Granda pando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Marqnt98 (diskuto | kontribuoj)
che --> ĉe
Linio 27: Linio 27:


En [[1869]] [[Armand David]], pastro de Francio, alportis al la [[Okcidento]] la [[informo]]n pri eltrovo de grandaj pandoj en [[Ĉinio]], kio vekis atenton de la mondo. Kiel valora donaco de la ĉina [[registaro]] por aliaj [[lando]]j, grandaj pandoj semis amikecon inter diverslandaj popoloj.
En [[1869]] [[Armand David]], pastro de Francio, alportis al la [[Okcidento]] la [[informo]]n pri eltrovo de grandaj pandoj en [[Ĉinio]], kio vekis atenton de la mondo. Kiel valora donaco de la ĉina [[registaro]] por aliaj [[lando]]j, grandaj pandoj semis amikecon inter diverslandaj popoloj.
Tiu [[Palearktiso|palearktisa]] specio estas rara besto en Ĉinio kaj [[ermito|ermite]] vivas en profunda [[valo]] kaj densa [[bambuo|bambuaro]] che la [[oriento|orienta]] fino de la Qinghai-Tibeta [[Altebenaĵo]], okcidenta Ĉinio. En la pasintaj dekoj da jaroj, pro ŝanĝiĝo de la natura medio kaj malvastiĝo de viv-tereno, ekzistas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj en la mondo. Pri ilia nuna stato oni tre zorgas.
Tiu [[Palearktiso|palearktisa]] specio estas rara besto en Ĉinio kaj [[ermito|ermite]] vivas en profunda [[valo]] kaj densa [[bambuo|bambuaro]] ĉe la [[oriento|orienta]] fino de la Qinghai-Tibeta [[Altebenaĵo]], okcidenta Ĉinio. En la pasintaj dekoj da jaroj, pro ŝanĝiĝo de la natura medio kaj malvastiĝo de viv-tereno, ekzistas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj en la mondo. Pri ilia nuna stato oni tre zorgas.


== Origino de grandaj pandoj ==
== Origino de grandaj pandoj ==

Kiel registrite je 14:22, 8 apr. 2020

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda pando
Hua Mei, la pandido naskiĝinta ĉe la Zoo de San Diego en 1999
Hua Mei, la pandido naskiĝinta ĉe la Zoo de San Diego en 1999
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Ailuropoda
Ailuropoda melanoleuca
(David, 1869)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Granda pando[1] (Ailuropoda melanoleuca), aŭ ofte nomata pando estas specio de "veraj" ursedoj. Ĝi estas simbolo de World Wide Fund for Nature kaj kelkfoje tiu de specioprotekto. Ĝi ankaŭ nomatas bambumanĝanto.

En 1869 Armand David, pastro de Francio, alportis al la Okcidento la informon pri eltrovo de grandaj pandoj en Ĉinio, kio vekis atenton de la mondo. Kiel valora donaco de la ĉina registaro por aliaj landoj, grandaj pandoj semis amikecon inter diverslandaj popoloj. Tiu palearktisa specio estas rara besto en Ĉinio kaj ermite vivas en profunda valo kaj densa bambuaro ĉe la orienta fino de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, okcidenta Ĉinio. En la pasintaj dekoj da jaroj, pro ŝanĝiĝo de la natura medio kaj malvastiĝo de viv-tereno, ekzistas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj en la mondo. Pri ilia nuna stato oni tre zorgas.

