Jozefo Horváth: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Unua}} -> {{Unua|kat=ne}} per AWB
Linio 55: Linio 55:
*http://digilander.libero.it/nicolaruggiero/pinokjo/
*http://digilander.libero.it/nicolaruggiero/pinokjo/
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=jozefo+horváth&vid=ONB&fn=search Libroj kaj aliaj dokumentoj] de kaj pri Jozefo Horváth en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=jozefo+horváth&vid=ONB&fn=search Libroj kaj aliaj dokumentoj] de kaj pri Jozefo Horváth en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
*[https://web.archive.org/web/20070630192542/http://doku.uw.hu/30tagoj.pdf Eaperante en 30 tagoj], lia lernolibro (14 MB, hungarlingve)


{{Unua|kat=ne}}
{{Unua|kat=ne}}

Kiel registrite je 01:30, 17 feb. 2020

Horváth József, esperantigite Jozefo HORVATH (naskiĝis la 20-an de julio 1949 en Győr) estas hungara esperantisto, instruisto kaj vortaristo de Esperanto. Kiel plumnomon aŭ italan nomversion li uzas ankaŭ la nomformon Giuseppe Croatini.

Vivo

Horváth studis inter 1970-1975 en la Universitato Lajos Kossuth germanan kaj rusan filologiojn, 1983-1985 interlingvistikon kaj esperantologion en la Scienca Universitato Loránd Eötvös.

Li edziĝis en 1975 al Anikó Horváth, bibliotekistino, same esperantisto. La familio Horváth praktikas denaskismon, Rolando kaj Katinjo HORVÁTH estis edukataj en Esperanto kaj la lingvo hungara, dekomence.

Beletraj tradukoj

Horvath profesie tradukas fakajn, priteĥnikajn tekstojn kaj beletron, precipe el la lingvoj hungara, germana, rusa kaj itala. Li tradukis interalie verkojn de Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, András Sütő (elektronike eldonitaj de Inko). Li estas tradukinta la fabelromanon de la italo Carlo Collodi. Aperinta kun la Esperanta titolo La aventuroj de Pinokjo (eldono FEL, Belgio), tiu fabelromano fariĝis Infanlibro de la jaro 2004.

Pliaj tradukoj:


Li estas tradukinta en la hungaran lingvon la faman romanon de Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero; sed la libro ne estas eldonita.

Lernolibro: Kezdők eszperantó nyelvkönyve (Lernolibro de Esperanto por komencantoj) (ISBN 9789633467107)

Vortaristo

En 2006 aperis nova traduko de la Fundamento de Esperanto al la hungara, verkita de Horvath, ĉe Flandra Esperanto-Ligo.

Li estas kunaŭtoro (kune kun Petro De Smedt) de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012, 800 p. ISBN 978-9077066-48-5).

Horvath redaktas la elektronikan EHV (Esperanta-hungara vortaro). Ĝia papera versio aperis eldone de HEA en 2014 en du volumoj, p. 1191: ISBN 978-963-571-482-7.

Li kunaŭtoras diversĝenrajn vortarojn kaj kunredaktas la elektronikan Retan Vortaron.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.