Naturamikoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ref 1
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La '''Naturamikoj''' estas internacia organizo aganta en la sferoj de [[ekologio]], [[kulturo]] kaj [[turismo]].
La '''Naturamikoj''' estas internacia organizo aganta en la sferoj de [[ekologio]], [[kulturo]] kaj [[turismo]].


La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon, sed estas ankaŭ domoj en urbetoj. Eblas distingi inter familiaj hejmoj, libertempejoj, kabanoj kaj rifuĝejoj<ref>Naturamikaj domoj, [[Heroldo de Esperanto]], paĝo 1, n-ro 5 (2255), aprilo 2016</ref>.
La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon, sed estas ankaŭ domoj en urbetoj. Eblas distingi inter familiaj hejmoj, libertempejoj, kabanoj kaj rifuĝejoj<ref name=":0">[https://www.esperantio.net/index.php?id=2779 Naturamikaj domoj], [[Heroldo de Esperanto]], paĝo 1, n-ro 5 (2255), aprilo 2016</ref>. Kaj individuoj kaj grupoj povas lupreni ilin. Kvankam ekzistas naturamikaj domoj en Usono, Ĉilio kaj Senegalio, la plej multaj troviĝas en Eŭropo, ĉefe en germanlingvaj landoj<ref name=":0" />. Esperanta Naturamikaro havas propran domon en [[Malago]], Hispanio. Estis eĉ eldonita poŝtkarto pri la Naturamikaj Esperantistoj kun la titolo ‘1001 noktoj kun la Naturamlkoj en 1001 domoj en Eŭropo’<ref>[http://www.esperanto-gacond.ch/SRI/Radiokasedo90-21/SRI-1990-21-B-6-Claude-kaj-Andree-Gacond-Ho-mia-kor-lau-Handzlik-kaj-Leterkesto.mp3 Radioprelego de Claude kaj Andrée Gacond] (.mp3), [[Svisa Radio Internacia]], la 11-an de oktobro 1990</ref>.


La ''Naturamika Internacio'' havas ĉirkaŭ 500.000 membrojn en 21 landoj.
La ''Naturamika Internacio'' havas ĉirkaŭ 500.000 membrojn en 21 landoj. Ekzistas ankaŭ internacia junulara sekcio.


== Historio ==
== Historio ==
Linio 27: Linio 27:


[http://eo-naturamikaro.webnode.nl/ Esperanta Naturamikaro]
[http://eo-naturamikaro.webnode.nl/ Esperanta Naturamikaro]

(germana) [https://www.nf-int.org/themen/naturfreunde-haeuser/ Naturamikaj domoj - superrigardo]


[http://www.esperantio.net/index.php?id=437 Esperanta Civito]
[http://www.esperantio.net/index.php?id=437 Esperanta Civito]

Kiel registrite je 15:55, 15 jun. 2020

La Naturamikoj estas internacia organizo aganta en la sferoj de ekologio, kulturo kaj turismo.

La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon, sed estas ankaŭ domoj en urbetoj. Eblas distingi inter familiaj hejmoj, libertempejoj, kabanoj kaj rifuĝejoj[1]. Kaj individuoj kaj grupoj povas lupreni ilin. Kvankam ekzistas naturamikaj domoj en Usono, Ĉilio kaj Senegalio, la plej multaj troviĝas en Eŭropo, ĉefe en germanlingvaj landoj[1]. Esperanta Naturamikaro havas propran domon en Malago, Hispanio. Estis eĉ eldonita poŝtkarto pri la Naturamikaj Esperantistoj kun la titolo ‘1001 noktoj kun la Naturamlkoj en 1001 domoj en Eŭropo’[2].

La Naturamika Internacio havas ĉirkaŭ 500.000 membrojn en 21 landoj. Ekzistas ankaŭ internacia junulara sekcio.

Historio

Ĝi estiĝis el la laborista movado kaj fondiĝis en 1895 en Vieno. La membroj de la iama Libera Naturamika Asocio dum la dua mondmilito intersalutis germanlingve per "Berg Frei" (Monto libera), kiu estis pli ol simpla saluto, sed konfirmo de ribelado kontraŭ la nazia reĝimo, de libero simbolita per tiuj vagadoj meze de la libera naturo[3].

Naturamikoj kaj Esperanto

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (artikolo "sporto"), "en preskaŭ ĉiuj urboj ekzistas naturamikaj grupoj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvo dum siaj eksterlandaj ekskursoj".

Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta).

TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako) estis la antaŭula esperantista asocio de naturamikoj kiu ĉesis aktivi en 2006, transdonante sian kapitalon al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

ENa (Esperanta Naturamikaro) : la 15-an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "Esperanta Naturamikaro". La 6-an de oktobro 2012 la jara Konferenco de Naturamika Internacio akceptis Esperantan Naturamikaron kiel partnera societo. La postan semajnon en Malago estis inaŭgurita la unua Naturamika Esperanto-Domo: la Domo funkcias kiel oficiala sidejo de ENa, prezidata de Julio Herrero, dum la nemoveblaĵo mem apartenas al Fondumo Pro Esperanto, la "banko" de la Esperanta Civito.

Vidu ankaŭ

La migranto

Wandervogel

Eksteraj ligiloj

Internacia Naturamika Junularo

Esperanta Naturamikaro

(germana) Naturamikaj domoj - superrigardo

Esperanta Civito

Germanaj Naturamikoj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Naturamikaj domoj, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, n-ro 5 (2255), aprilo 2016
  2. Radioprelego de Claude kaj Andrée Gacond (.mp3), Svisa Radio Internacia, la 11-an de oktobro 1990
  3. Petro Yayer, Legendo de la Viena Arbaro, Laŭte, nro 138, novembro 1998, p.21