Origino de grandaj pandoj

Granda pando plenkreska

La prapatroj de grandaj pandoj estis unuaj karnovoraj pandoj. Ili vivis en varmaj kaj malsekaj arbaroj de Lufeng kaj Yuanmou de Yunnan-provinco antau 1-2 milionoj da jaroj, poste ankaŭ en aliaj lokoj de suda Ĉinio. Tiam ilia korpo estis duone granda kompare kun tiu de la nunaj. Poste en meza plejstoceno ili okupis grandan areon de Zhoukoudian de Pekino ĝis sudo de rivero Jangzio en Ĉinio kaj eĉ etendiĝis en Vjetnamion kaj nordan Birmon, sed poste en malfrua meza plejstoceno, pro ŝanĝiĝo de klimato, disvolviĝo de primitiva agrikulturo, kaj pro sia struktura manko kaj malvastiĝo de sia tereno, ili iom post iom malprosperis. Kaj nun oni trovas ilin nur en Qinling-montaro, Minŝan-monto inter Gansu kaj Siĉuan-provincoj kaj en la okcidento de Siĉuan-baseno, kies areo okupas 10 mil kvadratajn kilometrojn.

Aspekto de grandaj pandoj

Granda pando en zoologia ĝardeno de San Diego

Grandaj pandoj havas dikan korpon, grandan kaj rondan kapon, fortajn membrojn kaj malgrandan voston. Ili longas je 160–180 cm kaj pezas je 80-125 kilogramoj. Ili aspektas kiel urso, kaj pro tio oni nomas ilin ankaŭ makulharaj ursoj. Escepte de la okulrandoj, oreloj, membroj kaj brusto kovritaj de nigraj haroj, ĉiuj iliaj korpopartoj estas flavetaj kaj blankaj. La kruda kaj dika felo de grandaj pandoj abundas je graso kaj iliaj haroj je spongeca varmkonserva substanco, kiu protektas ilin de malsaniga malsekeco en humida medio kaj ebligas al ili bone vivi eĉ en frosta vintro.

Karakteroj de grandaj pandoj

Grandaj pandoj estas mildaj, solecaj kaj ludemaj, kaj al ili tre plaĉas akvo. Ili ne emas ataki homojn kaj aliajn bestojn. Renkontinte strangan sonon, ili rapide forkuras aŭ kaŝas sian vizaĝon per antaŭaj piedoj, kio montras iliajn timon kaj koleron. Iam pandino furiozas por protekti sian bebon. Grandaj pandoj estas vegetaranoj kaj manĝas nur bambuon. Grandaj pandoj estas ermitoj en bambuaro. Ili ŝatas unuope vagadi kaj ne transloĝiĝi alproksime. Ili manĝas kaj dormas indiferente kiam. Pro trinkemo ili vivas ĉe fonto. En frosta vintro ili per antaŭaj piedoj rompas glacion aŭ forigas gruzojn por preni akvon. Ili estas scivolemaj rigardi sian inversan ombron en akvo.

Genero de grandaj pandoj

La generopovo de grandaj pandoj estas malforta. Laŭ statistiko, 78 % de la pandinoj estas nenaskipovaj kaj 90 % de la virpandoj negeneropovaj. Dum 13-jara observado ĉinaj fakuloj trovis, ke en seksarda periodo unu virpando pariĝas kun pluraj pandinoj kaj ankaŭ pandino estas tia. Pandino nutras siajn idojn kaj bone konas siajn parencojn, kio evitigas endogamion. Virpando ne vivtenas siajn gefilojn, ĉar ĝi ne havas konstantan kunulinon. Por eviti endogamion, la junaj pandinoj antaŭ seksarda periodo iras malproksimen por edziniĝo. Laŭ analizo de fingraj hautlinioj de DNA de grandaj pandoj, oni konas la diversecon de ilia genetiko sen endogamio.

Kunvivantaj bestoj

Grandaj pandoj havas multajn najbarojn, kiaj malgrandaj pandoj, orharaj simioj, antilopoj kun kurbiĝintaj kornoj kaj cervoj kun vila krono, kies prapatroj vivis antau 1-2 milionoj da jaroj kaj spertis atakadon de glaĉiero kaj malbona vetero, tamen eskapis de katastrofo danke al altaj montoj kaj profundaj valoj al sudokcidenta Ĉinio. Ili harmonie kunvivas kaj ĉiu havas sian terenon kaj sufiĉan manĝaĵon, tiel ke en la loko formiĝis stabila faŭno.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ailuropoda melanoleuca. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2014--03-26.