Ŝpuro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
Norma ŝpuro estas {{unuo|1435}} [[milimetro]]j, ĝin havas ĉirkaŭ tri kvaronoj de longo de la fervojaj trakoj de la tuta mondo. Malpli grandajn ŝpurojn oni nomas ''mallarĝajn''; la koncernaj trakoj nomiĝas ankaŭ ''etŝpuraj''. Etŝpuraj trakoj estas diversaj, la plej ofte uzataj estas 750, 914, {{unuo|1000}}, {{unuo|1067|milimetroj}}.

Ŝpuroj pli grandaj ol la norma nomiĝas ''larĝaj'': {{unuo|1520|mm}} (en [[Rusio]], landoj de eksa [[Sovetio]], ankaŭ en [[Finnlando]] kaj [[Mongolio]], {{unuo|1676|mm}} (en [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]]).
Ŝpuroj pli grandaj ol la norma nomiĝas ''larĝaj'': {{unuo|1520|mm}} (en [[Rusio]], landoj de eksa [[Sovetio]], ankaŭ en [[Finnlando]] kaj [[Mongolio]], {{unuo|1676|mm}} (''ibera ŝpuro'' en [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]]).

Etŝpuraj trakoj permesas malpli grandajn kurbo-radiusojn kaj tial ofte estas uzataj en malfacila tereno, ekzemple en montaro. Larĝaj ŝpuroj donas pli da stabileco.
Etŝpuraj trakoj permesas malpli grandajn kurbo-radiusojn kaj tial ofte estas uzataj en malfacila tereno, ekzemple en montaro. Larĝaj ŝpuroj donas pli da stabileco.

Kiel registrite je 02:57, 23 feb. 2020

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun spuro.
Difino de ŝpuro

La ŝpuro estas unu el la gravaj parametroj de fervoja trako. Ĝi estas la distanco inter la enaj flankoj de la relkapoj.

La termino ŝpuro estas difinita per la Terminara Komisiono (TK) en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Oficiale sinonimoj ne estas akceptataj. Sed ankaŭ la neoficialaj alinomoj larĝo de trako kaj traklarĝo estas uzataj; tiuj vortoj tamen estas erarigaj, ĉar la trako estas klare pli larĝa ol la ŝpuro.

Teĥniko

La ŝpuro de la reala trako ne estas precize egala al la nominala. Pro eluzado la trako plilarĝiĝas. Ankaŭ oni faras malmulte pli grandajn ŝpurojn en turnoj por plifaciligi veturadon.

Uzado

La plej vastaj ŝpuroj

La larĝo estas diversa en diversaj fervojoj. En plejmulto de landoj estas ĉefa granda ŝpuro, kaj povas ekzisti ankaŭ lokaj malgrandaj fervojaj sistemoj kun malgrandaj ŝpuroj.

Norma ŝpuro estas 1 435 milimetroj, ĝin havas ĉirkaŭ tri kvaronoj de longo de la fervojaj trakoj de la tuta mondo. Malpli grandajn ŝpurojn oni nomas mallarĝajn; la koncernaj trakoj nomiĝas ankaŭ etŝpuraj. Etŝpuraj trakoj estas diversaj, la plej ofte uzataj estas 750, 914, 1 000, 1 067 milimetroj.

Ŝpuroj pli grandaj ol la norma nomiĝas larĝaj: 1 520 mm (en Rusio, landoj de eksa Sovetio, ankaŭ en Finnlando kaj Mongolio, 1 676 mm (ibera ŝpuro en Hispanio kaj Portugalio).

Etŝpuraj trakoj permesas malpli grandajn kurbo-radiusojn kaj tial ofte estas uzataj en malfacila tereno, ekzemple en montaro. Larĝaj ŝpuroj donas pli da stabileco.

Dispartigo de esencaj ŝpuroj tra la mondo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj