte ligitaj al la supre skribita propono. Se la propono traktis «porneduumulan uzon de "ri"», mi havus tre diferencan opinion. Propono de stilo nepre riĉigu la enhavon, ne reformu ĝin – specife se la propono ne reprezentas norman uzadon. Pauchjo (diskuto) 17:44, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen, oni povas uzi por tiu celo la pronomon ri, krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto. Por ĉiuj aliaj celoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi. - laŭ mi, ĉi tio estas grava parto de la proponata regulo. Ĉi tie temas ne pri "neduumula pronomo" sed pri preferata genroneŭtrala pronomo. Laŭ mi, ĉe Vikipedio oni priparolu per "ri" ne nur neduumulon sed ankaŭ duumulon, volantan esti priparolata genroneŭtrale. La elekto de la priparolato gravas, ĉu? Ekzemple ĉe "Trevor Space" estas aparta genroelektilo kaj aparta pronom-elektilo. Oni povas elekti "They/Them/Theirs" en la pronom-elektilo, eĉ se oni elektis "Female/Woman" aŭ "Male/Man" en la genroelektilo. Se la mastroj de la retejo ne supozus ke povas esti inoj kaj virseksuloj, volantaj esti priparolataj genroneŭtrale, ili kredeble ne metus tien la pronom-elektilon. Paculo (diskuto) 19:03, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉar estis skribita kiel unu vorto («porneduumulan»), mi mislegis ĝin esti la mala koncepto. Tio korektite, mia opinio restas la sama. Pauchjo (diskuto) 19:52, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi subkomprenis sub la vorto "porneduumula" ke "ri" estas uzata por priparoli neduumulon. Mi tamen opinias ke ankaŭ la duumulojn, dezirantajn esti priparolataj genroneŭtrale, oni priparolu per "ri". Mi proponas novan terminon - "ri/em/ul/o". "Riemulo" estas persono, preferanta esti priparolata per la genroneŭtrala "ri" (aŭ se la persono ne estas esperantisto sed volas esti priparolata genroneŭtrale, oni povas ankaŭ rin nomi "riemulo"), ne gravas ĉu ri estas neduumulo aŭ duumulo. Oni respektu la PGP-on (preferatan genran pronomon) de la riemuloj. Aliokaze, oni povas ofendi personon per malĝusta pronomo.Paculo (diskuto) 20:09, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Bonvolu legi mesaĝon de Markos Kramer, lasitan de ri en la diskutejo de la artikolo pri ri. Paculo (diskuto) 20:20, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Do, plejmulto estas por enkonduko de la regulo, ĉu? Ĉu la regulo do enkondukiĝu?Paculo (diskuto) 12:52, 8 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Malgraŭ bonaj intencoj, mi opinias ke estas pli taŭge eviti personalojn kiel eble plej — tio ne estas tro malfacila tasko por altnivela parolanto. Se evito de personalo stumbligos legadon, la redaktanto sekvu sian prudenton, eventuale kun piednoto klarigante ke la priparolita persono esprimis sian deziron esti priparolita per Seksneŭtrala homa triapersona pronomo. Pauchjo (diskuto) 09:38, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  • Kontraŭ Kontraŭ: Se mi devus diri nek 'li' nek 'ŝi', tiam mi dirus 'tiu', 'tiu ĉi', 'ĉi tiu' - kiel faras lingvoj sen triapersona pronomo, kaj mi uzus 'ties' por la poseda pronomo. --Dominik (diskuto) 09:56, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Neduumulo estis tenanta pupon kaj ties kapo frakasiĝis. - tradicie "ties" en ĉi tiu frazo signifas "de la pupo" sed ne "de la neduumulo". "Jakobo alproksimiĝis al Isaako, kaj tiu rin palpis" (imagu ke kaj Jakobo, kaj Isaako estas neduumaj) - tradicie "tiu" ĉi tie signifas "Isaako" sed ne "Jakobo". Tial "tiu" kaj "ties" ne ĉiam taŭgas en Esperanto. Eble en aliaj lingvoj tiaj vortoj ne havas la specialan rolon, havatan de ili en Esperanto. Sed en Esperanto tia ŝajne facila solvo taŭgas ne en ĉiuj okazoj.

Krom tio, oni ne kreu novan Vikipedian dialekton. Ja en la praktiko oni priparolas neduumulon per "ri" sed ne per "tiu".Paculo (diskuto) 11:02, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Paculo:1. «Neduumulo estis tenanta pupon kaj ties kapo frakasiĝis.» Se estus la kapo de la neduumulo: «Pupo estis tenata de (aŭ Pupon tenis) neduumulo kies kapo frakasiĝis.» 2. «Jakobo alproksimiĝis al Isaako, kaj tiu rin palpis.» povas esti simple dirite: «Jakobo alproksimiĝis kaj palpis Isaakon.» Neniu gimnastiko necesa. Pauchjo (diskuto) 11:39, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Do, priparolante duumulon, oni povas libere uzi la gramatikon, uzante pronomojn kaj aliajn riĉaĵojn de la lingvo, dum, priparolante neduumulon, oni devas ĉiam elturniĝadi per diversaj nenaturŝajnaj esprimoj. Vi do proponas diri "La neduuma nobelo igis sian sklavon vesti la nobelon/tiun" anstataŭ "La neduuma nobelo igis sian sklavon vesti rin", ĉu? Ĉi tio ŝajnas esti lingva diskriminacio kontraŭ la neduumuloj. Se oni volas malpermesi uzon de la pronomo "ri", oni malpermesu ankaŭ la pronomojn "li" kaj "ŝi" - tiaokaze almenaŭ ne estos kontraŭneduumulismo.Paculo (diskuto) 12:05, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Paculo:Tiun konkludon mi taksas iom ekstrema. Se oni konkludus el tio kiun mi diris, ke li devus entute eviti pronomojn (tion mi ne diris), mi konsilus provi do. Estas eble fari, kaj post rezigno pri la provo (ĉar lacigos tiel nenature paroli por multaj), rezultiĝos ekzerco de stilo kaj probable pli simpatia perspektivo koncerne policadon de ies maniero esprimi sin. Pauchjo (diskuto) 12:29, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rimarku, ke mi en mia proponita regulo skribis "oni povas uzi por tiu celo la pronomon ri". La regulo ne devigas ion ajn, ĝi nur ebligas ĝian uzadon en limigita kvanto da okazoj, nuntempe en eble malpli ol 20 artikoloj. Jam estas pluraj artikoloj pri personoj, kiuj volas esti neŭtrale priskribitaj, kiuj sukcesas entute eviti pronomojn, sed tio tute ne ĉiam eblas. Ekzemple en la artikolo pri Sam Smith aperas la frazo "Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", en kiu ri koncedis, ke ria debutalbumo temas pri la fakto, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri.", kiun oni apenaŭ povas reskribi sen la uzo de pronomo. Se oni uzus tie "tiu" aŭ "ties", oni povus facile pensi, ke temas pri alia persono. Certe estos pluraj tiaj malsimplaj frazoj, kiujn oni ne povas reskribi. (Cetere, mi ankaŭ tradukis la anglan Vikipedio-artikolon pri la temo, preferata genra pronomo, kun iom da informoj pri Esperantujo.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:09, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Robin van der Vliet:Prave, ke la «povas» en certaj specifaj kazoj estas tute justa laŭ mi. Mia «kontraŭ» ne estas iu «kontraŭ» al «ri» nek al la personoj kiujn ĝi reprezentas. Mi kontraŭas konsekri ĝin stiloregulo (almenaŭ por nun) ĉar ne ekzistas interkonsento —nek inter ĝenerala uzado, nek inter proponantoj— kaj mi timas ke tiuj lastaj plugus la terenon tro, kaj rezulte oni havos pli da disputoj ol kiom oni nun volas eviti per ĉi regulo. Kaj, se vi volus alternativon por tiu ekzemplo-frazo (rimarku, ke ne estis mi kiu proponis anstataŭon per demonstrativoj...mi diris nur ke aŭtoro uzu prudenton kaj evitu personalojn kiel eble plej) jen alternativo:

«Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", koncedinte sian debutalbumo temi pri amiko kiu ne reciprokis la amon de la kantisto mem.» Pauchjo (diskuto) 13:43, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas al mi, ke ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la uzado de "ri" ĉe Vikipedio. Antaŭ ol mi proponis la regulon mi jam pensis, ke eble ankoraŭ ne estas sufiĉe da interkonsento pri la temo. Sed ĉar mia proponita regulo ne nur temis pri pronomoj, sed ĝenerale pri seksa identeco, mi iom alivortigis ĝin. Kion vi opinias pri la sekva propono? Ĝi priskribas kiel ni efektive jam verkis plejparte da artikoloj. Post 1, 5 aŭ 10 jaroj ni povus en la lingvejo denove diskuti pri la temo, kaj eble tiam estos rekomendo de la Akademio rilate la temon.
Seksa identeco
Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen, oni evitu la uzadon de personaj pronomoj kaj alivortigu la frazojn en la artikolo. (retirita, nova propono sube)
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:26, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tamen pensas ke eble estus bone iomete ŝanĝi la lastan frazon: Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they, la sveda hen aŭ la Esperanta neoficiala ri.... Paculo (diskuto) 18:26, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne pensas, ke aparte indas mencii tion, ĝuste ĉar la aludo al riismo kaŭzis, ke mia unua propono ne akceptiĝis. Mi pensas, ke la proponita regulo nun estas bona kompromiso. Se ĝi akceptiĝus, ni povus estonte denove diskuti pri ŝanĝoj al ĝi rilate pronomojn, se AdE aŭ alia grava esperanta asocio faros deklarojn rilate seksneŭtralan pronomuzadon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:16, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉiuokaze, la regulo evitigas uzadon de la pronomoj li kaj ŝi, kiam temas pri persono volanta ke oni priparolu tiun personon seksneŭtrale.

Paculo (diskuto) 07:06, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Estus bone reveni al la temo de la diskuto kiu aperas en la titolo, kaj ne perdiĝi en diversaj diskutoj kaj kvereloj pri reformo de la lingvo. ==>> Kiun pronomom uzi por neduumuloj?. Golfestro (diskuto) 07:10, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Esperanto estas universala lingvo kaj ĝi restu. Tio signifas ke ebligi al ĉiu elektu sian preferatan variaton aŭ por la triapersona pronomo aŭ por alia afero estas tute freneza ideo. La nuna debato ne rilatas al preferata pronomo sed al taŭga pronomo por neduumeco. Golfestro (diskuto) 07:24, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne temas pri freneza ideo, temas pri normala kaj akceptita ideo: preferata genra pronomo. Ĉiuokaze, kion vi opinias pri la de mi laste proponita regulo? Ĉu ĝi laŭ vi estas bona kompromiso? Ĝi diras, ke oni parolu pri homoj per vortoj taŭgaj por ilia seksa identeco, kaj ke oni provu eviti pronomojn, kiam ne ekzistas taŭga pronomo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:11, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Golfestro:Ĉu freneza ĉu ne, oni devas konstati ke ekzistas, almenaŭ kiel subkulturo, personoj por kiuj ĉi temo estas tre intima. Ŝajnas al mi esti dandismo, sed mi ja deziras ke vikipedio estu inkluziva por ĉiuj.
Rekte al la demando, la plej freŝa propono de Robin aperas al mi esti ĝenerale konsentebla. Koncerne kiun specifan pronomon, kiun oni uzu: nu, mi jam klarigis ke la aŭtoro devas sekvi sian prudenton. Se oni dezirus pli de mi konkretan respondon, mia ĝenerala propono estus kondiĉita: 1. Se oni deziras esti fidela al la fonto, la aŭtoro povas uzi la nacilingva(j)n pronomo(j)n kun piednoto eksplikante ke la subjekto esprimis sian deziron esti priparolata per tiu(j) pronomo(j). 2. Se oni deziras skribi nur en esperanto, la aŭtoro povas uzi «li» kun piednoto eksplikante ke la «li» ne ampleksas la masklan sencon, nur la neŭtralan. 3. Se la subjekto parolas esperanton kaj esprimis sian deziron esti priparolata per iu specifa pronomo en esperanto, ĉi tiun la aŭtoro povas uzi. Aldonenda estas ke la unua uzo atutas, simile al kiel angla vikipedio elektas inter ĉu la brita aŭ usona varianto de vorto estu uzata tra la artikolo. Pauchjo (diskuto) 12:48, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi sugestas la jenon:

