Kronvirusoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
→‎Nomo: UMEA nenion diris pri la radiko
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:20, 15 feb. 2020

Koronvirusoj

Koronvirusojkronvirusoj (aŭ foje koronavirusoj) estas grupo de virusoj, kiuj kaŭzas malsanojn en mamuloj kaj birdoj, kiuj inkluzivas diareon en bovinoj kaj porkoj, kaj supran spiran malsanon en kokidoj. Ĉe homoj, la viruso kaŭzas spirajn infektojn, kiuj ofte estas mildaj, sed en maloftaj kazoj estas eble mortigaj. Ne estas vakcinoj nek kontraŭvirusaj drogoj, kiuj estas aprobitaj por antaŭzorgo aŭ kuracado.

Koronviruso
La ciklo de la infektado de koronvirusoj
Mapo de la infektoj en la mondo per la koronviruso tipo nCoV el Vuhano, Epidemio de 2019-nCoV
  •  La fonto de la infekt-kazoj (Ĉinio)
  •  Certigitaj kazoj de la infektoj
  •  La certigitaj suspektoj de kazoj de la infektoj
  • Nomo

    La latina nomo coronavirus venas el corona, krono. Ĉi tio rilatas al la karakteriza aspekto de la viruspartikloj videblaj per elektrona mikroskopo. Tiujn borderas surfacaj elstaraĵoj, kiuj iel similas al reĝa krono aŭ al la suna korono (vidu la apudajn fotojn). La kronan formon estigas proteinoj nomataj peplomeroj, kiuj popolas la surfacon de la viruso kaj determinas al kiaj ĉeloj ĝi altiriĝas kaj povas fiksiĝi, alivorte ĝian tropismon al gastiga ĉelo.

    Demando pri Esperanta nomo por coronavirus aktualiĝis fine de la 2019-a jaro, kiam en Ĉinujo komenciĝis epidemio de grava spirorgana malsano kaŭzita de nova tipo de coronavirus. Aperadis multaj raportoj ankaŭ en la Esperantaj komunikiloj.

    Ĉina Radio Internacia[1], kiu multe raportas pri kronvirusa epidemio de 2019–2020 uzas la nomon kronviruso (ekzemple, kronvirusa pneŭmonio). En kelkaj komencaj novaĵoj estis uzata koronaria viruso.

    La Universala Medicina Esperanto-Asocio proponis la uzadon de la vorto koronaviruso.[2]

    La 10-an de februaro 2020 la Lingva Konsultejo de Akademio de Esperanto respondis demandon pri nomoj de la viruso kaj rekomendis nomi ĝin koronvirusokronviruso, sen elekti preferon inter tiuj, kaj malrekomendis aliajn formojn.[3]

    La 13-an de februaro 2020 Monato aldonis la formon kronviruso al siaj konvencioj: "la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo de kronviruso"[4].

    Malkovro

    Oni izolis la ununajn koronvirusojn en la 1960-aj jaroj el de la naza kavo de pacientoj kun malvarmumo. Tiuj virusoj estis nomitaj kiel homa koronviruso 229 E kaj OC43. Pliaj membroj de la familio estis identigitaj kiel SARS-CoV en 2003, HCoV NL63 en 2004, HKU1 en 2005, MERS-CoV en 2012, kaj 2019-nCoV identigita en 2019/2020 en la urbo Uhano (Vuhano) en Ĉinio. Ĉefe SARS kaj tiu ĉi lasta (t.e.: 2019-nCoV), komence klasigitaj kiel netipaj pneŭmonitoj, aperintaj unue en Ĉinio, kaj poste disvastiĝintaj al aliaj landoj, kaŭzis nombrajn mortintojn kaj kreis grandan alarmon tutmonde.

    Vidu ankaŭ

    Referencoj