Diskuto:Dekdu-tabela leĝaro: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
e Sergio movis paĝon Diskuto:Dekdu-tabula leĝo al Diskuto:Dekdu-tabela leĝaro: vd la Diskutpaĝon
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 16:45, 15 mar. 2020

Alinomendo[redakti fonton]

Ne "tabuloj", sed "tabeloj"[redakti fonton]

Ambaŭ PIV-oj nomas ĉi tion «la leĝo de la 12 Tabeloj (primitiva kod[eks]o en Romo, gravurita sur bronzo)» (ekzemplo sub tabelo); same en Biblio: «la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn...» [Eliro 31:18].

Necesas alinomi la artikolon kaj ŝanĝi "tabulo"jn al "tabelo"j interne.----Sergio (diskuto) 04:15, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ne "leĝo" sed "leĝaro"[redakti fonton]

Estas du latinaj formoj de ĉi tiu kodekso:

  1. Duodecim tabularum leges (plurnombra leĝoj)
  2. Lex duodecim tabularum (ununombra leĝo).

Fakte temas pri leĝaro, kaj tiu vorto ĝuste esprimas la ideojn de ambaŭ terminoj: ĝi estas aro da pluraj leĝoj; kaj ĝi prezentas unu tuton da Roma juro.

La preferinda formo[redakti fonton]

La epiteto "12-tabela" estas pli eleganta kaj esperanteca ol la de-komplemento de la PIV-aj paŭsaĵoj. Mi proponas do: «La dekdu-tabela leĝaro». --Sergio (diskuto) 15:38, 7 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

aŭ simple "dekdu-tabela leĝaro" Narvalo (diskuto) 16:25, 7 mar. 2020 (UTC)[Respondi]