Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e {{Unua}} -> {{Unua|kat=ne}} per AWB |
→La Pirato: ekstera ligilo |
||
Linio 167: | Linio 167: | ||
'''La Pirato'''. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“ |
'''La Pirato'''. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“ |
||
== Eksteraj ligiloj == |
|||
* [https://mondmilito.hypotheses.org/1997 Satire kaj pirate]. [[Militrakonto]], 09/01/2019 |
|||
=== Pri Piedpilkludanto === |
=== Pri Piedpilkludanto === |
Kiel registrite je 15:55, 4 maj. 2020
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de Esperanto-eldonaĵoj. Movu unufrazajn artikolojn de Esperanto-eldonaĵoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
A
Albumo de konataj Esperantistoj
Albumo de konataj Esperantistoj. Red. Fritz Schuck, 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unua epoko de E.
Argentina Esperantisto
Argentina Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1917; formato 25x17.
La Arto de Memdisciplino: Psikagogio
La Arto de Memdisciplino: Psikagogio. Originale de Ch. Baudouin. 1926, 96 p.: „Bonega enkonduko en la problemojn de la psikoanalizo, mirinda stilo, . . . aldono de listo de fakaj esprimoj kaj de faka literaturo.“ (O. Simon, La Socialisto, 1926; p: 100.)
Aŭstralio: Lando kaj Popolo
Aŭstralio: Lando kaj Popolo. Originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho. 1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko.
Aŭstria Esperantisto
Aŭstria Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1924 de H. STEINER, kitas red. ĝis nun. Formato 24x16 cm.
B
Boks kaj Koks
Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Ch. Stewar. 1907, 2? p. Teatraĵo de la UK en Cambridge, 1907.
C
Ĉ
D
Dansk Esperanto-Blad
Dansk Esperanto-Blad. Organo de CDEL, fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. Martin Palsberg.
De Animo al Animo
De Animo al Animo estas verko de Huberto Rohden tradukita de Délio Pereira de Souza. La aŭtoro prezentas la regulojn de la Evangelio en formo de rakontento sub neŭtrala vidpunkto, t.e., akcetebla al ĉiuj kristanoj.
E
Der Esperantist
der esperantist estis organo de Esperanto-asocio en Germana Demokratia Respubliko (GDR) en la jaroj 1965-1990. Entute aperis 164 kajeroj (A5), pri kiuj ekzistas duvoluma registro prilaborita de Ino Kolbe kaj Linde Knöschke (A4, po 120 paĝoj).
Esperanto-Bladet
Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fondita en 1932; formato 30x20 cm. Redaktis H. Bonnevie.
Esperanto-Gazeto
Informilo de la Esperanto-Gruppe Unterweser [1], kvarmonata. ISSN 1861-3330
Esperanto Lernolibro
Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj
"Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj", de André Cherpillod, 214 p., estas vortaro eldonita en 2005.
F
Fatala Ŝuldo
Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de Dalsace, el la franca trad. E. F. Cense. 1910, 318 p.
La Firmao de la Kato, kiu pilkludas
La Firmao de la Kato, kiu pilkludas. De Balzac, el la franca trad. Paul Benoit. 1924, 75 p. „La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen. . . impreso de tre neta neforgesebla bildo. Traduko tro laŭvorta.“ (G. S ,E' 1924, p 188.)
G
Ĝ
H
Harca Esperanto-Kuriero
Informilo de la Interkultura Centro Herzberg (ICH) / Germana Esperanto-Centro (GEC). Fondita en 1976, trimonata.
Historio de Kristo
Historio de Kristo. Giovanni Papini [El la itala trad.]. Eld. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1931, XXX, 573 p. (IEMW:704.649-B.Esp-)
Ĥ
I
La Interligilo de l' PTT
La Interligilo de l' PTT. Oficiala informilo de ILEPTO. Fondis en 1922 la fratoj Filliâtre, Paris. Formato 26,5x18.5. (v. PTT )
Internacia Legolibro
Internacia Legolibro. Redaktis Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.
