Diskuto:Kronvirusoj: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:


Argumento por „kron“:
Argumento por „kron“:
La greka radiko „coron“ signifas en Esperanta-traduko „kron“ – la nomo laŭdire estis donita al ĝi pro la pintoj de la viruso, kiuj similigas ĝin en elektronika mikroskopo al „krono“.
La greka radiko „coron“ signifas en Esperanta-traduko „kron“ – la nomo laŭdire estis donita al ĝi pro la pintoj de la viruso, kiuj similigas ĝin en elektronika mikroskopo al „krono“.


Argumentoj kontraŭ „kron“: La internacieco de la radiko „koron“ estus forta argumento kontraŭ tio, ke unike Esperanto utiligu komplete alian signifon. Krome la etimologio de la greka radiko „coron“, kiu ja ne vere baziĝas sur pruvitaj fontoj, eĉ se efektive ĝia nomigisto intencis la koncepton de „kron“-simila aspekto, estas sen ajna graveco por la radiko, ĉar ja la viruso en nenia maniero rilatas al krono, tia metaforo nur por malgranda kvanto da fakuloj povas havi ian signifon. Por la ĝenerala publiko tiu nomo estas komplete arbitra kaj en kazo de tia arbitreco, memkompreneble gravas nur la argumento de internacieco. Zamenhof ja forte rekomendis la uzadon de internaciaj vortoj kaj radikoj.
Argumentoj kontraŭ „kron“: La internacieco de la radiko „koron“ estus forta argumento kontraŭ tio, ke unike Esperanto utiligu komplete alian signifon. Krome la etimologio de la greka radiko „coron“, kiu ja ne vere baziĝas sur pruvitaj fontoj, eĉ se efektive ĝia nomigisto intencis la koncepton de „kron“-simila aspekto, estas sen ajna graveco por la radiko, ĉar ja la viruso en nenia maniero rilatas al krono, tia metaforo nur por malgranda kvanto da fakuloj povas havi ian signifon. Cetere la supra aserto ke "corona" en la greka havas signifon de "kron" fakte estas eraro: Nur en la nova greka "koron" signifas "kronon", la malnovgreka vorto por krono estas "estefanos". La malnovgreka vorto "κορώνη" havas nur la signfion de suno. Do simple la argumentado de klekaj esperantistaj kleruloj por „kronviruso“ estas falsa – baziĝante sur falsa amiko!]
Por la ĝenerala publiko tiu nomo estas komplete arbitra kaj en kazo de tia arbitreco, memkompreneble gravas nur la argumento de internacieco. Zamenhof ja forte rekomendis la uzadon de internaciaj vortoj kaj radikoj.


Tre interese: La pranepino de Zamenhof en la intervjuo kun Katalin Kovats tuj spontanee uzis la radikon „koron“, same Amri Wandel, estrarano de UEA parolas en la komitata listo pri „koronozo“ (nomo de la malsano) do ankaŭ li uzas la radikon „koron“. Tiun liston de gravuloj de la movado, kiuj utiligis la radikon „koron“, mi povas libere longigi.
Tre interese: La pranepino de Zamenhof en la intervjuo kun Katalin Kovats tuj spontanee uzis la radikon „koron“, same Amri Wandel, estrarano de UEA parolas en la komitata listo pri „koronozo“ (nomo de la malsano) do ankaŭ li uzas la radikon „koron“. Tiun liston de gravuloj de la movado, kiuj utiligis la radikon „koron“, mi povas libere longigi.

Kiel registrite je 12:21, 11 apr. 2020

La gramatikisto Bertilo Wennergren dum fejsbuka diskuto proponis koronoviruso kaj forte kontraŭis kronaviruso. Ĉu ni ŝanĝu la nomon? RG72 (diskuto) 07:58, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Estas nekredeble, ke oni ankoraŭ ne trovis interkonsenton pri la nomo. Mi verkis la artikolon kun proponita alternativa nomo "korona viruso", kiun oni poste forigis. La formo koronaviruso estas mizera imitado de la latina originala, ŝajnigante la (falsan) radikon korona-. Oni same forigis la formon koronaria, dum ĉinaj esperantistoj uzas tiun formon.Narvalo (diskuto) 11:46, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi proponas al vi partopreni la diskuton, kiun mi lanĉis ĉi tie. RG72 (diskuto) 12:05, 4 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Venis propono de la Akademio (http://akademio.info/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#Esperantigo_de_la_angla_.22coronavirus.22). Ni sekvu tiun proponon. Golfestro (diskuto) 07:40, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonege. Do la problemo definitive solvita. RG72 (diskuto) 07:45, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

La Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendis koronvirusokronviruso, sed ne volis decidi inter tiuj du ebloj. Intertempe du neformalaj opinisondadoj inter kompetentuloj montris grandan plimulton por kronviruso. Lingvano (diskuto) 20:05, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]


Diskuto pri la titolo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Koronaviruso_==%3E_Koronoviruso_=%3E_Koronviruso


Ĉu Koron-Viruso aŭ Kron-Viruso? Aktuale oni vidas por la nomo de la nova viruso du variantojn en Esperantujo, nome „koron-viruso“ (jam pli longe) kaj „kron-viruso“ (lastatempe).

Argumentoj por „koron“: Ĉefa argumento por „koron“ estas la 15a regulo de la fundamenta gramatiko, pro la fakto, ke en la plej multaj lingvoj de la mondo uzatas la radiko „koron“. Do oni laŭ ties internacieco tranprenu tiun radikon al Esperanto. Alia argumento troveblas en la fakto, ke la viruso en elektronika mikroskopo aspektas kiel la korono de la suno (la greka vorto „corna“ havas la singnifon kaj de „korono“ kaj de „krono“…

Argumentoj kontraŭ „koron“ estas iu laŭdira diskuto en la akademio kun esprimo favore al „kron“, tamen mi ĝis nun ne vidis ties oficalan rekomendon …

Argumento por „kron“: La greka radiko „coron“ signifas en Esperanta-traduko „kron“ – la nomo laŭdire estis donita al ĝi pro la pintoj de la viruso, kiuj similigas ĝin en elektronika mikroskopo al „krono“.

Argumentoj kontraŭ „kron“: La internacieco de la radiko „koron“ estus forta argumento kontraŭ tio, ke unike Esperanto utiligu komplete alian signifon. Krome la etimologio de la greka radiko „coron“, kiu ja ne vere baziĝas sur pruvitaj fontoj, eĉ se efektive ĝia nomigisto intencis la koncepton de „kron“-simila aspekto, estas sen ajna graveco por la radiko, ĉar ja la viruso en nenia maniero rilatas al krono, tia metaforo nur por malgranda kvanto da fakuloj povas havi ian signifon. Cetere la supra aserto ke "corona" en la greka havas signifon de "kron" fakte estas eraro: Nur en la nova greka "koron" signifas "kronon", la malnovgreka vorto por krono estas "estefanos". La malnovgreka vorto "κορώνη" havas nur la signfion de suno. Do simple la argumentado de klekaj esperantistaj kleruloj por „kronviruso“ estas falsa – baziĝante sur falsa amiko!] Por la ĝenerala publiko tiu nomo estas komplete arbitra kaj en kazo de tia arbitreco, memkompreneble gravas nur la argumento de internacieco. Zamenhof ja forte rekomendis la uzadon de internaciaj vortoj kaj radikoj.

Tre interese: La pranepino de Zamenhof en la intervjuo kun Katalin Kovats tuj spontanee uzis la radikon „koron“, same Amri Wandel, estrarano de UEA parolas en la komitata listo pri „koronozo“ (nomo de la malsano) do ankaŭ li uzas la radikon „koron“. Tiun liston de gravuloj de la movado, kiuj utiligis la radikon „koron“, mi povas libere longigi.

Konklude: Nuntempe certe ambaŭ radikoj uzatas. La etimologio „kron“ nur de fakuloj estas sekvebla, ĝi entute ne havas rilaton kun la vera signifo de la vorto, sed estas historia metaforo. Persone mi forte rekomendas utiligi la internacian radikon „koron“ evitante ne-necesan malinternaciecon de Esperanto. – Kiel dirite, tio estas mia pure privata opinio sen ajna oficiala efiko.

Kun amikaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 14:39, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]