Svisa Esperanto-Societo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 77: Linio 77:
La 13-an ĝis 16-a de majo [[2015]] okazis en Neŭŝatelo la [[Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto]] organizita de [[ILEI]], kiun SES kaj finance kaj per aktivaj kontribuoj kaj kunhelpo kaj per ampleksa raportado en [[SES informas]] kaj [[Svisa Espero]] subtenis.
La 13-an ĝis 16-a de majo [[2015]] okazis en Neŭŝatelo la [[Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto]] organizita de [[ILEI]], kiun SES kaj finance kaj per aktivaj kontribuoj kaj kunhelpo kaj per ampleksa raportado en [[SES informas]] kaj [[Svisa Espero]] subtenis.


Ek de 2016 la svisa film-entrepreno WeidGon funkciigas la jutuban kanalon [[SvisRaporto]], kiun redaktas [[Nelida Weidmann]], kiun Svisa Esperanto-Societo en 2018 nomumis komisiitinon por publikaj rilatoj de SES. Interalie SES subvenciis en 2019 la ĉiutagan filmadon de la [[UK 2019|104-a Uuniversala Kongreso de Esperanto]] en [[Lahtio]], publikigitan en SvisRaporto.
Ek de 2016 la svisa film-entrepreno WeidGon funkciigas la jutuban kanalon [[SvisRaporto]], kiun redaktas [[Nelida Weidmann]], kiun Svisa Esperanto-Societo en 2018 nomumis komisiitinon por publikaj rilatoj de SES. Interalie SES subvenciis en 2019 la ĉiutagan filmadon de la [[UK 2019|104-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Lahtio]], publikigitan en SvisRaporto.


La 30an de aprilo ĝis la 3-a de majo [[2020]] Svisa Esperanto-Societo en kunlaboro kun [[Esperanto-Societo Zuriko]] en Zuriko okazigos la '''Svisajn Esperanto-Tagojn 2020'''.
La 30an de aprilo ĝis la 3-a de majo [[2020]] Svisa Esperanto-Societo en kunlaboro kun [[Esperanto-Societo Zuriko]] en Zuriko okazigos la '''Svisajn Esperanto-Tagojn 2020'''.

Kiel registrite je 19:11, 18 feb. 2020

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Svisa Esperanto-Societo (SES[1]; (germane: Schweizerische Esperanto-Gesellschaft, france: Société suisse d’espéranto, itale: Società esperantista svizzera, kaj romanĉe: Societad svizra d’esperanto) estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-Societoj de Eŭropo. Ĝi fondiĝis 1903 en Romandio en la hotelo Tête Noire en Rolle la 27-an de septembro[2]. Ĝia unua prezidanto estis Eugène Failletaz, kiu estas ekster la esperanto-movado en Svislando konata kiel grava komerca pioniro de Romandio. Inter la pioniroj de la societo troviĝas ankaŭ personecoj kiel Hector HODLER (unua prezidanto de UEA) kaj Edmond PRIVAT. Ĝian sidejon Svisa Esperanto-Societo havas hodiaŭ en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en CDELI, kiu entenas ankaŭ la bibliotekon de la societo.

6-foje gastiganto de Universala Kongreso de Esperanto

Svisa Esperanto-Societo gastigis 6-foje la Universalan Kongreson de Esperanto, 1906 en Ĝenevo, 1913 en Berno, 1925 en Ĝenevo, 1939 en Berno, 1947 en Berno kaj 1979 en Lucerno. La kongreso en 1939 estis la lasta Universala Kongreso antaŭ la dua mondmilito. Dum la mondmilito kongresoj ne okazis - kaj nur en 1947 en Svislando post la milito la Esperanto-movado, kies ĝermoj povis postvivi en la protektita Svislando en ĉirkaŭe komplete detruita mondo kvazaŭ renaskiĝis, kiel fenikso el la cindro.

Lokaj societoj kaj grupoj

Aktivaj lokaj grupoj kaj kluboj en Svislando nuntempe ekzistas en Bazelo (Esperanto-Societo Bazelo),[3] en Berno, en Wil (Esperanto-Klubo Wil),[4] en Ĝenevo (Esperanto-Grupo "La Stelo"[5] kaj *Espéranto-Genève-Régions"),[6] en Laŭzano (Laŭzana Esperanto-Societo),[7] kaj en Zuriko Esperanto-Societo Zuriko.[8]

Mireille Grosjean kaj Dietrich Michael Weidmann, aktualaj kunprezidantoj de SES

Prezidantoj de Svisa Esperanto-Societo

Internaciaj rilatoj

SES flegas kontaktojn kun la najbarlandaj Esperanto-Asocioj en Francio (Unuiĝo Franca por Esperanto), italio (Itala Esperantista Federacio), Aŭstrio (Aŭstria Esperantista Federacio kaj Germanio (Germana Esperanto-Asocio) kaj estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio.

