Dek ses regnoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Nosmetana movis paĝon 16 Regnoj al Dekses regnoj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:54, 6 apr. 2020

Fresko de la vivoĝuo, posta Liango (後涼, 386-403) - norda Liango (北涼, 397-439).

La Dekses Regnoj (en tradicia ĉina: 十六國, en simpligita ĉina: 十六国, en pinĝino: Shíliù Guó, en Wade-Giles: Shih2liu4 Kuo2), aŭ ankaŭ la Dekses Ŝtatoj, kio estus la plej ĝusta traduko de la ĉinlingva nomo, estis multnombra aro de malgrandaj sendependaj ŝtatoj en la teritorio de Ĉinio kaj en apudaj areoj el la jaro 304 ĝis 439 post la retiriĝo de la dinastio Jin al la sudo de Ĉinio kaj antaŭ la establado de la Nordaj Dinastioj. Origine, la termino estis enkondukita la unuan fojon fare de Cui Hong en la perdita historia registro Ŝiliuguo Ĉunqiu (Analoj de la printempoj kaj aŭtunoj de la Dekses Regnoj), kaj ĝi aludis limige al la Dekses Regnoj de tiu epoko, kiuj estas la jenaj: Hanĉao (漢趙, 304-329), posta Ĉao (後趙, 319-351), Ĉ'ênghan (成漢, 303-349), antaŭa Liango (前涼, 320-376), posta Liango (後涼, 386-403), norda Liango (北涼, 397-439), okcidenta Liango (西涼, 400-421), suda Liango (南涼, 397-414), antaŭa Jen (前燕, 337-370), posta Jen (後燕, 384-407), norda Jen (北燕, 407-436), suda Jen (南燕, 398-410), antaŭa Ĉ'in anterior (前秦, 350-394), posta Ĉ'in (後秦, 384-417), okcidenta Ĉ'in (西秦, 385-400/409-431) kaj Huhsia (胡夏, 407-431). La termino estis ampleksigita por inkludi ĉiujn suverenajn ŝtatojn ekde 304 ĝis 439.

Praktike ĉiuj regantoj de tiuj regnoj formis parton de iu el la nomadaj aŭ duonnomadaj nordaj etnoj, nome hú (胡) fare de la ĉinoj, kiuj kutimis distingi kvin ĉefajn etnojn, nome la "kvin hú" (五胡 wǔ hú).

Tiu regantoj de rfemda deveno ekprenis tamen la ĉinajn modelojn de regado kaj administrado, kaj ĉiuj el ili postulis kondiĉon de imperiestroj (皇帝 huángdì) aŭ reĝoj (王 wáng) laŭ ĉina stilo. Siaflanke, la ĉinoj Han fondis la kvar ŝtatojn de norda Ĝan, okcidenta Liango, antaŭa Liango kaj Wei. Ses ĉinaj regantoj de antaŭa Liango restis oficiale sub la regado de la dinastio Jin. La dinastio norda Wei ne estis konsiderata unu el la Dekses Regnoj spite la fakton, ke ĝi estis fondita dum tiu periodo.