Max Hoelz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la dosieron Bundesarchiv_Bild_183-L1129-511,_Max_Hölz_(cropped).jpg forigitan el la Komunejo de A.Savin: long-term abuse sockpuppet uploads, not tole
e Foto
Linio 3: Linio 3:
|Familinomo =Hoelz
|Familinomo =Hoelz
|Esperantigita =
|Esperantigita =
|Portreto = Bundesarchiv Bild 183-L1129-511, Max Hölz.jpg
|Portreto =
|Priskribo = Hoelz kun sia edzino
|Priskribo = Hoelz kun sia edzino
|Grandeco de bildo =
|Grandeco de bildo =

Kiel registrite je 21:20, 13 feb. 2020

Max Hoelz
Hoelz kun sia edzino
Hoelz kun sia edzino
Persona informo
Naskiĝo 14-a de oktobro 1889
en Zeithain, Germanio
Morto 15-a de septembro 1933
en Gorki, Sovetio
Mortokialo drono
Tombo Krasnoe Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo intelektulo
vdr

Max HOELZ [Maks Helc] (naskiĝis la 14-an de oktobro 1889 en Zeithain, mortis la 15-an de septembro 1933 en Gorki) estis germana komunisto.

Biografio

en Germanio

Max Hoelz estis filo de kampara laboristo kaj jam kiel knabo devis perlabori monon. Post vizito de la baza lernejo li laboris ĉe diversaj bienestroj. Hoelz estis ekde 1918 membro de la partio USPD kaj de 1919 de la partio KPD. En Saksio li organizis, kontraŭ la deziro de la estraro de KPD, armitajn batalgrupojn, kiuj plenumis 1920/21 en Vogtland la armitan ribelon, kiu portis lian nomon. Tial la KPD ekskludis lin pro manko de disciplino. Hoelz aliĝis al la maldekstrema KAPD, kies membro li restis ĝis meze de la 1920-aj jaroj.

En 1921 li estis kondamnita al vivdaŭra pundomo pro murdo je la bienestro Heß. La vera kulpanto poste sin prezentis, sed Hoelz devis resti en malliberejo.

Multaj gravaj personoj, ekzemple Bertolt Brecht, Martin Buber, Otto Dix, Albert Einstein, Lion Feuchtwanger, Heinrich Mann, Thomas Mann kaj Arnold Zweig, postulis lian liberigon.

Hoelz iĝis simbolo por la politikaj malliberuloj de ĉi tiu tempo en Germanio. Li denove aniĝis al KPD, kiu multon faris por liberigi lin kaj la aliajn, kiu estis en malliberejo pro politikaj kialoj. La 18-an de julio 1928 li povis profiti de amnestio post 7 jaroj da senkulpa enkarcerigo. La fama ĵurnalisto Egon Erwin Kisch kun la advokato Apfel iris al la pundomo Sonneberg por veturigi lin per aŭtomobilo al Berlino. Hoelz timis la grandan urbon kaj ili decidis tranokti en Küstrin. Frumatene li veturis trajne al Berlin, kie okazis bonvenigo de centmiloj da homoj.

Dum somero 1929 li estis membro de la komisiono, kiu esploris la veron pri la okazaĵoj dum la 1-a de majo 1929, kiu estas konata per la nocio Blutmai (sanga majo).

Li aktive partoprenis en propaganda laboro.

Sovetunio

En 1929 li vizitis Sovetunion laŭ invito de Josif Stalin. Li estis konata kaj povis ripozi en Kaŭkazo. Somere 1930 li revenis al Berlino por partopreni en la balota agado, interalie en distrikto Vogtland. Dum kunveno en Bad Elster li estis atakitaj de faŝistoj kaj severe vundita.

Pro la risko li translokiĝis al Moskvo, kie li alvenis la 29-an de septembro 1930. Li studis ĉe la Lenin-lernejo kaj vojaĝis tra la lando.

En septembro 1931 li vizitis en Leningrado la 191-an lernejon, kiu portis lian nomon. Li konatiĝis kun Jelena Serebrowskaja kaj ekamis ŝin. Poste ili geedziĝis.

Max Hoelz iĝis malsana kaj suferis pro la sekvoj de la malliberejo.

La jaron 1933 li pasigis en kamparo kaj droniĝis en la rivero Okao dum la riska provo transiri la danĝeran riveron en remboato.

Estis ĉiam suspektoj, ke li estis murdigita de la sekreta polico.

Esperanto

La bonvenigo de Max Hoelz en Berlino 1928 estas ero en la romano Metropoliteno. La amaskunveno en Lustgarten (Berlin), kiu fakte okazis, estis menciita.

Verkoj

Lia biografio aperis en 1929 sub la titolo Vom weißen Kreuz zur roten Fahne (de la blanka kruco al la ruĝa flago). Li estis apud Ernst Thälmann parolanto en multaj publikaj kunvenoj.

Lia biografio estis bazo de la filmo Wolz - Leben und Verklärung eines deutschen Anarchisten (DEFA 1973/74) de Günter Reisch (reĝisoro) und Günther Rücker (scenaro).

literaturo

  • Anklagerede gegen die bürgerliche Gesellschaft. Gehalten vor dem Moabiter Sondergericht am 22. Juni 1921 in Berlin. 1921
  • Zuchthausbriefe. 1927 kun postparolo de Egon Erwin Kisch
  • Vom "Weißen Kreuz" zur Roten Fahne, Jugend-, Kampf- und Zuchthauserlebnisse, Malik Verlag, Berlin; Reprint 1969 Verlag Neue Kritik KG, Frankfurt. ISBN 3-8015-0037-3
  • Manfred Gebhardt: Max Hoelz - Wege und Irrwege eines Revolutionärs, Verlag Neues Leben, Berlin 1989, ISBN 3-355-00940-7
  • Peter Giersich / Bernd Kramer: Max Hoelz. Man nannte ihn: Brandstifter und Revolutionär, Robin Hood, Che Guevara, einen Anarchisten, den Roten General. Sein Leben und sein Kampf. Karin Kramer Verlag, Berlin 2000
  • Erich Müller: Ewig in Aufruhr - 18 Porträts deutscher Rebellen, Berlin: Universum-Bücherei, 1928
  • Reinhard Müller: Menschenfalle Moskau. Exil und stalinistische Verfolgung. Hamburger Editionen, Hamburg 2001
  • Ulla Plener (eld.), Max Hoelz: „Ich grüße und küsse Dich – Rot Front!“ Tagebücher und Briefe, Moskau 1929 bis 1933. Karl Dietz Verlag, Berlin 2005

Eksteraj ligiloj