Insulo de la Junularo (Kubo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
standard svg map
Commonscat el Vikidatumoj, esperantigita parametro, uzo de ŝablono, pli bona ŝablono (Projektoj), +Bibliotekoj
Linio 1: Linio 1:
La '''Insulo de la Junularo''' ('''Isla de la Juventud''') estas insulo de la [[Kariba Maro]], kiu estas parto de la ŝtato de [[Kubo (lando)|Kubo]], kune kun la [[Kubo (insulo)|insulo Kubo]] kaj aliaj malgrandaj insuletoj.
La '''Insulo de la Junularo''' ('''Isla de la Juventud''') estas insulo de la [[Kariba Maro]], kiu estas parto de la ŝtato de [[Kubo (lando)|Kubo]], kune kun la [[Kubo (insulo)|insulo Kubo]] kaj aliaj malgrandaj insuletoj.
[[Dosiero:Isla de la Juventud in Cuba.svg|right|thumb|300px|Situo sude de Kubo]]
[[Dosiero:Isla de la Juventud in Cuba.svg|dekstra|eta|300px|Situo sude de Kubo]]
Ĝia areo estas 3.056 km². Ĝi formas, kune kun pli da 600 neloĝataj insuletoj la arkipelagon de la [[Canarreos]], en la sudokcidenta parto de Kubo, en la [[Golfo de Batabanó]], je 50 km de la insulo de Kubo (je 162 km de [[Havano]]).
Ĝia areo estas 3.056 km². Ĝi formas, kune kun pli da 600 neloĝataj insuletoj la arkipelagon de la [[Canarreos]], en la sudokcidenta parto de Kubo, en la [[Golfo de Batabanó]], je 50 km de la insulo de Kubo (je 162 km de [[Havano]]).


Linio 16: Linio 16:


Nuntempe '''Isla de la Juventud''' estas konsiderata speciala municipo. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 79.000 homoj. La ekonomio baziĝas en la agrokulturado de [[citruso|citrusaj fruktoj]] kaj la [[turismo]].
Nuntempe '''Isla de la Juventud''' estas konsiderata speciala municipo. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 79.000 homoj. La ekonomio baziĝas en la agrokulturado de [[citruso|citrusaj fruktoj]] kaj la [[turismo]].



<gallery>
<gallery>
Dosiero:Presidio Modelo.JPG|<!-- thumb|left|180px|(Malliberejo, Karcero) _Presidio_ _Modelo_, decembro de 2005 -->
Dosiero:Presidio Modelo.JPG|<!-- thumb|maldekstra|180px|(Malliberejo, Karcero) _Presidio_ _Modelo_, decembro de 2005 -->
Dosiero:Isla de la Juventud.jpg|<!-- thumb|left|180px|_Satellittbilde_ - _fra_ NASA -->
Dosiero:Isla de la Juventud.jpg|<!-- thumb|maldekstra|180px|_Satellittbilde_ - _fra_ NASA -->
Dosiero:Isla de la Juventud - Crocodile area.JPG|<!-- thumb|left|180px|_Sumpområde_ _på_ _den_ _sydlige_ _del_ _av_ _øya_ - _typisk_ _krokodilleområde_ -->
Dosiero:Isla de la Juventud - Crocodile area.JPG|<!-- thumb|maldekstra|180px|_Sumpområde_ _på_ _den_ _sydlige_ _del_ _av_ _øya_ - _typisk_ _krokodilleområde_ -->
</gallery>
</gallery>
{{-}}
<br clear=all>


{{Projektoj}}
{{Commonscat|Isla de la Juventud}}
{{Bibliotekoj}}


[[Kategorio:Komunumoj de Kubo|Junularo]]
[[Kategorio:Komunumoj de Kubo|Junularo]]

Kiel registrite je 07:48, 26 apr. 2020

La Insulo de la Junularo (Isla de la Juventud) estas insulo de la Kariba Maro, kiu estas parto de la ŝtato de Kubo, kune kun la insulo Kubo kaj aliaj malgrandaj insuletoj.

Situo sude de Kubo

Ĝia areo estas 3.056 km². Ĝi formas, kune kun pli da 600 neloĝataj insuletoj la arkipelagon de la Canarreos, en la sudokcidenta parto de Kubo, en la Golfo de Batabanó, je 50 km de la insulo de Kubo (je 162 km de Havano).

La insulo estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo je la 13-a de junio de 1494 dum lia dua vojaĝo al Ameriko, kaj nomita La Evangelista. Laŭlonge de la jaroj ĝi ŝanĝis sian nomon, interalie al Isla de las cotorras (de la psitakoj), Colonia Reina Amalia (Kolonio Reĝino Amalia), Isla de los Piratas (de l' Piratoj), kaj eĉ Isla del Tesoro (insulo de la Trezoro). Antaŭ la alveno de Kolumbo ĝi estis nomata Siguanea, Camarcó kaj Guanaja.

Dum multaj jaroj ĝi estis sidejo de piratoj, kaj oni asertas ke ĝi inspiris la novelon de Robert Louis Stevenson "La insulo de la Trezoro".

En la 19-a jarcento la hispana metropolo organizas ĝian koloniadon, kaj fondas ĝian ĉefurbon Nueva Gerona (Nova Ĝirono), je la 17-a de decembro de 1830.

En tiu epoko ĝi estis konita kiel Isla de los Deportados (de l' Deportitoj) kaj poste Isla de Pinos (Insulo de Pinoj). Per tiu ĉi nomo ĝi estis konata ĝis 1978, kiam ĝi ricevis la nomon de Insulo de la Junularo, pro la miloj de diverslandaj junuloj kiuj tie studis kaj laboris.

Komence de la 20-a jarcento, post la Milito de Sendependiĝo de Kubo, la suvereneco de la insulo estis diskutita de la okupanta registaro de Usono, ĝis 1907, kiam tiu registaro agnoskis la suverenecon de Kubo super ĝi.

Post la atako al la Kazerno Moncada, en 1953, Fidel Castro kaj aliaj partoprenantoj estis enkarcerigitaj en la Malliberejo tie situanta, ĝis majo 1955, kiam ili ricevis amnestion. Ankoraŭ ekzistas diversaj prizonoj en la insulo.

Nuntempe Isla de la Juventud estas konsiderata speciala municipo. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 79.000 homoj. La ekonomio baziĝas en la agrokulturado de citrusaj fruktoj kaj la turismo.