Mimi Khalvati: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Teksta arto
Kategorioj Tekstarto kaj Lingva arto
Linio 65: Linio 65:
== Noto kaj referencoj ==
== Noto kaj referencoj ==
Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo [[:en:Mimi_Khalvati|Mimi Khalvati]] en la angla vikipedio, [https://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Mimi_Khalvati&action=history listo de aŭtoroj].{{Referencoj}}<br />
Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo [[:en:Mimi_Khalvati|Mimi Khalvati]] en la angla vikipedio, [https://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Mimi_Khalvati&action=history listo de aŭtoroj].{{Referencoj}}<br />

[[Kategorio:Tehrananoj]]
[[Kategorio:Tehrananoj]]
[[Kategorio:Vivantaj homoj]]
[[Kategorio:Vivantaj homoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1944]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1944]]
[[Kategorio:Tekstarto]]
[[Kategorio:Lingva arto]]

Kiel registrite je 16:52, 6 apr. 2020

Mimi Khalvati
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
en Teherano
Alma mater Internacia Verkada ProgramoUniversitato de Neŭŝatelo
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Mimi Khalvati (naskiĝis la 28-an de aprilo 1944) estas irandevena brita poetino. Ŝi estis aktiva en Irano kiel aktorino kaj teatra direktorino dum kelka tempo. Ŝi revenis al Britio kaj fariĝis kunordiganto de Poezia Lernejo. Nun ŝi estas invitita prelegantino en Goldsmiths 'College en Londono, kie ŝi ankaŭ donas poeziajn atelierojn. Ŝi estas poetino kaj verkistino de infanlibroj.

Vivkuro kaj kariero

Ŝi naskiĝis en Teherano, Irano la 28-an de aprilo 1944[1]. kaj kreskis sur Isle de Wight. Ŝi estis edukita en Svislando ĉe la Universitato de Neuchâtelo kaj en Londono ĉe la Drama Centro kaj la Lernejo de orientaj kaj afrikaj studoj.

Poste ŝi laboris kiel teatra direktoro en Teherano, tradukanta de la angla al la persa kaj elpensanta novajn teatraĵojn, samkiel kun-fondanta la grupon Teatro en Ekzilo.

Ŝi nun vivoj en Londona Komunumo de Hackney kaj estas Vizitanta Lekciisto ĉe Goldsmiths Altlernejo kaj direktoro de la Londona Poezia Lernejo.

Khalvati estis 47-jaraĝa kiam ŝia unua libro aperis en 1991[2]. Ĝia titolo, In White Ink (En blanka inko), bazigas sur la verkaro de Hélène Cixous kiu asertis ke virinoj en la pasinteco skribis "en blanka inko". Michael Schmidt rimarkigas ke Khalvati estas "formale plej eltrovema poeto".[3]

Khalvati estas la fondinto de The Poetry School (La Poezia Lernejo), organizanto de poeziometiejoj kaj kursoj en Londono kaj estas kun-redaktoro de du antologioj:

Tying the Song kaj Entering The Tapestry.

Ŝi estas ankaŭ guvernisto ĉe la Fondumo Arvon kaj instruis kreivan verkadon ĉe universitatoj kaj altlernejoj en Usono kaj Britio.

Verkaro

The White Ink (Carcanet Press, 1991)

Child: new and selected poems 1991-2011

Mirrorwork (Carcanet Press, 1995)

Entries on Light (Carcanet Press; 1997),

Selected Poems (Carcanet Press, 2000),

Tying the Song: A First Anthology from the Poetry School 1997-2000 (2000),

The Chine (Carcanet Press, 2002),

Entering the Tapestry: a Second Anthology from the Poetry School (2003),

The Meanest Flower (Carcanet Press, 2007),

Earthshine (2013)

The Weather Wheel (Carcanet Press, 2014).

Premio

Premio Arts Council Writers por sia poezia kolekto Mirrorwork en 1995.

Teksta arto

La irlanda tekstarta artistino Orla Berry uzis poemon de Mimi Khalvati en arta instalaĵo en Bruselo, Belgio.

Eksteraj ligiloj

(en) Poezia Lernejo, retejo

(en) Profilo ĉe Poezia Traduka Centro, kun ligiloj al poemoj, artikoloj, aŭdio kaj video

(en) Oficiala retejo de Mimi Khalvati

(en) Aŭskultu voĉlegitan poezion fare de Mimi Khalvati - registraĵo de British Library, la 14-an de julio 2008.

(en) Profilo kaj poemoj ĉe Poezia Arkivo

(en) Profilo Second Light kaj poemoj

(en) "Intervjuo: Etikedita "persa poeto", Mimi Khalvati ŝuldas sammulte al Insulo de Wight kiel al Irano", The Independent, la 17-an de aŭgusto 2007

(en) “The Weather Wheel” (La Vetera Rado): intervjuo kun Mimi Khalvati , la 23-an de januaro 2015

Noto kaj referencoj

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Mimi Khalvati en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) "British Council Writers Directory".
  2. Schmidt, Michael: Lives of the Poets, p. 858. Weidenfeld & Nicolson, 2007.
  3. Schmidt, Michael: Lives of the Poets, p. 859.