Philippe Van Parijs: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
→Vidu ankaŭ: +Privata vivo, kvar infanoj Etikedo: redakto de fonto je 2017 |
→Lingva justeco: +ĉapitro pri Esperanto Etikedo: redakto de fonto je 2017 |
||
Linio 35: | Linio 35: | ||
Philippe van Parijs ekzamenis en 2011 la nuntempan evoluon de lingvoj en la mondo kaj venis al du komplementaj konkludoj. |
Philippe van Parijs ekzamenis en 2011 la nuntempan evoluon de lingvoj en la mondo kaj venis al du komplementaj konkludoj. |
||
1. La disvastigo de la angla kiel nova lingva franca devas esti alkuraĝata (sed finance subtenata de anglaparolantoj, kiuj maljuste tiras profiton de tiu situacio), ĉar ĝi estas la nepra kondiĉo al evoluo de socia justeco preter nacioj. |
1. La disvastigo de la angla kiel nova ''lingva franca'' devas esti alkuraĝata (sed finance subtenata de anglaparolantoj, kiuj maljuste tiras profiton de tiu situacio), ĉar ĝi estas la nepra kondiĉo al evoluo de socia justeco preter nacioj. |
||
2. La aliaj lingvoj tamen devas |
2. La aliaj lingvoj tamen devas esti protektataj pro egala respekto al ĉiu lingva grupo, pere de la principo de lingva teritorieco (personoj, kiuj elmigras al teritorio, devas lerni la lingvon de la teritorio, kie ili restadas). |
||
=== Esperanto === |
|||
En sia libro Philippe Van Parijs traktas ankaŭ Esperanton (p. 39-46 en la angla versio), kun du subĉapitroj pri neŭtraleco kaj simpleco (rapida lernebleco). Van Parijs skribas, ke la neŭtraleca avantaĝo de Esperanto ŝrumpus al nesignifeco, kiam oni konsideras ĉiujn lingvojn de la mondo (p. 40); eble ne ĉiuj ekstereŭropanoj konsentos. Li asertas krome, ke elekti la anglan anstataŭ artefaritan lingvon savus konsiderindan lernlaboron kaj rimedojn, ĉar - tiel li argumentas - diversaj variantoj de la angla estas jam la gepatra lingvo de kelkaj milionoj da homoj kaj dua lingvo por pliaj centmiloj (p. 42); li ne rilatigas tion al la monda loĝantaro aŭ al la rapideco de lernado de Esperanto (ŝajne li ne konas la lernejajn eksperimentojn pri la rapida lernado de Esperanto, almenaŭ li ne citas ilin - li skribas ke oni pretendas, "it is claimed", ke la lernado de Esperanto postulus multe malpli da fortostreĉo ol lerni la anglan, p. 42). Krome laŭ Van Parijs Esperanto devos multe grandigi sian vortaron por ke ĝi estu taŭga por ĉiuj kuntekstoj (p. 43); Van Parijs ŝajne ne zorge konsideris la ĉiutagan uzadon de Esperanto. Sekve laŭ Parijs la morfologia kaj leksika simpleco de Esperanto estus nur dumtempa avantaĝo (p. 44). |
|||
La asertojn pri Esperanto de Van Parijs traktis almenaŭ ses aŭtoroj, interalie Federico Gobbo, Sabine Fiedler kaj Lu Wunsch-Rolshoven.<ref>Sabine Fiedler (2016). [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/23/beiheft23-fiedler.pdf (...) a slim core of Esperanto roots (...) and a huge periphery of (English) borrowings? – Kommt es zu einer Anglisierung des Esperanto?]. |
|||
Federico Gobbo (2016). [https://pure.uva.nl/ws/files/15442645/Linguistic_Justice_van_Parijs_and_Esperanto.pdf Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto]. |
|||
Lu Wunsch-Rolshoven (2018). [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/JGI2018/JGI2018-Wunsch.pdf Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft] p. 185-189; ankaŭ [http://www.esperantoland.org/dosieroj/2019-05-12__Image_Esperanto_linguists__Wunsch-Rolshoven.pdf angle]</ref> En Libera Folio aperis tri artikoloj pri kaj kontraŭ la tezoj de Van Parijs, de Jens Stengaard Larsen (2012; anglalingva letero al Van Parijs), de Johan Derks (2014) kaj de Rubén Fernández Asensio (2014).<ref>Jens Stengaard Larsen. [https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/jens_s_larsen/parijs/ Philippe van Parijs kaj Esperanto]. Libera Folio, 2012-01-16 16:45. |
|||
Johan Derks. [https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/Johan_Derks/akademia-pledo-por-venkigi-la-anglan/ Akademia pledo por venkigi la anglan]. Libera Folio, 2014-08-01 09:29. |
|||
Rubén Fernández Asensio. [https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/Seikou/lingva-justeco-lingvoscienco-estas-la-slosilo/ Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo]. Libera Folio, 2014-08-08 16:30. |
|||
</ref> |
|||
== Gravaj verkoj == |
== Gravaj verkoj == |
Kiel registrite je 07:52, 1 jun. 2020
Philippe Van Parijs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de majo 1951 (72-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo • Katolika universitato de Loveno • UCLouvain Saint-Louis – Bruxelles vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • ekonomikisto • universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
Okcidenta Filozofio Filozofio de la 20-a kaj 21-a jarcentoj | |||||
Noteblaj ideoj | Baza enspezo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philippe Van Parijs (naskiĝis la 23-an de majo 1951 en Bruselo) estas belga ekonomikisto kaj filozofo.
