Urbodomo de Essen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23: Linio 23:


[[Kategorio:Konstruaĵoj en Essen]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Essen]]
[[Kategorio:Urbodomoj en Germanio]]
[[Kategorio:Urbodomoj en Germanio|Essen]]
[[Kategorio:Urbokerno de Essen]]
[[Kategorio:Urbokerno de Essen]]
[[Kategorio:Turdomegoj en Germanio]]
[[Kategorio:Turdomegoj en Germanio]]

Kiel registrite je 17:47, 26 feb. 2020

Nuna urbodomego de Essen

La urbodomo de Essen troviĝas en la centro de la urbo Essen kaj estas ekde 1979 sidejo de la urba administrado de Essen.

Nuna urbodomego

La nuna urbodomo estis konstruata inter 1975 kaj 1977, la oficiala inaŭgurado okazis la 7-an de novembro 1979. La turdomego estas 106 metrojn alta. Ekde la 22-a etaĝo vizitantoj povas superrigardi ekde proksimume 100 metroj la tutan urbon kaj parton de la Ruhr-Regiono. Krom 69.000 oficeja areo ĝi entenas parlamentan areon, pli ol 700 parklokojn en pluretaĝa kelogaraĝo, teatrejon kaj diversajn ĉambrojn por teĥnikaĵoj. En la domo laboras proksimume 1.900 homoj.

Historio

Urbodomo 1888–1964

Jam en la jaro 1272 klare estis menciata urbokonsilantaro de Essen, el kio oni povas dedukti la ekziston de urbodomo. La plej malnova urbodomo Essen dokumentita el la 15-a jarcento havis sian funkcion trans kvar jarcentoj ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Estis masiva ŝtonkonstruaĵo kun altaj ŝtupogabloj ĉe okcidenta kaj orienta flanko, ĉe kies fasadoj trovigis la ŝtonskulptaĵoj de la urbaj sanktuloj Kosmaso kaj Damiano.

Inter 1840 kaj 1842 arĥitekto Carl Wilhelm Theodor Freyse konstruis klasikisman domon, en kies teretaĝo troviĝis policejo. Tiu ĉi urbodomo baldaŭ fariĝis kadre de la komenca industriiĝo kaj la rapide kreska urbo tro malgranda.

Tial arĥitekto Peter Zindel konstruigis la antaŭulon de la nuna urbodomo, pompan novgotikan domon, inter 1878 kaj 1888. Post grava difektiĝo dum la Dua Mondmilito, aparte dum bomatako la 5-an de marto 1943, je kiu aparte la klarkontura turo estis trafata, la urbo unue rekonstruis la domon kaj vendis ĝin al magazenkonzerno, kiu siaflanke malkonstruis la monumentan domon.

Ĉiuj tri malnovaj urbodomoj staris sur la sama terpeco vidalvide de la preĝejo Marktkirche, ĉe la suda flanko de la malnova linofoirejo Flachsmarkt. De la 13-a ĝis la 19-a jarcento ĉi tie estis la politika kaj ekonomia centro de la urbo. Post malkonstruo de la tria urbodomo de Essen en 1964/1965 tie ĉi ekestis magazeno, kiu en 1986 siaflanke estis malkonstruata favore al alia komercejo.

Antaŭ malfermado de la nuna urbodomo ĉe la nova starloko Porsche-Platzo Essen havis dum 15 jarojn, de 1964 ĝis 1979, neniun urbodomon. Provizore oni uzis la iaman urbo domon de la iam memstara urbo Kray; la ĉefaj urbestro kaj direktoro sidis en la nuna Teatrejo Stratmann ĉe Kennedy-Placo. Tiun ĉi domon la civitanoj nomis dum tiuj ĉi 15 jaroj urbodometo. Ĝi staras ankaŭ pro aliaj kaŭzoj sub monumentprotekto.

Eksteraj ligiloj

51.4580555555567.0161111111111