Julie Andrews: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de == Filmaro ==
Neniu resumo de redakto
Linio 108: Linio 108:


[[Kategorio:Britaj infanaj aktoroj]]
[[Kategorio:Britaj infanaj aktoroj]]
[[Kategorio:Britaj aktoroj]]
[[Kategorio:Britaj aktorinoj]]
[[Kategorio:Britaj voĉaktoroj]]
[[Kategorio:Britaj voĉaktoroj]]
[[Kategorio:Britaj kantistoj]]
[[Kategorio:Britaj kantistoj]]

Kiel registrite je 09:07, 17 feb. 2020

Julie Andrews
Persona informo
Naskonomo Julia Elizabeth Wells
Naskiĝo 1-an de oktobro 1935 (1935-10-01) (88-jaraĝa)
en Walton-on-Thames, Surrey,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla
Loĝloko LondonoSurrey • Beckenham • Hersham • Sag Harbor
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Arts Educational School • Tring Park School for the Performing Arts
Memorigilo Julie Andrews
Familio
Edz(in)o Tony Walton • Blake Edwards
Infano Emma Walton Hamilton
Parencoj Jennifer Edwards
Geoffrey Edwards
Okupo
Okupo aktorokantistoverkisto • filmaktoro • voĉaktoro • romanisto • scenaristomuzikdirektoro • verkisto de porinfana literaturo • teatra aktoro • televida prezentisto
Verkoj Mary Poppins
The Sound of Music
Cinderella
My Fair Lady
TTT
Retejo https://julieandrewscollection.com/
vdr

Dame Julia Elizabeth ANDREWS, OBI (denaske Wells; 1a de Oktobro 1935) estas angla aktorino, kantistino, kaj aŭtoro.[1] Andrews estis jam infana aktorino kaj kantistino, aperis en West End en 1948 kaj premieris en Broadway en The Boy Friend (1954). Ŝi elstariĝis en Broadvejaj muzikaloj kiaj My Fair Lady (1956), kie ŝi ludis la rolulon de Eliza Doolittle, kaj Camelot (1960), kie ŝi ludis la rolulon de la Reĝino Ginevra. En 1957, Andrews stelulis en la premiero de la muzikalo de Rodgers kaj Hammerstein verkita por televido nome Cinderella, kiu estos ĉeestita de ĉirkaŭ 100 milionoj da personoj.

Andrews ekkarieris en kino per la filmo Mary Poppins (1964), kaj ricevis la Oskar-premion por la plej Bonkvalita Aktorino pro sia ludado de la titoliga rolo. Ŝi stelulis en The Sound of Music (1965), en kiu ŝi ludis la rolon de Maria von Trapp, kaj ricevis la Premion Oran Globon por la plej Bonkvalita Aktorino de Komedifilmo aŭ Muzikalo. Inter 1964 kaj 1986, ŝi stelulis en The Americanization of Emily (1964), Hawaii (1966), Torn Curtain (1966), Thoroughly Modern Millie (1967), Star! (1968), The Tamarind Seed (1974), 10 (1979), Victor/Victoria (1982), That's Life! (1986), kaj Duet for One (1986).

En 2000, Andrews estis farita membro dame de la OBI fare de la reĝino Elizabeto la 2-a pro siaj servoj al la spektaklaj artoj. En 2002, ŝi estis rangigita la 59a en la listo de BBC por la 100 plej Grandaj Britoj. En 2003, ŝi revenis al Broadvejo, tiam kiel teatra reĝisoro, kun remuntado de The Boy Friend. El 2001 al 2004, Andrews stelulis en The Princess Diaries (2001), The Princess Diaries 2: Royal Engagement (2004). El 2004 al 2010, ŝi havigis sian voĉon al la serio de la animacio Shrek kaj al la filmo Despicable Me (2010).

Andrews ricevis Oskar-premion, de BAFTA, kvin Orajn Globojn, tri Grammy, du Emmy, de Screen Actors Guild por Vivodaŭraj Atingoj, la Honoran Premion de la Centro Kennedy, kaj la premion de Disney Legendoj. Krom ŝia muzikala kariero, ŝi estas ankaŭ aŭtoro de porinfanaj libroj kaj publikigis membiografion, Home: A Memoir of My Early Years (2008).

Filmaro

Jaro Titolo Rolo
1949 La Rosa di Bagdad Princess Zeila
1964 Mary Poppins Mary Poppins
1964 The Americanization of Emily Emily Barham
1965 Salzburg Sight and Sound
1965 The Sound of Music Maria von Trapp
1966 Torn Curtain Dr. Sarah Louise Sherman
1966 Hawaii Jerusha Bromley
1967 Think Twentieth Herself
1967 Thoroughly Modern Millie Millie Dillmount
1968 Star! Gertrude Lawrence
1970 Darling Lili Lili Smith (Schmidt)
1971 The Moviemakers Herself (senkredita)
1972 Julie Herself
1974 The Tamarind Seed Judith Farrow
1975 The Return of the Pink Panther Maid
1976 The Pink Panther Strikes Again Ainsley Jarvis (voĉo, senkredita)
1979 10 Samantha Taylor
1980 Little Miss Marker Amanda Worthington
1981 S.O.B. Sally Miles
1982 Victor/Victoria Victoria Grant/Count Victor Grezhinski
1982 Trail of the Pink Panther Charwoman (senkredita)
1983 The Man Who Loved Women Marianna
1986 That's Life! Gillian Fairchild
1986 Duet for One Stephanie Anderson
1991 A Fine Romance Mrs. Pamela Piquet
1991 Our Sons Audrey
1997 The Postman Maria (senkredita)
2000 Relative Values Felicity Marshwood
2001 The Princess Diaries Queen Clarisse Renaldi
2003 Eloise at the Plaza Nanny
2003 Eloise at Christmastime Nanny
2004 Shrek 2 Queen Lillian
2004 The Princess Diaries 2: Royal Engagement Queen Clarisse Renaldi
2007 Shrek the Third Queen Lillian
2007 Enchanted Parolisto
2010 Tooth Fairy Lily
2010 Shrek Forever After Queen Lillian
2010 Despicable Me Marlena
2017 Despicable Me 3 Marlena
2018 Aquaman Karathen

Referencoj

  1. "Dame Julie: The Sound of Music". BBC. 31a de Decembro 1999. Alirita la 8an de Julio 2018.

Eksteraj ligiloj