Konstantin Paustovskij: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "Dosiero:Художественные маркированные конверты 1981 года. Паустовский Константин Георгиевич.jpg|thu..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:49, 22 maj. 2020

memorkoverto

Konstantin Georgieviĉ Paustovskij (ruse Константин Георгиевич Паустовский) naskiĝis la 31-an de majo 1892 en Moskvo mortis la la 14-an de julio 1868 samurbe estis fama rusa verkisto.

La gepatroj (Georgij kaj Maria) havis tri filojn kaj filinon.

Ekde 1898 la familio loĝis en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, kie li frekventis la Unuan gimnazion kaj ekde 1912 iĝis studento de historia-filologia fakultato de la Imperiesra universitato nome de Sankta Vladimiro. Tiam aperis liaj unuaj verkoj publigitaj en lokaj revuoj.

Dum la Unua Mondmilito li servis kiel sanitaro en moveblaj medicinaj trajnoj. Tiam samtempe pereis du liaj fratoj militintaj diversloke. Reveninte Moskvon li perlaboris kiel salajrulo.

En 1923, la verkisto revenis al Moskvo kaj fariĝis redaktoro ĉe la "Rusia Telegrafa Agentejo". Tiam Paustovskij multe verkis, liaj rakontoj kaj eseoj estis aktive publikigitaj. La debuta kolekto de verkoj de la aŭtoro "Renkontaj Ŝipoj" estis eldonita en 1928.

Dum postaj kvardek jaroj la verkisto aperigis multajn librojn, pro kio li estis kvarfoje nominita por Nobel-premio pri literaturo.