Ho, mia kor': Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 16: | Linio 16: | ||
== Priskribo == |
== Priskribo == |
||
La poemo estas en [[kvinjambo]], kun kroma senakcenta silabo ĉe versfino (ina rimo) por la paranumeraj versoj. La lastaj (4-a, 8-a) versoj de ĉiuj [[strofo]]j estas [[katalekta verso|katalekta]]j, kun nur du [[jambo]]j. La rimskemo estas ABAB CBCB. |
La poemo estas en [[kvinjambo]], kun kroma senakcenta silabo ĉe versfino (ina rimo) por la paranumeraj versoj. La lastaj (4-a, 8-a) versoj de ĉiuj [[strofo]]j estas [[katalekta verso|katalekta]]j, kun nur du [[jambo]]j. La rimskemo estas ABAB CBCB. La [[refreno]] “Ho, mia kor’” ripetiĝas tra la poemo, simile al [[rondaŭo]]. |
||
La poemo uzas la temon de bateganta koro por ilustri la maltrankvilon de la poeto pri la sukceso de lia lingvoprojekto [[Esperanto]] (la poemo estis eldonita ene de la ''[[Unua Libro]]'', per kiu Zamenhof publikigis sian lingvon). |
La poemo uzas la temon de bateganta koro por ilustri la maltrankvilon de la poeto pri la sukceso de lia lingvoprojekto [[Esperanto]] (la poemo estis eldonita ene de la ''[[Unua Libro]]'', per kiu Zamenhof publikigis sian lingvon). |
Kiel registrite je 11:14, 25 maj. 2020
Ho, mia kor' estas fama poemeto de Ludwik Lejzer Zamenhof, verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro en 1887. La plena teksto de la oklinia poemeto legeblas inter alie en la reta universala biblioteko vikifontaro, kaj sekve.
Plena teksto
Jen la teksto de la peomo:
- Ho, mia kor'
- Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
- El mia brusto nun ne saltu for!
- Jam teni min ne povas mi facile,
- Ho, mia kor’!
- Ho, mia kor’! Post longa laborado
- Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
- Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
- Ho, mia kor’!
Priskribo
La poemo estas en kvinjambo, kun kroma senakcenta silabo ĉe versfino (ina rimo) por la paranumeraj versoj. La lastaj (4-a, 8-a) versoj de ĉiuj strofoj estas katalektaj, kun nur du jamboj. La rimskemo estas ABAB CBCB. La refreno “Ho, mia kor’” ripetiĝas tra la poemo, simile al rondaŭo.
La poemo uzas la temon de bateganta koro por ilustri la maltrankvilon de la poeto pri la sukceso de lia lingvoprojekto Esperanto (la poemo estis eldonita ene de la Unua Libro, per kiu Zamenhof publikigis sian lingvon).
Edmond Privat komentis jene pri la poemeto:
|
Historio
La poemo estis verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro en 1887; tial, ĝi estas la unua originala beletraĵo eldonita en Esperanto. La aliaj tekstoj en la Unua Libro estis aŭ tradukoj aŭ pedagogiaĵoj; la poemo “Mia penso” eble estis verkita pli frue (en Pra-Esperanto), sed estis eldonita nur poste.
Eksteraj ligiloj
- filmeta prezento de la kanzono "Ho, mia kor'", laŭ muzika aranĝo de la brazila grupo Merlin, kun fotoj de la usona filmo Twilight de 2008
- same filmeta prezento de klasika kanta interpreto de la sama teksto, fare de la gitaristo Argemiro Spindola kaj la kantistino Neide Barros Rêgo el Brazilo, en la retejo YouTube