Li doktoriĝis pri filozofio ĉe la Universitato de Oksfordo kaj krome studis ekonomikon, juron, sociologion kaj lingvistikon. Li estas profesoro de la universitatoj de Louvain-la-Neuve kaj Harvard. Tutmondan konatecon li havas kiel defendanto de "baza enspezo" (minimuma garantiata enspezo por ĉiuj).
En 2001 li ricevis la premion Emile Francqui, la plej prestiĝan universitatan distingon de Belgio.
Li parolas la francan, nederlandan, anglan, germanan, italan, hispanan kaj portugalan lingvojn.
Lingva justeco
Parto de la laboro de Van Parijs estas pri lingva justeco. Por trakti la maljustecon de la privilegio de la angla kiel tutmonda lingua franca[1], li diskutas ampleksan mezuraron kiel
- lingva imposto[2], kiun pagus la denaskaj parolantoj de la angla,
- la malpermeso sinkronizi filmojn, kaj
- la deviga enkonduko de la principo de lingva teritorio, kiu protektus pli malfortajn lingvojn[3].
Philippe van Parijs ekzamenis en 2011 la nuntempan evoluon de lingvoj en la mondo kaj venis al du komplementaj konkludoj.
1. La disvastigo de la angla kiel nova lingva franca devas esti alkuraĝata (sed finance subtenata de anglaparolantoj, kiuj maljuste tiras profiton de tiu situacio), ĉar ĝi estas la nepra kondiĉo al evoluo de socia justeco preter nacioj.
2. La aliaj lingvoj tamen devas esti protektataj pro egala respekto al ĉiu lingva grupo, pere de la principo de lingva teritorieco (personoj, kiuj elmigras al teritorio, devas lerni la lingvon de la teritorio, kie ili restadas).
Esperanto
En sia libro Philippe Van Parijs traktas ankaŭ Esperanton (p. 39-46 en la angla versio), kun du subĉapitroj pri neŭtraleco kaj simpleco (rapida lernebleco). Van Parijs skribas, ke la neŭtraleca avantaĝo de Esperanto ŝrumpus al nesignifeco, kiam oni konsideras ĉiujn lingvojn de la mondo (p. 40); eble ne ĉiuj ekstereŭropanoj konsentos. Li asertas krome, ke elekti la anglan anstataŭ artefaritan lingvon savus konsiderindan lernlaboron kaj rimedojn, ĉar - tiel li argumentas - diversaj variantoj de la angla estas jam la gepatra lingvo de kelkaj milionoj da homoj kaj dua lingvo por pliaj centmiloj (p. 42); li ne rilatigas tion al la monda loĝantaro aŭ al la rapideco de lernado de Esperanto (ŝajne li ne konas la lernejajn eksperimentojn pri la rapida lernado de Esperanto, almenaŭ li ne citas ilin - li skribas ke oni pretendas, "it is claimed", ke la lernado de Esperanto postulus multe malpli da fortostreĉo ol lerni la anglan, p. 42). Krome laŭ Van Parijs Esperanto devos multe grandigi sian vortaron por ke ĝi estu taŭga por ĉiuj kuntekstoj (p. 43); Van Parijs ŝajne ne zorge konsideris la ĉiutagan uzadon de Esperanto. Sekve laŭ Parijs la morfologia kaj leksika simpleco de Esperanto estus nur dumtempa avantaĝo (p. 44).
