Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e {{Unua}} -> {{Unua|kat=ne}} per AWB |
→Eksteraj ligiloj: + alia filmeto Etikedo: redakto de fonto je 2017 |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
* [http://www.e-muzeo.com/ Oficiala retejo] |
* [http://www.e-muzeo.com/ Oficiala retejo] |
||
* [http://zzait.com/quanjing/sjybwg/ Virtuala tridimensia rondirado] tra la muzeo |
* [http://zzait.com/quanjing/sjybwg/ Virtuala tridimensia rondirado] tra la muzeo |
||
* [https://www.youtube.com/watch?v=AD_9suU8oWE Filmeto] (socia reto [http://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/32520987/in/group/59808 Ipernity-grupo Zamenhof-Esperanto-Objektoj-ZEO']j) |
* [https://www.youtube.com/watch?v=AD_9suU8oWE Filmeto], 4:46 min. (socia reto [http://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/32520987/in/group/59808 Ipernity-grupo Zamenhof-Esperanto-Objektoj-ZEO']j) |
||
* [https://www.youtube.com/watch?v=fF5kz2DyU_A Alia versio de la filmeto], 2:27 min. |
|||
* [http://mirejo3.blogspot.be/search?q=muzeo Fotaro] pri vizito al la muzeo de [[Mireille Grosjean|Mireille Grossjean]] |
* [http://mirejo3.blogspot.be/search?q=muzeo Fotaro] pri vizito al la muzeo de [[Mireille Grosjean|Mireille Grossjean]] |
||
Kiel registrite je 09:31, 5 maj. 2020
La internacia Esperanto-muzeo en la universitato de Zaozhuang (ĉine 世界语博物馆) estas la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio kun 26 000 ekspoziciaĵoj; kun ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj[1] ĝi estas la plej granda Esperanto-muzeo en la mondo laŭ la disponebla spaco (por povi kompari: La Esperantomuzeo en Vieno disponas pri 80 kvadrataj metroj, okono de la nova ĉina muzeo). En la muzeo estas ses eksponejaj salonoj kaj plurmedia zono, malgranda aŭditorio kaj arkivejo. Ĝia celo estas protekti objektojn pri Esperanto-kulturo kaj memori pri la heredaĵo de ties civilizacio en Zaozhuang, Ĉinio. Eblas virtuale viziti la muzeon[2].
Historio
La Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio decidis prepari Internacian Esperanto-Muzeon en la universitato en decembro 2011. La Muzeo estas sistemota laŭ landoj internacie kaj ĉine laŭ provincoj. La motoro de la muzeo estas S-ro Sun Ming-xiao.
La muzeo estis inaŭgurita la 16-an de novembro 2013; ĉeestis interalie Cao Shengqiang, estro de la universitato de Zaozhuang, kiu poste subskribis kontrakton kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) pri kunlaboro en eldonado de libroj kaj plurmediaj produktaĵoj[1]. Pli ol 300 esperantistoj kaj gastoj kiel Lee Jung-kee (nome de la Korea Esperanto-Asocio) partoprenis en la malferma ceremonio[3].
En novembro 2016 okaze de la Kongreso de KAEM en Ĉinio okazis en la muzeo vizito de d-rino Ilona Koutny el Pollando, Poznano, kaj de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, el Svislando.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 La Ĉina Esperanto-Muzeo inaŭguriĝis en Zaozhuang, Esperanto.china.org.org, 18-a novembro 2013 (konsultite la 14-an de marto 2019).
- ↑ Virtuala vizito de la Esperanto-muzeo en Zaozhuang
- ↑ Sun Ming-xiao, Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang, Libera Folio, 22-a novembro 2013 (konsultite la 9-an julio 2017).
Vidu ankaŭ
- Heredaĵo
- Internacia Esperanto-muzeo en Vieno (Aŭstrio)
- Mundolingua, prilingva muzeo en Parizo (Francio)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Virtuala tridimensia rondirado tra la muzeo
- Filmeto, 4:46 min. (socia reto Ipernity-grupo Zamenhof-Esperanto-Objektoj-ZEO'j)
- Alia versio de la filmeto, 2:27 min.
- Fotaro pri vizito al la muzeo de Mireille Grossjean
|