Oficiala organo, revuoj

De 1903 ĝis 1973 la oficiala organo de Svisa Esperanto-Societo estis la revuo Svisa Espero. En la longa vico de la nomoj de la redaktoroj de Svisa Espero troviĝas personoj kiel René de Saussure, Karl Jost, Otto Walder, Arthur Baur, Claude Piron kaj je la fino Claude Gacond. Ek de 1973 Svisa Espero estis anstataŭigita de Svisa Esperanto-Revuo, kiu chesis aperi en 1990. Ek de 1991 Svisa Esperanto-Societo eldonas la modestan informilon SES informas , [[kiu ĝis la fino de la 90-aj jaroj apenaŭ enhavis redaktajn kontribuojn, krom la oficialaj informoj de la societo. La membroj de SES en tiu-ĉi periodo kompense ricevis laŭ elekto la revuon Heroldo de EsperantoLiteraturan Foiron. En 1999 SES ĉesigis la kontrakton kun Literatura Foiro kaj ek de tiam SES informas denove aperas ankaŭ kun kultura kaj redakta partoj. Ek de printempo 2015 aperas Sub la titolo Svisa Espero la nova kvarlingva svisa revuo pri daŭriopovo en la franca, germana, itala kaj esperanta lingvoj, redaktita de Dietrich Michael Weidmann kaj eldonita de Allsprachendienst Esperanto GmbH kun la subteno kaj aŭspicio de SES.

Aktivecoj

Svisa Esperanto-Ĥoro, okaze de la ĝenerala kunveno 2014 en Yverdon-les-Bains

Aktuale SES havas 170 indiviudajn membrojn, kio estas nature nur malgranda parto de la Esperanto-parolantoj en Svislando, kiu estas taksebla al inter 5000 kaj 10000 personoj. Ek de la ĝenerala kunveno 2006 Svisa Esperanto-Societo estas gvidita de du kunprezidantoj Dietrich Michael Weidmann kaj Mireille Grosjean.

SES okazigas jare du renkontiĝojn. Temas pri en printempo la jara ĝenerala kunveno. Plie okazadas fine de aŭgusto "Postsomera renkontiĝo".

En 2006, SES eldonis kune kun CDELI la verkon de Andreas Künzli Universalaj Lingvoj en Svislando, Svisa Enciklopedio Planlingva.

Svisa Esperanto-Societo eldonas nuntempe 6-foje jare la informbultenon "SES Informas" en Esperanto. Ĝin ricevas la membraro kaj interesuloj. La redaktoro estas Claude Gacond. Tiu eldonado finiĝis la 31-an de decembro 2014.

En urbo La Chaux-de-Fonds aktivas en CDELI Claude Gacond , gvidanto de seminarioj. La studsabatoj (ĉiam la trian sabaton de la monato) estas gvidataj de Monika Molnar kursgvidanto por progresintoj, Nancy Fontannaz por la mezuloj kaj Luko Allemand por la komencantoj.


La 1-an kaj 2-an de novembro 2008 okazis en Sangernboden en Kantono Berno por la unua fojo SFERO, Svisa Familia Esperanto-Renkontiĝo por Esperanto-familioj kun infanoj. SFERO okazis en 2009 en Lenk en Kantono Berno, en 2010 en Métabief, Francio, en 2011 en Richterswil, kantono Zuriko . Estas projekto, ke tia renkontiĝo okazu nun regule almenaŭ unu-foje en la jaro. SFERO okazis, okazos en Les Geneveys-sur-Coffrane, kantono Neuchâtel, en 2012, en Langnau, kantono Berno, en 2013, en Vordemwald, kantono Aargau en 2014.

En printempo 2015 SES lanĉis novan kvarlingvan revuon (france, germane, itale kaj esperante) sub la titolo Svisa Espero pri la temoj daŭripovo, lingvopolitiko kaj prezentado de Svislando. La koncepto estas aperigi interesan revuon ankaŭ por ne-esperantista publiko. La unua eldono de la nova Svisa Espero (kies titolo intence aludas al la iama malnova Svisa Espero, kiu ĉesis aperi en 1973) estis sendita al ĉiuj membroj de la du naciaj parlamentoj (nacia konsilio kaj kantona konsilio) al la membroj de la svisa registaro kaj al ĉiuj kantonaj edukdepartementoj kaj centoj da aliaj gravaj publikaj instancoj kaj ĵurnalistoj. En la Universitato de Neŭŝatelo antaŭ la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto estis disdonitaj plurcent ekzempleroj de la nova revuo kaj ankaŭ en aliaj lokoj okazis disdonado.

La 13-an ĝis 16-a de majo 2015 okazis en Neŭŝatelo la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto organizita de ILEI, kiun SES kaj finance kaj per aktivaj kontribuoj kaj kunhelpo kaj per ampleksa raportado en SES informas kaj Svisa Espero subtenis.

Ek de 2016 la svisa film-entrepreno WeidGon funkciigas la jutuban kanalon SvisRaporto, kiun redaktas Nelida Weidmann, kiun Svisa Esperanto-Societo en 2018 nomumis komisiitinon por publikaj rilatoj de SES. Interalie SES subvenciis en 2019 la ĉiutagan filmadon de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, publikigitan en SvisRaporto.

La 30an de aprilo ĝis la 3-a de majo 2020 Svisa Esperanto-Societo en kunlaboro kun Esperanto-Societo Zuriko en Zuriko okazigos la Svisajn Esperanto-Tagojn 2020.

Referencoj kaj notoj

Eksteraj ligiloj