Internacia Stenografiisto
Internacia Stenografiisto estis trimonata "oficiala organo de l'Internacia Asocio de la Esperantistoj-Stenografiistoj (IAES) kaj de l'Franca Societo de la Esperantistoj-Stenografiistoj", fondita en 1923 de Pierre Flageul, kiu estis ĝia unua redaktoro. Redaktoro en 1934 estis Léon Cogen. La lasta numero estis tiu de decembro 1934. Antaŭe ĝi aperis sub la nomo "Rondiranta gazeto".
Ekstera ligilo: Jarkolektoj de Internacia Stenografiisto (tie skribita "Stenografisto") en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
J
Ĵ
K
Katolika Esperantisto
Katolika Esperantisto estas oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio.
Katolika Preĝaro
Katolika Preĝaro. De S. Radegonde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.
Katolika Preĝlibro
Katolika Preĝlibro. De Modesto Eugenio Carolfi. Latina kaj Esperanta tekstoj. 1922, 160 p.
Katolika Sento
Periodaĵo de la Itala Katolika Esperantista Unuiĝo (“Unione Esperantista Cattolica Italiana„ – UECI) [2], fondita en 1921. Dumonata, dulingva, kolora.
Kie estas la Eklezio de Kristo?
Kie estas la Eklezio de Kristo?. M. van der Hagen. Trad. el la nederlanda lingvo de M. Borret. Eld. Govers, Hago. 1912, VI, 160 p. (IEMW:708.631-B.Esp-)
Konciza Etimologia Vortaro
"Konciza Etimologia Vortaro", de André Cherpillod, 504 p., eld. UEA, Roterdamo, 2003.
Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto
La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. Eld. Hachette, Parizo, 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio. (IEMW:700.935-B.Esp-)
La Kvinjaro de Sovetlandoj
La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)
L
Leteroj al Brigito
Leteroj al Brigito. La socialista partio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De J. B. Severac. 1933, 207 p.
Libero
Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese redaktita. Aperis en 1925-26; 244 p. Formato 29x31. (BIL, p: 319.)
Libro de l' Humoraĵo
Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.
Litova Almanako
Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.
M
Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis
Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis. Verkis Herben, Mrázková kaj Pittner, 1930, 136 p. Vivo kaj agado de Masaryk, ĉefa fondinto kaj prez. de la ĉirkaŭ respubliko, (amiko de E).
Mi ĉiam tia rememoru vin
Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.
Migrukunmi
Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.
La Militrezistanto
La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrezista movado.)
N
O
P
La Paĝio
La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉirkaŭ 1991-1993, redaktate de Németh Csaba, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj.
La Parizaneto
La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)
Pejzaĝoj en Aŭstrio
Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.
Pentroarto en la malnova Hungarujo
La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe illustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)
La Pirato
La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“
Eksteraj ligiloj
- Satire kaj pirate. Militrakonto, 09/01/2019
Pri Piedpilkludanto
Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.
Q
R
La Reformanto
La Reformanto. Popola biografio de Sankta Francisko el Asizo. Originale de Modesto Eugenio Carolfi 1927, 88 p.
La Regado de si mem
La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. Jean Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“
Rerigardo
Jarlibro de la Nurenburga Mondlingva Klubo, la Esperanto-klubo de Nurenbergo. Dulingva.
Ligoj
S
Sankta Nikolao en Nederlando
Broŝurita, 40 paĝoj, eldonita de IEI Hago. Theo Ramaker kaj kelkaj amikoj de li, tradukita de Julia Isbrücker
Sennaciismo kaj internaciismo
Broŝuro de Boris Lvoviĉ Ejdelman publikita en 1930. Akra kritiko kontraŭ sennaciismo de Lanti el vidpunkto de ortodoksa marksismo.
Ŝ
T
TEA-Bulteno
Informilo de la Triesta Esperanto-Asocio [3], fondita en 1997. Dumonata.
La Tribune Esperantiste
La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.
Tutmonda Intersteno
Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.
U
Ŭ
V
Verda Voĉo
Du-monata gazeto de Korea Esperanto-Junularo