Hanovro (lando): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 75: | Linio 75: | ||
* 1820-1830 [[Georgo la 4-a (Britio)|Georgo la 4-a]] |
* 1820-1830 [[Georgo la 4-a (Britio)|Georgo la 4-a]] |
||
* 1830-1837 [[Vilhelmo la 4-a (Britio)|Vilhelmo la 4-a]], lasta reĝo en [[persona unio]] kun [[Britio]]. Post li, [[Viktoria (Britio)|Viktoria]] heredis la britan tronon. En la lando Hanovro, laŭ la [[salfranka leĝo]] nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis. |
* 1830-1837 [[Vilhelmo la 4-a (Britio)|Vilhelmo la 4-a]], lasta reĝo en [[persona unio]] kun [[Britio]]. Post li, [[Viktoria (Britio)|Viktoria]] heredis la britan tronon. En la lando Hanovro, laŭ la [[salfranka leĝo]] nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis. |
||
* 1837-1851 |
* 1837-1851 [[Ernesto Aŭgusto la 1-a (Hanovro)|Ernesto Aŭgusto la 1-a]] de Hanovro |
||
* 1851-1866 '''Georgo la 5-a''' de Hanovro |
* 1851-1866 '''Georgo la 5-a''' de Hanovro |
||
En [[1866]] la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de [[Prusio]] kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando. |
En [[1866]] la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de [[Prusio]] kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando. |
Kiel registrite je 06:48, 7 jun. 2020
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hanovro (apartigilo) |
1. Elekto-princlando Hanovro 2. Reĝlando Hanovro | |||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||
Ĉefurbo: | Hanovro
| ||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| ||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||
Estiĝo:
|
rangaltiĝo de la duko al princo-elektisto
| ||||||||||||||||
Pereo:
|
aneksita de Prusio
| ||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
La lando Hanovro (en Esperanto kelkfoje ankaŭ nomata "Hanovrio") estas historia regiono – kaj portempe memstara lando dinastie ligita kun Britio – en norda Germanio. Ĝia teritorio estas la ĉefa parto de la hodiaŭa federacia lando Malsupra Saksio. Ĉefurbo estis Hanovro.
Antaŭulo de la lando Hanovro estis la princlando Calenberg, parto de la iama duklando Brunsvigo-Luneburgo (Braunschweig-Lüneburg). Ekde 1692 ĝi ankaŭ neoficiale nomiĝis "duklando Hanovro".
En 1708 ĝi rangaltiĝis al "elekto-princlando Hanovro" ("Kurhannover"). La nova princo-elektisto de Hanovro en 1714 heredas ankaŭ la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a, do tiel la britaj reĝoj havis en la 18-a jarcento kunelektorajton pri la germana reganto. Hanovro kaj Britio havis komunan reĝon de 1714 ĝis 1837.
En 1806 la elektoprinclando estis okupita de Prusio, kaj anstataŭ ĝi estis formita la napoleona ŝtato Reĝlando Vestfalio. Post Napoleono, la lando estis restarigita kaj rangaltigita de la Viena Kongreso kaj ekzistis de 1814 ĝis 1866 kiel memstara "reĝlando Hanovro". En 1866 ĝi estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara ŝtato. Ĝia teritorio fariĝis prusia provinco, "provinco Hanovro".
Post la Dua Mondmilito la lando Prusio estis malfondita. Per dekreto de la brita militista registaro la lando Hanovro estis restarigita la 23-an de aŭgusto 1949, sed ĝuis nur tre mallongan memstaran ekziston, ĝis kiam alia dekreto la 23-an de novembro samjare unuigis ĝin kun najbaraj landopartoj al la nove kreita federacia lando Malsupra Saksio.
Regantoj
La dinastio Hanovro regis la duklandon Brunsvigo-Luneburgo, ankaŭ nomata "lando Hanovro", kiu ekde 1692 fariĝas elekto-princlando.
Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo).
Princoj-elektistoj de Brunsvigo-Luneburgo
- 1708-1727 Georgo la 1-a, ekde 1714 ankaŭ reĝo de Britio en persona unio
- 1727-1760 Georgo la 2-a
- 1760-1806 Georgo la 3-a
Reĝoj de Hanovro
- 1815-1820 Georgo la 3-a, "la Freneza Reĝo Georgo"
- 1820-1830 Georgo la 4-a
- 1830-1837 Vilhelmo la 4-a, lasta reĝo en persona unio kun Britio. Post li, Viktoria heredis la britan tronon. En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.
- 1837-1851 Ernesto Aŭgusto la 1-a de Hanovro
- 1851-1866 Georgo la 5-a de Hanovro
En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.
|