1) Enkonduki la regulon, foriginte ĝian lastan frazon, ĉar ĝuste pri ĝi malestas interkonsento;

2) Lasi la pronomon ri resti en ĉiuj (ĉirkaŭ kvar) artikoloj kie ĝi estas uzita, sed ekde nun ne uzi ĉi tiun pronomon uzante anstataŭe malbelajn kaj malbonstilajn esprimojn (kompreneble, tiam kiam belaj kaj bonstilaj esprimoj ne eblas);

3) Senĉese kaj senhezite demandadi pri tio kiel eviti tiun aŭ alian malbelan kaj malbonan esprimon, kaŭzitan de la manko de taŭganta pronomo por priparoli unuopan personon kies genra identeco estas neduuma, la Lingvan Konsultejon de la Akademio de Esperanto por ke la Akademio ekokupiĝu pri solvo de la problemo, konsciante ke la problemo efektive ekzistas: konsultejo@akademio-de-esperanto.org

Paculo (diskuto) 15:41, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

===>>>> Peti rekomendon de la lingva konsultejo de la Akademio estas bona ideo. Golfestro (diskuto) 18:32, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Paculo: Mi pensas, ke tamen indas reteni la lastan frazon de la regulo, por eviti, ke homoj uzas malĝustajn pronomojn por paroli pri personoj. Mi pensas, ke la laste proponita regulo sufiĉe bonas. Eble iam, se AdE farus publikan deklaron pri la temo, ni povus ŝanĝi tiun parton de la regulo. Sed mi dubas, ĉu baldaŭ AdE vere faros enhavan deklaron pri la temo, kiu plene solvus la problemon. Aldona rimarko: ankaŭ ekzistas cisgenraj personoj, kiel ekzemple Farhad Manjoo, kiuj preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj pronomoj. Ne temas specife nur pri neduumaj personoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:57, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Estos grava, konsterne skandala novaĵo en Esperantujo, se Vikipedio akceptas regulon ("oni uzu..."), kiu devigas uzi eksternorman Esperanton en artikoloj de la enciklopedio, kaj eĉ pli, anstataŭ simple verki interesajn artikolojn pri interesaj homoj, unue enketi pri ties pronomprefero kaj seksa klasado. Ni ne povas malhelpi al homoj verki en malbona Esperanto – tio ja daŭre okazadas – sed fari el tio regulon! Mi proponas al ĉiuj prudentuloj – se tiaj ankoraŭ aktivas en Vikipedio – tuj konatigi la novan lingvorompan, disdialektigan leĝon en ĉiuj informkanaloj, retaj kaj aliaj; la esperantistaro rajtas esti avertita. Cetere, riismo kaj precipe ejdzismo estas bonaj ekzemploj pri kontraŭnorma Esperanto, fakte propagandataj en Vikipedio, multe pli kontraŭnormaj ol egzismo (ĉu vi iam aŭdis pri ĝi?), per kiu Markos proponas ilin anstataŭigi.--Surfo 20:34, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Surfo: Ĉu vi legis mian lastan proponon? Ĉu vi havas ideojn kiel plibonigi la regulon? Ĝi ne proponas, ke oni uzu eksternorman Esperanton, kaj ĝi eĉ ne proponas, ke oni uzu riismon en la artikoloj. Ĝi nur proponas, ke ni priskribu homojn ĉi tie en respekta maniero. Pluraj Vikipedioj havas similajn regulojn rilate respektadon pri ies seksa identeco. Kion vi efektive kontraŭas? Ĉu vi kontraŭas, ke ni skribas artikolojn pri neduumaj personoj en la esperanta Vikipedio? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:02, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Surfo:, ĉu vi Do proponas misasignadi genrajn identecojn de la neduumuloj, priparolante ilin per liŝi? Aŭ eble mi malĝuste vin komprenas?
Paculo (diskuto) 21:34, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi proponas al ĉiuj esti realismaj. Ni devas solvi problemojn, ne krei ilin. Ĉu ekzistas neduumaj homoj? Sendube. Ĉu iuj el ili preferas nomi sin per neduuma vorto kiel "ri"? Certe. Sed ilia nombro estas tre eta, speciale tiu de neduumuloj insistantaj nomi sin per la vorto rilata al "tria genro". Do mi proponas ke neceso uzi neologismon "ri" estu deviga nur en tiaj kazoj, kiam koncerna persono mem nomas sin per tia neologismo en sia propra lingvo — kompreneble kun nepra konfirmo forme de ligilo al iu artikolo au filmeto. Apenaŭ troveblos deko da tiaj kazoj por la tuta Vikipedio. Por ĉiuj aliaj homoj — inkluzive tiujn neduumajn, sed uzantajn normalan lingvaĵon rilate sin mem — ni uzu normalajn vortojn kiujn ili mem uzas por identigi sian socian genron. Ni ne devas trudi al herooj de niaj artikoloj nek duumecon, nek neduumecon, ja enciklopedio nur spegulas realan vivon, sen korekti ĝin. RG72 (diskuto) 02:28, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@RG72: Mi konsentas kun vi. Via propono kongruas kun la unua versio de la regulo, proponita de Robin van der Vliet. Paculo (diskuto) 10:34, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Nova kompromisema propono

