Tempeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 42: Linio 42:


== Saneco ==
== Saneco ==
Tempeo havas pozitivan infuon je [[diareo]]; ĝi malfaciligas malsanigajn mikro-organismojn por fiksiĝi al la intestvando.<ref>{{nl}}[https://web.archive.org/web/20101017041214/http://www.telegraaf.nl/binnenland/7928550/__Tempeh_werkt_tegen_buikloop__.html?sn=binnenland,buitenland Tempeh werkt tegen buikloop] Telegraaf.nl, 14 oktober 2010</ref><ref>{{en}} [http://www.wageningenur.nl/nl/Publicatie-details.htm?publicationId=publication-way-333937343832 ''First characterization of bioactive components in soybean tempe that protect human and animal intestinal cells against enterotoxigenic Escherichia coli (ETEC) infection''] www.wageningenur.nl, 2010</ref>
Tempeo havas pozitivan infuon je [[diareo]]; ĝi malfaciligas malsanigajn [[mikroorganismo]]jn por fiksiĝi al la intestvando.<ref>{{nl}}[https://web.archive.org/web/20101017041214/http://www.telegraaf.nl/binnenland/7928550/__Tempeh_werkt_tegen_buikloop__.html?sn=binnenland,buitenland Tempeh werkt tegen buikloop] Telegraaf.nl, 14 oktober 2010</ref><ref>{{en}} [http://www.wageningenur.nl/nl/Publicatie-details.htm?publicationId=publication-way-333937343832 ''First characterization of bioactive components in soybean tempe that protect human and animal intestinal cells against enterotoxigenic Escherichia coli (ETEC) infection''] www.wageningenur.nl, 2010</ref>


Oni observis [[malsano]]n kaj [[Veneno|veneniĝo]]n de [[bestoj|besto]] (inter ili [[homo]]), pro la gluto de Tempeo<ref>{{nl}} {{Citaĵo el gazeto | url = | titolo =De bongkrek vergiftigingen in Banjolmas | gazeturl = | aŭtoro = Mertens kaj Van Veen | familia nomo = | persona nomo = | aŭtoroligilo = | kunaŭtoroj = | gazeto = Geneeskundig Tijdschrift Nederlandsch-Indië | volumo = 63 | numero = | paĝoj = 1223| COI = | dato = | jaro = 1933| monato = | alirdato = | alirjaro = | citiloj = | krispa = | aranĝo = | bibliografia kodo = | identigilo = | lingvo = | citaĵo = }}</ref>.
Oni observis [[malsano]]n kaj [[Veneno|veneniĝo]]n de [[bestoj|besto]] (inter ili [[homo]]), pro la gluto de Tempeo<ref>{{nl}} {{Citaĵo el gazeto | url = | titolo =De bongkrek vergiftigingen in Banjolmas | gazeturl = | aŭtoro = Mertens kaj Van Veen | familia nomo = | persona nomo = | aŭtoroligilo = | kunaŭtoroj = | gazeto = Geneeskundig Tijdschrift Nederlandsch-Indië | volumo = 63 | numero = | paĝoj = 1223| COI = | dato = | jaro = 1933| monato = | alirdato = | alirjaro = | citiloj = | krispa = | aranĝo = | bibliografia kodo = | identigilo = | lingvo = | citaĵo = }}</ref>.

Kiel registrite je 16:22, 4 mar. 2020

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tempe.
Nekuirita tempeo

Tempeo (indonezie: Tempe) estas kuko el sojofaboj kaj devenas el Indonezio.

Tempeo estas tradicie farita produkto surbaze de (biologaj) sojofaboj. Tiuj estas post trasorbigo kaj kuirado inokulitaj (miksitaj) kun homafabla ŝimo (Rhizopus orizae, Rhizopus stolonifer, Rhizopus microsporus aŭ aliaj) kaj ankoraŭ dum 24 horoj inkubaciitaj.

Tempeo estas riĉa je vitaminoj el la B-grupo, vitamino A, niacino, foliata acido, pantotenacido, biotino, kaj fibroj kaj mineraloj kiel kalcio kaj fero, fosforo, magnezio, kalio, zinko kaj mangano. Tempeo krom tio estas malriĉa je graso kaj tute sen kolesterolo.

Pro la enzima ago dum la fermentado la nutraj elementoj fariĝas pli bone digesteblaj, kaj la malutilaj komponentoj kiel oligo-sakaridoj kaj fitinoj estas malkomponigitaj. La rezulto estas produkto kun digestiĝa koeficiento de 86%, kiu estas riĉa je altkvalitaj proteinoj kun ĉiuj esencaj aminoacidoj.

Tempeo havas neŭtralan guston, sed pro tio ke ĝi facile transprenas aliajn gustojn, ĝi estas taŭga kiel ingredienco por variaj manĝaĵoj. Ĝi ofte estas uzata en la indonezia kuirarto, kaj povas servi kiel parto de vegetaraj manĝaĵoj.

La nutra valoro de 100g da tempeo:

Energia valoro 833
Karbonhidrato 9,9 g
Proteino 19,5 g
Graso 7,5 g
Vitamino B1 0,28 mg
Vitamino B2 0,65 mg
Vitamino B3 2,52 mg
Vitamino B6 830 μg
Vitamino B12 3,9 μg
Kalcio 142 mg
Fero 5 mg
Fosforo 240 mg

Saneco

Tempeo havas pozitivan infuon je diareo; ĝi malfaciligas malsanigajn mikroorganismojn por fiksiĝi al la intestvando.[1][2]

Oni observis malsanon kaj veneniĝon de besto (inter ili homo), pro la gluto de Tempeo[3].

Referencoj

  1. nederlandeTempeh werkt tegen buikloop Telegraaf.nl, 14 oktober 2010
  2. angle First characterization of bioactive components in soybean tempe that protect human and animal intestinal cells against enterotoxigenic Escherichia coli (ETEC) infection www.wageningenur.nl, 2010
  3. nederlande Mertens kaj Van Veen (1933). “De bongkrek vergiftigingen in Banjolmas”, Geneeskundig Tijdschrift Nederlandsch-Indië 63, p. 1223. 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj