Tankao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29: Linio 29:
Tio eblas, ĉar la ĉin-japanaj skribsignoj de japana ortografio ebligas kompaktan prezenton de longaj linioj.
Tio eblas, ĉar la ĉin-japanaj skribsignoj de japana ortografio ebligas kompaktan prezenton de longaj linioj.

== Tankaoj en Esperanto ==
=== Tankaoj en Esperanto ===
En [[Esperanto]], pro la poezia metriko de tiu lingvo, la tankao estas kalkulata laŭ silaboj, ne moraoj. Ankaŭ, tankaoj tipe aperas en kvin horizontalaj linioj, ne en du.
En [[Esperanto]], pro la poezia metriko de tiu lingvo, la tankao estas kalkulata laŭ silaboj, ne moraoj. Ankaŭ, tankaoj tipe aperas en kvin horizontalaj linioj, ne en du.

Malsame al la japana originalo, Esperantaj tankaoj kelkfoje rimas, ekzemple en la verkoj de [[Miyamoto Masao]].

== Historio ==
== Historio ==
La plej praaj tankaoj aperis en la [[7-a jarcento]], do la formo estas multe pli aĝa ol la pli konata [[hajko]].
La plej praaj tankaoj aperis en la [[7-a jarcento]], do la formo estas multe pli aĝa ol la pli konata [[hajko]].

== Ekzemploj de tankao en Esperanto ==
== Ekzemploj ==

Tankao far Iŝikaŭa Takoboku ({{lang-ja|石川 啄木}}), en la 1900-aj jaroj:
{| class=wikitable
! Originalo !! [[Rondaj kanaoj]] !! Transliteraĵo !! Laŭmetra traduko !! Laŭvorta traduko

| lang=ja | 東海の
小島の磯の
白砂に
われ泣きぬれて
蟹とたわむる
| lang=ja | とうかいの
こじまのいその
しらすなに
われなきぬれて
かにとたわむる
| Tōkai no
Kojima no iso no
Shirasuna ni
Ware naki nurete
Kani to tawamuru
| Orientmare
Ĉe l’ bordo de insulet’
En blanka sablo
Larme malsekiĝinta,
Ludadas kun kraboj mi.
| En la Orienta Maro
Ĉe la marbordo de malgranda insulo
En la blanka sablo
Mi, plore malsekiĝante,
Kun krabo ludas.

Ekzemploj de tankaoj originale verkitaj en Esperanto:

Punte de neĝo

Punte de neĝo

pristerniĝas gazono;

pristerniĝas gazono;

Linio 42: Linio 58:
regas super la domo.

regas super la domo.

''Uitvlugt''<ref>[http://vastalto.com/hajko/ark04.html Arkivo : Hajko en Esperanto (601 - 800)]</ref>
''Uitvlugt''<ref>[http://vastalto.com/hajko/ark04.html Arkivo : Hajko en Esperanto (601 - 800)]</ref>

lume kaj ombre

lume kaj ombre

Kiel registrite je 17:41, 8 maj. 2020

Kakinomoto no Hitomaro, konata tankaisto de la 7a jarcento, de Kikuchi Yosai

Tankao (japane  (たん) (), tanka; “mallonga poemo”) estas tradicia japana poeziaĵo, unu el la pli mallongaj formoj de utaoj, konsistanta el kvin versoj.

Priskribo

La metriko de japanlingva poezio estas kalkulata laŭ moraoj; unu silabo povas konsisti el unu morao (se la vokalo estas mallonga kaj fina konsonanto mankas) aŭ du (se la vokalo estas longa aŭ fina konsonanto ekzistas). Rimo ne ekzistas en tradicia japana poezio.

La tankao estas mallonga fiksforma poemo, konsistanta el kvin versoj, kies moraoj estas 5, 7, 5, 7, kaj 7:

supra
stro-
fo
〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇
malsupra
strofo
〇〇〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇〇〇

La unuaj tri versoj (17 moraoj) nomiĝas supra strofo (japane  (かみ) (), kami no ku), kaj la restantaj du versoj (14 moraoj) nomiĝas malsupra strofo (japane  (しも) (), shimo no ku).

Japanlingve, tankaoj estas tradicie presata sur du linioj, po unu strofo en linio:

supra strofo 〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇
malsupra strofo 〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇〇

Tio eblas, ĉar la ĉin-japanaj skribsignoj de japana ortografio ebligas kompaktan prezenton de longaj linioj.

Tankaoj en Esperanto

En Esperanto, pro la poezia metriko de tiu lingvo, la tankao estas kalkulata laŭ silaboj, ne moraoj. Ankaŭ, tankaoj tipe aperas en kvin horizontalaj linioj, ne en du.

Malsame al la japana originalo, Esperantaj tankaoj kelkfoje rimas, ekzemple en la verkoj de Miyamoto Masao.

Historio

La plej praaj tankaoj aperis en la 7-a jarcento, do la formo estas multe pli aĝa ol la pli konata hajko.

Ekzemploj

Tankao far Iŝikaŭa Takoboku (japane 石川 啄木), en la 1900-aj jaroj:

Originalo Rondaj kanaoj Transliteraĵo Laŭmetra traduko Laŭvorta traduko
東海の
小島の磯の
白砂に
われ泣きぬれて
蟹とたわむる
とうかいの
こじまのいその
しらすなに
われなきぬれて
かにとたわむる
Tōkai no
Kojima no iso no
Shirasuna ni
Ware naki nurete
Kani to tawamuru
Orientmare
Ĉe l’ bordo de insulet’
En blanka sablo
Larme malsekiĝinta,
Ludadas kun kraboj mi.
En la Orienta Maro
Ĉe la marbordo de malgranda insulo
En la blanka sablo
Mi, plore malsekiĝante,
Kun krabo ludas.

Ekzemploj de tankaoj originale verkitaj en Esperanto:

Punte de neĝo
pristerniĝas gazono;
silent' profunda,
plena je anticipo
regas super la domo.
Uitvlugt[1]

lume kaj ombre
memoro lante velkas
inter la ŝtonoj
testudo kantas kantojn
de ŝeloj kaj de ostoj
Darlington[2]

Referencoj

Eksteraj ligiloj