Ĉi tie temas pri lingva detalo, pri kiu ne regas unueca opinio inter la lingve spertaj uzantoj de Esperanto: Multaj lingve spertaj esperantistoj, inkluzive de pluraj membroj de la Akademio de Esperanto, nun akceptas kaj mem praktikas la uzadon de "ri" por paroli pri neduumuloj. Aliaj lingve spertaj esperantistoj malakceptas kaj foje eĉ aktive kontraŭbatalas tian uzadon. Ĉi tio kompreneble ne estas la sola lingva detalo, pri kiu regas tia malunueca opinio inter la lingve spertaj esperantistoj. Alia ekzemplo estas la demando, ĉu uzi UJ-formajn aŭ I-formajn landnomojn. Pri landnomoj ni iam akceptis la kompromison, laŭ kiu kontribuantoj al Vikipedio rajtas uzi aŭ UJ-formajn aŭ I-formajn landnomojn depende de sia persona prefero. Ĉe tiaj lingvaj detaloj, pri kiuj ne regas unueca opinio inter la lingve spertaj esperantistoj kaj male ekzistas la emo tre forte defendi la apartajn opiniojn pri la temo, tiu solvo jam praktikata rilate landnomojn laŭ mi estas la sola vere praktikebla solvo, ĉar ĉio alia nur nebezone forpuŝus kontribuemajn esperantistojn de Vikipedio. Nia regulo pri respekto al seksa identeco do menciu ambaŭ eblajn solvojn: Evitadon de pronomo aŭ uzadon de ri. Samtempe la regulo klarigu, ke krom por la malgranda grupo de personoj, kiuj esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi. Do jen mia kompromisa regul-propono:

Seksa identeco
Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they, la sveda hen aŭ la Esperanta ri, oni povas elekti inter du eblaj manieroj priparoli la koncernan personon: Aŭ oni evitas la uzadon de personaj pronomoj, aŭ oni uzas la pronomon ri (krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto). Por aliaj personoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi.

La supre pridiskutatan regulproponon, laŭ kiu oni en tiaj situacioj ĉiam devus eviti pronomojn, mi tute ne povas akcepti. Tio estas trudado de la vidpunkto de unu el la du grupoj al la alia. Ĝi kreus la diskriminacian situacion, ĉe kiu oni ĉe neduumuloj ne povas uzi pronomon sed ĉiam devas serĉi iajn pronom-evitajn esprimmanierojn, dum ĉe duumuloj oni povas skribi normale kun pronomoj. Mi esperas, ke la ĉi-supre prezentitaj argumentoj por kompromisa solvo konvinkos sufiĉe multe da Vikipediistoj. Marcos (diskuto) 12:01, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

>>>>>>>>>>>>>>>>>> Plu estas konfuzo inter uzo de ri kiel proponita pronomo por deduumuloj kaj aliaj aferoj, ekzemple uzo de lingvaĵoj laŭ ies deziroj (se oni akceptas por ri, kiel ne por gi, zi, kaj aliaj lingvaĵoj!). Estas ankaŭ konfuzo kun seksneŭtrala triapersona pronomo por kiu ekzistas diversaj proponoj (interalie riismo, ĝiismo kiuj ambaŭ proponas uzi la pronomon ri por paroli pri neduumuloj). Tiu ĉi diskuto rilatas al neduuma pronomo ne al sekneŭtrala pronomo. Mi estas tre surprizita ke akademiano povas ĉi tie tiel miksi sendependajn aferojn!.Venis la propono peti rekomendon de la konsutejo de la Akademio; estas certe tre bona propono! Mi proponas fermi la nunan diskuton kaj atendi la rekomendon de la Akademio. Golfestro (diskuto) 12:47, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Marcos: Mi tute konsentas kun via propono. Paculo (diskuto) 13:55, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Golfestro: La pronomo ri, malsimile al "bi", "gi", "hi", "ĥi", "ji", "ĵi", zi", "ŝli", "lŝi", "li ŝi", "ŝili", "ĝŝli" ktp, estas vaste uzata. Nu, ĉiuj neduumaj esperantistoj, konataj de mi, preferas ĝuste la pronomon ri. Se mi ne eraras, la pronomo ri estis unuafoje konstateble menciita en la feminisma novaĵletero Sekso kaj egaleco en la jaro 1979. Nun ĉi tiu pronomo estas sufiĉe vaste uzata.

La pronomo ri estas:

a) almenaŭ unufoje uzita en la revuo Monato: https://www.monato.be/2018/012302.php

b) elektebla ĉe la Centra Reto: https://reto.tejo.org/aktivuloj/marc.konijnenberg@tejo.org

c) uzata en la Esperanta feminisma blogo Egalecen: https://egalecen.org/2014/11/18/el-kulturo-de-perforto-al-kulturo-de-konsento/

ĉ) uzita almenaŭ en ĉi tiu kanto: https://m.soundcloud.com/guillaume-armide/07-amu-rin

d) menciita en la Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/

e) menciita en PMEG kaj tie la uzo de ri estas detale priskribita. Krom tio, tie ĝi ne estas malkonsilata (la malkonsilataĵoj tie estas indikitaj per du *). Menciindas ankaŭ tio ke pluraj Akademianoj subtenas uzon de la pronomo ri. Paculo (diskuto) 14:28, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi tute konsentas kun la klarigoj kaj la propono de Markos. Mi retiras mian lastan proponon, ĉar mi nun vidas en ĝi la problemon de diskriminacio. La komparo al la problemo pri landonomoj estas tre trafa.
@Golfestro: Ekzistas neduumuloj, kiuj preferas esti priparolataj per la tradicie seksindikaj pronomoj, kaj tion oni respektu. Ankaŭ ekzistas cisuloj, kiuj preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj pronomoj, kaj tion oni same respektu. Ne estas bona kialo por respekti la dezirojn de neduumuloj kaj ignori tiujn de aliuloj.
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:07, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

"Prequel"

Ĉu iu havas bonan esprimon por angle prequel, tio estas, verko (filmo, libro, kaj simile) kiu estas eldonita post alia verko, sed kies enhavo, en la rakontata historio, okazas antaŭ tiu de la unue eldonita? - Sincere, Moldur (diskuto) 19:43, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi starigis la demandon en Stack Exchange, eble iu tie havos bonan respondon: https://esperanto.stackexchange.com/questions/5702/how-to-translate-prequel Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:04, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
En Wiktionary ([5]) estas proponita traduko: "antaŭdaŭrigo". --Dominik (diskuto) 04:35, 8 feb. 2020 (UTC)[Respondi]