La asertojn pri Esperanto de Van Parijs traktis almenaŭ ses aŭtoroj, interalie Federico Gobbo, Sabine Fiedler kaj Lu Wunsch-Rolshoven.[4] En Libera Folio aperis tri artikoloj pri kaj kontraŭ la tezoj de Van Parijs, de Jens Stengaard Larsen (2012; anglalingva letero al Van Parijs), de Johan Derks (2014) kaj de Rubén Fernández Asensio (2014).[5]
Gravaj verkoj
Franclingvaj
- Arnsperger, Ch. k Van Parijs, Ph., Ethique économique et sociale, Parizo: La Découverte (kol. "Repères"), 2000.
- Van Parijs, Ph., Refonder la solidarité, Parizo: Editions du Cerf, 1996.
- Van Parijs, Ph., Sauver la solidarité, Parizo: Editions du Cerf, 1995.
- Van Parijs, Ph. (kompil.), Ni Ghetto ni tour d'ivoire. L'éthique économique et sociale aujourd'hui, Louvain-la-Neuve: Academia, 1993.
- Van Parijs, Ph., Qu'est-ce qu'une société juste? Introduction à la pratique de la philosophie politique, Parizo: Le Seuil, 1991.
- J.-M. Chaumont k Ph. Van Parijs (kompil.), Les limites de l'inéluctable. Penser la liberté au seuil du troisième millénaire, Bruselo: Deboeck-Université, 1991.
- F. DE Roose k Ph. Van Parijs (kompil.), La Pensée écologiste. Essai d'inventaire à l'usage de ceux qui la pratiquent comme de ceux qui la craignent, Bruselo: Deboeck-Université, 1991, 220 p.
- Van Parijs, Ph., Le modèle économique et ses rivaux. Introduction à la pratique de l'épistémologie des sciences sociales. Ĝenevo, Parizo: Droz, 1990.
Nederlandlingva
- Van Parijs, Philippe, Solidariteit voor de 21ste eeuw, Leuven, Apeldoorn: Garant, 1996, 124 p.
- Van Parijs, Philippe, Taal en rechtvaardigheid in Europa en de wereld (lingvo kaj justeco en Eŭropo kaj la mondo), Lannoo Campus, ISBN 9 789401 426336
Anglalingvaj
- Van Parijs, Philippe, Linguistic Justice for Europe and for the World (Oxford University Press), 2011
- Van Parijs, Philippe, Real Freedom for All, What (if anything) can justify capitalism. Oksfordo: Clarendon Press, 1995.
- Van Parijs, Philippe, Marxism Recycled. 1993.
- Van Parijs, Philippe, Evolutionary Explanation in the Social Sciences. 1981.
Germanlingva
- Van Parijs, Philippe, Sprachengerechtigkeit für Europa und die Welt (Suhrkamp), 2013
- Yannick Vanderborght, Philippe Van Parijs: Ein Grundeinkommen für alle? Geschichte und Zukunft eines radikalen Vorschlags. Campus-Verlag, Frankfurto, 2005.
Privata vivo
Philippe Van Parijs havas kvar infanojn.[6]
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Lia universitata paĝo en Loveno (france, angle)
Andreas Künzli : Lingva justeco laŭ Philippe van Parijs
- ↑ (angla) "A Lingua Franca as Condition for Global Justice? Philippe Van Parijs on Linguistic Justice". Erik De Bom, en : ResearchGate (alirite la 9-an de marto 2019).
- ↑ (angla) Philippe Van Parijs, Europe's three language problems, arkivita je la 28-a de decembro 2013 ĉe la Wayback Machine, Multilingualism in Law and Politics
- ↑ (angla) Philippe Van Parijs, Linguistic Justice for Europe and for the World, Oxford: Oxford University Press, 2011.
- ↑ Sabine Fiedler (2016). (...) a slim core of Esperanto roots (...) and a huge periphery of (English) borrowings? – Kommt es zu einer Anglisierung des Esperanto?. Federico Gobbo (2016). Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto. Lu Wunsch-Rolshoven (2018). Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft p. 185-189; ankaŭ angle
- ↑ Jens Stengaard Larsen. Philippe van Parijs kaj Esperanto. Libera Folio, 2012-01-16 16:45. Johan Derks. Akademia pledo por venkigi la anglan. Libera Folio, 2014-08-01 09:29. Rubén Fernández Asensio. Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo. Libera Folio, 2014-08-08 16:30.
- ↑ Intervjuo kun Philippe Van Parijs (2016)