Nifo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e disciplino > fako, sporto, Kialo je 2019-10-03
eNeniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
La plej fama Nifa formo estas fonta, la unuaj rakontoj pri Nifoj (1947) nomis ĝin [[fluganta subtaso|flugantaj subtasoj]] (angle: ''flying saucers'').
La plej fama Nifa formo estas fonta, la unuaj rakontoj pri Nifoj (1947) nomis ĝin [[fluganta subtaso|flugantaj subtasoj]] (angle: ''flying saucers'').
Iuj aŭtoroj eĉ esprimis la ideon, ke la unuaj nifoj estas [[nesukcesaj naziaj teknikaj ideoj]]. Kelkaj poste konstruitaj flugaj iloj estas similaj al fluganta subtaso, sed nun tiu speco ne normiĝis.
Iuj aŭtoroj eĉ esprimis la ideon, ke la unuaj nifoj estas [[nesukcesaj naziaj teknikaj ideoj]]. Kelkaj poste konstruitaj flugaj iloj estas similaj al fluganta subtaso, sed nun tiu speco ne normiĝis.

==Filmetoj==
La Pentagono publicis tri filmetojn de supozitaj Nifoj. Ili estas faritaj de pilotoj de la usona mararmeo kaj jam aperis dum la pasintaj jaroj en interreto. La Pentagono nun mem publicas ilin por montri ke la filmetoj estas realaj kaj ke certe temas pri Nifoj. “Ni volas forigi miskomprenojn el la mondo”, ili diras.
La tri filmetoj estas faritaj en 2004 kaj 2015 kaj por la unua fojo estis publicitaj fare de ''To the stars Academy of Arts & Sciences'', la esplor-institucio de Nifoj de la eks-kantisto de ''Blink-182'' Tom DeLonge, inter decembro 2017 kaj marto 2018. Tiam unu el la pilotoj atestis kiel li en 2004 faris la videofilmeton kiam li subite vidis flugantan strangan objekton.



==Populara signifo==
==Populara signifo==

Kiel registrite je 18:44, 29 apr. 2020

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la koncepto de "neidentigitaj flugantaj objektoj". Por informoj pri la ŝtonoj de la olimpika sporto, vidu la artikolon Glitŝtonludo.
Foto de laŭdira Nifo en Brazilo

Nifo (aŭ NIFO) estas la mallongigo por "NeIdentigita Fluganta Objekto" (angle: UFO, "Unidentified Flying Object").

Kutime oni asocias kun tiu ĉi nocio kosmoveturilojn de inteligentaj estaĵoj de aliaj planedoj, kiuj deziras viziti kaj observi la teron. Tiu ĉi supozo ĝis nun ne povis esti pruvita: La videblaj objektoj plej ofte montriĝas esti miraĝoj, helaj astroj, aviadiloj de tera origino, nuboj, eble norda brilo k.s.

La nifologio okupiĝas pri la esplorado de nifoj. UEA havas fakan asocion pri nifologio.

UFO, Jakobsdal, Linköping, Sweden

Grupo NIFO estas la nomo, laŭ kiu oni eldonas la sciencfikcian libroserion Sferoj. La plej fama Nifa formo estas fonta, la unuaj rakontoj pri Nifoj (1947) nomis ĝin flugantaj subtasoj (angle: flying saucers). Iuj aŭtoroj eĉ esprimis la ideon, ke la unuaj nifoj estas nesukcesaj naziaj teknikaj ideoj. Kelkaj poste konstruitaj flugaj iloj estas similaj al fluganta subtaso, sed nun tiu speco ne normiĝis.

Filmetoj

La Pentagono publicis tri filmetojn de supozitaj Nifoj. Ili estas faritaj de pilotoj de la usona mararmeo kaj jam aperis dum la pasintaj jaroj en interreto. La Pentagono nun mem publicas ilin por montri ke la filmetoj estas realaj kaj ke certe temas pri Nifoj. “Ni volas forigi miskomprenojn el la mondo”, ili diras. La tri filmetoj estas faritaj en 2004 kaj 2015 kaj por la unua fojo estis publicitaj fare de To the stars Academy of Arts & Sciences, la esplor-institucio de Nifoj de la eks-kantisto de Blink-182 Tom DeLonge, inter decembro 2017 kaj marto 2018. Tiam unu el la pilotoj atestis kiel li en 2004 faris la videofilmeton kiam li subite vidis flugantan strangan objekton.


Populara signifo

NIFO en populara Esperanto povas ankaŭ signifi esceptan malbanalaĵon, kiu tute ne kongruas kun la samrangaj kaj samepokaj aĵoj de la sama universo.

Ekzemplo: La laste aperinta videoludo de Konami estas vera NIFO kompare kun la ceteraj videoludoj. Tiu dirmaniero estas tutnova kaj propona kaj ne jam estas uzata de plej multaj esperantistoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj