Bengala lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Skribsistemo: okcidentala -> okcidenta
Linio 28: Linio 28:
== Skribsistemo ==
== Skribsistemo ==
[[Dosiero:Central Shaheed Minar - Dhaka Medical College Campus - Dhaka 2015-05-31 2584.JPG|eta|[[Ŝahid Minar]] en [[Dako]] rememoras la agadon de la [[Bengala Lingva Movado]]. [[UNESCO]] rememoras la movadon kiel [[Internacia Tago de la Gepatra Lingvo]].]]
[[Dosiero:Central Shaheed Minar - Dhaka Medical College Campus - Dhaka 2015-05-31 2584.JPG|eta|[[Ŝahid Minar]] en [[Dako]] rememoras la agadon de la [[Bengala Lingva Movado]]. [[UNESCO]] rememoras la movadon kiel [[Internacia Tago de la Gepatra Lingvo]].]]
Kiel ĉiuj aliaj Hindiaj skriboj ĝi devenas de la [[Brahmi-a skribo]]. Jen ties literoj, kun la [[Bengala skribo|okcidentala nagaria skribo]] ekvivalentoj, kaj prononco:
Kiel ĉiuj aliaj Hindiaj skriboj ĝi devenas de la [[Brahmi-a skribo]]. Jen ties literoj, kun la [[Bengala skribo|okcidenta nagaria skribo]] ekvivalentoj, kaj prononco:


=== Vokaloj ===
=== Vokaloj ===

Kiel registrite je 15:31, 9 mar. 2020

Bengala lingvo
Bangla (বাঙলা)
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
bengala-asama lingvaro
Parolata en Bangladeŝo, Barato, kaj dise en pluraj aliaj landoj
Parolantoj 300 000 000
Skribo bengala skribo, bengallingva brajlo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Apabhransa Avahattha
Bangla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Bangladeŝo, Okcidenta Bengalio (Barato)
Reguligita de ne ekzistas Akademio por starigi lingvajn regulojn
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 bn
  ISO 639-2 ben
  ISO 639-3 ben
  SIL BNG
  Glottolog beng1280
Angla nomo Bangla
Franca nomo bangla
vdr

La bengala lingvo (বাংলা ভাষা, Bāṃlā bhāṣā, Bangla bhasha) apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Minimume 215 milionoj da personoj parolas ĝin kiel gepatran lingvon (2005) en Suda Azio. Ĝi apartenas al la tiel nomataj mondolingvoj (pli ol 100 milionoj da parolantoj) kaj okupas la lokon 7a laŭ la kvanto de la parolantoj en la mondo. El la parolantoj pli ol 140 milionoj da homoj vivas en Bangladeŝo, kie la bengala lingvo estas oficiala lingvo, nacia lingvo kaj la plej parolata lingvo. Fakte la nacia kaj oficiala estas la Moderna Normiga Bengala (Literatura Bengala).[1] [2][3][4] Ĝi utilas kiel la lingvafrankao de la lando, kaj 98% el Bangladeŝanoj estas fluaj parolantoj en Bengala (inklude dialektojn) kiel unua lingvo.[5][6]

En Barato vivas pli ol ĉirkaŭ 75 milionoj da parolantoj. Tie ĝi estas unu el 22 oficialaj lingvoj. En la federaciaj ŝtatoj Okcidenta Bengalio kaj Tripuro ĝi estas la dua plej grava lingvo post la hinda lingvo. Ĝi estas parolata ankaŭ ĉe la Barak Valo en la ŝtato Asamo. Ĝi estas parolata ankaŭ en diversaj partoj de la Bramaputra valo de Asamo. Estas Bengalaj mezlernejoj kiuj plenumas la postulojn de la komunumo. La bengala estas instruata ankaŭ en variaj altlernejoj kaj universitatoj en Asamo. Ĝi estas ankaŭ la plej parolata lingvo en la insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj en la Golfo de Bengalo.[7] Ĝi estas parolata ankaŭ fare de gravaj minoritatoj en aliaj ŝtatoj kiel Ĝarkhando, Biharo, Mizoramo, Meghalajo, Madja Pradeŝo kaj Odiŝo.

Aliaj homoj ĝin parolas en aliaj landoj, kiel Malajzio, Nepalo, Sauda Arabio, Singapuro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Britio kaj Usono. Kun pli ol ĉirkaŭ 300 milionoj da parolantoj tutmonde (laŭ la censo de Barato de 2011), la Bengala lingvo estas kutime enkalkulita kiel sesa aŭ sepa indiĝena lingvo plej parolata en la mondo laŭ loĝantaro.[8]

Vortaroj el la komenco de la 20a jarcento atribuis iomete pli ol la duono de la Bengala vortotrezoro al indiĝenaj vortoj (t.e., nature modifitaj sanskritaj vortoj, koruptitaj formoj de sanskritaj vortoj, kaj pruntoj el ne-hindeŭropaj lingvoj), ĉirkaŭ 30 procenton al nemodifitaj sanskritaj vortoj, kaj la ceteron al eksterlandaj vortoj.[9] Dominante en la lasta grupo estas la Persa lingvo, kiu estas ankaŭ la fonto de kelkaj gramatikaj formoj. Pli ĵusaj studoj sugestas ke la uzado de indiĝenaj kaj eksterlandaj vortoj pliiĝis, ĉefe pro la prefero de Bengalaj parolantoj por la parola stilo.[9]

Skribsistemo

Ŝahid Minar en Dako rememoras la agadon de la Bengala Lingva Movado. UNESCO rememoras la movadon kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Kiel ĉiuj aliaj Hindiaj skriboj ĝi devenas de la Brahmi-a skribo. Jen ties literoj, kun la okcidenta nagaria skribo ekvivalentoj, kaj prononco:

Vokaloj

Baza vokalo Transliterumo Prononco
a larĝa o
ā a
i i (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
ī i (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
u u (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
ū u (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
silabo ri
longa silabo ri (Moderna bengala lingvo ne uzas tion.)
silabo li (Moderna bengala lingvo ne uzas tion.)
longa silabo li (Moderna bengala lingvo ne uzas tion.)
e e (en sanskrito ĉiam longa)
ai oj kun larĝa o
o o (en sanskrito ĉiam longa)
au kun larĝa o
 ঃ visarga: iom simile al ĥ, sed malpli forta
 ্ virāma: forigas aŭtomatan vokalon

Konsonantoj

Nagaria klavaro
Baza konsonanto Transliterumo Prononco
ka ka (ne aspirata).
kha kh, kun forta aspiro, do simile al k + h.
ga ga, sen aspiro.
gha gha, kun forta aspiro.
ṅa kun la ng-sono en ekzemple angla sing. (Tiu silabo estas pure teoria en la sanskrita, ĉar la konsonanto ng povas aperi nur tuj antaŭ k, kh, ggh en tiu lingvo.)
ca ĉa, sen aspiro.
cha ĉha, kun forta aspiro.
ja ĝa, sen aspiro.
jha ĝha, kun forta aspiro.
ña na (tradicia sono estas nja, kiel la hispana ñ)
ṭa ta, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṭha tha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍa da, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍha dha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṇa na, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ta ta, sen aspiro.
tha tha, kun forta aspiro.
da da, sen aspiro.
dha dha, kun forta aspiro.
na na
pa pa, sen aspiro.
pha pha, kun forta aspiro. Ankaŭ ĉi tiu konsonanto havas sonon "f".
ba ba, sen aspiro.
bha bha, kun forta aspiro.
ma ma
ya ĝa
ra langopinta ra
la la
śa ŝa
ṣa ŝa
sa sa
ha ha
ড় ṛa ra, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ঢ় ṛha rha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
য় ẏa ja

Gramatiko

La bengala lingvo sekvas jenan vortordon - subjekto, objekto, verbo. Ĝi uzas postpoziciojn anstataŭ prepoziciojn. Ne ekzistas gramatika genro.

Historio

La plej antikvaj skribaj atestoj pri la lingvo estas kolekto de 47 kantoj de diversaj poetoj, la Ĉarjapado.

Paĝoj el la Ĉarjapado.

Bildaro


Vidu ankaŭ

Notoj

  1. [ http://en.banglapedia.org/index.php?title=Bangla_Language] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  2. [ https://www.britannica.com/topic/Bengali-language] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  3. [1] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  4. [2] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  5. [3] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  6. [4] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  7. "50th Report of the Commissioner for Linguistic Minorities in India (July 2012 to June 2013)" (PDF). National Commission for Linguistic Minorities. 2014-07-16. Arkivita el la originalo (PDF) en 2018-01-02. [5] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  8. "The World Factbook — Central Intelligence Agency". www.cia.gov. [6] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  9. 9,0 9,1 Bengali language. Alirita 2016-09-02.

Eksteraj ligiloj