Unesko-Kuriero: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
aldono de ligilo al la numeroj de Unesko-Kuriero en Esperanto disponigitaj de la cifereca biblioteko de Unesko (UNESDOC) |
Tajperaro... Etikedo: redakto de fonto je 2017 |
||
Linio 22: | Linio 22: | ||
| Adreso = |
| Adreso = |
||
| Retejo = [https://en.unesco.org/latest en.Unesco.org/latest] |
| Retejo = [https://en.unesco.org/latest en.Unesco.org/latest] |
||
| Lingvo = [[araba lingvo|araba]], [[ĉina lingvo|ĉina]], [[angla lingvo|angla]], [[franca lingvo|franca]], , [[rusa lingvo|rusa]], [[hispana lingvo|hispana]]<ref>https://en.unesco.org/courier/our-team</ref> kaj la |
| Lingvo = [[araba lingvo|araba]], [[ĉina lingvo|ĉina]], [[angla lingvo|angla]], [[franca lingvo|franca]], , [[rusa lingvo|rusa]], [[hispana lingvo|hispana]]<ref>https://en.unesco.org/courier/our-team</ref> kaj la portugala kaj Esperanto kiel ne-oficialaj lingvoj de Unesko. |
||
| Prezo = senpaga biteldono |
| Prezo = senpaga biteldono |
||
| ISSN = 2521-7356 |
| ISSN = 2521-7356 |
Kiel registrite je 22:12, 19 mar. 2020
Unesko-Kuriero | ||
Kovrilpaĝo de la 2-a numero Julio-Septembro 2017
| ||
revuo • scienca gazeto | ||
---|---|---|
Speco | kultura revuo | |
Periodeco | trimonata | |
| ||
Lando | Parizo | |
Urbo | Francio | |
Redaktisto | Eric Falt, Vincent Defourny k.a. | |
Establodato | 1946 | |
Moto | Multaj voĉoj, unu mondo. | |
Prezo | senpaga biteldono | |
ISSN | 2521-7356 | |
| ||
Retejo | en.Unesco.org/latest | |
Unesko-Kuriero estas la ĉefa kaj oficiala revuo de UNESKO (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en 1948. La revuo multe ŝanĝiĝis dum la jaroj enhave kaj laŭ formo. Tamen ĝi plue ludas gvidan rolon por antaŭenigi la originalan mision de la organizaĵo en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas kaj konforme al ĝia mandato: diskonigi ideojn pri internacie gravaj temoj, dialogo inter kulturoj kaj provizi forumon por internacia debato.
La presita Unesko-Kuriero ĝuis jam la admiron de fidelaj legantoj dum jardekoj pro siaj altnivelaj ĵurnalismaj normoj kaj malfermaj aliroj al universalaj temoj rilate al alfabetismo, homaj rajtoj, medio, kulturo, scienco kaj artoj.
Slogano
Multaj voĉoj, unu mondo.
Eldonoj
La Unesko-Kuriero servas legantojn disĵetitaj tra la mondo kaj haveblas rete en la ses oficialaj lingvoj de la organizaĵo (angla, franca, hispana, araba, rusa kaj ĉina) kaj en la lingvoj portugala kaj esperanta (laŭ kontrakto) kvankam Esperanto same kiel la portugala ne estas oficialaj lingvoj de Unesko. Limigita nombro da presitaj numeroj produktiĝis i.a. ankaŭ en Esperanto. Unesko-Kuriero en Esperanto ankaŭ aperu kvarfoje jare kiel por la alilingvaj eldonoj.
Esperanto-eldono
Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj alvokis ke UNESKO eldonu ĝin ankaŭ en Esperanto. Amaso da retaj mesaĝoj bombe ĝenis la funkciulojn de UNESKO, kiuj kelkfoje respondis: « se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, UNESKO pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero. [1] ». Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj. Ekde tiam malaperis la penado ĉe la esperantistaro.
En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio. Dank’ al kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de la Esperanto-centro Ora Ponto, la 1-a numero de la Unesko-Kuriero en Esperanto povis esti eldonata. La sekvaj numeroj en Esperanto estas ankaŭ samaspektaj kiel la UN-lingvaj versioj[2].
La oficiala retejo de Unesko ne havas propran paĝon rilate al la Unesko-Kuriero en Esperanto, kontraste al la informpaĝo de Unesko pri la portugala eldono en kiu facile troveblas kaj elŝuteblas ĉiuj aperintaj retaj numeroj kaj en la arkivo eĉ filmeto pri la iamaj paperaj kovertiloj. La Esperanto-eldono troviĝas sur la retejo de Unesko mem nur troveblas per kromvojo ekde ĉiu nacilingva eldono (nur ekde 2017) klakante sur 'arkivo' kaj poste sur 'elŝuto' por vidi liston de la elŝuteblaj alilingvaj eldonoj inter kiuj ankaŭ Esperanto.
Referencoj
- ↑ el Eventoj, n-ro 182, 2/marto, 2000
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 693: Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis, la 19-a de julio 2017 esperante
Eksteraj ligiloj
- Oficiala Retejo de Unesko-Kuriero en Esperanto
- esperante Intervjuo : « Trezoro Huang Yinbao : Unesko-kuriero kaj Ora Ponto » ĉe YouTube
- Unesko-Kuriero 2017 ĉe unesco.org:
- n-ro 1 (Apr-Jun 2017) Tagordo 2030 : Defioj por ni ĉiuj
- n-ro 2 (Jul-Sept 2017) Amaskomunikilaro : Operacia purigo
- n-ro 3 (Okt-Dec 2017) Kulturo : la nervo de paco
- Unesko-Kuriero 2018 ĉe unesco.org:
- n-ro 1 (Jan-Mar 2018) Klerigado : Ĉu ankoraŭ en la serĉo de Utopio ?
- n-ro 2 (Apr-Jun 2018) Bonvenon al la Hom-epoko
- n-ro 3 (Jul-Sep 2018) Artefarita Intelekto : Promesoj kaj minacoj
- n-ro 4 (Okt-Dec 2018) Homaj Rajtoj : retro al la estonteco
- Prelego de Dennis Keefe pri la uzo de UNESKO-Kuriero en la instruado de Esperanto. La prelego okazis en la 51a ILEI-Kongreso (Madrido – 2018)